1887
"Ĵuri per la barbo de l' profeto"
- ~ Zamenhof pri sia barbo
"Mi ne rememoras pri tiu antaŭ"
- ~ Paŭlo la Apostolo pri 1887
"Danĝera!"
- ~ Tigro pri 1887
"La ĵurnalo "The New York Times" havas bonajn fortajn fotojn"
- ~ Meduzo pri 1887
"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"
- ~ konservativa anonimulo pri 1887
"Mi ne konas vortojn adekvatajn por diri al vi dankon"
- ~ leganto al verkisto de ĉi tiu artikolo
"Mi, do ne malŝparos pli da tempo nek vortoj pri tiu idiotaĵo"
- ~ mi
"No, ne vere"
- ~ idisto
"Комментарии, отзывы и оценки к Neciklopedio.org"
- ~ Ruso pri komentoj en Neciklopedio
Estimataj Gelegantoj:
Ĝojigas nin, ke en la sanktega jaro 1887 post Kristo, la jaro plej grava en la historio, aperis ne nur Esperanto sed ankaŭ Sherlock Holmes kaj la unua tempomaŝino kaj okazis, interalie:
Eventoj[redakti]
Sinjorinoj kaj sinjoroj!
Ni, rusoj loĝantaj inter fiinoj, ricevis la impreson, ke ni scias ke la ideo de Kolumbo, ke “devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon ” ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke
Esperantujo[redakti]
En 1887, kiam Ludoviko Zamenhof eldonis sian Unuan Libron kun la ideo pri Internacia Lingvo, ne ekzistis interreto, ne ekzistis apoj kiel Duolingo, programoj por lerni la lingvon … nek io ajn komparebla kun la nuntempaj teknikaĵoj, kiu faciligus la disvastigon de la lingvoprojekto de Zamenhof. Tamen la ideo disvastiĝadis tra la tuta mondo … Zamenhof sendis per simpla, tradicia poŝto la libron al diversaj homoj por ke ili legu ĝin, pripensu la aferon kaj subtenu lin por realigi lian revon.
La unua kiu kontaktis L. Zamenhof estis Antoni Grabowski. Jam en la jaro 1887 Grabowski aĉetis kaj trastudis la freŝe aperintan libreton “Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”, en kiu L. L. Zamenhof prezentis sian lingvoprojekton. Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo, Grabowski vojaĝis al Varsovio kaj vizitis Zamenhof; en tiu tago okazis inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto.
- Komence, la lingvon parolis unu homo (eble du -- oni ne certas pri Klara Zamenhof).
- 26-a de julio: Zamenhof lanĉas sian "Unuan Libron" (pri Esperanto). Ekesto de Esperanto.
- 7-a de aŭgusto: en pola ĵurnalo „Kurjer Godzienny“ en Varsovio kun la titolo „Anti-Volapük“ subskribita de Wl. S. (Wladyslaw Sabowski), en kiu la aŭtoro montris superecon de E.
- Tute ne necese estas diri ke La Socio por la Abolo de ks estis fondita.
- Nieuwe Binnenweg 176 (domo de la Centra Oficejo de UEA ekde 1962) estis konstruita.
- Interlingvao en Varsovio inter Z kaj Grabowski.
- Poemo originala: „Mia penso“ de Z.
Mondo[redakti]
- Dua Volapukista Kongreso; fundata la Internacia Aera Transporta Asocio.
- Nikolas Murray Butler diris: Francisko la 1-a eklernis Volapukon
- Jetio vidita unuafoje
- Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitas la episkopujon Essen kaj la urbojn Essen, Bottrop, Gelsenkirchen kaj Mülheim
- 6-a de januaro: Odiseado iĝis (je dua fojo) prezidento de Dominika Respubliko.
- Marto:
- 6-a de marto: Unua Presbiterana eklezio en Brazilo.
- 15-a de marto: kreita Episkopujo de monaĥinoj.
- 23-a de marto: NGC 5459 eltrovita.
- 26-a de marto: Ĉinio cedis Ĥanukaоn al Portugalio.
- Junio:
- 4-a de junio: Rafaelo iĝis (je 3-a fojo) prezidento de Kolombio.
