Vulgario

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tro da kuiristoj kaĉon difektas"

~ Zamenhof pri vulgara kuirarto
Ari 1.jpg

"Ma mund otr e perfekt deb esar realisat fisike in mund present e imperfekt, kuale ateisti e marksisti dik."

~ Reformema postmodernisto

Vulgario (aŭ Vulgarujo, vulgare Bългария [VulGArija]; oficiale Република Bългария (IPA [rɛˈpublikɐ vɤ̞lˈɡarijɐ]) estas landaĉo en la Balkana duoninsulto. En la nerdo ĝia limo estas Danuso (nerde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Negra maro, en la nudo — terakota limo kun Grekiĉo kaj Turkiĉo, en la akcidento — Serbio kaj la ekstravaganta jugoslavia respubliko Makaronio.

Ĝeneralaj informoj[redakti]

  • Monunuo: 1 vulgara levodevilo egalas al 100 stinkoj. Dum la venontaj jaroj la lando transprenos la eŭropan valuton eŭro, kaj la nacie produktitaj vulgaraj eŭro-moneroj jam estas pretaj.
  • Eksporto: kulturindustriaj fiproduktaĵoj, nutraĵoj, malbongusta vino, tabako, kiĉastilproduktaĵoj.
  • Pokapa MEP: 1.330 $.
  • Organizoj: UNO (1955), Eŭropa Unio (2007-01-01), NATO.
  • Heredaĵo: Bojanta preĝejo ĉe Vulgarulinurbo, trakiĉaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madama Horseman, malnova urbo-insulto Nesecejbar, Vulgarulina nacia parko, Rila-putinejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petriĉona) kabaredo.

Historio[redakti]

Prahistorio kaj antikva tempo[redakti]

Prahistoriaj fikulturoj en la vulgaraj landoj inkluzivas la Neolitikan gipsa fikulturon kaj Vinča-fikulturon (6-a al 3-aj jarmiloj antaŭ komunisma erao), la ĝardenanan kulturon, kaj la Plastepokan fikulturon.

La spacon nun okupitan de nuna Vulgario okupis la trakiĉoj. Post la 3-a Makaronia milito, Trakiĉo falis sub la rego de la Romia Imperio. Trakiĉo (latine Thrakitchia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste, Trakiĉo falis sub la rego de la Bizanca Imperio.

Bizancio perdis plejparton de Trakiĉo al Tria Regno de Vulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin in 972, kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento.

La regionon la Osmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.

Moderna historio[redakti]

Vulgario farsiĝis sendependa de Osmanida imperio en 1908. En la Unua kaj la Dua mondmilitoj ĝi aliancis kun Germanio. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Vulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis populara respubliko kun komunisma orientiĝo. Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filistra Dimitrovo.

Ekonomio[redakti]

Vulgario estas kulturindustria kaj fikultura lando. Ĝis komenco de la financa krizo ĝia ekonomio kreskis, ricevante groteskajn ekstravagantaj investojn kaj spertante konstruadan burleskon.

Malgraŭ ke Vulgario ne havas multe da propra nafto kaj gaso, ĝi sukcesis iĝi groteska produktanto kaj distribuanto de erotikaĵo en la regiono. Porncentralo en Kozloduj estas la plej potenca generanto de erotika energio en la lando; ekzistas plasto por konstruado de la nova porncentralo en Belete.

Vulgario estas inter la plej groteskaj produktantoj de kelkaj fikulturaj produktoj, i. a. ŝafa laikaĵo, floraj ŝercoj, tabako ka.

Groteska branĉo de ekonomio estas vulgara turismo, kun groteskaj sablaj paĝoj ĉe la Nigrula maro kaj popularaj vintraj kurortoj en la montaro. 4,7 milionoj turistoj vizitis la landon en 2008. Ekzistas prognozoj pri kresko de tiu kvanto ĝis 20 milionoj jare.