Ĉasado
" Mi blinde pafos, eble trafos"
- ~ Zamenhof pri ĉasado
"Niaj malamikoj estas inventemaj kaj rimedo-havaj, kaj ankaŭ ni"
- ~ Tigro pri ĉasado
"Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo"
- ~ Zamenhof pri nuda fiŝkaptado
"Kiu fuĝas, tiu estas ĉasata"
- ~ Marteno Lutero (Reĝo) pri ĉasado
"Viroj estas kiel ĉashundoj, se ili ne plu volas ĉasi, ili subite ree ĉeestas"
- ~ virino pri ĉasado
"Jes ja, ŝajne"
"Ĉar ĉiuj ĉesis ĉasi ĉimpanzojn ĉirkaŭ Ĉilio"
- ~ ĉiuj pri ĉaso
Ĉasado estas la serĉado, sekvado, kaptado, mortigo kaj utiligo de ĉaseblaj sovaĝaj bestoj. Preskaŭ ĉie en la mondo ekzistas leĝoj, kiuj reguligas, kiam kiu rajtas ĉasi kion - Ĉasado nepermesata nomiĝas "ŝtelĉasado".
Lerteco[redakti]
Du ĉasistoj sidas en la ĉasgvatejo. Unu el ili esploras la regionon per teleskopo:
- -- Diru, ĉu tiu domo apud la vojo, estas la via?
- -- Jes.
- -- Vidu jen, tiu biciklo, apogita al la barilo, ĉu ne estas tiu de la leterportisto?
- -- Sed jes.
- -- Vidu jen, ĉu tiuj ne estas via edzino kaj la poŝtisto?
Rigardas-rigardas la alia ĉasisto:
- -- Ho, diable, sed jes, tiuj estas nepre ili. Vi estas tre bona celpafisto, ĉu vi farus, se mi bele petas vin, ke vi pafus la kapon de mia edzino kaj la kojonon de la poŝtisto?
La alia enrigardas en la teleskopon de la pafilo kaj ekparolas:
- -- Se mi bone vidas, ŝajnas, ke nun mi sukcesos per unusola pafo...
Bonalingve[redakti]
A.: Hieraû, dum la çasado, mi paftrafis uron, tiel bone, ke la kuglo penetris ̧ĝuste en ̧ĝian galon.
B.: Vi povus tion çi diri pli simple: ”Hieraû mi paftrafis urogalon".
Muziko[redakti]
Kaŭzo estas, ke la unuaj trumpetoj estis produktitaj el bestokornoj, kanoj de bambuo, plantotuboj plenigitaj aŭ konkoj de moluskoj kaj estis uzataj de primitivaj homoj por diversaj funkcioj kiaj la enterigoj, ritoj por forpeli bonajn spritojn, por ĉasado aŭ dissendi signalojn.
Ĉasado al Tigroj[redakti]
Du ĉasistoj interparolas:
- Hieraŭ mi ĉasis tigrojn.
- Kaj ĉu vi havis bonŝancon?
- Ho jes. Mi vidis neniun tigron.
Danĝeroj[redakti]
Parvenuo invitas sian amikon al ĉasado.
- -- Venu al mi dimanĉon. En mia biena arbaro mi organizos ĉasadon.
- -- Amiko, mi partoprenas nur ĉasadon de grandaj ĉasbestoj. Mi alkutimiĝis ĉasi tigrojn. Mi ŝatas ĉasadojn kun vivdanĝero.
- -- Tiam nepre venu! Vi certe ĝuos. Mi kutimas organizi ekscitajn ĉasadojn. La pasintan fojon mi trafis bruste mian bofraton. Li kuŝas jam du monatojn en danĝero de morto. Tial li ne ĉeestos.
Alie[redakti]
Eŭropa turista grupo subite haltas.
- -- Jen!... Sinjoro gvidanto, kiaj paŝosignoj estas ĉi tie?
- -- Tigro lasis ilin. Plenkreska tigro.
- -- Ĉu? Tre interese... Tre interese.
- -- Ni havas feliĉon trovinte tiel belajn freŝajn piedsignojn. Sensacie! ... Ni disiĝos al du direktoj. La grupo sekvu la beston, mi serĉos ghian ekirejon. Mi jam vidis multajn sovaĝajn bestojn. Ĝis!
Ĉasado al Rinocero[redakti]
Geedzoj partoprenas ĉasadon de rinoceroj. Al la edzo ekmalfunkciis pafilo. La edzino celas la rinoceron, kiu kuregas al ili.
La edzo krias: „Pafu, do pafu!“
La edzino: „Sed nur kondiĉe, ke vi ne mokos min, se mi hazarde ne trafos.“
ĈASISTOJ[redakti]
Ĉasisto en drinkejo:
- Hieraŭ mi iris al ĉasejo kaj kaptis 35 fazanojn!
