Ŝafo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ŝafaro harmonia lupon ne timas"

~ Zamenhof

"VEKIĜU, ŜAFECULOJ!"

~ Frenezulo pri kio ajn

"Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo"

~ Psalmaro 100:3

"Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston"

~ Mateo 9:36
Ŝafo.jpg

Ŝafo estas lana besto.

Buĉado[redakti]

0884 n.jpg

Pro eksuspekto oni prevente decidis buĉi 10 000 sanajn ŝafojn en Britio. Oni _analizos_ ilian sangon _post_ la amaskomunikilo, por kontroli, ĉu tiu decido _estis_ necesa. Kiel diris Jesaja 53:7 : ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, ĝi ne malfermis sian buŝon.

Esperanto[redakti]

Al la ŝafo dediĉis sian atenton jam Z, kiu en 1892 aperigis en „La E-isto“ kelke da ŝafproblemoj. Same okupis sin pri la ŝafo en 1910 la „German-Aŭstria E-isto“, kies ŝafan fakon gvidis S. Steiner. En la plej nova tempo estis HDE kaj „La S­ulo“, kiuj okupis sin per la ŝafaĵoj. Gravan atenton por tiu ĉi ludo mon­tris UEA per fondo de modela ŝaf­angulo en 1921 en sia oficiala organo. Ĉi tiu ŝafangulo estis seninterrompe daŭrigata ĝis 1927. Ĝin red. per sia ŝafarto jam konata faka verkisto Fr. Hájek el Praha. La angulo reprodukt­is ne nur la kutiman materialon, sed alportis ankaŭ sufiĉe da originalaj problemoj de alta arta nivelo. Aktive partoprenis en ĝi 170 s-anoj, aparte­nantaj al 35 nacioj.

Al la 3-a kongreso de la tutmonda organizaĵo de la ŝafistoj, 1926 en Bu­dapest, estis proponite de P. Bal­kányi kaj Fr. Hájek uzi E-n por la organizaj aferoj. La propono ne es­tis por la nuna tempo akceptita, sed la organo de la federacio klarigis sin preta akcepti kunlaboraĵojn presot­ajn en E.

E montris ankaŭ novan vojon al la ŝafa problemarto, ebligante la kun­laboron de diversaj problemskoloj.

Ŝafaro[redakti]

A N T A Ŭ E N ! M A R Ŝ U !

En la ŝafaron de la tuteco ne falas la teŭrgiuloj (en Ĥaldeaj Orakoloj fragmento 153.)

Kvanto[redakti]

Gardas du paŝtistoj la ŝafaron sur la montovalo. La unua demandas :

-Ĉu vi scias kiom estas ŝafoj ĉi-tie?

-Mi ne scias ĉar ĉiam kiam mi ekas nombri ilin mi tuj dormas.

Dormemo[redakti]

Abrahamo plendas al sia filo Izako: "Mi malbone dormas."

Izako: "Bone, vi devus enlite nombri ŝafojn por ekdormi."

Abrahamo: "Kio? Ĉu nombri ŝafojn?"

Izako: "Jes, vi nombras la ŝafojn saltantajn trans barilon, kaj post certa numero vi povos ekkdormi!"

Unu semajnon poste Abrahamo renkontas Izakon denove: "Sciu, ke mi nombris la ŝafojn kiel vi diris, sed tio ne funkcias."

Izako:"Ĉu? Sed kial?"

Abrahamo: "Ĉar kiam mi atingis la 5000-an ŝafon, mi decidis ke mi havas bonan okazon gajni monon. Do, mi eltondis la tutan lanon de la ŝafoj kaj faris el ĝi mantelojn. Kaj nun mi rompas al mi la kapon kie trovi malmultekostan subŝtofon."

Bredado[redakti]

23d764e3 o.jpg

Ŝafbredado estas gravega, pro tio, Biblio donas multaj leĝoj kaj regulojn pri tio:

Luko 15:4-7

Kiu el vi, havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras, por serĉi tiun, kiun li perdis, ĝis li ĝin trovos? Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn ŝultrojn, ĝojante. Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis mian ŝafon, la perditan. Mi diras al vi, ke tiel same estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton.

Jeĥezkel 34:1-31

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj? La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas. La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas. Tial, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis - pro tio, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili...

Johano 21:17

Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon:Ĉu vi min amas? kaj respondis al li: Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li: Paŝtu miajn ŝafojn.

Psalmaro 23:1-6

Psalmo de David. La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo. Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Intervjuo[redakti]

0963 n.jpg

Ĵurnalisto intervjuas ŝafiston.

- Bonvolu diri, kiom kilogramoj da herbo formanĝas ŝafo dum 1 tago?
- Kia ŝafo, ĉu nigra aŭ blanka?
- Nu, ekzemple blanka.
- Nu, la blanka formanĝas 1,5 kilogramojn.
- Kaj la nigra?
- Same – 1,5 kilogramojn.

