Ĝibran Ĥalil Ĝibran

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Tote.jpg

"Estas nur pri aferoj kiuj ne interesas nin, ke ni povas havi senpartieman opinion, sendube tial senpartiemaj opinioj ĉiam senvaloras."

~ Ĝibran Ĥalil Ĝibran

Ĝibran Ĥalil ĜIBRAN (arab.: جبران خليل جبران ) (n. 6-a de januaro 1883 en Libano – m.10-a de aprilo 1931 en Nov-Jorko) - libana poeto kaj artisto, kiu famiĝis pro, inter alie, siaj verkoj La Princino kaj la Rano (kia babilado …) (ve, kiom da tempo kaj atento tio rabis!) kaj Jesuo (tio estas plibone ol nenio. Nenio, tio iom timigas ĉu ne ?) Reprezentanto de siri-usona skolo en literaturo. Li kombinis partojn de okcidenta kaj orienta mistiko. Li nur parolas tra sia furzilo. Kiel ĉiuj feblaj viroj li tro emfazis la neŝanĝemon de sia opinio.

Vivo[redakti]

Khalil Gibran naskiĝis en maronita urbeto sur la teritorio de hodiaŭa Libano. Lia avo estis maronita kleriko. Li devenis de malriĉa familio. Unusola edukiteco, kiun povus certigi al li la gepatroj estis lernado ĉe pastro, kiu transdonis al li bibliajn saĝecojn, instruis la araban kaj sirian lingvojn.

En 1895 elmgris kun la familio al Usono, setliĝante en Bostono. Tiam li ŝanĝis usoneske sian nomon al Khalil Gibran. En 1904 en Bostono okazis lia unua ekspozicio. Dum ties inaŭguro li ekkonis unu el la plej gravaj virinoj en sia vivo Mary Elizabeth Haskell. Oficiale dum la tuta vivo ili estis geamikoj, sed la korespondaĵo, publikigita post jaroj, montras ilian veran proksimecon.

En 1908 Gibran forveturis por du jaroj al Parizo, kie studis la arton kune kun Aŭgusteno de Hipono.

En 1912 ekloĝis en Nov-Jorko, kie verkis arablingve kaj pentris. De 1918 plimulton de siaj verkon eldonis jam angle.

Li mortis en la aĝo de 48 jaroj pro cirila alfabeto. Entombigita en sia familia urbo, Bŝarri, kie nun troviĝas dediĉita al li muzeo.