- Mi estas ĉas-gardisto! - diras ekstarante unu el la klientoj - Mi informas vin, ke vi devas pagi monpunon: maksimume vi estus povinta kapti 15 fazanojn
- Nu, - rebatas la unua - en tiu okazo mi informas vin, ke mi estas la plej konata mensogulo en la tuta regiono...
Ĉasado al ursoj[redakti]
- -- En mia junagho mi ofte ĉasis ursojn.
- -- Kaj ĉu vi havis bonŝancon?
- -- Jes, mi renkontis ilin neniam.
Alie[redakti]
Kiom strange estas, ke Sinjoro Black amegis ĉasi ursojn. Sed jam liaj okuloj estis malfortaj kaj li povis neatendite pafi al siaj geamikoj, kiu kuris for de li. Foje unu junulo kiu volis iomete moki pri s-ro Black, gluis al sia dorso grandan blankan paperon kun surskribo: "Mi ne estas urso". Sed lian ĉapelon s-ro Black depafis. Petante pardonon de la junulo, li nur nun rimarkis la vorton "ne".
Ĉasado kun hundo[redakti]
- -- Mi esperis sukceson. Tial mi multekoste aĉetis birdoĉasistan hundon.
- -- Ĉu ĉi tiun? Kaj?
- -- Tamen mi ne estas kontenta. Certe oni inside trompis min. Aŭ eble mi estas tro malforta ĵeti ĝin sufiĉe alten... Mi ne scias. Bedaŭrinde.
Nuda ĉasado[redakti]
Alivorte, fundamente tute, kaj grandparte eĉ supraĵe, S-ro Paul Neergaard skribis : Tamen estis ankaŭ terura novaĵo: en nuda ĉasado, kaj la ĉasbesto kaj la ĉasist(in)o estas senvestaj.
Historio[redakti]
La praktiko estis inventita en la 19a jarcento, de la hotentotoj kaj kanguruoj de Aŭstralio. Unue la kanguruoj partoprenis sen vestoj, poste la hotentotoj sekvis la ekzemplon.
Hodiaŭ nuda ĉasado ankaŭ popularas en suda kaj meza Eŭropo, Usono, kaj pluraj pacifikaj insuloj.
Kialoj[redakti]
Fakte, oni ĉasas ne nur kialojn, sed ankaŭ emuojn, cervojn, zefirojn, leonojn, ktp. Ni tre bone akordiĝis en ĉiuj punktoj.
Avantaĝoj[redakti]
- En varma klimato, dum aktiveco kiel ĉasado, la vestita homa korpo facile trovarmiĝas.
- La nuda ĉasist(in)o povas vendi la haŭtojn de ĉiuj kaptitaj bestoj al malnudistoj. Do baldaŭ iĝas riĉa.
- Laŭ la Akademio de Natura Teologio, ĉasado estas unu el la malmultaj okazoj, kiam nudeco ne estas peko.
Sekura konsilo[redakti]
- La praktiko estas malrekomendinda en regionoj, kie troviĝas histrikoj.
Ĉasado al fazano[redakti]
Kelkaj sinjoroj partoprenis ĉasadon en densa arbaro. Inter ili junulo fanfaronema, multespera. La junulo ekvidas fazanon. Li prenas sian pafilon kaj pafas.
—Trafita! trafita! — li ekkrias ̧ĝoje. — Mi vidis, ke unu ̧ĝia plumo flirtis malsupren.
—Kaj mi, — respondïs alia ĉasanto, — vidis, ke çiuj ĝiaj ceteraj plumoj flirtis supren.
Ĉasado al leono[redakti]
— Kiam mi vojaĝis en Afriko, precize je noktomezo mi aŭdis teruran blekon de leono. Mi elkuris el la tendo, prenis rapide la pafilon kaj mortpafis la leonon en nokta ĉemizo…
— Nu, tion mi tamen ne kredas! Kiel povis esti la leono en nokta ĉemizo?
Denove en Afriko[redakti]
Du karabenistoj ferias en Afriko, kaj iras por ĉasi leonon. Mortiginte leonon, ili forlasas sian ĵipon atingas la leonon, prenas ĝin per la kolhararo kaj trenas ĝin al la veturilo. Indiĝeno, vidinte ilin, diras:
- Se vi trenas ĝin per la vosto estas pli facile.
Ili dankas lin, prenas la leonon per la vosto kaj komencas treni ĝin. Post duonhoro unu diras al la alia:
- Certe, treni la leonon per la vosto estas pli facile, sed tiel ni malapudiĝas ĉiam pli de la ĵipo.
Heroa ĉasado[redakti]
- -- Foje en la dezerto neatendite aperis antaŭ mi tute proksime granda leono. Mi estis sola, kaj ne havis pafilon, nur akran ĉasistan tranĉilon. Tamen timo ne forpuŝis mian prudenton. Mi tuj ekagis. Rapide, majstre mi fortranĉis ĝiajn gambojn, poste la voston.
