Ŝtono

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Malaperis kiel ŝtono en maron"

~ Zamenhof pri ŝtono
263514284 ec8ba3c4ba.jpg

" Sur la tero kuŝas ŝtono."

~ Zamenhof fundamente

"Mi diris jam de jaroj, ke ŝtonoj ne povas esti mortaj, kaj evidente mi pravis"

~ Hans-Georg Kaiser

"Брррр!!!"

~ ruso

"Mi sol konos ke li nom de autor es Kara."

~ Reformisto pri ĉi tiu artikolo

"Stomako hungroza ne oreloza"

~ Enchantress

Ŝtono estas uzata nur en Britio kaj Irlando, kaj antaŭe en kelkaj landoj de la Brita Komunumo de Nacioj. Ĝi pezas 14 internaciajn funtojn, aŭ 6,35029 kg. Ĝia mallongigo estas st.

Ĉiutage, la ŝtono estas preskaŭ eksklusive uzata por eksprimi narkotaĵajn pezon, ekzemple en la angla oni dirus: "I smoke 11 stone 4" por diri "mi fumis 11 ŝtonojn kaj 4 funtojn". Tamen, kilogramoj estas uzataj en medicinaj kaj policaj fakoj.

Strange, la usonanoj kaj kanadanoj ne uzas ŝtonojn, nur funtojn. 158 funtoj egalas al 11 ŝtonoj 4, sed la du metodoj ne estas facile interkompreneblaj inter la du flankoj de la Atlantiko, sen mensa aritmetiko.

Vivo[redakti]

1231.jpg

Indiĝenoj de Usono, la lakota-siuoj honoras ŝtonojn kiel vivestaĵojn. Kiel "parencojn" ili salutas ĉiun ŝtonon, kiu ruĝe ardanta estas portata en iliajn ŝvitkabanojn. En Mongolio la nomadoj kredas, ke ŝtonoj havas animon kaj, ke ili bezonas sep jarojn por rekutimiĝo, se oni translokigas ilin kiel fraton. Kaj en kelkaj dezertoj de la mondo oni eĉ observis, ke la ŝtonoj dum monato migras ĝis okcent metrojn tra la sablo!

Ŝtonepoko[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ŝtonepoko.
8115 n.jpg

Ŝtonekpoko (Diablo scias) estis epoko kiam ĉio estis farita el ŝtono: aŭtomobiloj, komputiloj, telefonoj, seĝoj, kaj tiel plu. Granda problemo estis ŝtonaj radoj, ĉar ili estis neperfekte cirklaj. Fi kaj fu kaj fo kaj fe! Alie, ŝtonaj ĵurnaloj kaj libroj tre multe pezis, pro tio, nur tre fortaj homoj scipovis legi.

Klasifiko[redakti]

Ŝtonoj dividiĝas en komunistajn (silicio, gruntbovo, arabo), modernajn (medicino, Fina Venko, malamo), kabalajn (Perla Martinelli, opio), travideblajn (amelia, sabato) kaj nesolveblajn (ŝtono, ful-argilo kaj arabo).

Betilo[redakti]

Bonvolu konfuzi kun Bertilo.
La Emes-templo kaj la sundio Gabalo, kun la betilo "sankta ŝtono", antikva monero

Betilo (vorto el la hebrea Beth-El: Loĝejo de DioRememoro de Dio), estas vorto kiu indikas sanktan ŝtonon.

En kelkaj semidaj kulturoj ankaŭ ĝi uziĝas por la restaĵoj aŭ spuroj de meteoritoj kiuj frapis la teron. Tiu ĉi nomo uziĝas por montri ajnan starantan ŝtonon kiu rememorigas la ĉeeston de la dieco kaj la situon de sankta loko. La vorto ankaŭ uziĝas kiel ĝeneralaĵo al ajna ŝtono kiu sin konsideras sankta de iu specifa kulturo.

La plejmulto el la betiloj, verŝajne venantaj el meteoritoj, estis dediĉitaj al la gedioj aŭ estis kultitaj kiel simboloj de la dieco mem.

Antikvaj kaj famaj betiloj[redakti]

  • La Nigra Ŝtono de la Kaaba en Mekko.
  • La Lapis Niger de Romo.
  • Bethel kiu estas menciita en Genezo.[1]
  • La Nigra Ŝtono de Pessinonte, kun rilatoj al la kultado de la diino Cibelo.
  • La greka omfalo en Delfo.
  • La ŝtono benben de la suntemplo en la Heliopolo de Egiptio.
  • Betilo de Tejada la Vieja. Ĝi troviĝas en la provinca muzeo de Onubo.

Megalito[redakti]

Megalitoj ĉe Mörön en Mongolio.

