Bestoĝardeno

El Neciklopedio
(Alidirektita el Zoo)
Iri al: navigado, serĉi
Zooh.jpg

"Virtulo kompatas la vivon de sia bruto. Sed la koro de malvirtuloj estas kruela"

~ Predikanto

Bestoĝardenojzoologiaj ĝardenoj pretendas esti eduk-celaj lokoj, kiuj zorgas pri preservado de specioj, sed la realo estas tre malsama de tio kion ili povas diri. La bestoĝardenoj estas malliberejoj, karceroj, prizonoj por bestoj. Ili estas ejoj kiuj instruas ke estas bone havi bestojn en mallibero, izolitaj kaj for de ilia natura medio.

En bestoĝardeno vi neniam povos observi la naturan konduton de la bestoj. La flugiloj de la birdoj estas tranĉataj por ke ili ne povu flugi, la akvobestoj ne havas sufiĉe da spaco por vivi, kaj tiuj kiuj alkutimiĝis al grupa vivado kaj kompleksaj sociaj grupoj, estas tenataj en la plej strikta soleco, kaj kiel plej bone, ili povas vivi nur pare. Ĉiuj iliaj kutimaj agoj, kiaj ĉasi kaj reproduktiĝi, estas modifitaj kaj forigitaj. Ĉi bestoj pasigas sian tutan vivon limigitaj, senigitaj de intimeco kaj kun manko de stimuloj, ili evoluigas neŭrozan konduton kiun oni nomas “zookozo” aŭ “besta psikomalsano”.

Klara simptomo de besta psikmalsano estas senhalta movado.

Ludo[redakti]

Zom!.jpg

Luko kaj Viko estas du junaj fratoj, Luko estas kvar-jara, kaj Viko estas kvin-jara.

En iu dimanĉo, la du knabetoj iris fari viziton al la avino, kiu loĝas en la sama strato.

Post la salutado, Viko demandis:

"Auskultu, avinjo! Ĉu vi volas fari ludon kun ni? "

"Tre volonte", afable respondis la avino, "des pli volonte, ke vi ambaŭ ja ĉiam estas tiel ĝentilaj knaboj".

"Bone", diris Viko; "se vi konsentas, ni volas fari la ludon Zoologia Ĝardeno",

"Mi ne konas tiun ludon", diris la avino, iom mirante.

"Estas simple: Luko kaj mi, ni estos la simioj", eksplikis la nepo.

"Vi estos la simioj??", pli kaj pli miris la avino. "Kaj... kian rolon mi devos ludi? "

"Nu", diris Luko, "vi ludos la rolon de la bon-kova maljuna sinjorino, kiu nutras la simiojn per bombonoj kaj per ĉokolado!"

Vidindaĵoj[redakti]

En zooĝardeno eta knabo montras per fingro:

- Panjo, kiu besto estas tiu ĉi, ĉu simio?

- Ne, estas ŝi kasistino..

ĈE LA BESTO-ĜARDENO[redakti]

La patro decidis porti sian infanon al la zoologia ĝardeno. Estas bone klarigi al la ido kelkajn kutimojn de la bestoj. La unua vizito estas por la reĝo de la ĝangalo. Dum la patro rakontas, la infano pli kaj pli maltrankviliĝas:

- Paĉjo, respondu, mi petas. Kiam, post mallonge, se la leono eliros el la kaĝo, kaj manĝos vin, kiun tramon mi devas trafi por reiri al panjo?