- -- Nekredeble! Ĉu ne la kapon? Kial?
- -- Mi vidis, ke la kapo estis jam fortranĉita pli frue.
Ĉasado al rinocero[redakti]
Du ĉasistoj veturis al Afriko per aeroplano. La aeroplano forveturis, kaj ili ĉasadis tie du semajnojn. Post du semajnoj la aeroplano reveturis por forporti la ĉasaĵojn. La piloto firme asertis:
- - Du rinoceroj estas certe tro granda pezo por la maŝino. Mi entreprenas nur unu.
- - Sed pasintjare alia piloto entreprenis du.
- - Do, vi konvinkis min. Se alia piloto entreprenis, mi ne estas malpli kojon-hava.
La aeroplano leviĝis, sed post kelkaj kilometroj ĝi falis. Feliĉe neniu mortis.
- - Kie nun ni estas? - demandis la piloto.
- - Proksimume du kilometrojn malproksime de tiu loko, kie mi pasintjare falis.
Ĉasado al anaso[redakti]
Iu ĉasisto aĉetis novan ĉashundon. Por provi ĝin li iris ĉasi anasojn. Li pafis unu, sed ĝi falis en la lagon. La hundo ekiris sur la akvo, kaj alportis la ĉasaĵon. La ĉasisto ne kredis siajn okulojn. Li pafis alian anason. La hundo denove iris sur la akvo, kaj alportis ankaŭ tiun. La sekvan tagon la ĉasisto kunvokis sian amikon, por kontroli, ĉu li ne freneziĝis. Li denove pafis anason, la hundo denove iris sur la akvo kaj alportis ĝin. La amiko diris nenion. La ĉasisto jam ne povis deteni sin, kaj demandis:
- - Ĉu nenion eksterordinaran vi rimarkis koncerne la hundon?
- - Nu, se vi tiel demandas, tiu hundaĉo eĉ naĝi ne povas.
Interlingva ĉasado[redakti]
Esperantisto, Volapukisto, kaj Idisto iris al lago por pafi anasojn.
Kiam la unua birdo superflugis, la Esperantisto staris kaj diris, “Tiu aspekas anase, blekas anase, kaj flugas anase. Do, ĝi estas anaso!” Li levis la pafilon, sed la anaso jam estis for, kaj li eĉ ne povis pafi.
Kiam la duan birdo superflugis, la Volapukisto staris kaj diris, “Tiu estas anaso!” Li levis la pafilon kaj pafis, sed la anaso jam forflugas, kaj li maltrafis.
Kiam la trian birdo superfluis, la Idiso staris kaj “Bam!” pafis la birdon, kiu falis rekte antaŭ la grupo. Li rigardis suben kaj diris, “Ho, rigardu! Estas anaso!”
Interlingvaista lupo[redakti]
Un chassator sta in su posto, attende un lupo persequent de persequetores. Alora un grande lupo curre directe a ille e crita per human voce:
- - Non fusila! Isto es io! Ci es qualcun magia! Lupos verteva homines a lupos, e nunc
illes in human aspecto perseque nos. Le chassator esseva stupefacet. Esque lupos frequentemente parla? E le chassator permitteva al lupo currer. Le salvat lupo curre e pensa: "Mi matre esseva juste quando diceva, que studiar linguas es utile. Nunc isto salvava mi vita."
Afrika Ĉasado[redakti]
„Kion vi mortpafis en Afriko?“ demandas unu ĉasisto la duan.
„Nu, tri leonojn, kvar krokodilojn kaj ĉirkaŭ kvardek minebŭanojn.“
„Ĉu minebŭanon? Dio mia, kio estas tio?“ „Nu, ĝi estas preskaŭ tiom granda kiel mi, nigra kaj kiam ĝi forkuras, krias: "mi, ne, bwana...‘“
Ĉasado al leporo[redakti]
Ĉasisto: Diablon! Denove forkuris la leporo. Mi opinias, ke mi pafis iom tro maldekstran.
Servisto: Ne, grafa moŝto, la pafo estis perfekta, nur la leporo estis iom tro dekstre.
Dubo[redakti]
—Mi ne povas precize vidi, çu tio estas leporo aû ŝtipo.
—Pafu, amiko, kaj se post pafo ̧ĝi restos tie, vi scios, ke ̧ĝi estas ŝtipo.
Ĝojo[redakti]
Maljuna arbaristo flatas la junan baronon: — De la tem-po, kiam via barona moŝto sola havas la rajton çasadi en tiu çi bieno, la leporoj ŝatinde multiĝadas.