- Bonvolu diri, kiom litroj da lakto donas ŝafino?
- Kia ŝafino, ĉu nigra aŭ blanka?
- Nu, ekzemple blanka.
- Nu, la blanka donas 3 litrojn.
- Kaj la nigra?
- Same – 3 litrojn.

- Bonvolu diri, kiom da viando enhavas unu ŝafo?
- Kia ŝafo, ĉu nigra aŭ blanka?
- Nu, ekzemple blanka.
- Nu, la blanka enhavas 10 kilogramojn.
- Kaj la nigra?
- Same – 10 kilogramojn.

La ĵurnalisto nervozas:
- Nu, la lasta demando: kiom da lano donas ŝafino, kiam vi ĝin tondas?
- Kia ŝafino, ĉu nigra aŭ blanka?
- Nu, ekzemple nigra!
- Nu, la nigra donas 500 gramojn.
- Kaj la blanka?!
- Same – 500 gramojn.

La ĵurnalisto krias:
- Kial do vi ĉiam demandas, ĉu nigra aŭ blanka?! Ja ĉiuj respondoj estas la samaj por ili!!!
- (enpensiĝinte) La nigraj... estas miaj ŝafoj...
- Kaj la blankaj?!
- Same – miaj.

Rabado de ŝafoj[redakti]

38pn.jpg

Kiel ĉiam kun tiaj panikaj krioj oni unue devas konscii, ke [Johano 10:1-16 ]

Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto. Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj. Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin. Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon. Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj.

Klasikaĵo[redakti]

067c.jpg

Quid appellas agnum sine crura, caput et cauda?

Nubes.

La perdita ŝafo[redakti]

Oni povas diri, tute certe, ke (Mateo, 18, 12-14) “11 [Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita.] 12 Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis? 13 Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis. 14 Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.“

Tio sufiĉe montras ke parabolo de la la eravaganta ŝafo troviĝas ankaŭ en Luko 15, 1-7, kaj en la evangelio laŭ Tomaso, n. 107.

La perdita ŝafo (Besarabio, 18a j.)

La parabolo de la perdita ŝafo estas rakontaĵo kiun evangeliistoj Luko kaj Mateo metas surbuŝen al Jesuo. Luko ĝin registras en la parabola trilogio dirita “de la mizerikordo”. Krom en la evangelioj de Luko kaj Mateo la parabolo estas menciata en la apokrifa evangelio de Tomaso (ĉe 107 aŭ 105) pubblicazioni.[1]

Stulteco[redakti]

Demandis edzino la edzon:

-Ĉu estas vero ke la plej malsaĝaj bestoj estas ŝafoj?

-Jes, ŝafideto mia! Veras!

Agnus Dei[redakti]

Agnus-Dei-reliefo sur romanika lintelo de la preĝejo S-ta Remigio Ingelheim.

Laŭ mia opinio Agnus Dei (latine ŝafido de Dio) estas en la Kristanismo ekde pratempo disvastigita simbolo por Jesuo Kristo.

Tiu ĉi simbolo referencas pri la ŝafido kiel viktimo en la Tanaĥo resp. malnova testamento, precipe pri la Pesaĥoŝafidoj, kies sango la Izraelidoj ŝmirpentris dum la nokto de la eliro el Egiptio kiel protektosigno antaŭ la mortanĝelo sur la pordofostojn (Eliro 12; komparu paskoŝafido). "Kiam mi vidos la sangon, mi preteriros".

Jesuo Kristo kiel la Filo de Dio estas por la kristanoj la Ŝafido de Dio, oferita de Dio pro la pekoj de la homoj inkluzive la prapekon de la homoj. Laŭ kristana teologio Jesuo Kristo estas la peranto, kiu per sia viktimomorto kreis la repacigon inter Dio kaj la dekadenta kreitaĵo (Genezo 3). Tiu ĉi repacigo transiras en la kredo je Jesuo kiel Redemptoro kaj la bapto al la homo.

La komunio de Jesuo Kristo, atestata en la nova testamento, referencas pri la pesaĥŝafido, ĉar dum la nokto de la pesaĥfesto Jesuo kun siaj apostoloj celebris la pesaĥmanĝadon. Laŭ tio li disdonis, simile al judaj tradicioj, neacidiĝintan panon kaj vinon al la apostoloj. Kredante la vortoj de ĝia sinjoro Jesuo "Prenu, manĝu; ĉi tiu estas mia korpo; vi ĉiuj trinku; ĉar ĉi tiu estas mia sango de interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de la pekoj " la eklezio celebras ĝis hodiaŭ tiun ĉi komunion en ĝiaj diservoj. Pro tio en la lutera eklezio la komunumo kantas la Agnus Dei en la komunia liturgio post la enmetaj vortoj. Ĝi adoras per tio la Sinjoron ĉeestantan en la Sankta Komunio, kies korpon kaj sangon sub la elementoj pano kaj vino ĝi perbuŝe ricevas por pardono de la pekoj.

