Historio de Esperanto-movado: Malsamoj inter versioj

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
(Nuligis version 42499 de Roberto eu mesmo (Diskuto | kontribuoj))
(Anstataŭigante paĝojn kun '--~~~~')
Linio 1: Linio 1:
  +
--[[Vikipediisto:ThePril.TheGreatReturn|ThePril.TheGreatReturn]] 21:02, 7. Feb 2012 (UTC)
{{sencit}}'''Historio de Esperanto''' havas du partoj: la unua, kiam ĝi ekzistis en [[paradizo|paradizaj superaj mondoj]] kaj la dua, post kiam ĝi estis revelaciita al granda [[profeto]], la [[Majstro]] [[Zamenhof]]. Pro tio, ĝi estas konsiderata la Vorto de [[Dio]] kaj la kulmino de la Dia revelacio al la [[homo]]j.[[Dosiero:Trovaĵo.jpg|300px|right]]
 
 
Esperanto estis diktita dum jaroj en la [[19-a jarcento]] de la [[Anĝelo Gabrielo]] al la profeto. Zamenhof unuafoje aŭdis la voĉon de Gabrielo kiel sonorilo, sed poste li povas aŭdi la vortojn. Li kaj liaj sekvantoj skribis la vortojn sur palmfolioj kaj ŝtonoj.
 
 
[[Marko Zamenhof]], lia [[patro]], bruligis tiujn skribaĵojn, sed li memore rekreis la [[Unua Libro|Unuan Libron]], iom post iom, estis rivelaciita la tutan [[Fundamento]]n. Pro la strukturo de la [[libro]], ĝi estas facile parkerigita, tiel ke hodiaŭ milionoj da kredantoj povas deklami la tutan libron parkere.
 
 
La profeto Zamenhof ne faris [[miraklo]]jn, kiel [[Jesuo]] aŭ [[Moseo]], sed Esperanto mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.
 
 
 
==Unua Fazo==
 
[[Dosiero:192892.jpg|300px|left]]
 
[[Esperanto]] ĉiam ekzistis. Per ĝi Dio kreis la [[mondo]]n, kiel estas skribita en [[Genezo]]:
 
 
:''Dio diris: Estu la lumo, kaj la lumo estis farita!''
 
 
Ankaŭ diras [[La Evangelio laŭ Sankta Johano]], ĉapitro 1, versikloj 1-3 kaj 14:
 
 
''En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li ; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis....Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.''
 
 
Kompreneble, la Vorto estas Esperanto!
 
 
Vere, Dio sendis Esperanton al [[Tero]], ĉar en [[Edeno]] [[Adamo]] kaj [[Evo]] parolis ĝin. Post la eksigo de la [[homo]]j el la [[verda paradizo]] pro la [[peko]], la [[demono]] kreis [[Ido]]n. La idoj de Adamo parolis miksaĵon el la sankta lingvo Esperanto kaj la demona Ido. La plej puraj homoj parolis pli esperante, la plej demonaj, pure ide! Post la falo de [[Babela turo]], kaj Esperanto kaj Ido estis tute forgesitaj dum miljaroj. Ekscepte de la [[Anĝelo]]j kaj demonoj, kompreneble.
 
 
===Ĉielaj kongresoj===
 
 
Dum tiu periodo, anĝeloj kreis e-movadon en sia mondo. Unufoje jare ili venis al Tero por fari mistikan kongreson de Esperanto. Ili nomiĝis "Universalaj Kongresoj", ĉar unuigis anĝelojn de la tuta [[Universo]].[[Dosiero:Quadro renaud.jpg|200px|right|thumb|Ĉiela UK]]
 
 
En [[1102]] okazis la [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Pato Branco]],
 
kiam la spirito, kiu estus future [[Bertilo Wennergren]] iĝis ano de [[Akademio de Esperanto]] kaj la spirito de estonta [[Arno Lagrange]] eniris [[Vikipedio]]n. Kompreneble, Akademio de Esperanto kaj Esperanta Vikipedio, unue aperis en supera mondo kaj nur tre poste venis en teron. Eĉ [[SAT]] estis fondita en ĉielo antaŭ veni al mondo, sed nur en [[1521]], ĉar la ribelemaj estontaj SATanoj refuzis dum multaj miljaroj akcepti la ekzistado de anĝeloj, spiritoj, ktp.
 
