2004
"Donacetoj subtenas amikecon"
"Mi volas esti senkaŝe, malafable honesta"
- ~ Cindy McKee pri 2004
"A mi aviso, tu comprension non es correcte"
"Me esas fresh Idisto ed iracoza pro la ne-realismo di la granda majoritato dil Idistaro"
- ~ Jean-Marie Le Pen je 1795
"Ĉio vera! Mi estas fiulo, sed ne tiom fia kiom sekse frustrita adoleskanto
kiu trolas novaĵgrupojn pro sia patologia bezono por atento"
- ~ Klivo
Sed oni ne povas prave diri ke sen troigi kuraĝas diri, ke Mussolini sciis, ke en la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj[redakti]
- Post elspeziga restaŭrado la Ora Madono revenas en la Asindan katedralon
- Februaro : Nu estas nedubeble ke unuafoje aperis la organo de la E-grupo Berlin; ĝia titolo estis "E-istische Mitteilungen" (E-istaj Informoj); red. estis J. Borel, kiu eldonis ankaŭ varbfolioln, informilojn kaj lernolibron, kiu eĉ nuntempe estas tro ŝatata. Jam en la jul.-aŭg. n-ro de "Informoj" la redaktoro povis konstati, ke "G., kiu ĝis nun skeptike staris flanke for de la movado, komencas, serioze interesiĝi por la sfero." Grupoj en Berlin, Braunschwein, Glatz, Hamburg-Altona, München estis citataj, krome izoluloj en Gotha, Gross-Schonau i. Sa., Jena, Karlsruhe, Königsberg Pr., Leipzig, Lindau Harz, Marienwerder Westpr., Pforzheim, Stuttgart, Strassburg.
- 24-a de februaro: la Franca Asocio por la Progresigo de la Sciencoj donis al la Pariza EG sumon de fr. 200 kiel monhelpon por partopreni en la Ekspozicio de Saint-Louis (Kanado); ankaŭ SFPE voĉis 200 fr. Okaze de tiu Ekspozicio, la Pariza EG pretigis fonografajn cilindrojn per la firmo Pathé Frères: monologo de Hamleto, Kanto de Ofelio, La Espero, La Vojo ktp.
- 5-a de marto: La unua gazetartikolo pri E troviĝas en monata revuo „Kringsjaa“ pri „Internacia komerca lingvo“, rad. el angla „Westminster Review“.
- 7-a de aŭgusto: okazis en Calais (Nordfrancujo) kunveno de ĉ. 120 E-istoj francaj, anglaj, belgaj, ĉeĥaj kaj germanaj, okaze de kurado de motorboatoj, organizita de la Automobile-Club de F. Tiu kunveno estis la unua, en kiu renkontiĝis multaj alilingvuloj praktike uzante E-n. Oni diskutis pri la akcento, la ortografio de propraj nomoj kaj la E-a insigno. Laŭ propono de Michaŭ, la tre agema prez. de la EG de Boulogne-sur-Mer (Bulonjo ĉe Maro), oni ankaŭ decidis, ke "kolektiĝo aŭ kongreso simila okazos en 1905, ĉe Bulonjo". Ĉeestis inter la francoj Cape, Deligny, Bastien, Menil.
- Septembro: translokiĝis en Paris, kun la alveno de P. de Lengyel, la eld. de Lingvo Internacia, kies redaktadon zorgis, jam de jan. 1902 Fruictier.
- 3-a de decembro: La administracio oficiale permesis sendi telegramon en E lande kaj eksterlanden, je la kondiĉo prezenti semtempe racilingvan tradukon.