Kristanoj el la romkatolika eklezio enprenas la Ŝafidon de Dio dum meso. Oni donis ĝin al ili en formo de hostio.

En la romkatolika kaj ĉiuj de ĝi devenaj liturgioj per tiu ĉi Kristalvoko komencas litanieca preĝo, kiun oni kantis aŭ parolis. La teksto apartenas al la ordinariumo de la meso, kaj multaj komponistoj el ĉiuj epoko kaj konfesioj muzikigis ĝin.

Latina teksto:

Agnus Dei, qui tollis peccata mundi, miserere nobis.
Agnus Dei, qui tollis peccata mundi, miserere nobis.
Agnus Dei, qui tollis peccata mundi, dona nobis pacem.
«Agnus Dei» de la Misa de Barcelona, manskribaĵo el la 14-a jarcento.

Esperanta teksto en la katolika versio:

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l‘ mondo, kompatu nin.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l‘ mondo, kompatu nin.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l‘ mondo, donu al ni la pacon.

Esperanta teksto en la lutera versio:

Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for: Vi nin kompatu.
Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for: Vi nin kompatu.
Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for: Donu Vian pacon. Amen.

Tiu ĉi preĝo (kutime liturgia kanto) estas ero de la evangela-lutera sanktmanĝa liturgio kaj la romkatolika eŭkaristia liturgio, kie ĝi estas kantata post la pacosaluto.

La Dia Ŝafido sur la Sepsigela Libro, Johann Heinrich Rohr, ĉ. 1775

Paulus skribas en la 1-a epistolo al la Korintanoj 5, 7 : "Forpurigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. Ĉar por ni ankaŭ Pasko estas oferita, nome Kristo."

En la kristana pentrarto la Dia Ŝafido estas montrita kiel Kristosimbolo (kelkfoje kun Krucflago). Laŭ ordono de Justiniano la 2-a tiu ĉi prezentado en 691 estis malpermesata en la kanono 82 de la Trulana Sinodo; la koncilio tamen ne estis agnoskita en la okcidento.

La Luka teksto de la parabolo de la perdita ŝafo[redakti]

(Luko, ĉap. 15) “4 Kiu el vi, havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras, por serĉi tiun, kiun li perdis, ĝis li ĝin trovos? 5 Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn ŝultrojn, ĝojante. 6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis mian ŝafon, la perditan. 7 Mi diras al vi, ke tiel same estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton”

(Mateo, ĉap. 18) “12 Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis? 13 Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis. 14 Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu”.

Kunteksto[redakti]

En la evangelio laŭ Luko tiu parabolo estas la unua el la tri [2]per kiuj respondas al tiuj kiuj lin atakas per la jena akuzo: “2 Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante: Ĉi tiu akceptas pekulojn kaj manĝas kun ili (15,2)”.

En la evangelio de Mateo la parabolo estas lokigita enen de serio da instruoj adresitaj al la disĉiploj (18,1-20).

La evangelio laŭ Tomaso estas tuta nura kolekto de “diroj” de Jesuo sen specifa ordo. Inter la multaj troviĝas ankaŭ tiu ĉi parabolo.

Jesueco de la parabolo[redakti]

Laŭ la bibliistoj de la la multegaj bibliaj skoloj de la tradiciaj kristanaj eklezioj neniu dubo pri la Jesueco de la parabolo, ankaŭ po la vorta simileco. Ne tiel por tiuj kiuj emas pensi ke Jesuo kaj liaj doktronoj estas rezulto de postepoka spekulativeco kaj mita ekspansiemo; ne esceptas la Jesus Seminar kiu tamen, per sia sistemo de plurkoloraj rondetoj signifantaj valorskalon rilate historiecon de la koncernataĵo, atribuas al la vorta teksto de la versio de Luko 70%, al tiu de Mateo 67% kaj al tiu de Tomaso 48% de probableco rilate la vortan precizecon de la elbuŝado de Jesuo. [3]

Ebla neglekto de kopirajto[redakti]

Laŭ informoj disponeblaj al mi, la teksto de la proklamo ne estis liberigita kaj mi ne konscias pri iu escepto de aŭtorrajta leĝo, kiu forprenus aŭtorrajtan protekton. Tial la plena teksto estas konsiderata kiel mallibera kaj mi forigis ĝin de la artikolo.

Notoj[redakti]

  1. Teksto de apokrifa Tomaso: Jesuo diris: “La regno estas kiel paŝtisto havinta cent ŝafojn. Iu el tiuj, la plej aĝa, sin perdis. Li lasis la aliajn naŭdeknaŭ kaj serĉis tiom insiste ĝis ĝin trovis. Ĝin trovinte post tiom da penoj, Li diris al ĝi: Vi por mi estas la plej aminda inter la aliaj naŭdeknaŭ”.
  2. La aliaj du: parabolo de la erarinta filo kaj parabolo de la perdita draĥmo
  3. The Five Gospels: The Search for the Authentic Words of Jesus (1993) Polebridge Press (Macmillan), ISBN 0-02-541949-8