Ĝis

El Neciklopedio
Revizio de 14:00, 23 jun. 2016 fare de Draketo (diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '{{sencit}} {{bezonata}} '''Ĝis''' (hosisteme '''Ghis''') estis antikva urbo en la regiono Ĝisujo (barbare Ghiskar), kiu militis kontraŭ la legionoj de la fa...')
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Atentigo.png
Atentigo.png

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
4672.jpg
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

Ĝis (hosisteme Ghis) estis antikva urbo en la regiono Ĝisujo (barbare Ghiskar), kiu militis kontraŭ la legionoj de la fama romia gento Valerio. Ĝi iam estis la ĉefurbo de la Ĝisa Imperio, sed estis detruita de Roma Respubliko per la uzo de drakoj.

La urbo lokas sude de la Golfeto de Sklavigistoj sur la orienta marbordo de la Golfo de Malĝojo. La urbo Nova Ĝis (barbare New Ghis) lokas sur nemalproksime suda insulo.

Historio

Antikva Ĝisujo kondukis kvin militajn kampanjojn kontraŭ la roma gento Valerio antaŭ ol esti finfine detruita. Ĉagrenita de la konstanta ribelado de la Ĝisanoj, la Romianoj detiris la murojn de la urbo, cindrigis la konstruaĵojn kaj venenigis la ĉirkaŭan teron per salo, sulfuro, kaj kranioj por malhelpi iun ajn estontan kreskon.

La urbon kaj la Ĝisan Imperion fondis Grazdano la Granda, fortega gvidanto origine naskita en Grazdo. Ĝia simbolo, kaj tiu de la Imperio mem, estis harpio kun fulmaĵo en mano.

Influo

Antikva Ĝisujo poste inspiris la imperion Kartago, ankaŭ kiu kondukis militojn kontraŭ Romio.