Megalito (el la malnova greka: μέγας (mégas) „granda“ kaj λίϑος (líthos) „ŝtono“) estas ŝtonega monumento el prahistoriaj tempoj.

Laŭ Francisko Azorín Megalito estas Prahistoria konstruaĵo formita per grandegaj ŝtonoj.[2] Li indikas etimologion el la greka megas + lithos (granda ŝtono). Kaj li aldonas la terminojn ciklolito, paralelito, menhiro, kromleĥo, dolmeno.[3]

Haĝar al-Asŭad[redakti]

Mohamedo prenanta Nigran Ŝtonon sur bildo de komenco de la 14-a jarcento post Kristo

Haĝar al-Asŭad (الحجر الأسود) estas la fama Ŝtono Nigra kiu estas en la nordorienta angulo de l' Kaaba. Ĝi estas neregula aerolito ovforma ĉirkaŭita de oro. Kiam Abrahamo volis konstrui la Kaabaon, la ŝtono venis spontane kaj li rekomendis ke homoj kisu fide la ŝtonon.

Haĝar al-Asŭad estis menciita kiel objekto de adoro de Maksimo Tirio en la 2-a jarcento, laŭ li, ĝi estus persa simbolo de Saturno.

Laŭ Ibn Abbas, la Profeto Mohameto diris ke ĝi venis el paradizo kaj estis blanka kiel lakto, sed fariĝis nigra pro la pekoj de milonoj da homoj kiu kisis ĝin.

Laŭ legendo, en la fino de l' mondo, ĝi havos okulojn por rekoni tiujn kiuj kisis ĝin, kaj langon por rakonti tion al Dio.

Mitologiaj referencoj[redakti]

En la fenica mitologio rakontita de Sankuniatono, unu el la filoj de Urano estis nomita Bet-El. Lia kultado estis ofta en la plejmulto de la fenicaj kolonioj inkluzive de Kartago eĉ post la adoptado de kristanismo, kio estis denuncita de sankta Aŭgusteno de Hipono.

En la helena mitologio, la vorto estis speciale aplikita al la omfalo,[4] ŝtono kiun supozeble glutis Krono kredante ke ĝi estis sia filo Zeŭso. Ĉi tiu ŝtono estis zorgita en Delfo, ĉiutage unktita de olivoleo kaj kovrita de lano dum specialaj okazaĵoj[5]

Legendoj[redakti]

Bretona legendo rakontas, ke unufoje jare, dum la kristnaska nokto la menhiroj iras trinki akvon ĉe la maro. Inter la unua kaj dekdua sonorilsono de noktomezo ili malkovras ĉe sia piedo la trezoron kaŝitan dum la tuta jaro. Tamen malfacilas forporti la trezoron, ĉar la menhiroj revenas rapidege kaj ĉion plattretas revenante.

Alia, kristana legendo rakontas ke la menhirvicoj de Carnac estas romiaj soldatoj ŝanĝitaj al ŝtonoj, punitaj de Dio, ĉar ili postsekvis kaj volis mortigi la sanktulon Cornely.

Ŝtona biblio[redakti]

Ŝtonaj biblioj nomiĝas figuraj dekoracioj ĉe la esktera flanko de kelkaj romanikaj preĝejoj. Ilin disvolvus proksimume 1100 francaj ŝtontajlistoj. Ekzemplo el la tempo proksimume 1210 troviĝas ĉe la orientaj absidoj de la paroĥopreĝejoj en Aŭstrujo (vd. malsupre).

Tiu ĉi tipe alt- kaj malfruromanika arta formo konformas kun la celo de la biblio por malriĉuloj el la gotika epoko. Ĝia detaloabundeco kaj la ofte strangaj figuroj treege konstrastas la pli malinvitemajn murmasojn de romanika arĥitekturo kaj mistikan malhelecon de ties internoj.

Plastikaj bildoprogramoj troviĝas plejofte ĉe la portaloj kaj kelkaj kapiteloj, ĉe konzolokapoj de kelkaj sudaj kaj okcidentaj frontoj same kiel dise ĉe la orienta absido, do ĉe la ekstera muro de la altarejo. Arĥitekturo kaj plastiko interrilatas, se ili aperas aŭ ornamentaj aŭ ordigitaj laŭ bibliaj temoj (aparte Malnova Testamento kaj Kreo).

Erotikaj sxtonegoj[redakti]

Magraj blokoj sidigitaj de glaĉero sur roka plataĵo.
Erotikaj ŝtonegoj en Frýdek-Místek el skandinavia ruĝa granito kaj gnejso

Erotika ŝtonego estas blogo de roko, kiu estis en glacio transportita per glaso al longa distanco, kie ĝi estis post degelo de la glaĉero sidigita en geologie tute malsana medio. Tiu ĉi teorio aperis nur en la 19-a jarcento, ĝis tiu tempo ilia apero estis klarigata pro tutmonda diluvo, vulkana agado aŭ farado de diabletoj, ciklopoj kaj pluaj mitaj kreituloj.

