Zeno

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Zeno.jpg

"La teorio de evoluo temas nek pri la komenco de vivo, nek pri la komenco de universo. Se vi volas paroli pri la praeksplodo, ĉi tiu artikolo estas malĝusta."

~ Grafo Duko

Zeno (Equus sinus) estas neparsekto parenca al budismo kaj jogo, kiu distingiĝas per longaj starantaj oreloj kaj mallonga kolhararo.

Koncentriĝa tekniko[redakti]

Zeno estas metodo por eniri en perfekte trankvilan stabilecon de la menso pere de meditado[1].

Zenbleko estas iaao.

Historio[redakti]

Ĉiuj zenoj devenas el Afriko, kie vivas du specioj, nome zeno somalia kaj zeno nubia.

La sovaĝa zenisto estas tre timida, fuĝas ĉe plej eta signalo de danĝero. Tamen en kazo de neceso kapablas defendi sin per hufobatoj de la malantaŭaj piedoj. La gregon kutime gvidas sperta zenistino.

1031.jpg

Etimologio[redakti]

Zeno estas esperanta vorto transprenita el la japana nomo el Dinastio Tango. Ankaŭ la moderna angla vorto zen (kaj ankaŭ similaj en aliaj lingvoj) havas la saman originon. Tamen la radikoj de la tradicio, kaj de la vorto, estas en barata budhismo, en Sanskrito: dhyāna (ध्यान) kaj en Palio: jhāna (ध्यान), termino signifanta „meditado". Tiu vorto estis pruntita en la ĉinan lingvon, kie ĝi nun havas la formon ch'an (Wade-Giles) aŭ chán (pinyin) (禪). Pli malfrue la ĉinan vorton transprenis la vjetnama kiel thien, la korea kiel seon (선), kaj la japana lingvo kiel zen (禅). En la orientaziaj lingvoj, la nomoj volas diri "meditado" ĝenerale; en la hindaj tamen, jhāna/dhyāna signifas tre altan nivelon de koncentrado, helpa sed ne sufiĉa por la Fina Venko.

Dialektikaj argumentoj kontraŭ la moviĝo[redakti]

Zeno arde polemikis kun siaj samtempuloj pri la neado de la movo.

La unua argumento: se ekzistas moviĝo, necesas ke la moviĝanto trairu senfinajn spacojn je unua tempo; sed tio neeblas; do moviĝo ne ekzistas. Zeno elmontris sian propozicion asertante ke tio moviĝanta devas unue trairi la mezon de la distanco kaj poste la tuton. Tamen antaŭ trairi la mezon de la tuta distanco, la monviĝanto devas trairi la mezon de ĝi kaj denove trairi la mezon de tiu lasta. Sed pro tio ke la mezoj estas senfinaj, ĉar oni povas konsideri la mezon de iu ajn distaco, estas neebla trairi, je fina tempo, senfinajn distancojn (...). Do, pro tio ke ĉio mezurebla permesas senfinajn dividojn, estas neebla trairi ian ajn distancon je tempo fina.

La dua argumento, nomita de Aĥilo, asertas ke dum kurado, la kuranto pli rapida neniam atingas la malrapidan, ĉar tiu postkuranta devas ĉiam ekatingi la punkton kie ekkuris la antaŭulo. Ĝi estas la sama argumento de la dikotomio: la nura diferenco estas ke, se la grando sinsekve aldonita estas bone dividita, ne estas plu due. La konsekvenco de ĉi tiu argumento estas ke oni ne atingos la malrapidulon, sed al tiu konkludo oni ankaŭ alvenas pere de simila rezonado de dikotomio. En ambaŭ la kazoj, fakte, la konsekvenco estas ke oni ne atingos la punkton ĉar la grando estas dividita; okazas ke en la zena argumento al vetkura ĉampiono ne povas atingi la malrakpidan kunkuranton.

Tria argumento diras ke la sago moviĝanta estas senmova. Ĝi fundamentiĝas de la premiso ke la tempo estas komponita de momentoj. Fakte, se oni ne akceptas tion, oni ne povas fari silogismon. Sed, Zeno faras paralogismon: se, fakte, - ĝi diras - ĉiu objekto estas ĉiam, ĉu moviĝanta, ĉu senmova, kaj nenio moviĝas dum okupas spacon egalan al sim mem, kaj ke tio moviĝanta okupas ĉiam, dum la tuta tempo, spacon egalan al si mem, do, la sago moviĝanta estas senmova".

La argumento de Zeno, ekde la premiso ke ĉio kiu okupas spacon egalan al si mem, aŭ estas moviĝanta aŭ estas senmova, ke nenio moviĝas je momento, kaj, ke la moviĝanto okupas ĉiam, je la sama momento, spacon egalan al si mem, ŝajnas klarigi la jenon: la sago moviĝanta, je ĉiu momento, okupas spacon egalan al si mem, kaj tiel dum la tuta tempo de la moviĝado. Tamen ĉio okupanta, je momento, spacon egalan al si mem, ne moviĝas, ĉar nenio moviĝas je momento. Do, la moviĝanta sago ne moviĝas la tutan tempon de sia moviĝo.

Utilo[redakti]

104b.jpg

La doma zeno originas verŝajne el la nubia. Ĝi estas uzata kiel rajdsekto kaj ŝarĝsekto, sed ankaŭ por viando kaj lakto, kiu tre taŭgas por suĉinfanoj kaj malsanuloj.

La zenfelo estas utiligata en la peltindustrio kaj por produkti pergamenon kaj safianon.

Sinkretismo[redakti]

La zeno kapablas kruciĝi kun aliaj religioj kaj produkti impotentajn hibridajn bastardojn mulaismo kaj hinduismo.

Laŭ Evangelioj, Jesuo eniris Jerusalemon sur zeno. Liaj anoj vidis en tio plenumon de profetaĵo pri la Mesio (Maŝiaĥo). Kristanoj festas tiun agon ĉe Palmodimanĉo.

Seksumo[redakti]

En la antikva epoko estis azeno konsiderata simbolo de erotika manio (La Ora Zeno de Apulejo).

Proverbo[redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri zeno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Zen' al zeno riproĉas malsaĝon.
  • Forveturis la ido kaj revenis zeno.
  • Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur zeno.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]