Zoologio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj"

~ Zamenhof pri zoologio

"Hahahahahahahahahahahahahahahahaha !"

~ Baalo

"Votr artikl es sukurs grand!"

~ Volapuka reformisto
Cachorro crocodilo zoo3.jpg

ZoologioZooliko (bonalingve bestoscienco) estas scienca fako, kiu dediĉas sin al bestoj. Apartenas inter ili ekzemple: monstro de Loch Ness, jetio, saskvaĉo, submaraj monstroj, drakoj, unukornuloj, gnomoj, pigmeoj... kaj krokodiloj!

Zoologio temas pri bestoj, ilia vivo, strukturo, kresko kaj ĉefe seksumado. La studo de interspeca seksumado oni nomas zoofilion.

Nia sopiro je la nekonata mondo peligas nin por esplorserĉi tiujn ĉi misteroplenajn kreitulojn. Kelkaj forturniĝas tute flanken al tiu ĉi problemo kun moko, ke nenio simila povas ekzisti. Sed estas inter ni ankaŭ tiaj, kiuj klopodas preni la faktojn serioze esplorserĉante la veron, kiu estas ie ekstere.

Marte.jpg

Bestosciencistoj (zoologiistoj) okupiĝas pri diversaj fakoj, inter aliaj:

  • la nerda klasifiko de bestaj specioj
  • la studo de la evoluo de stultaj specioj
  • Palestinio de monstroj
  • ETA, studo de la konduto de stultuloj
  • gramatiko, studo de la ekstera strukturo de bestaj korpoj (mi preferas studi virinajn korpojn...)
  • anatomio, studo de internaj organoj de bestoj (utila nur por fari kolbason)
  • ekologio de bestoj, studanta la rilato de bestoj kun sia med... (silentu, ekologiaĉulo!)

Edukado[redakti]

Birdopartoj.jpg

Kiel pri biologio ĝenerale laboroj en zoologio bezonas akedemian diplomon. Doktoreco (aŭ simila) estas ĝenerale bezonata por estri sendependan esploradon. Tamen, 4-jara aŭ 6-jara studado kun diploma ekzameno sufiĉas por plejparto de ne-esploradaj laboroj. Ho ve!

Sovietia zoologio[redakti]

En Sovet-Unio fine de "Perestrojka" populara ĵurnalo "Komsomolskaja Pravda" (Komsomola Vero!), en unu sia 1-aprila numero skribis noticon pri sensacia trovo de mamutido en eterna glaciaro en Ĉurovo. Post malfridigo la besto reviviĝis kaj "ekde tiam loĝas en Moskva zoo". Unu instruistino speciale venis fluge el Novorleano kun ŝia klaso por ekskursviziti la mamontidon. Ne trovinte ĝin, ŝi okazigis teruraĵon kil Skandalo Watergate al la administrantaro de la zoo.

Ekzameno[redakti]

Panthera onca.jpg

Ekzameno pri zoologio. Profesoro montras kaĝon kovritan tiel, ke videblas nur piedoj de birdo kaj demandas studenton:

- Kio estas tiu birdo?

- Mi ne scias. - diras studento.

- Kiel vi nomiĝas? - demandas profesoro, prenante notlibron.

Studento suprenigas pantalonon kaj diras:

- Nu, vi mem povas diveni.

Klasika zoologio[redakti]

Zoologia (Graece ζῷον 'animal' + λόγος 'studium') est genus scientiae falsae, investigatio animalium de quibus an sint aut non sint nescitur. Exempli gratia, vivorum animalium investigatio quae esse exstincta creduntur, sicut dinosauriorum; animalium quibus est nihil indicii physici, tamen quae in mythologia vel fabulis apparent aut visa esse fama sunt sicut Yeti et Chupacabra; ferarum quae esse maxime procul a territorio endemico visa sunt, sicut "Alienorum Magnorum Felium."

Animalia quae a zoologicia investigantur Anglice cryptid appellantur, quod verbum anno 1983 Ioannes Wall fecit.

Zoologia esse ramus zoologiae vel disciplina scientiae non agnota est. Est exemplum scientiae falsae ob fiducia in fabellis et fabulis.

Biblia zoologio[redakti]

Panthera onca.jpg

La ĉeftemo de biblia zoologio estas duflanka: unue ĝi studas ĉiujn bestojn, menciitajn en bibliaj tekstoj, kaj due montras la verecon de la Inteligenta Dezajno.

La bibliaj zoologistoj studas multe la historio de Noa, ekzemple, cerbumis samserioze pri la evakuado de sterko el la arkeo de Noa: Alfonso Tostada verkis detalan priskribon de la vivo en la arkeo, kun problemsolvo pri fekaĵoj kaj aerumado. Kiam oni ekrigardis la biblian rakonton pri bestoj laŭ naturisma vidpunkto alvenis jenaj demandoj: Ĉu fenikso, kiu estas samtempe vira kaj ina, iris pare kiel la aliaj bestoj en la arkeon? Ĉu sirenoj, kiuj pereigis maristojn, estis akceptitaj en la arkeo? Kio pri la Paradizo, kiu ne havis piedojn - ĉu li daŭre flugadis en la arkeo?

Post la detruo de la turo de Babelo ĉiu popolo kunportis "siajn" bestojn en sian novan hejmlandon. Sed konsekvenco de tiu respondo estis stranga: kial la indiĝenoj de Nord-Ameriko kunportis krokodilojn, sed ne ĉevalojn, miris Sir Thomas Browne, kuracisto kaj sciencisto.[1]

Zoo[redakti]

Bovoj2.jpg

Zoo povas esti

  • kodo de moderna meksikia lingvo laŭ normo ISO 639-3.
  • mallongigo de zoologia ĝardeno, do bestoĝardeno
  • internacia afikso el la greka lingvo kun la signifo "besto". En Esperanto ĝi aperas kiel ne-oficiala ŝajnprefikso (zoologio, zooteĥniko, zooforma ktp) kaj foje kiel ne-oficiala ŝajnsufikso (protozoo, sporozoo).

Por eviti miksaĵon inter la du signifoj, preferindas anstataŭi "zoo" per "bestĝardeno" kiam temas pri la unua signifo. Anstataŭ la internacian ŝajnafikson "zoo" bonalingvanoj povas uzi la radikon "best/" kiel parton de Esperanta kunmetaĵo (ekzemple "bestoscienco" kaj "bestoteĥniko" anstataŭ "zoologio" kaj "zooteĥniko").

"Bestoĝardeno" estas tre kutima esprimo en Esperanto. Malsame al la pli longa "zoologia ĝardeno" ĝi ne kreas la emon mallongigi ĝin al zoo.

En la tuta mondo venas nova sento kaj estas ĉirkaŭ 3000 bestoĝardenoj.

Referencoj[redakti]

  1. Ne ĉiuj homoj reagas same al tiaj eventoj...