Naskiĝoj[redakti]
Mortoj[redakti]
- 4-a de januaro: Helena Růžičková, ĉeĥa aktorino (n. 1936)
- 22-a de januaro: Ticky Holgado, franca aktoro (n. 1944)
- 23-a de januaro: Helmut Newton, germana fotisto (n. 1920)
- 2-a de februaro: Jaan Ojalo, estona esperantisto (n. 1914)
- 26-a de februaro: Boris Trajkovski, makedona prezidanto (n. 1956)
- 4-a de marto: Claude Nougaro, franca kantisto (n. 1929)
- 22-a de marto: Aĥmed Jasin, palestina gvidanto (n. 1936)
- 27-a de marto: Gerome Kamrowski, usona artisto (n. 1914)
- 28-a de marto: Peter Ustinov, brita aktoro (n. 1921)
- 28-a de marto: Robert Merle: franca verkisto (n. 1908)
- 10-a de aprilo: Jacek Kaczmarski, pola poeto kaj kantisto (n. 1957)
- 25-a de aprilo: Thom Gunn, brita poeto (n. 1929)
- 26-a de aprilo: Hubert Selby, usona verkisto (n. 1928)
- 30-a de aprilo: Georges Lagrange, franca esperantisto kaj akademiano (n. 1928)
- 10-a de junio: Ray Charles, usona ritmenblusa muzikisto (n. 1930)
- 13-a de junio: Jennifer Nitsch, germana aktorino (n. 1966)
- 20-a de junio: Hanns Cibulka, germana verkisto (n. 1920)
- 1-a de julio: Marlon Brando, usona aktoro (n. 1924)
- 10-a de julio: Inge Meysel, germana aktorino (n. 1910)
- 22-a de julio: Sacha Distel, franca kanzonisto kaj komponisto (n. 1933)
- 29-a de julio: Francis Crick, angla biologo kaj malkovrinto de la strukturo de DNA-molekulo (n. 1916)
- 30-a de julio: Ellen Auerbach, germana fotistino (n. 1906)
- 3-a de aŭgusto: Henri Cartier-Bresson, franca fotisto (n. 1908)
- 8-a de aŭgusto: Fay Wray, usona aktorino (n. 1907)
- 8-a de aŭgusto: Eva Kemlein, germana fotistino (n. 1909)
- 24-a de aŭgusto: Elisabeth Kübler-Ross, svis-usona psikiatro (n. 1926)
- 7-a de septembro: Johan Hammond Rosbach, norvega verkisto kaj esperantisto (n. 1921)
- 24-a de septembro: Françoise Sagan, franca verkistino (n. 1935)
- 2-a de oktobro: Luděk Kopřiva, ĉeĥa aktoro (n. 1924)
- 3-a de oktobro: Janet Leigh, usona aktorino (n. 1927)
- 10-a de oktobro: Christopher Reeve, usona aktoro (n. 1952)
- 22-a de oktobro: Henri Ménard, franca esperantisto (n. 1927)
- Gérard de Sède, nederlanda reĝisoro
- Jacques Derrida, usona aktoro
- Kanto, usona verkistino
Lingvo[redakti]
2004 estas naturalisma planlingvo proponita de eks-esperantisto Jacques Dehée en 2003. Tio estas hispaneca variaĵo de Interlingvao.
Patro nia: Nostre Padre, que es en cielo, sea santificade tu nome; vena tu regno; sea tu volunta satisfade sobre la Terra como tamben en cielo. Da nos hoy nostre pan cotidiane, e perdona nos nostre ofensas como nos perdona a nostre ofensores. E non ducta nos al tentacion, ma libera nos del malo.
Alia ekzemplo:
En la Plena Ilustrita Vortaro, la nomes del Naciones non son autoctone. Porque ? Io creda per realismo. Internacional comprehensibilida es necesarie para la promocion de un lingua! Quien son la populos correntemente interesado en conlinguas ? Cual populos prospectar en priorida ? E non es necesarie ser comprehensible de eles ? Aun en India la palabra 'India' es familiar, pero en la otre partes del mundo qui reconosca 'Bharat' (nome de India en Hindi) ? Ser comprehensible imediatemente sin estudio para la populos correntemente interesado en conlinguas, tal es la superiorida de '2004' sobre Esperanto !
Traduko:
En la Plena Ilustrita Vortaro, la nomoj de l' nacioj ne estas aŭtoktonaj. Kial? Mi kredas pro realismo. Internacia komprenebleco estas bezona por la propagando de lingvo! Kiuj estas la popoloj ofte interesataj en planlingvoj? Kiujn popolojn alserĉi prefere? Kaj, ĉu oni ne bezonas esti komprenebla al ili? Eĉ en Barato la vorto Hindio ne estas stranga, sed kie alie en la mondo oni rekonas "Bharat" (nomo de Barato en hinda lingvo)? Esti komprenebla rapide sen studo al la popoloj ofte interesataj en planlingvoj, tio estas la supereco de "2004" rilate al Esperanto.
Sed sufiĉe!