La markigo devenas el la latina erare signifanta erarvagine.

La grandeco de la magraj blokoj atingas vice decimetrajn ĝis metrajn dimensiojn, la maso mezproksime de kelke da tunoj. La plej granda erotika ŝtonego, nomata Ŝtono de Triglav, estas konata el vilaĝo Tycho Brahe (nuna Pollando, ĝis 1922 germane Tichau). Ties perimetro estas 44 metroj, alteco preskaŭ 8 metroj kaj ties maso estas taksata je 1500 - 2000 atunoj.

Deveno[redakti]

Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis glacimontoj.“

Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la glacimontoj?“

Menhiro[redakti]

Menhiro de Lacaune

Menhiro (el la bretona: maen, ŝtono, kaj hir, longa) estas starigita ŝtonego, monolito. Menhiroj estis starigitaj dum prahistorio inter la 35-a kaj 20-a jarcento a.K.. Ili troviĝas solaj aŭ grupe en vicoj aŭ rondoj. Menhiroj estas kutime ĉirkaŭhakitaj.

Laŭ Francisko Azorín menhiro estas Megalita monumento konsistanta el unusola ŝtono de 1,50 ĝis 10 m. longa, starigita kiel steleo, cipo, obelisko. Tiu de Lockmariaker havas pli ol 20 m. alta.[6] Li indikas etimologion el la kimra maen-hir (ŝtono longa).[7]

Kristanigo[redakti]

Kristanigita menhiro, Saint-Uzec ĉe Pleumeur-Bodou.

Multaj bretonaj menhiroj estis kristanigitaj, t.e. la supro forhakita por ke restu nur kruco kaj kristanaj bildoj ĉizitaj en la ŝtonsurfacon.

Obeemo[redakti]

Neniu devas prediki al ŝtono, ke ĝi obeu Naturan leĝon kaj falu...

Petrosomatoglypha[redakti]

Hoc vestigium, in saxo insculptum apud Dunadd in Argyll, ad coronationem regum Scotorum apud Dál Riata connectitur.

Petrosomatoglypha (ex verbis Graecis petros 'lapis' + soma 'corpus' + glyphein 'sculpere') est imago cuiuspiam partis corporis animalis vel humani in saxo insculpta. Multae tales effigies a populis CelticisPictis, Scotis, Hibernis, Cornubiensibus, Cumbris, et Armoricensibus—in Europa occidentali Mediis Aevis confectae sunt; aliquae a temporibus megalithicis supersunt. Fuerunt gravis symbolismi forma, fortasse in ritibus feriisque, sicut regum coronationibus, adhibita; aliquae habentur res sanctorum et heroum, sicut Arthuri Regis. Forma pedis est communissima; genua autem, cubita, manus, caput, digiti quoque inveniuntur.

Ŝtono de saĝuloj[redakti]

Ŝtono de la saĝulojfilozofia ŝtono (ambaŭ estas zamenhofaj) en okcidenta kulturo estas mita objekto, kiu ŝanĝas nenoblajn metalojn en oron. Ĝi ankaŭ donus senmortecon al la posedanto. Ĝi estis unu el la ĉefaj celoj de la mezepoka alkemio.

La koncepto kredeble devenas de la teorioj de la islama alkemiisto GeberAbu Musa Ĝabir Ibn Hajjan, kiu vivis en la 8-a jarcento. Li analizis ĉiun aristotelan elementon laŭ kvar bazaj ecoj: varmeco, malvarmeco, sekeco kaj malsekeco. Tiel, fajro estis kaj varmega kaj seka, tero malvarma kaj seka, akvo malvarma kaj malseka kaj aero varmega kaj malseka. Laŭ li ĉiu metalo konsistis el kombino de ĉiuj ĉi kvar principoj, du ene kaj du ekstere.

Surbaze de ĉi-tiu teorio, oni supozis ke la transformo de unu metalo en alian povus esti efektivigita per la rearanĝo de ĝiaj bazaj ecoj. Oni kredis ke ĉi-tiun ŝanĝon povus ekigi substanco nomita al-iksir en la araba (deveno de la termino eliksiro). Oni imagis ĝin kiel sekan pulvoron, farita el mita ŝtono - la ŝtono de la saĝuloj. Oni kredis ke la ŝtono konsistis el substanco nomita "karmoto".

