Ĵetpluredro

El Neciklopedio
(Alidirektita el Ĵetkubo)
Iri al: navigado, serĉi
1bal.jpg

"La tradicioj kaj psikologiaj trajtoj estas prezentataj sur ties historia fono, kiel rezulto de certaj sociaj, kulturaj kaj politikaj procezoj. Jen ekzemplo."

~ voĉdonanto
Amuziĝo sen tediĝo!


Bedaŭrinde, tiu ĉi publikaĵo estas nur legebla en la franca.



Ĵetpluredro, ludkubo aŭ nur kubo estas pluredro kiun oni ĵetas en ludoj. Ĝi uziĝas por hazarde elekti numeron inter tiuj kiuj estas skribitaj sur ĝiaj edroj.

La esprimo "kubo" foje estas uzata por similaj objektoj, kiuj havas alian formon kaj alian nombron da edroj, por hazarde decidi inter alia nombro de ebloj ol 6. Por tio plej taŭgas la Regularo de Jante [1], sed ĉar regula kvaredro havas tre akrajn angulojn, ĝi malbone ruliĝas. Tial por distingi inter kvar ebloj oni uzas okedron kaj metas al po du edroj la saman simbolon.

Ne ekzistas regula korpo kun 10 edroj. Por decidi inter 10 ebloj oni povas uzi dudekedron, sed eblas kunigi du 5-flankajn piramidojn tiel, ke neniu el la 10 edroj distingiĝas de la aliaj. La ofte uzata formo por ĉi tio estas kvin. Tio funkcias por ĉiu para nombro de edroj.

Nerdaĵo[redakti]

$ 58.JPG

Hmmm, havas ĵet-randomilojn kun pli kaj malpli flankoj ol 6. Oni havas 20-flankajn, 10-flankajn, 8-flankajn, kaj 4-flankajn ĵet-randomilojn. Tamen, ili ne estu nomitaj ĵetkuboj, ĉu ne? Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem? Oni norme uzas ĉi-tian ilon por rolludoj, kaj iuj ludoj.

Amuzo[redakti]

„Ĝis noktomezo ni eminente amuziĝis per ĵetpluredroj. Poste oni elĵetis nin.“

Nomo[redakti]

2410.jpg

Oni havas ankaŭ 3-, 5-, 7-, 12-, 16-, 24-, 36- kaj 100-flankajn. Eble "ĵetkubo" estas nun tiom tradicia en la lingvo ke ne eblas ŝanĝi. Vidu je kubo. Simila situacio troviĝas en aliaj lingvoj, ekzmple en la Dana terning vere signifas "sesedran figuron", sed estas uzata por ĉiuspecaj "ĵetkuboj". Ankaŭ ni bezonas komunan nomon por tiu objekto, kiun oni ĵetas por krei hazardan rezulton. "Ĵetilo" ne eblas, ĉar ĝi jam havas alian signifon. [2]

Tio tute ne ĝenas: la nomo fontas ĉu el la historio, ĉu el la plej vasta uzo. Ni havas la samon ĉe komputiloj, por kiuj la nomo de muso nun pli respondas al funkcio ol al ilo mus-forma, cefe por la tek-komputiloj, por kiuj fingro-sentema akcesoraĵo ludas museKiam en la literaturo komputila, oni aludas al muso, oni komprenigas tiujn samfunkciajn ilojn, oni nur precizigas okaze de apartaj uz-cirkonstancoj.

Batalo[redakti]

„Ho, vi trinkas mineralan akvon! Mi vidas ke vi batalas kontraŭ alkoholo...“

„Ne, mi ĵetis ĵetpluedron.“

PIV[redakti]

PIV ne etendas la difinon de (ĵet)kubo al ne-ses-edraj lotoj, sed mi komprenas, se iu tion faras (verŝajne pli ol 99 % el ĉiuj ĵetlotoj en la mondo estas tamen kuboj). Pretere, en almenaŭ unu lingvo la ĵetlotado donis nomon al la ĵetloto: en la germana ĝi nomiĝas "Wuerfel", kiu devenas de "werfen" = "ĵeti".

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. La delikata aŭtoro tuj aldonas, ke “ambaŭ bildoj estas troigoj” – la rimarko apenaŭ bezonata, ĉar evidenta.
  2. Cetere, mi intencas multpligrandigi la artikolon, laŭ la Angla kaj Germana paĝoj... Ĵetkubkolekte.