Humuro

El Neciklopedio
(Alidirektita el Ŝerco)
Iri al: navigado, serĉi

"Plej bone ridas, kiu laste ridas"

~ Zamenhof pri humuro

"mtr"

~ Originala aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo
567.jpg

"Mi gratulas vin pro la grava, serioza laboro."

~ Thomas Guibal al Neciklopediistoj

"Mi ŝatus scii pli da detaloj"

~ Humuristo

"Ka me darfas drinkar tasedo de kafeo kun kremo e sukro?"

~ Idista humuristo

"Humuro esas gayeso flegmoza, ulakaze akompanata da ironio."

~ Ida vikipedio pri humuro (jes tiu estas la TUTA artikolo!)
Ĉi paĝo estas Mensogado

Humuro (je la barbo de Bofronto!) estas stato kiam la homo, ho akuzativulo, perdinte amon (nu, kaj?), hejmon, monon, sanon, penas trovi en tio amuzan nuancon. Ekzemple, freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo. Ni ne devas profundiĝi en ĉi tiuj filologiaj digresioj, ĉar ni komprenas, ke la afero havas markitan historian karakteron pli ol filologian.

Germana humuro[redakti]

12335206.jpg

La germana filozofo Immanuel Kant provis solvi la delongan problemon de sia popolo pri humuro. Tiucele li evoluigis ŝercon konsile de la liceo multe persekutita siatempe.

Baratano, kiu malfermas ĉe la tablo de anglo en Surat botelon de biero kaj vidis ĉiom da ĉiu biero ŝaŭmiĝi kaj ŝutiĝi eksteren, indikas sian grandan miron, kaj la anglo diras: kio estas tiom mirinda pri tio? kaj la baratano respondis: Mi ne estas eĉ surprizita pri la fakto ke ĝi eliras, sed kiel vi enigis ĉiom da tio? Pro tio ni ridas kaj ĝi faras al ni koran plezuron.

Tre ridinda, ĉu ne?

Rusa humuristo[redakti]

Ĉu Saŝa serĉas saĝan ŝercon? Ĉu ŝi ŝercas?

Ŝi ne ŝercas, ŝi serĉas ŝercojn. Por senĉese ŝerci ŝi serĉas senĉese, sed per aĉa ŝercserĉilo.

Esperantista humuro[redakti]

12335307.jpg

Nu, kutimaj esperantistoj ne komprenas duagradan humuron. Ne gravas. Esperanto-humuro estas ĉiu humuro esprimata en Esperanto. Ĝi povas, sed ne bezonas, aludi al trajtoj de la Esperanta lingvo, movado, kulturo aŭ komunumo.

Atentu: En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn. (Komparu kun la citaĵo el Enciklopedio de Esperanto en tiu ĉi artikolo!)

✡ Judaj ŝercoj ✡[redakti]

Herŝel komencis rakonti ŝercon al sia amiko: "Mandelbaum kaj Rosenbaum veturis kune per la trajno..." Tiam la amiko ĉesigis lin dirante: "Ĉesu vi kun via judaj ŝercoj. Jam tedis al mi de ili. Kial vi ĉiam rakontas nur pri judoj? Eble vi ŝanĝu foje la nomojn de la protagonistoj al tiuj de alia popolo?!" Tiam Herŝel rekomencas: "Hashimoto kaj Suzuki veturis kune per la trajno, survoje al Bar-Micva de la filo de sia kuzo..."

Timo[redakti]

12335254.jpg

Rido estas ja potencega armilo. Ankoraŭ Nikolaj Gogol' diris, ke ridon timas eĉ tiuj, kiuj nenion timas: tiranoj, banditoj, buĉistoj. Krome, laŭ opinio de fakuloj, humuro estas vera signo de saneco de popolo. Ni ŝercu kaj ridu kaj ne militu kaj ploru!

