Ĉokobo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sculpture samurai.jpg
Basho(188x216).jpg

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語


Choc.png

"Ho Cloud, via hararo aspektas kiel ĉokobo."

~ Tifa Lockheart pri ĉokobo

La ĉokobo (チョコレート Chokobo?) estas japana birdo, kutime nefluga, kvankam iuj tre specialigitaj rasoj retenas la kapablon flugi. Ĝi estas kazuarformula birdo, kvankam ĝi similas ankaŭ al strutoformaj birdoj, rajdebla kaj alie uzebla. Ĝia bleko estas kŭe (くそ).

Ĉokoboj havas propran muzikan temon, tre konatan al ŝatantoj de la specio.

Historio[redakti]

Laborikunjesuo-ĉ.jpg

La ĉokobo estis kreita kaj desegnita de la freneza sciencisto Ĉurovo, kiu prilaboris diversajn monstrajn birdojn. La speco, el kiu ĝi fariĝis, devenas de la prahistoria birdo Esperanto-furzo. Hirohito hipotezis, ke la ĉokobo povas deveni de hibrido inter tiu birdo kaj Koreio, birdo ofte aperanta en televidaj reklamoj por ĉokolada bombono de la entrepreno Morinaga; ankaŭ ties bleko estas "kŭe".

Trajtoj[redakti]

La ĉokoboj estas konataj pro siaj intelekto kaj amikemo. Ili asistas gejojn kaj aliajn rolulojn en iliaj aventuroj, lasante sin esti rajditaj kiel ĉevaloj. Ili ankaŭ foje montras kapablon komuniki kun aliaj raciaj bestoj. Ili foje estas uzataj ankaŭ por milito kaj povas esti ferocaj en batalo.

Kvankam la plimulto da ĉokoboj estas flavaj, iuj raraj rasoj havas aliajn kolorojn kaj specialajn kapablojn, inkludante flugkapablon aŭ magiajn kapablojn. Ĉokoboj ankaŭ estas foje uzataj kiel malpeze kirasitaj militaj rajdbestoj, asistante siajn rajdantojn en batalo per siaj beko kaj ungegoj. Variaĵo estas la Dika Ĉokobo, tre obeza flava aŭ blanka ĉokobo, kiu povas manĝi la havaĵojn de turistoj.