Judas

El Neciklopedio
(Alidirektita el Ĵuriano)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Amu Antonon, sed gardu vian monon"

~ Zamenhof konsilante Judason pri uzo de liaj 30 denaroj

"Reala kiso estas io kion la patro faras al la filo"

~ Usonano pri Judas
Policistoj ĉasis Jesuon helpe de Judas

"Kiso estas pli sana ol manpremado"

~ Judas al Jesuo

"Kontraŭ 60 denaroj, mi montros Dion, la ĉefo de la konspiro..."

~ Judas

"Evidente li estis judo!"

~ Hitlero pri Judas

"Ili transdonas pli ĝermoj donante la mano kiun prpers kisante"

~ aŭtomata tradukilo pri Judas kaj Jesuo

"Malsaĝulo kaj lia mono estas baldaŭ apartigitaj"

~ iu ajn al Judas pri mono

"Bizare!"

~ Persalingvano

Judas estis juda apostolo, juda perfidulo de Jesuo, juda revolucia gvidanto, juda filo de Jakobo, kunulo de Simono la juda zeloto, kiu fondis la judan rokgrupon Judas Priest.

Laŭ la evangelio laŭ Sankta Mateo, 26, 47–69, tiu judo perfidis Jesuon per kiso kaj ricevis por tio 30 arĝentajn denarojn. Poste, pentinte, li pendumis sin. Eble tio estas indiko, ke li tre amis judan Antonon Grabovskion kaj ili bezonis monon por amfuĝo, sed Grabovski ne volis fuĝi kun li.

Komiso[redakti]

5267 n.jpg

La Transmonda Universitato de Kimrio anoncis hieraŭ, ke Kristo mem komisiis al Judaso lin perfidi, por havi la eblecon iĝi martiro.

Epistolo de Judaso[redakti]

La epistolo de Judaso estas la 26-a libro de la Nova testamento en la Biblio, la lasta de la sep epistoloj ĝeneralaj. Oni supozas, ke ĝin verkis la jesua apostolo Judaso Tadeo (kiu ne konfuziĝu kun la apostolo Judaso Iskarioto, kiu perfidis Jesuon al la romia armeo).

Rilate Judason (oni vidu lin ne identigi kun “Judaso Iskarioto” kiu post sinmortigo estis anstataŭata de Sankta Matiaso), aŭtoro de epistolo de Judaso, valoras la sama noto uzita por Jakobo: ankoraŭ nun oni ne certas ĉu temas pri la apostolo Judaso Tadeo aŭ unu el la ”fratoj” de Jesuo.

Judaso Iskarioto.[redakti]

Laŭ la evangelioj, la perfidinta apostolo iniciatis kontakti la religiajn aŭtoritatojn por al ili transdoni Jesuon (Mt 26, 14-16; Mk 14, 10-11; Lk 22, 3-6). Ne estas klarigata la motido de la ago se ne kun teologiaj interpretoj: "Satano eniris Judason (Lk 22, 3), "la diablo metis en la koro de Judaso perfidi" (Jo 13, 2). La tradicia interpreto, spite de ĝia hipotezeco, estas ke Judaso estis animita per naciistaj altiroj (ĉu Iskarioto = Sikario = Zeloto?) kaj estis disreviĝinta pri la predikado de Jesuo, kiu rifuzis la politikajn prerogativojn kiuj estis interpopole atribuataj al Mesio.

Enhavo kaj strukturo[redakti]

Tiu ĉi letero estas tre malgranda "libro" de la nova testamento. Ĝi konsistas el nur 25 versikloj, estas do same (mal)granda kiel la epistolo al Filemono.

La strukturo estas simpla: du ĉefaj partoj en eta kadro: negative: kontraŭ herezuloj, pozitive: por la vera ido.

Jen la dispozicio: [1]

  • Adreso kaj salato (Jud 1-2)
  • Averto pri herezuloj (Jud 3-16)
  • Admono al ido kaj kombato (Jud 17-23)
  • Doksologio (Jud 24-25)

Teksto en Esperanto[redakti]

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

Martireco[redakti]

Martiro (PIV):

1. Homo, kiu suferis torturojn au morton pro sia kredo.

2. Homo, kiu multe suferis pro idealo.

Muziko[redakti]

Judas rolis gitaron kaj kantis ĉe rokbando Judas Priest.

Aliaj informoj[redakti]

Se vi volus trovi pli da informoj pri Judaso, bonvolu iri al infero.

Notoj[redakti]

  1. Kiel oni faru por kontribui?