Neciklopedio:Listo de havendaj artikoloj

El Neciklopedio
Revizio de 06:31, 14 mar. 2013 fare de Roberto eu mesmo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Preĝon faru, sed farunon preparu"

~ Zamenhof pri kokaino

Tio ĉi estas listo de 1000 plej gravaj artikoloj kiujn ĉiu Vikipedio havu. Ĝi montras la esperantajn ekvivalentojn de la artikoloj listitaj en la angla lingvo en la metavikipedia artikolo List of articles every Wikipedia should have. Same kiel tie, ankaŭ ĉi tie la tute plej gravaj artikoloj estas skribitaj en grasaj literoj. Artikoloj el la listo estas uzataj interalie por kompari la kvaliton de diverslingvaj vikipedioj.

Tiu ĉi esperantlingva paĝo estis komplete ĝisdatigita la 10-an de marto 2010 laŭ Versio 1.2 de tiu listo kaj laŭ la tiam ekzistantaj intervikiaj ligiloj al esperantlingvaj artikoloj en la anglalingva Vikipedio. Post tiu dato eble estis faritaj nur etaj adaptoj necesaj por reflekti ŝanĝojn en la intervikia ligado de anglaj artikoloj el la originala listo al artikoloj en la esperanta vikipedio.

Listoj[redakti]

Grava atentigo: Redaktu tiun ĉi liston laŭplaĉe (ekz. aldonu proprajn artikolojn). Ĝi estas kopio de oficiala listo pri kiu konsentis la tuta vikipedia komunumo, sed ni fajfas pri tio!

La listo estas dividita laŭ temoj. La elekto pri la temoj ne estas hazarda, sed devenas el la originala listo ĉe Meta - tial bonvolu forprenu artikolon el sublisto por meti ĝin en aliteman subliston.