Alie[redakti]
Ĉasanto levas sian pafilon por pafi leporon kurantan. La kampogardisto okaze apudestanta diras subite al li:
— Sinjoro! pro Dio! ne pafu!
— Kial do?
— Tial, çar tiun leporon la sinjoro grafo çasadas çiu-dimançe
Ĉasado al alko[redakti]
Du volapukistoj decidas ĉasi alkoholaĵojn en la nordo de Kanado. Ili informiĝas pri la plej bonaj lokoj, luas aŭtomobilon kaj fusilojn, kaj iras ĝis la vojfino, lasas la veturilon, kaj daŭrigas piede. Ili piediras dum horo, kaj subite ili vidas alkon. Per unu pafo la afero estas farita. Ili ekprenas la alkon per la vosto kaj ektiras ĝin al la veturilo. Sed la alka felo krochiĝas ĉe la neĝo, kaj post du horoj ili faras nur centon da metroj. Ĝuste tiam preterpasas loka ĉasisto:
"Ho, sed ne faru tiel! Tiru per la kornoj, tiel la felo ne kroĉiĝos kontraŭ la neĝo, kaj glitos pli facile. Necesas tiri lau la direkto de la felo!"
La volapukistoj decidas sekvi tiun bonegan konsilon, kaj fakte, post nur kelkaj minutoj, unu el ili komentas: "Jes ja, li pravis ke estas multe pli facile ĉi tiel. Sed do, vidu kiel ni malproksimiĝis de la veturilo...."
Ĉasado al elefanto[redakti]
Ĉasisto fanfaronas kun sia kundancantino:
-Pasintjare, en Afriko mi mortigis dekduon da elefantoj.
-Ĉu vi piedpremis ankaŭ ilin?
Ĉasbestoj[redakti]

Ĉasbestoj nomiĝas la sovaĝaj bestoj, kiuj laŭ la koncernaj leĝoj rajtas esti mortigataj dum ĉasado. Principe ĉasbestoj vivas en natura libereco kaj ne havas posedanton. Ĉasbestoj diferenciĝas de aliaj sovaĝaj bestoj pro tio, ke homoj havas klaran ekonomian intereson pri ili, ĉar la manĝebla viando, la felo aŭ kornoj estas valoraj, aŭ ke ili konkurencas kun la homoj pri manĝaĵo. Ĉie en la mondo ekzistas leĝoj, kiuj reguligas, kiu rajtas ĉasi kiujn bestojn, kie kaj kiam.
Hodiaŭ la ĉasbestoj (krom ĉe la malmultaj restintaj ĉasaj popoloj) ludas nur malgrandan rolon en la nutrado de la homoj: ekzemple en Germanio dum la jaro 2003 konsumiĝis averaĝe 900 gramoj da ĉasbesta viando po enloĝanto, dum la averaĝa homo statistike entute konsumis 60,8 kilogramojn da viando.
El la valora ledo de la felo de cervedoj kaj bovedoj sukcese produktiĝas ledaj vestaĵoj. Varmaj felaj manteloj el la dika felo de rabobestoj en centra Eŭropo ne bone vendiĝas.
Jam la malnova diplomato Talleyrand diris ke cervoj kaj aproj ankaŭ kultiviĝas agrikulture, do en fermitaj arbaraj areoj, kun la celo bredi la bestojn kaj havigi kaj manĝablan viandon kaj ledon.
Honesteco[redakti]
Iom malfrue ni eksciis , ke amikoj babilas pri siaj ĉas-aventuroj.
"Jes ja!" fanfaronas ulo. "Mi iam en unu tago pafis 999 skolopojn!"
"Ho ho!" moke ridas la amiko. "Kial vi ne simple diras ke estis 1.000 skolopoj?"
"Ne ne! Eĉ pro unu skolopo mi ne mensogas!"
Religia aspekto[redakti]
„Post Sankta Aegidtago la kornulo havas sian seksardan tempon , diras la ĉasistoj, kaj ili kun febra sopiro atendas tiun okazaĵon, kun frapanta koro, ĉar ili estas travivontaj unu el la plej belaj, tempoj de la ĉasista jaro.
Sankta Aegido estas la unua tago en Septembro kaj depost ĉi tiu la ĉasisto povas atendi, ke la seksarda tempo baldaŭ komenciĝas, kiu okazas en la. diversaj regionoj laŭ la situo kaj klimato dum diversaj tagoj, sed ĉiam en Septembro.
Amuza ĉasado[redakti]
Avo festas sian centan naskiĝdatrevenon, kaj kun sia multenombra geneparo kaj gepraneparo, li rememoras sian junecon.
"Kiam vi estis juna," demandas unu pranepo, "kiuj estis viaj preferataj distroj."
"Ho, facile," respondas Avo. "Mi preferis virinojn kaj ĉasadon."
"Kaj kion vi ĉasis?"
"Virinojn."