Ŝi

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ŝi kondutas kvazaŭ ŝi estus bela. La plejmulto da usaninoj faras tion. Estas la sekreto de ilia ĉarmo"

~ Oscar Wilde pri ŝi
12711006228.jpg

"Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo"

~ Morteza Mirbaghian konsolante ŝin

"Ĉiu "li" havas sian "ŝi""

~ Zamenhof pri ŝi
8562.gif

"Ĉi-ĵaŭde ŝi havigu informojn pri biciklista ĝazo-ĥoro"

~ P. Peeraerts pri ŝi

"Ju pli oni aĝiĝas des pli oni similas al si mem"

~ Luciano Pavarotti al ŝi

"Ŝi ü_Ü Δηk∑ il mч БαćiηǾ ŝi Mμøv∑ α řiŦmØ Ði ŢμnZ "

~ Facebook pri ŝi

"Mi nur ripetas, kion mi jam diris aliloke: Dankon pro via tre klara kaj instrua studo!"

~ leganto pri neciklopediaj artikoloj

"Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe la teniso"

~ Louis Beaucaire

"Estus pli bone, se mi neniam konus ŝin."

~ Anonimulo pri ŝi

"Ŝi traktas min bone. ;) Kion ŝi faris al vi, ke vi nun sentas tiel pri ŝi?"

~ Alia anonimulo pri la supra diraĵo

"Barbarismo incomprensibile"

~ Interlingvaisto
Bonvolu konfuzi kun Xi Jinping.

Ekde miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio (manĝu ĝin la mefisto), ŝi estas unu el la Sep Kutimaj, anĝelaro kiu ofte vizitas la Tujmesaĝilon.

Ŝi tre ofte kapdoloras je la vespero. Domaĝe...

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de ŝi.

Mmmm! Tiel klara, kiel koto, ĉu ne? Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion. Ventro de tio!

3747.jpg

Neseksismo[redakti]

Kredantoj,

6958.png

Tro malfrue ni devis konstati, ke estas klare, ke li kaj ŝi ne estas per si mem seksismaj.

Certe ŝi neniam pensis, ke ŝi estas nur ripo de viro.

Ŝi kaj Esperanto[redakti]

Sen ŝia mono kaj sen ŝia senkompromisa granda amo al sia edzo, la unua lernolibro de Esperanto en la konata formo ne ekzistus.

Reformisma vidpunkto[redakti]

.240.jpg

La pronomo ri anstataŭas la pronomojn li kaj ŝi. Nia kolego St. Kamaryt sciigas en « Progreso » (aprilo 1928) ke ni ne uzas la pronomojn li kaj ŝi.

Virfeminista vidpunkto[redakti]

Eble kelkfoje lingvo estas inisma (feminisma). Ja pli markita estas ŝi (nepre virino) ol li =(eble viro). La pronomo ŝi insitas pri sekso. Jozefo ne povas esti ŝi, ho ne! (Ŝi estas pli atentinda. iel ajn).

Ŝi al li[redakti]

Ŝi estas morta.

Iam ni estis ĉiam en bona harmonio, kiel marmalado kaj butero. Nun ni estas kiel papriko kaj bikarbonato.

Ho, ho[redakti]

La gejunuloj jus fianĉigis.

Ŝi Kia ĝojo nun estos al mi, kiam mi povos partopreni en ĉiuj viaj ĉagrenoj kaj malĝojoj!

LiSed mi ne havas tiajn, karulino.

Ŝi — Eble vi nun ne havas; sed, kiam ni edziĝos, vi ja havos

Ĉu ŝi[redakti]

“ Ĉu ŝi estas bona muzikanto ? ”

“ Tre bona, ŝi scias kiam ĉesi.

Ŝi bone konas lin[redakti]

Kruko kaj Jozefino restoraciumas kun Baniko kaj Rozino. Ili babilas atendante la pladojn.

Kruko: Jonjo konas min tiom bone ke ŝi scias kion mi estas dironta antaŭ ol mi diras ĝin.

Rozino estas imponita: He ja, bonege. Mi ofte ne scias kion diras Baniko eĉ dum li estas diranta ĝin!

Poemo[redakti]

Louc.jpg

Iam vivadis knabineto,
Neniam ŝi mensogis.
Kaj nun aperu 1’ekrideto—
Paroli ŝi ne povis!

Selano

Ŝi volis scii[redakti]

Kvar amikoj, revenante de teatro, eniris laŭmodan restoracion. La troprecizema maljuna fraŭlino, kiu estis la vespera gasto, estis ĉarmata de ĉio, ĉefe de la muziko. Dum la kelnero staris apud la tablo ŝi petis ke li eltrovu la titolon de la kompozicio kiun la orkestro ludis. La volonta kelnero promesis, sed aliaj devoj okupigis lin dum kelke da tempo, kaj kiam li revenis la fraŭlino tute estis forgesinta sian peton. Kiam li kliniĝis al ŝi kaj mallaŭte subparolis ion en ŝian orelon, Ŝi eksaltis pro teruro. Tiam ŝi turnis sin kun sensenta, senkompata kolerego, al la malfeliĉa viro kiu atendis. “ Kiel vi kuraĝas?” ŝi ekkriis. La timigita kelnero malfacile klarigis kial li murmuretis tiel mallaŭte la titolon de la muzikaĵo: “ Kion Mi Faru por ke Vi Amu Min?”

