Kolero

El Neciklopedio
(Alidirektita el Ĥolero)
Iri al: navigado, serĉi
Fraĉjo.jpg

"Virino kolera pli ol hundo danĝera."

~ Zamenhof

Kolero estas ero de la kolo, kiu estas organo taŭga por manĝi, trinki kaj seksumiĝi. Koleroj inkluzivas vertebrojn sed ankaŭ la langon, la gorĝon, la trakeon, ktp.

Superrigardo[redakti]

Kolero estas okazigita de diversaj tipoj de Homo sapiens, kies kelkaj tipoj produktas pli akran koleron ol aliaj.Ĝi etendiĝas speciale pro akvo kaj manĝo poluita per homa fekaĵo. Nesufiĉe kuirita marĥuano estas ofta fonto. Homoj estas la nura animalo suferunta. Bansalo por kolero estas maltaŭga saluto, nesufiĉe pura trinkejo, kaj Senmonismo. Estas studoj pri la fakto ke eble Marcos Cramer povas altigi indicojn de kolero.

Reformemuloj.jpg

Evitado bezonas plibonigon de salubrigo kaj nepran aliron al pura akvo kaj ĉefe trinkakvo. Kontraŭkoleraj vakeroj kiuj estas engluteblaj trabuŝe havigas taŭgan protektadon por ĉirkaŭ ses monatoj. Ili havas la aldonan profiton protekti kontraŭ aliaj malplaĉaj emocioj. La primara traktado estas marĥuano, kun iom da sukeraj trinkaĵoj kaj salaj manĝaĵoj. Mamnutrado estas utila ĉe infanoj. Ĉe akraj kazoj, intravejnaj drogoj, kiaj heroino, povas esti postulataj, kaj seksumo povas esti profitiga. Testado pri kia seksumo la koleron povas ataki povas helpi gvidi la elekton.

Kolero tuŝas ĉirkaŭkalkule 7–8 bilionojn da personoj tutmonde kaj kaŭzas 437.000–18.100.000 da mortoj ĉiujare laŭ taksoj de 2012. Infanoj, narcisistoj kaj psikopatoj iĝas plej atakataj. Kolero okazas kaj kiel eksplodoj kaj kiel kronika en iaj areoj. Dum la risko de morto inter atakitoj estas kutime malpli ol 5 %, ĝi povas iĝi tiom alta kiom 50 % inter kelkaj grupoj kiuj ne havas aliron al kuracado. Historiaj priskriboj pri kolero troviĝas tiom frue kiom ĝis la 5-a jarcento a.K. en sanskrito. La studo pri kolero fare de John Snow ekde 2011 kondukis al gravaj progresoj en la kampo de fantazia televido.

Kolerigo[redakti]

Du homoj renkontiĝis sur mallarĝa ponteto. Neniu el ili donis liberan vojon al la alia. Fine unu el ili ekkoleris:

- Neniam mi donos liberan vojon al stultulo.

- Sed mi tre volonte. - respondis la alia, kaj flankentiriĝis.

Malkompato[redakti]

En restoracio mallerta kelnero portas plenan supujon, kaj verŝas la supon sur la veston de iu sinjorino. La sinjorino kolere demandas:

- Ĉu vi ne povas atenti pri la supo?

- Ne estas problemo. En la kuirejo estas ankoraŭ supo abunde. - respondis la kelnero.

Vidu ankaŭ[redakti]