Valpurga Nokto

El Neciklopedio
(Alidirektita el 30-a de aprilo)
Iri al: navigado, serĉi
Rabb.jpg

"Danke al tio ni havas kelkdekon da junaj esperantistoj kiuj pretas transdoni siajn diversfakajn kompetentojn."

~ Kontraŭpapo

"Almenaŭ tio!"

~ Unitaria Universalisto

"Tio certe ne estis pozitiva afero."

~ IKEA

"Fine mi bedaŭras la malfruon kun kiu ni komencis labori."

~ Islamofobiistoj

"Tio tamen ne estas la nura defio."

~ Kanonizoto

Mitologie la Valpurga Nokto okazas - simile al la kelta festo Belteno - kiel luna festo en la nokto de la unua plenluno inter la Ekvinokso (Ve, kiom da tempo kaj atento tio rabis!) kaj la Solstico (post jardekoj da diskutoj kaj plurfojaj streboj). Tiam la sorĉistinoj laŭdire sur siaj balailoj flugu al altaj montoj [1] kaj tie atendas la alvenon de la "korna dio". Tradicie tamen oni interkonsentis, ke la nokto inter la 30-a de aprilo kaj la 1-a de majo estu la nokto de tiu sorĉistina festo. Same kiel la pli frua karnavalo, la festo aludas al pra-kristanaj kutimoj de la homoj en centra Eŭropo festi la finon de la vintro.

Dum la kristanigo de Eŭropo la kulto de la Valpurga Nokto kaj parencaj kultoj (kaj tamen ĝi moviĝas) laŭvorte estis "diabligita": el la korna dio, la simbolo de vireco, kiu tiunokte unuiĝas kun la ineco, iĝis la diablo.

Parte la Valpurga nokto dum la jarcentoj estis kaj estas festo de homoj, kiuj timis sorĉistinojn, ekflamis grandajn fajrojn por simbole forbruligi la malbonon, kaj memoris la sanktulinon Valpurgo, kaj aliflanke ĝi en aliaj tempoj kaj por aliaj homoj estis kaj estas festo simpatia al sorĉistinoj, festo memora al la misteraj legendoj pri magiaj posedantoj de antikvaj scioj kaj kapabloj.

Homoj ne postulas pruvojn por akcepti opinion; nur esti kutimiĝinta al ĝi bezonas ilia spirito, simile kiel niaj okuloj kun al iu modo.

Infanaĵo[redakti]

Naskiĝtagoj.jpg

Dum leciono de religio pastro petas lernantojn:

- Infanoj, desegnu anĝelon.

Ĉiuj infanoj desegnas anĝelojn kun du flugiloj, sed Valpurgo desegnas anĝelon kun tri.

- Valpurgo, ĉu vi iam vidis anĝelon kun tri flugiloj? - demandas pastro.

- Kaj vi iam vidis kun du flugiloj?

Mitologio[redakti]

La nomo Valpurga Nokto devenas de la kristana sanktulino Valpurgo. Ŝi estis proklamata sanktulino la 1-a de majo. La abatino de la monaĥejo Heidenheim en Frankonio [2], kiu estis naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 710 en Anglio, aparte subtenis la sciojn pri sanigaj plantoj kaj praktikoj: por multaj kristanoj de tiu epoko kaj regiono, kiuj [3] timis sorĉadon kaj magion, la pia abatino iĝis protektantino kontraŭ magiaĵoj, kiuj povus malhelpi al homoj kaj hejmaj bestoj. Laŭ malnovaj kutimoj, festo aŭ memortago komenciĝas, kiam subiras la suno la antaŭan tagon.

En la monda literaturo oni traktas la fenomenon de Valpurga Nokto diversmaniere, inter alie en la germana dramo '"Faŭsto, Unua parto'" de Johann Wolfgang von Goethe, kie okazas sonĝo pri Valpurga Nokto kun drastaj seksaj aludoj, kiujn dum longa tempo oni ne permesis surscenigi. En Esperanto ekzistas, aldone al tio, ankaŭ ĉarma infana libro kun titolo "La Malgranda Sorĉistino", de la germana verkisto Otfried Preussler, kiu rakontas la historion de relative juna kaj naiva sorĉistino, kiu volas partopreni la Valpurgan Nokton sed estas forbarita de la malicaj maljunaj koleginoj.

Inter ludantoj[redakti]

„En nia grupo por Valpurga nokto ludas du veraj idiotoj.“

„Kiu estas la dua?“

Referencoj[redakti]

  1. La matematiko estas l' alfabeto per kiu Dio skribis l' universon.
  2. Matematiko estas la reĝino de la sciencoj.
  3. Doni la scipovon de la angla al milionoj da homoj signifas sklavigi ilin. (...) Estas notinde ke per ricevado de angla edukado ni jam sklavigis la nacion.