Satiristoj kaj amuzuloj[redakti]

Vortludoj aŭ kalemburoj[redakti]

Vortludoj aŭ kalemburoj (laŭdire laŭ la nomo de unua franca apotekisto Calembourg, kiu vivis komence de la 18-a jarcento) en Esperanto tute nova, antaŭ la milito 1914 preskaŭ nekonata speco de spritaĵoj. Dum la spritaĵoj ĝenerale konsistas en trovado de similecoj inter malsamaj objektoj, la vortludoj serĉas malsamajn signifojn inter sam- aŭ similsonaj vortoj kaj frazoj. Jen kial vortludoj estis longe malkonataj en la Esperanto-kulturo, kiu fieras pri sia matematika precizeco kaj logika konstruo, ecoj, kiuj kontraŭas dusencecon.

Zamenhof mem zorge evitis miskomprenojn, kiuj povus veni pri vortoj, kiaj vipero (vip-ero), cigareto (cigar-eto kontrave), k. s. kaj anstataŭe uzis en Universala Vortaro vipuro, cigaredo, k. s. Tiel do okazis, ke jam la Universala Vortaro entenas tiajn vortludojn, kiaj estas ekzemple aĉeti : aĉ-et-i, domaĉeto: domaĉ-et-o; aerolito: aero-lito; agordi: ag-ordi, ktp.

Sekve eĉ en la. Universala Vortaro oni trovas amason da radikoj, kiuj povas servi kiel materialo por vortludoj, kaj tiu amaso plimultiĝis en la pli postaj aldonoj al la tiu vortro, ne plu tiel atente farataj el la vidpunkto de la principo de logiko kaj nekonfuzebleco. Tiel ni posedas amfiteatron: am-fi-teatron, aŭtografon: aŭto-grafon, akcidentojn: akci-dentojn, arbaleston: arb-al-eston, ktp.

Ne finiĝas ĉi tie la eblaĵoj de Esperanto. La senfina afiksebleco de Esperanto senmezure plialtigas la nombron de vortludeblaj esprimoj. Ekzemple lekanto: lek-anto, kaprido: kap-rido, montrilo: mon-trilo, ventregulo: kiu povas esti aŭ ventr-egulo aŭ vent-regulo ktp.

Konkludeblas ke Esperanto posedas grandegan riĉaĵon da kalemburoj kaŝitajn en sia vorttrezoro, malgraŭ la ŝajne matematika rigideco. Tial la Esperantaj vortludoj povas esti rigardataj kiel grava semo por kreskigi la Esperant-an humoron (vidu ankaŭ: Esperanto-kulturo).

Ekzemplojn de vortludoj donis Leopold Dreher en „Amuzaro“, kie ni trovas jenan „anonctabulon“: Al la apartamento parte apartenas aparta port-aparato (lifto). La plej famaj vortludoj en Esperanto estas tiuj de Verdkata Testamento de Raymond Schwartz.

Noto de M. C. Butler. La plej elstara literaturaĵo vortluda estas la verko de Inglada „Edziĝo malaranĝita“, kies 44 paĝoj estas efektiva amaso da vortludoj. - Oni tre multe vortludis en Esperanto antaŭ 1914 kaj mi memoras oftajn vortludojn de la tempo de la Bulonja Kongreso.

Satiraj kaj humuraj gazetoj[redakti]

300 .jpg

Kabaredoj[redakti]

200¨¨.jpeg

Vikipedia humuro[redakti]

Arĥivo de humuro aperinta en la Vikipedio en Esperanto videblas en la Ujo por kuriozaĵoj. La Neciklopedio ankaŭ havas esperantan version.

Inter humoristoj[redakti]

- Mi havis bonegan humoraĵon por vi, sed mi forgesis ĝin.

- Se temas pri forgesita humoraĵo, mi mem konas pli bonan.

Enciklopedio de Esperanto (1934)[redakti]

Humoro estas en Esperanto samsignifa kiel itale umore, france humeur, angle humour. En vasta senco ĝi signifas ĉian, ĉu gajan ĉu malgajan spiritan staton, strikte humoro estas mallongigo de bonhumoro, kiel peza estas mallongigo de multepeza.