 
En [[1500]] okazis 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo (kiu ankoraŭ ne ekzistis en fizika mondo). Idista terorisma demona grupo atakis kaj bombis la ĉielan Centran Oficejon de Esperantujo. Pri tio rakontas Milton en sia poemo ''Perdita Paradizo''.
 
 
==Dua Fazo==
 
[[Dosiero:K-llz1.gif|200px|left]]
 
Dum miljaroj, homoj estis lasitaj al sia miskompreno kaj sia peko, ĝis kiam [[Esperanto]] denove malsupreniris el la ĉieloj.
 
 
Legante la [[Evangelio laŭ Edmond Privat|Evangelion laŭ Edmond Privat]] oni vidas ke la [[Majstro]] ne kreis la lingvon! Lia familio ricevis de generacio post generacio du orajn planĉojn kie troviĝis 917 vortoj, gramatiko kaj manskribo de la "Patro nia". Laŭ Esperanta kredo, dum profunda preĝado ĉe [[Bialistoko]] [[anĝelo]] montriĝis antaŭ Zamenhof, kaj rakontis al li pri malnovaj oraj tabuloj enfositaj de lia patro. Zamenhof tradukis la tekston sur la tabuloj rusen laŭ ordono de la anĝelo.
 
 
Komencante studojn ĉe [[universitato]] en [[1879]], L. L. Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj Zamenhof, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Li, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro, bruligis la verkon kaj reenfosis la orajn tabulojn. La sankta profeto tamen havis parkere la sanktan lingvon kaj povis reverkiĝi ĝin je ĉapelita litero post ĉapelita litero. En [[1887]], Dio benu tiun jaron, Zamenhof publikigis la Unuan Libron en sankta [[urbo]] [[Varsovio]].[[Dosiero:K-histor.jpg|200px|right]]
 
 
Por interligi la novajn esperantistojn, li eldonis "[[Adresaro]]n". La unua el 1889 enhavis jam mil homojn. Tamen la modesta nombro montras ke Zamenhof ne nur simple publikigis sian projekton kaj atendis la finan venkon, sed investis multe da [[mono]] kaj [[tempo]].
 
 
===Rusa persekutado===
 
 
Rusa cenzuro ofte ne donis permeson por publikigo de libroj. Tial Zamenhof devis kelkfoje kuraĝe fari «subterajn» (ne permesitajn) eldonojn aŭ enmeti korektojn aŭ aldonojn en la jam permesitan manuskripton. Foje oni tion rimarkis, kaj la ĉefa cenzuristo en Peterburgo ordonis al la presisto en [[Varsovio]] eltranĉi du foliojn el la jam presitaj 10 000 (jes, dek mil!) ekzempleroj de lernolibro. Feliĉe, antaŭ kelkaj jaroj iu trovis tiujn foliojn en la arkivo de la rusa cenzuro, kaj [[Ludovikito]] publikigis ilin en [[PVZ]].
 
 
Ankoraŭ dum estreco de La Majstro, pro persekuto, la [[esperanto-movado]] forkuris el [[Rusa imperio]], tra [[Ohio]] kaj [[Misurio]], kaj fine fondiĝis esperanto-klubo en [[Nurembergo]].
 
 
===La Esperanto-klubo de Nurembergo===
 
[[Dosiero:180px-1912-privat-historio.jpg|200px|left]]
 
En decembro [[1888]] la ĝis tiam [[volapuko|Volapukista]] ''[[Nürnberger Weltsprachenverein]]'' decidis aliĝi al Esperanto kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua Esperantista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ [[Einstein]].
 