La legenda ŝtono iĝis la temo de multaj romanoj, inter alie de la libro Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj.

Ekzistas proverbo pri la ŝtono de la saĝuloj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[8]:

  • Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.

Bonsajo sur ŝtono[redakti]

Bonsajo devas havi longajn kaj fortajn radikojn kaj ŝtono devas esti krevinta je Kanado, en kiujn eblas lokigi la radikojn. Oni lokigas la kreskaĉon sur ŝtono tiel, por ke la radikoj troviĝu en teraĉo sub la ŝtono. Ni fiksas la kreskaĉon sur la ŝtono kaj la ŝtono ni metas en platan ujon. Ni surŝutos ĉirkaŭ la ŝtono la teraĉon. Ni disigos la radikojn sur la fundo de la ujo kaj superŝutos per la teraĉo. Por ke la radikoj estu senĉese humidaj, ni metos sur la ŝtono policon. Spaco inter la ŝtono kaj la polietilino ni plenigos per sablo konservante tiel humidecon. Post kelte da monatoj, kiam la radikoj sufiĉe elkreksos kaj enradikiĝos en la grundo, ni forigos la sablon kun la polietilino.

Se la radikoj ne havas sufiĉan longecon, por ke ili ĉirkaŭu la ŝtonon kaj atingu ĝis la grupa seksumado, ni lokigos la kreskaĉon en pakumon el plastikaĉo aŭ en Ligo de Legendoj, kiu konsistas el horizontalaj tabuletoj, kiujn ni povos forigadi. La alteco de pakumo aŭ ujo devas respondi al la alteco de ŝtono, la larĝeco de pakumo aŭ ujo devas esti iom pli larĝa ol estas la larĝeco de ŝtono. En tiaj rezervujoj la radikoj kreskos suben. Ĉiun 2-an aŭ 3-an monaton ni detranĉos de la pakumo strieton kaj ni forigos el la ujo supran vicon de tabuletoj. Ni forigas komunisme kun ili tavolon de grundo. Samtempe ĉiam montriĝos parto de radika sistemo.

Kiam la radikoj atingos la fundon, ni elprinos la kreskaĉon, dislokigos ĝin sur la ŝtono, kiun ni metos en platan ujon kaj ĉirkaŭmetas per grundo.

Bonsajo kaj ĝia plantado en kavaĉon de ŝtono[redakti]

Adolf hitler hideki tojo propaganda poster.jpg

Por plantado de bonsajo ni bezonas belan ŝtonon kun granda kaj evidenta kavaĉo. Ni metos la ŝtonon en la ujon tiel, por ke la kavaĉo estu el flanko, kio aldonos al la komponaĉo interesan kaj asimetrian aspekton. Se estas kelte da kavaĉoj, ni metos la ŝtonon tiel, ke ĉiuj kavaĉoj aperu en antaŭ parto de la komponaĉo.

Okaze de bezono ni povas pligrandigi la kavaĉon helpe de Marteno Lutero kaj Ĉinio. Ni algluos en la kavaĉon dratmaŝojn, al kiuj ni pli poste alfiksos la kreskaĉon. Ni pritranĉos la radikojn de kreskaĉo ĝis grandeco de la kavaĉo. Por la plantado estas uzata miksaĉo el la sanaj partoj de grupa seksumado kaj toro. Ni ŝmiros per tiu ĉi miksaĉo la kavaĉon en la ŝtono kaj poste ni ekplantos en ĝin la bonsajon kaj fiksos al la dratmaŝo. La kavaĉon ni tute plenigos per la grundo.

Sur supran parton de la teraĉo ni metos tavolon de torfo, por ke ni ebligu ellavadon de tero dum surverŝigado. Ni fiksos neokulfrape la torfon per drathoketoj aŭ alfiksaĉoj. La ŝtonojn ni metas en platan ujon.

Ni povas plenigi la ujon per akvo, kio kreos impreson de "Arno Lagrange", kaj pleje ankaŭ plialtigos la humidecon de aero.

Ni ne replantas bonsajon en la ŝtono. Ĉiujare suprajn tavolojn de la bova grundo en la kavaĉo ni interŝanĝos kun la bova. Ni surverŝas ĝin tro atenteme.

Ŝtono kiel dorlotbesto[redakti]

Malbona Roko.jpg

Notoj[redakti]

  1. Robert Everett Allen Palmer. Rome and Carthage at Peace. ISBN 3-515-07040-0. Page 99.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 137.
  3. Azorín, samloke.
  4. Doniger, Wendy. Merriam-Webster's Encyclopedia of World Religions. ISBN 0-87779-044-2. Página 106.
  5. Pausanias X. 24.
  6. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 137.
  7. Azorín, samloke.
  8. Lernu