En tiu malvasta senco ĝi estas tre disvastigita en Esperantujo: la ĉefa fonto de Esperanta humoro estas la idealisma fervoro de la anoj de Esperanto. Precipe la Universalaj Kongresoj (UK) donas al ili okazon ĝoji kaj gaji. Ju pli multaj estas la eksteraj malfacilaĵoj barantaj de la "pacaj batalantoj" la vojon al sukceso, des pli senĝena kaj laŭta fariĝas la humoro de la anoj de lingvo internacia, kiam ili trovas sin inter si. La seriozaj Esperantistoj ĝuas la feston de la Esperantista popolo pribabilante la kongresajn okazintaĵojn kaj poste raportas al la hejmrestintaj samlandanoj kun la sama kongresa humoro la kongresajn impresojn. La junularo ĉerpas la kongresan bonhumoron el sia propra kunesto, humorante precipe pri la "eminentuloj".

Kiel modelo de "kongreshumoro" povas servi la raporto de Ned Katryn pri la Berna UK en 1913 en Lingvo Internacia n-roj VIII-IX. Kun neevitebla efiko li igis nin ridi priskribante en formo de leteroj al sia nevino la Naŭan Kongreson. Laŭ tiu modelo ankaŭ aliaj kongresoj donas konstantan temon al humoraj raportoj kaj oni povas kun certeco aserti, ke la regula Esperantista kongresraportisto estas regula humoristo.

Alian fonton de humoro formis en 1908-14 la bataloj kontraŭ Ido kaj aliaj konkurantoj de Esperanto. La penadoj de René de Saussure kunigi Esperanton kun Ido en lia Antido estis akceptataj de la Esperantistaro kun neŝancelebla humoro. Modelajn felietonetojn donis pri tio Era en la Lingvo Internacia.

En "Juna Esperantisto" per bonaj originalaj aŭ laŭmemoraj humorrakontistetoj riĉigis la Esperantan literaturon ĝia ĉefredakto Paŭlo Lengyel, aŭtoro de "Libro de Humoraĵoj".

En Parizo verkas nuntempe (t.e. en 1934) majstro de Esperanta humora poezio Raymond Schwartz, aŭtoro de Verdkata Testamento, kolekto de versformaj satiraĵoj, miksitaj ofte kun bonaj vortludoj. La afero de Esperanto konkure kun la eterna afero de Amo formas plejan temon de liaj rikanaĵoj. En 1933 Schwartz ekredaktis humorgazeton ,La Pirato', kiu "kaperas" ĉiumonate.

Antaŭ la unua mondmilito aperadis La Spritulo, multe malpli originala, ĉar simple kopianta el naciaj gazetoj plimalpli taŭgajn spritaĵojn. La Pirato estas tute alia, ĝia redaktoro disponas specialan talenton.

La humoro trablovis post la unua mondmilito eĉ la Esperantan didaktikon. Pastro Andreo Ĉe ekuzis tiun potencan korvarbilon kiel instrumenton de instruado al la amasoj. Aperis eĉ Gaja Lernolibro de Carl Walter, kiu, cetere, meritas citon pro la bonaj amuzaj ilustraĵoj.

En Esperanto aperis kelkaj anekdotaroj, plej ofte tradukoj el nacilingvaj libroj kaj gazetoj. Ilia destino estas ne tiom amuzi, kiom instrui Esperanton al progresemuloj.

Ni ne citas aparte la tradukverkojn kun humora enhavo, ekz. la komediojn de Molière kaj Shakespeare, la novelojn de Dickens aŭ la lirikaĵojn de Heine, kiuj aperis en Esperanto. Verkistoj kun humoraj tendencoj en multaj siaj verkoj estas: J. Merchant, J. Baghy, J. Kenngoff, I. Lejzerowicz, R. Schwartz, Dreves Uitterdijk, F. Szilagyi kaj kelkaj aliaj. (v. Vortludoj, karikaturo)

Kompreno[redakti]

Ne ĉiuj komprenas humuron, sed ankaŭ tio estas humura.

Klarigo[redakti]

La supra teksto estas teksto eksperimenta, kiu ne reprezentas la normojn de Esperanto. Se oni miskomprenas kion mi skribis, oni malbone komprenas Esperanton. Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

Literaturo[redakti]

  • Libro de l' Humoraĵo. Varbita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 birdoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.