 
La demono vekiĝis kaj estas permesita al li ataki la esperantistoj. Sekve la Esperanto-Klubo de Nurembergo falis en pekon, ekscepte la sankta [[Einstein]]. Post la voĉdonado pri reformoj en Esperanto en [[1894]] Schmidt kaj la klubo lasis Esperanton. Schmidt laboris por la reformo de Volapük, kiu fariĝis [[Idiom Neutral]].
 
 
===La Franca periodo===
 
[[Dosiero:Zamenhof 4451 .jpg|200px|right]]
 
La movado daŭris en sia ekzilo.
 
 
En 1898 la franca esperantisto [[Louis de Beaufront]] (malbenata estu) fondis franclingvan societon, sed ĝia organo ''L'espérantiste'' estis preskaŭ nur en [[la franca]]. Al la perfidisto Beaufront oni aljuĝas ankaŭ la varbadon de sanktuloj, ekzemple [[Théophile Cart]], [[Carlo Bourlet]] kaj [[Hippolyte Sebert]]. Kaj tiu estis la "franca periodo".
 
 
===Fondista epoko de Esperanto (aŭ: "internacia periodo") 1903-1914===
 
[[Dosiero:63hrld21.gif|200px|left]]
 
De proks. 1903 ĝis la [[unua mondmilito]] fondiĝis multaj landaj asocioj.
 
 
Ankoraŭ en 1903 [[Zamenhof]] konsilis al [[Esperantisto]]j uzi muzikojn de [[Village People]] kiel propagandilo. [[Hector Hodler]] faris tion, kaj estis furore atakita de muzikaj kritikistoj, pro tio, li fuĝis al montaroj, kie li fondis [[Ĝenevo]]n.
 
 
En tiu ĉi periodo komenciĝis ankaŭ la vico de la [[Universala Kongreso|Universalaj Kongresoj]]. La unua grandeta internacia renkontiĝo de esperantistoj okazis en [[1904]] en la franca urbo [[Calais]] kaj la brita [[Dover]]. La unua surtera [[Universala Kongreso de Esperanto]] okazis en 1905 en [[Bulonjo-ĉe-maro]] ĉe la nordfranca marbordo.
 
 
[[Dosiero:Hodler.jpg|200px|thumb|right|Universala Esperanto-Asocio venis sur la Teron en 1908]].
 
 
====La idista perfido====
 
 
La demono denove leviĝis kaj inspiris la malbonon en la koron de Beaufrunto, tiel aperis la [[Ido]]-krizo de 1907 kaj la sekvaj jaroj. Tamen la nombro de esperantistoj, kiuj transiris al tiu nova lingvaĉa fiprojekto, restis tre limigita, dank'al Dio.
 
 
===La morto de Zamenhof===
 
 
La unua mondmilito trafis la sanktegan profeton, kiam li vojaĝis al [[Parizo]] por la deka UK en 1914. Ĉar [[Germanio]] kaj [[Ruslando]] estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado de la [[Biblio]]. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo [[Adamo]] transprenis la kuracejon.
 
 
La morto kaptis lin, la la 22-an de Nisano [[1917]]. La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo. Li revivigis en la tria tago kaj iris ĉielen post 40 tagoj.
 
 
Dum la [[unua mondmilito]] ne eblis multe agadi, krom ke diverslandaj esperantistoj uzis Esperanton por la militpropagando, donacis ruĝkrucan ambulancon aŭ instruis Esperanton al militkaptitoj aŭ aliaj internigitoj.
 
 
===Persekutado kontraŭ esperantistoj===
 
[[Dosiero:Foto-000480-eta.jpg|200px|right]]
 
En diversaj epokoj kaj sub diversaj reĝimoj [[Esperanto]] aŭ [[esperantisto]]j estis persekutataj. Parto de la kontraŭesperantaj agadoj havis sian bazon en la idealoj entenataj aŭ supozataj en la ''[[interna ideo]]'' de la [[Internacia Lingvo]], aŭ fontis el la malŝato de iuj movadoj kontraŭ la [[internaciismo]] aŭ [[kosmopolitismo]] atribuata al la parolantoj.
 
