Manuel Halvelik

El Neciklopedio
Revizio de 20:14, 28 nov. 2016 fare de Roberto eu mesmo (diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '{{Faktoj}}{{Esperantisto}}{{Bezonata}} '''Manuel HALVELIK''' (naskiĝis 1925, mortis la 29-an de junio 2016 en Antverpeno), pseŭdonomo de Kami...')
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
4672.jpg
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

Manuel HALVELIK (naskiĝis 1925, mortis la 29-an de junio 2016 en Antverpeno), pseŭdonomo de Kamiel Vanhulle, estis flandra astronomo, lingvisto kaj verkisto. Li estis multjara dungito de Grafika Centro Antverpeno, de Flandra Esperanto-Ligo kaj kunlaboranto de la magazino Monato.

Li interalie ellaboris tri fikciajn variantojn de moderna Esperanto, dialekteskan (Popido), krimulslangan (Gavaro) kaj arkaikeskan (Arcaicam Esperantom).

Verkoj

Astronomio, kosmologio

  • Pri gravito kaj tempo en rilato kun tempovojaĝado kaj la NIFO‑fenomeno (1967)
  • Kŭazaroj... ĉu estiĝantaj sunsistemoj? (1968)
  • Strukturo kaj evoluo de astronomiaj objektoj laŭ plasmofizikaj principoj (1978)

Aliaj

  • Normlingva Esperanto (1964)
  • Universala skribo (1966)
  • Arkaika Esperanto – Arcaicam Esperantom (1969)
  • Popido: popola idiomo, la verda dialekto (1973)
  • Normigo de helenlatinaj terminoj en Esperanto. Projekto (1984)
  • Lingvonormiga reformo de Esperanto. Projekto (1987)
  • Nova Nomsistemo por Lingviko, kun enkonduko pri Kontrasta Triaksismo - 250 paĝoj (1992)
  • La internacia terminologia ŝlosilo por sciencoj kaj teknikoj (1993)
  • Gavaro, la verda slango (2006)


Ne plu ekzistas ŝajne

Notoj