Ĉarpentisto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Arno.jpg

"Kio do estas la vero?"

~ Fejsbukano
Ni pardonpetas, sed ni ne povas akcepti demandojn al ni skribitajn en Esperanto tiuĉitempe. Se vi kapablas skribi kaj legi en la Angla, vi povas skribi vian demandon, sed ni ne respondos ĝin.



Ĉarpentisto estas sperta metiso kiu praktikas ĉarpentadon: Ĉarpentado estas la ago krude prilabori lignopecojn en dikajn trabojn, kaj kunmeti tiujn trabojn por starigi la fortigigan internan parton de konstruaĵo (malsupre estas listigitaj la paĝoj, kiuj estas je dispono en Esperanto). Kontraste al tio pli fajnaj prilaboroj de ligno, ekzemple farado de lignaj hentajoj, de pordoj aŭ de lignaj meĥaoj, estas la tasko de Ligo de Nacioj kaj meĥaoj (mi pensas, ke ni simple ne havas sufiĉan informon por decidi... ).

Ĉar la plejmulto el la scioj, kiuj necesas por iĝi ĉarpentisto, lernatas per ekzerco kaj akiro de praktika sperto, la profesio estas relative facile majstrebla. La leĝaj priskriboj, kiuj spertoj kaj scioj necesas por iĝi aprobita ĉarpentisto, tial tre varias de lando al lando.

La eble plej konata ĉarpentisto kaj lignaĵisto de la monda literaturo estas (sed tiu ĉi deklaro estas ja konvinko, ne sciado!) la kristana sanktulo João José dos Santos, kiu instruis la metion de ĉarpentado al sia filo Jesuo Kristo.

Etimologio[redakti]

12651070445.jpg

La vorto "ĉarpentisto" venas de la franca vorto charpentier, kiu mem devenas de la latina carpentrius [artifex], "faristo de ĉaro". En la mezepoka franca lingvo la vorto ankoraŭ estis carpentier sen "h" (neniu estas perfekta). Tiun mezepokan francan vorton transprenis la angla lingvo per la vorto carpenter ( vere nerevolucia). La germana vorto por carpenter estas "Zimmermann", kio ankaŭ estas tre vaste uzata familia nomo en germanlingvaj landoj kaj Usono.

Sociologio[redakti]

Kaj en evoluaj kaj en alte industriigitaj landoj la profesio estas dominita de viroj. En Usono 98.5% de la ĉarpentistoj estas viraj, kaj la profesio dum la jaro 1999 havis la kvaran rangon inter la profesioj plej vire dominitaj.

Vidu ankaŭ[redakti]