Sirenoj de Titano
"Ĉu li konfesis? Ĉu li forgesis?"
- ~ Julia Bagio pri Graham Greene
"Vidante la lagon, la kvieta knabino iĝis kiel sovaĝa akvema besto. Ŝi malvestis, rapide kaj tute, kaj tuj kuris en la likvan metanon. Sentante ree la pika malvarmo sur la nudaj gamboj kaj sidvangoj, ŝi tre laŭte ekkriis: Jes! Jes! Jes!"
- ~ Sirenoj de Titano (malantaŭa kovrilo de la poŝlibro)
"Danko pro tua joyiva informo"
- ~ Idisto
"Multissime gratias!"
"Grande Deo!"
Sirenoj de Titano (latina titolo: Sirenes titanis) estas romano farita de Graham Greene, kaj esperantigita de Kim Philby. Ĝi famas pro la fina ĉapitro "Malpuriĝo en Metanaj Lagoj" (In methani lacibus pollutio).
Temo[redakti]
La romano temas pri aventuroj de latin-parolanta brita ĵurnalisto kaj sekreta agento inter la trinkejoj kaj picejoj de Xanadu Plataĵo, Titano.
Roluloj[redakti]
Ĉe Titano, la brita agento renkontas:
- Striptizistinon, kiu studadas marksismon.
- Komunisman aktiviston, kiu studadas teologion.
- Kristanan misiiston, kiu studadas striptizistinojn.
Oni malkovras, ke Titano tre similas Teron.
Graveco por la vojaĝisto[redakti]
Kial do iri Titanon?
Por ĝui la vidaĵon, kompreneble.
Edukada graveco[redakti]
La leganto povas lerni multe pri politika vivo en la lunoj de Saturno kaj Jupitero dum la malvarma milito. Kaj ankaŭ pri kiel allogi knabinojn.
Vidu ankaŭ[redakti]
Por pliaj informoj pri sirenoj, vidu
Por pliaj informoj pri amuzo sur Titano, vidu