Kial ŝi estas kolera?[redakti]

93pn.jpg

Jozefino mienas malkontenta, kaj Kruko ne scias kial.

Kruko: Diru, Jonjo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro io?

Jozefino grumblas: Kion vi kredas?

Kruko: Sed mi neniam povas esti certa. Ĉu mi misfaris ion?

Jozefino: Nu, se vi ne scias, mi certe ne diros al vi!

Kruko: ???

Poste, nokte, Kruko ekdiras: He, mi kredas ke mi trovis kial vi koleras kontraŭ mi.

Jozefino diras nenion.

Kruko: Estas ĉar mi misverŝis motorpetrolon sur la manĝoĉambran tapiŝon, kaj mi kaŝkovris ĝin per tapiŝeto.

Jozefino daŭre silentas.

Kruko: Estas tio, ĉu ne?

Fine, Jozefino ekreagas: Vi faris kion!

Kiom ŝi aĝas?[redakti]

11nn.jpg

Avino Krukegino babilas kun malnova amikino Vilhelmino.

Vilhelmino: Mi ĵus 80-jariĝis, Krinjo. Kaj tio strangas, ĉar mi tute ne sentas min okdek-jara.

Krukegino: Mi komprenas, mi komprenas.

Vilhelmino: En mia menso, mi aĝas eble 50 jarojn, maksimume.

Krukegino: Ja. Mia menso kredas ke mi aĝas 36 jarojn.

Vilhelmino: Ĉu tiom malmulte?

Krukegino: Kompreneble, mia korpo kredas ke mia menso estas idioto!

Ŝi kaj ili[redakti]

Ŝi estis granda, fortavirino kaj la ŝtelisto, kiun ŝi surprizis dum la ago kaj kaptis, vidigis klarajn signojn de punado.

„Estis ja bravege de vi,sinjorino,” diris la juĝisto, „ ke vi atakis la ŝteliston kaj arestis lin. Sed ĉu vere estis necese, nigrigi ambaŭ liajn okulojn kaj elbati ĉiujn liajn dentojn?”

„Nu,“ diris la virino,„ mi kuŝis sendorme jam dum tri horoj atendante mian edzon,... kaj mi supozis, ke estas li, kiam la ŝtelisto mallaŭte envenis...“

Budismo[redakti]

Mi konstatis, kiel aliaj konstatis, ke mi konkludas, ke en mahajana budhismo, en kiu la paramitoj havas multe pli gravan rolon, Ŝi estas unu el la ses moralecoj.

1799 n.jpg

Kion ŝi respondis?[redakti]

Eta Joĉjo estas malkontenta en la lernejo: S-ino Kretpolv, kial vi donis al mi nulon ĉe ĉi tiu testo pri historio?

S-ino Kretpolv: Ĉar vi respondis ĉiun demandon per «Mi prifajfas!»

Joĉjo: Do, ĉu honesteco ne plu valoras?

Kialo[redakti]

Ŝi.—Mi ne povas kompreni, kial Eteto havas tiom da admirantoj. Ŝi ne kantas, nek ludas pianoforton, nek pentras nek parolas france.

Li.—H-m-m-m,—eble tio estas la kialo.

Naiveco[redakti]

Ŝi(tute koja): Imagu nur, Ludoviko, mi ricevis la premion de kvincent dolaroj; ĉar mi verkis la plej bonan artikolon pri la krueleco, kapti la sovaĝajn bestojn per kaptiloj.

Li: Bonege! Kaj kion vi nun faros per la kvincent dolaroj?

Ŝi: Mi volas aĉeti peltan mantelon por mi.

Ŝerco[redakti]

7288 n.jpg

Ŝi ŝerce serĉas sorĉan ŝancon. Ŝi havis ŝancon serĉi ŝercon.

Io[redakti]

“ Kion ŝi diris kiam vi petis ke ŝi marŝu mano ĉe mano tra la vivo kun vi?”

“ Ŝi diris ke mia konkuranto estis promesinta provizi aŭtomobilon.”

Ĉu vi scias[redakti]

...ke ŝi estas la nokta programo?
...ke ŝi ĉiam ĉe ĉio ruĝiĝas?
...ke ŝi scias ĉu ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron?
...ke ŝi ŝerce ŝanĝis la ŝarĝaĵon?
...ke ŝi, ŝue starante, senŝeligas ŝosojn?

Espv si.jpg

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

Literaturo[redakti]

  • Ŝi. Romano de H. R. Haggard, trad. de G. J. Degenkamp. 1934, 278 p. „Majstraĵo de angla literaturo... La lingva stilo estas flua. . . Kiel E-a literaturaĵo la verko entute estas bona. . . Kiel traduko tamen, ĝi mal­aukcesis. . Neniu traduko estu entre­prenata de alilingvano.“ (M. C. B., „The British E-ist“, nov. 1934.)
Se al vi plaĉas tiu artikolo, ne forgesu lasi vian komenton ĉe la fino de tiu blogo-paĝo.
Korajn antaŭdankojn pro ĝentila legado kaj komento.

Notoj[redakti]


Ni bezonas monrimedojn por daŭrigi publikigon de nia Bulteno.