Diskuto:Neciklopediisto:Kalidosa

El Neciklopedio
Revizio de 09:02, 24 dec. 2012 fare de Roberto eu mesmo (diskuto | kontribuoj) (→‎Luna novjaro)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Dankon kara! Minimume antaŭ la 100 000-a artikolo ni restos liberaj... Roberto eu mesmo 06:14, 10. Apr 2009 (UTC)

Ĉu vi estas virino?Roberto eu mesmo 05:29, 11. Jun 2009 (UTC)

Nu, mia patrino ja estis! Sed kial la demando? Ĉu tial ke mi enmetis komenton de Joséphine post tiu de Napoleon en la paĝo pri postaĵo? Mi jam antaŭe enmetis vidpunktojn de gigantaj polpoj en artikolojn. Ĉu mi estas polpo? Serioze, mia opinio estas, ke Neciklopedio devus enhavi diversajn vidpunktojn, por esti laŭeble plej amuza kaj interesa por diversaj legantoj. Ĉu vi samopinias? Kalidosa 13:06, 11. Jun 2009 (UTC)

Ĉu vi estas hungara? Pri antaŭa demando: nur ĉar mi legis vian paĝon kaj ĝi diras: "Kali estas diino", sekve, se vi elektis "diino" kiel kronnomo, vi eble estas virino. Pri hungareco, viaj "devus", viaj "kial", memoras al mi iun hungaron. Ne estu kialoj kaj ne estu devo en humoraĵo, laŭ mia modesta opinio. Ĥaoso estas tre dolĉa Roberto 04:00, 30. Jun 2009 (UTC)

Ho, bonvole respondu en mia diskutpaĝo. (En mia lingvo, oni ne uzas iun simile al "bonvole", sekve, mi ne estas tro sekura de ĝia uzo, ofte eŭropanoj ofendiĝas, sed mia deziro estas malo).Roberto 04:16, 30. Jun 2009 (UTC)

Mi ne estas anglalingvano, al mi la angla estas tute fremda.Roberto 12:27, 30. Jun 2009 (UTC)

Jes bela numero. Mia persona celo estas 3 mil.Roberto 11:53, 10. Jul 2009 (UTC)

Kiam ni atingos 3 mil, mian laboron finos.Roberto 23:35, 19. Sep 2009 (UTC)

Kara, estas diskuto en ĉefpaĝo pri sistemo Monako. Laŭ nia kolegino el itala neciklopedio, oni devigas ke ili uzu la sistemon Monakon. Sed ili ne volas fari tion pro la aspekto. Ĉu vi scias pri tiu? Roberto 15:07, 30. Nov 2009 (UTC)

En diskuto de nia ĉefpaĝo: http://neciklopedio.wikia.com/wiki/Diskuto:ĉefpaĝo Komence angle kaj post itale.Roberto 02:35, 3. Dec 2009 (UTC)

Zamenhoftago[redakti]

Karulo, ĉu ni festos la Zamenhoftagon per mila artikolo?Roberto 02:56, 14. Dec 2009 (UTC)

Mi deziras ktp-on al vi ankaŭ.Roberto 11:00, 16. Dec 2009 (UTC)

Ferioj[redakti]

Kuraĝe karulo! En Brazilo estas somero kaj mi somerferias. Eble nur post la luna novjaro mi revenos al laboro. Roberto 13:24, 17. Jan 2010 (UTC)

Do vi estas aŭstralano, tio klarigas multe. Vi estas anglo-saksulo kiu naskiĝis en maljusta parto de la mondo... Kial aŭstralanoj ŝatas ŝercoj pri fiŝoj? Mi jam manĝis fiŝkolbason, sed mi ne konsideris tion ridinda, la nura afero estas ke ili estas la plejmalmultkostaj, ĉu temas pri malriĉeco? En brazila televido estas aŭstralia televidserio: "H20 Just add Water" pri knabinoj kiu transformiĝas kiel sirenoj. La serio estas aloga ĉar ili estas belegaj nimfetoj, sed la titolo estas tute stulta kaj la temo estas ridinda. En unu aŭ du semajnoj mi revenos.Roberto 13:21, 23. Jan 2010 (UTC)

1200[redakti]

Jam antaŭ kelkaj tagoj... Kiel fartas Aŭstralio?Roberto 08:57, 22. Apr 2010 (UTC)

Bone, ni atendas la Futbalan Mondpokalon, kiu gravas al ni, kiel militoj al usonanoj, ankaŭ ni atendas la ĝeneralajn balotadojn en oktobro.Roberto 17:00, 22. Apr 2010 (UTC)

1300[redakti]

Bone, se oni sukcesos kelkan helpon estus pli facila. Sed eŭropanoj jam naskas maljunaj. Kiam mi montras la aferon al ili, de Portugalio al Rusio, ili diras: "Ho, kiel tiu utilas?" Vere, pli utila estas la "linioj" de bonalingvanoj...