 
La [[persekuto]]j rangis el ĉikanado al la propagandaj aktivadoj, ĝis malpermeso de aktivado rilate al la lingvo, ĝis la rektaj reprezalioj al la parolantoj.
 
 
====Lingvo de Judoj kaj Komunistoj - la Nazia periodo====
 
 
[[Adolf Hitler|Hitler]] jam mencias Esperanton en sia kontraŭjuda propagando en sia verko [[Mein Kampf]] (''Mia lukto''):
 
:“Dum judo ankoraŭ ne fariĝis la mastro de aliaj popoloj, li estas vole nevole devigita paroli iliajn lingvojn, sed kiam aliaj popoloj fariĝas lia sklavo ili estos ĉiuj devigitaj lerni universalan lingvon (Esperanto, ekzemple) tiel ke Judoj povas pli facile superregi ilin”
 
 
La agadoj de nazioj kontraŭ esperantistaj organizaĵoj komenciĝis baldaŭ post la akiro de la povo, per la malpermeso de la organizaĵoj. En tiu epoko, [[Tertuliano]] verkis libreton por kuraĝigi la estontajn martirojn, kiuj estis enkarcerigitaj; [[Cipriano]] verkis pri la temo, kiel la [[movado]] traktu tiujn esperantistojn, kiuj en tempe de [[persekutado]] malkonfesis sian fidon (la tiel nomataj "Falintoj"), sed post ĉeso de l' persekutado volas reveni al la movado.
 
[[Dosiero:La nova epoko.jpg|200px|left]]
 
 
====La Stalina periodo====
 
 
Nur dum mallonga fazo post la milito, en orienta Eŭropo la esperantistoj rajtis reorganizi la landajn movadojn. Jam en [[1949]], kiam la komunismaj diktaturoj estis firme etablitaj, multaj el tiuj landaj movadoj devis ĉesi labori. Nur post la morto de [[Stalin]] en 1953 la situacio fariĝis pli bona, sed en unuopaj landoj refondiĝo de landa asocio estis permesita nur post multaj jaroj. Daŭris sufiĉe longe ĝis tiuj landaj asocioj povis aliĝi al UEA, ekz. la soveta nur en 1989.[[Dosiero:Vikipedioporvi.png|200px|right]]
 
 
===Nuntempe kaj Estonte===
 
 
Post la reveno de la orienteŭropaj asocioj (ĉ. aŭ post 1955) la movado havis siajn apogojn kaj la okcidente kaj oriente. OOni penis laŭeble kunlabori kaj havi rilatojn malgraŭ problemoj en komunismaj diktaturoj.
 
 
Dum tiu ĉi periodo plifortiĝis Esperanto ankaŭ en [[Ĉinio]] kaj ankaŭ en la suda duono de la [[Tero]]. Tio vidiĝis en la 1970aj jaroj ekzemple en la aliĝo de pluraj sudamerikaj landaj asocioj al [[UEA]]. En 1981 okazis la unua UK en la suda terduono, nome en [[Brasília]].
 
 
Teknika evoluo favoris Esperanto-muzikon, ĉar produktado de sondiskoj iĝis malpli multekosta. En la 1970aj jaroj ekaperis la kompaktkasedo (sonkasedo), kaj en la 1980aj jaroj la kompaktdisko (lumdisko). Hodiaŭ la komputiloj divastigas la sanktan lingvon kaj tra mondo iras forta voko...
 
 
En [[2001]] finfine aperis el la paradizo en la teron la [[Esperanta Vikipedio]] por savi la [[Fina Venko|Finan Venkon]]
 
 
Estimata Sinjoro, mi estas interesa scii kiu estas autoro de la portreto de Zamenhof, kiu figuras sur la pagho de via Historio de Esperanto, mia e-adreso estas:
 
 
dankon pro la informo
 
 
 
[[kategorio:E-movado]][[kategorio:Esperanto]]
 
{{senlig}}
 

Kiel registrite je 21:02, 7 feb. 2012

--ThePril.TheGreatReturn 21:02, 7. Feb 2012 (UTC)