- 10-a de junio: NGC 5509 eltrovita.
- 26-a de junio: fondita la "Clube Militar" en Rio-de-Ĵanejro.
- Julio: lernolibro en Varsovio.
- Septembro:
- 20-a de septembro: Enciklopedio 'Vi è Ben Noto' de Papo Leono la 13-a.
- 24-a de septembro: Sankta Josemaría Escrivá iĝis paŝtro.
- 29-a de septembro: Emily Brontë ekhavis patenton de gramatiko.
Naskiĝoj[redakti]
- 12-a de januaro: Saldanha Jorge de Carreira, portugala esperantisto (m. 1970)
- 14-a de januaro: Friedrich von Amerling, aŭstra pentristo (n. 1803)
- 23-a de januaro: Miklós Kállay, ĉefministro de Hungario (m. 1967)
- 3-a de februaro: Georg Trakl, aŭstra poeto (m. 1914)
- 5-a de februaro: Zigfrīds Anna Meierovics, ĉefministro de Latvio (m. 1925)
- 8-a de februaro: Heinrich Spoerl, germana verkisto (m. 1955)
- 13-a de februaro: Géza Csáth, hungara verkisto (m. 1919)
- 17-a de februaro: Leevi Antti Madetoja, finna komponisto (m. 1947)
- 5-a de marto: Heitor Villa-Lobos, brazila komponisto (m. 1959)
- 9-a de marto: Leoplod Berger, ĉeĥa esperantisto (m. nekonata)
- 23-a de marto: Josef Čapek, ĉeĥa verkisto (m. 1945)
- 22-a de aprilo: Ooi Manabu, japana esperantisto (m. nekonata)
- 24-a de junio: Frigyes Karinthy, hungara verkisto (m. 1938)
- 28-a de junio : Leon Rosenstock, pola esperantisto (m. nekonata)
- 7-a de julio: Marc Chagall, superrealisma pentristo (m. 1985)
- 16-a de julio: Anatolo Koch, ukraina esperantisto (m. nekonata)
- 22-a de julio: Gustav Hertz, germana fizikisto (m. 1975)
- 29-a de julio: Rafel Israels, nederlanda esperantisto (m. nekonata)
- 17-a de aŭgusto: Karolo la 1-a (Aŭstrio), lasta imperiestro de Aŭstrio (m. 1922)
- 23-a de aŭgusto: Fridriĥ Arturoviĉ Cander, pioniro de raketflugado (m. 1933)
- 1-a de septembro: Blaise Cendrars, svisa-franca franclingva poeto (m. 1961)
- 2-a de septembro: Robert Lockhart, brita spiono (m. 1970)
- 1-a de oktobro: Hektoro Hodlero, svisa modernisma arkitekto
- 30-a de oktobro: Georg Heym, germana poeto (m. 1912)
- Rosie Huntington-Whiteley, Prezidento de Respubliko de Ĉinio
- Marija Ŝarapova
- Julian Huxley, germana verkisto
- Chelsea Clinton, usona pentristino
- Vidkun Quisling, brita feldmarŝalo dum Dua Mondmilito
- Alexis Love, irlanda esperantisto kaj ribelanto en la Paska Ribelo.
- Julia C. Isbrücker, rusia botanikisto kaj genetikisto.
- Arkimedo, barata matematikisto.
- John Nordin, sovetia esperantisto kaj nevo de L.L. Zamenhof.
Mortoj[redakti]
- Ivo Lapenna, nederlanda verkisto;
- Ralph Maxwell Lewis;
- Rudolf Hess
Esperanto-libroj eldonitaj en 1887[redakti]
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Meĵdunarodnyj jazyk: predislovie i polnyj uĉebnik / Dr. Esperanto. - Varŝava: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Jezyk miedzynarodowy: przedmowa i podrecznik kompletny : por Poloj / Dr. Esperanto. - Warszawa: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale: préface et manuel complet : por francoj / Dr. Esperanto. - Varsovie: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationale Sprache: Vorrede und vollständiges Lehrbuch: por germanoj / Dr. Esperanto. - Warschau: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio