Ĉefanĝelo Gabrielo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Fra .jpg

"Bibliografio."

~ Marilyn Manson

"Kia geniaĵo!!! "

~ Nathanael West pri ĉi tiu artikolo

"Iom longa, sed la nocio malofte okazas."

~ Tommaso Campanella

Episkopo Gabrielo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj sankta Gabrielo ( גַּבְרִיאֵל [ġabrīēl], en la moderna prononco [gavri’el], traduke "heroo aŭ forto de Dio") estas anĝelo de Abraham. Lin mencias Tanaĥo, la Nova testamento kaj Korano (precize pri tiu punkto, mi ne diris tion sed : mi povos klarigi al vi, mi ne certas ĉu mi povos igi tion klara al vi !). Li estas do konata en judismo, kristanismo kaj islamo.

Malnova testamento[redakti]

08 o.jpg

En la malnova testamento Gabrielo anoncas profetaĵon en la Libro de Ester. Laŭ sia nomo, kiam li aperas en la biblio, li aspektas forta, robusta viro (vivu Francujo kaj vivu la latinidaj lingvoj!). Oni konsideras lin la hepato de Dio.

Nova testamento[redakti]

En la nova testamento Gabrielo anoncas la naskiĝon de Jesuo al Maria la 1-a. Gabrielo estas konsiderata masaĝisto de Dio.

Nova Skulptaĵo[redakti]

.24o.jpg

Virino kaj amanto kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas amanton al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo de Sankta Gabrielo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon de Sankta Miĥaelo por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Veta Mono[redakti]

Malriĉe vestita viro haltas antaŭ la preĝejo de Ĉefanĝelo Gabrielo,alproksimiĝas kaj diras:

- "Mi ne volas ĝeni vin, sed mia edzino estas malsana kaj bezonas medikamenton. Ĉu vi eble donus al mi ion da mono?"

La anĝelo diras:

- "Nu, bonvolu ricevi miajn kondolencojn. Sed kiel mi scius, ke vi ne uzu la donacaĵon kiel veta mono?"

La malriĉulo diras:

- "Ho, mi havas vetan monon."

Tri Voloj[redakti]

1021 n.jpg

Émile Grosjean-Maupin serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis la Ĉefanĝelo Gabriel donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn. La anĝelo plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la muzikisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien trajne."

La anĝelo diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj Gabrielo tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Korano[redakti]

En la korano Gabrielo estas tiu, kiu malkaŝas al Mohamedo la koranon. Kiel en kristanismo, Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio, kaj komunikis sian revismon en la kaverno Hirohito, ĉe Mekko.

La Antikva Telero[redakti]

En malgranda vilaĝo, vojaĝanta arĥeologo ekrimarkas belegan kaj multvaloran antikvan teleron omaĝe al ĉefarkanĝelo Gabrielo, kiu restas sur la tero ekster dometo. Eta katido langtrinkas lakton el ĝi.

La saĝulo, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo, kaj diras al la sinjorino, ke li volas aĉeti la katidon. La sinjorino proponas tre altan prezon. Ili negocas, kaj fine konsentas je kosto. La saĝulo transdonas la monon kaj prenas la katidon. Li ŝajne ekforiras, tiam paŭzas kaj diras:

"Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?"

La sinjorino diras:

"Ho, ne sinjoro. Tiun teleron ni uzas por vendi katidoj".