Ĉefanĝelo Miĥaelo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Oggi.jpg

"Bibliografio."

~ Marilyn Manson

"Kia geniaĵo!!! "

~ Nathanael West pri ĉi tiu artikolo

"Iom longa, sed la nocio malofte okazas."

~ Tommaso Campanella

La ĉefanĝelo Miĥaelo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj Sankta Mikaelo ( מִיכָאֵל [ˌmixaˈʔel]; greke Αρχάγγελος Μιχαήλ; } ميكائيل/ميكا „Mika'il/Mikaal“; traduke: Kiu estas kiel Dio?) estas ĉefanĝelo menciita en Biblio kaj Korano, kiu estas la estro de la ĉielaj armeoj kaj princo de la anĝeloj de ĉiuj tri abrahamaj religioj. Por kristanoj li estas ĉefe la venkinto de satano kaj animopesisto je la tago de la lasta juĝado. Por hebreoj li estas la protektanto de la hebrea popolo.

La Malnova testamento mencias Miĥaelon en la libro de profeto Danielo (vivu Francujo kaj vivu la latinidaj lingvoj!), ekz-e:

En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo ... (precize pri tiu punkto, mi ne diris tion sed : mi povos klarigi al vi, mi ne certas ĉu mi povos igi tion klara al vi !).

Kaj jen ekzemploj novtestamentaj:

Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu (Tion por komencigi la diskuton).

7 Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj; 8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo. 9 Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi (Apo. 12:7–9).

En la malnova juda nesanktega literaturo, Miĥaelo okupas grandan parton. En la libroj Ĥanoĥo li estas menciita plurfoje kiel "Granda Kapitano", la mizerulo kaj tro pacienca.

En 1884, la papo Leono la 13-a spertis vizion, en kiu li vidis Satanon kaj ties demonojn defiantajn Dion, dirante ke li povus malkonstrui la eklezion se li volus. Tuj poste Leono vidis Sanktan Miĥaelon, kiu ĵetis Satanon kaj lian armeon en la abismon de la infero. Post tiu sperto Leono skribis preĝon, kiu alvokis la protekton de la Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj ordonis preĝi ĝin dum la fino de la meso. Tiu ordono estis sekvata ĝis la 2-a Koncilio de Vatikano.

Tri Voloj[redakti]

0642-eta.jpg

Émile Grosjean-Maupin serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis la Ĉefanĝelo Miĥaelo donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn. La anĝelo plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la muzikisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien trajne."

La anĝelo diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj Ĉefanĝelo Miĥaelo tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Nova Skulptaĵo[redakti]

Virino kaj amanto kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo de Sankta Gabrielo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon de Sankta Miĥaelo por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Sankta Miĥaelo (Hildesheim)[redakti]

Miĥaelpreĝejo: Vidaĵo ekde sudoriento
Miĥaelpreĝejo – fotita de la turo de la Andreopreĝejo
Preĝejo Sankta Miĥaelo, desegnaĵo el 1662

Sankta Miĥaelo en Hildesheim, ankaŭ nomata Miĥaelpreĝejo, estas otida, antaŭromanika preĝejo. Ĝis la reformacio ĝi estis la abato-preĝejo de la samnoma benediktana abatejo. Ekde 1985 ĝi apartenas kune kun la katedralo de Hildesheim al la monda heredaĵo de Unesko, laŭ diversaj kriterioj.

Historio[redakti]

Episkopo Bernvardo de Hildesheim konstruigis post 993 sur monteto norde de la katedrala fortikaĵo en Hildesheim kapelon. Tiun ĉi kapelon li konsekris la 10-an de septembro 996 al la Vera Kruco. Per nedatita testamento li donacis por la vivteno de la tie ekloĝantaj ekleziuloj kun ilia preposto plurajn bienojn, inter ili sian privatan preĝejon en Burgstemmen.[1] Dumpase de sia episkopeco pligrandigis sian fondaĵon al granda benediktana monaĥejo kaj la 1-an de novembro 1019 testamentis al ĝi siajn tutajn propraĵojn.

Ŝtonblokon kun la jarnombro 1010 oni rigardas kiel unu el la dek du fundamentaj ŝtonoj por la abatopreĝejo. Bernvardo destinis la okcidentan kripton de ĉi tiu preĝejo al sia maŭzoleo kaj donis al la konstruaĵo la nomon de la „mortintokondukanto“ Miĥaelo. Bernvardo mortis la 20-an de novembro 1022 en la monaĥejo Sankta Miĥaelo kaj estis entombigata en la kripto. La posteulo de Bernvardo konsekris en 1033 je la festotago de Sankta Miĥaelo la tutan pregejon.