Komencis nian 4 monaton de luna kalendaro lastan ĵaŭdon kaj ni havos festojn dum la monato, preskaŭ kiel en decembro.Roberto 12:54, 7. Jun 2010 (UTC)

Verda estaĵo[redakti]

Kiel nomiĝas tiu verda estaĵo en la artikolo "Naturo"? Foje mi jam legis pri ĝi citaĵon en ateisma artikolo, ŝajne ĝi estas rolulo en romano kaj estas grava en anglalingva kulturo, mi volas scii pli pri ĝi.Roberto 03:38, 24. Jun 2010 (UTC)

Estas kurioza ke, malgraŭ la angla esti mondkonata lingvo, mi ne konas librojn de tiu aŭtoro. Mi havas alian dubon. Kial "motherfuck" estas ofenda? Mi jam demandis tion al homoj, kiuj loĝis en Usono, sed eĉ ili ne komprenis. Fiki patrinon certe estas strangaĵo, sed, kial ofenda?

Helpu min[redakti]

Iu (senmoma) forviŝas ekde hieraŭ la unuan paĝon, ĉu vi povas blokei ĝin? Esperanton 13:52, 18. Maj 2011 (UTC)

Mi ne havas administrantajn rajtojn. Mi pensas ke nur la kreanto de tiu projekto povas fari tion, sed li forlasis nin antaŭ multaj jaroj. Eble ni povus krei novan Neciklopedion kaj transpreni la enhavon al tiu nova projekto. Eble ni povus trovi Nian Kreanton, sed li estas nekonata. Chuck Smith diras ke trovis tiun projekton malplena antaŭ kelkaj jaroj. Eble la nerdoj de Vikipedio povus helpi nin. Mi estis forigita de Vikipedio, sekve, mi mem ne volas peti helpon al ili, sed mi pensas ke Arno scios kion fari Roberto 03:28, 19. Maj 2011 (UTC)

Administraj rajtoj[redakti]

Bone, mi ne sukcesis legi la regularon en la portugala, ŝajne oni devas sendi peton anglalingve. Provu akiri la rajtojn.Roberto 03:36, 20. Jun 2011 (UTC)

Al mi ĉio bone, ni atendu, do.Roberto 05:19, 20. Jun 2011 (UTC)


Wiki Adoption[redakti]

Hi. I have given you and Roberto bureaucrat and admin rights per your request. Good luck with the wiki! -- Wendy (talk)<staff /> 01:54, 23. Jun 2011 (UTC)

Krokodilaĵo[redakti]

Kalĉjo, kio signifas tion?

Hi Roberto, I want you to think about this: I am the coordinator of Uncyclomedia (the central board of all Uncyclopedias) and we would like to offer you a free, independent and ad-free wiki (standard vector skin, no staff member, the wiki is totally independent). It's also easier to exchange interwiki links. Of course this community has to approve | CartoonistHenning 21:24, 8. Aŭg 2011 (UTC)

Do, ili volas vendi ion al mi?Roberto 04:40, 22. Aŭg 2011 (UTC)

Vere, mi vidas ke portugallingva Desciclopedia havas kelkajn teknikajn problemojn, ĝi estas malrapida kaj foje eĉ nevidebla. Sed mi tute ne komprenas tiujn teknikajn aferojn.Roberto 08:53, 23. Aŭg 2011 (UTC)

Kristnasko[redakti]

Ĝojan Kristnaskon, se vi estas kristano, kaj se via sekto, eklezio aŭ religigrupo uzas la Gregorian kalendaron, kaj se vi ne kredas ke Kristnasko estas paganismema festo, ktp.Roberto 03:36, 24. Dec 2011 (UTC)

Luna novjaro[redakti]

La 23-a de februaro komencas en Brazilo la luna jaro. Nun ni festas dum 5 tagoj. Feliĉan novjaron.

Kristnasko[redakti]

Ĝojan kristnaskon kaj bonan novjaron!