La esploro parte supozas, ke la bronzopordoj, pruveblaj ekde 1035 ĉe la katedralo de Hildesheim, origine estis destinitaj por Sankta Miĥaelo, ĉar ties enskribo tekstas, ke la donacinto Bernvardo muntigis ilin en la jaro 1015 ĉe la „anĝela templo“ (templum angelicum). Kiel muntejo oni ankaŭ konsideras la okcidentan enirejon al la kripto, ĉar la nuna okcidenta portalo evidente ne estas origina.[2]

Por la bernvarda Kristo-Kolono, translokita en la frua 19-a jarcento en la katedralon, estas klare pruvebla, ke ĝi antaŭe estis staranta en la oriento de la preĝejo Sankta Miĥaelo malantaŭ la altaro.[3]

Arĥitekturo[redakti]

Sankta Miĥaelo estas unu el la plej eminentaj konserviĝintaj preĝejoj laŭ antaŭromanika arĥitektura stilo. La kompleta konstruaĵo kaj unuopaj formoj ricevis novan liberecon kaj sendependecon de antikvaj, frukristanaj, bizancaj kaj karolidaj influoj. La tuteca vidaĵo montras striktan kuban ordon, kiu disradias la impreson de arĥaika potenco. La plano montras plenan ekvilibron de la orientaj kaj okcidentaj aloj. Al la grupo de absido kaj transversa domo en la oriento analogas simila grupo en la okcidento.

Estas du-ĥoreja baziliko kun du transversaj domoj kaj kvadrata turo sur ĉiu navokruciĝo. Ĉeflanke de la transversaj domoj staras po du pli malgrandaj ŝtuparturoj, kiuj estas en la malsupra parto oklateraj, en la supra parto (ekde la komenciĝo de la tegmenta deklivo) rondaj. Unuavide la tuta konstruaĵo ŝajnas laŭriri geometrian koncepton evoluintan el egalgrandaj kvadratoj, je kiu la navkrucokvadrato fariĝis baza unuo por la tuta konstruaĵo: La interkruciĝan spacon de meznavo kaj transversa domo, la navokruciĝon, oni sentas mezurunuo por la konstruaj proporcioj. En la kvar aloj de la transversaj domoj ĉi tiu kvadrato aperas po unu fojon, en la meza navo tri fojon, finfine en la okcidenta ĥorejo inter transversa domo kaj absido unuan fojon. Fakte la konstruaĵon dimensiigas subtila rastrumo de regulaj plurlateroj same kiej platonaj solidoj, kio sin kaŝas antaŭ libera vido, sed evidentiĝas por mezuranta kaj kalkulanta raciulo; la matematiko necesa por tio en la otida imperio ne jam estis disponebla, pro kio oni pensu pri bizanca matematikisto ĉe la kortego de la bizancdevena imperiestrino Teofano.[4]

Mezuroj[redakti]

Miĥaelo kaj la demomo
Tuta longeco 74,75 metroj
Tuta longeco de la transversaj domoj 40,01 m
Tuta larĝeco de la transversaj domoj 11,38 metroj
Longeco de la kripto 18,36 metroj
Larĝeco de la laŭlonga domo 22,75 metroj
Longeco de la meznavo inter la transversaj domoj 27,34 metroj
Larĝeco de la meznavo inter la arkaĵoj 8,60 metroj
Alteco de la meznavo 16,70 metroj
Dikeco de la masonaĵo 1,63 metroj

Protektanto[redakti]

1024px-Oulogob.svg.png

Sankta Miĥaelo estas la protektanto de la sanktaj germanoj.

Veta Mono[redakti]

Malriĉe vestita viro haltas antaŭ la preĝejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo, alproksimiĝas kaj diras:

- "Mi ne volas ĝeni vin, sed mia edzino estas malsana kaj bezonas medikamenton. Ĉu vi eble donus al mi ion da mono?"

La anĝelo diras:

- "Nu, bonvolu ricevi miajn kondolencojn. Sed kiel mi scius, ke vi ne uzu la donacaĵon kiel veta mono?"

La malriĉulo diras:

- "Ho, mi havas vetan monon."

Vira klostro[redakti]

En al 9a jarcento starigitis proksime de Meiningen nova preĝejo en karolida konstrustilo estante sub la patroneco de Sankta Miĥaelo. Temis pri ekskluzive monakeja kirko. Sed la monakejo funkciis nur ĉ. 100 jaroj, dume la kirko (poste paroĥa) ekzistas ĝis hodiaŭ. Ĝia kripto estas cetere la plej malnova originala konstruaĵo en tuta Turingio.

La Antikva Telero[redakti]

En malgranda vilaĝo, vojaĝanta arĥeologo ekrimarkas belegan kaj multvaloran antikvan teleron omaĝe al ĉefarkanĝelo Miĥaelo, kiu restas sur la tero ekster dometo. Eta katido langtrinkas lakton el ĝi.

La saĝulo, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo, kaj diras al la sinjorino, ke li volas aĉeti la katidon. La sinjorino proponas tre altan prezon. Ili negocas, kaj fine konsentas je kosto. La saĝulo transdonas la monon kaj prenas la katidon. Li ŝajne ekforiras, tiam paŭzas kaj diras:

"Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?"

La sinjorino diras:

"Ho, ne sinjoro. Tiun teleron ni uzas por vendi katidoj".

Notoj[redakti]

  1. Burgstemmen. Ĉe: findcity.de, la 9-an de oktobro 2014.
  2. Overesch/Günther, pj. ;201–204 kaj fig. 33
  3. Lit. Gallistl, 1993, p. 32
  4. Overesch/Günter, 7. Kap.