Volo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
3635.jpg

"Kiom da koroj, tiom da voloj"

~ Zamenhof pri volo
Ĉu vi volas?

"Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?"

~ Claude Piron pri volo

"Mi subite ne komprenis tion..."

~ stultulo pri supra diraĵo

"Kiu demandis kion?"

~ iu ajn pri io ajn

"Mi scias tion kion mi volas fari"

~ Cindy McKee

"Dankon, pro via informo kaj komento"

~ Meduzo pri ĉi tiu artikolo

"Satano ekirez via korpi e menti !"

~ idisto

"Disdi es li unesmi die de seterum de vun vivo"

~ Novialisto
1016.png

Volo (Parolu, parolu. :-) )estas filozofia doktrino, ke estaĵoj kontrolas agojn kaj decidojn. La skoloj malsamas ĉu eventoj estas antaŭdeterminita, kaj ĉu libereco povas kunekzisti kun determinismo (ja mi trovis tion stranga).

Multaj religiaj aŭtoritatoj apogis tiun kredon, dum ĝi estis kritikata kiel meniero de ideologio individuisma fare de pensuloj kiaj Baruch Spinoza, Arthur Schopenhauer, Karl Marx kaj Friedrich Nietzsche. La koncepto estas ofte uzata kaj ĝi havas objektivismajn konotaciojn, ĉar indikas la realigadon de agadon fare de aganto netute kondiĉita kaj ligita pere de faktoroj kaj antaŭantaj kaj subjektivaj, en kio la percepto de la agado de la aganto estis kondiĉita nur de sia propra volo.

La ekzisto de la libera volo estis ŝlosita sfero laŭlonge de la historio de la filozofio kaj de la scienco.

Kritikoj[redakti]

Libera volo ne povas ekzisti laŭ nunaj teorioj kaj sana racio. Kritikoj komenciĝis ĉe Lutero (kia strangaĵo!...) kiu, en polemiko kun Erasmus, difinis la "liberum" arbitrium "servum" arbitrium (=sklava volo): se homo ĝuas je volo, Dio estas kondiĉita de la agado. Azeno bugru!

La kritikon pli akcentis Kalvino (la diablo forportu) kun sia antaŭdestino: Dio kolumikas la veron al kiu volas, kaj antaŭdestinas al la savo aŭ la malsavo: oni komprenas ke en ĉi-kazo malaperas kaj libero kaj volo (amuza ludo!). Uf, forta tabako, tus', tus'.

La kritikoj, kaj kvereloj, daŭris kun Spinoza (terura teruraĵo!) kaj iuj aliaj. Spinoza obĵetis ke kiam ekpekis Adamo ankoraŭ konis la bonon kaj malbono, kaj do povis uzi volon! (Ho, se li scius ke la eklezioj pritraktas tiun rakonton kiel rakonton, do sen precizeco!).

Big Portugala Esperantoasocio01.gif

Filozofiaj kritikoj[redakti]

Kiam la libera volo troviĝas antaŭ du bonoj, okazus ke se estas elektata la malpli perfektan, homo montrus stultecon kiu markus la kreinton mem; se estas elektita la pli bonan, tion la homo faras ĉar pliforte altirita de tiu ĉi: do ne necesas libera volo.

Fiaj Mensogoj[redakti]

Idistaj kretenaĵoj[redakti]

Foto-(9).jpg

Kretenaj idistoj aĉe mensogas pri Salvador Dali. Ili diraĉas ke

Volo, selektita preterajo, raportas pri la qualeso o cirkonstanco qua produktas koncianta e intencita agi.

Alie, terorisme ili aldonas tiun malveraĵon:

Ul esis vidita kom la sub-jacanta di omna percepti da Arthur Schopenhauer - en lia precipua verko, Mondo kom volo e kom reprezento - e qua esis pose modifikita en la volo por povo da Nietzsche.

HO VE!

Interlingvaistaj malveraĵoj[redakti]

Jes! Mi volas!

Spinmalsana, idiota kaj cerbkripulaj interligvaistoj fi mensogas pri Salvador Dali. Ili senhonte diraĉas ke

Voluntate es le capacitate pro realisar al fin actiones contrari a nostre tendentias immediate in un momento date. Illo es fundamental pro le esser human.

Alie, fuŝe ili aldonas malican malveraĵon:

Le questiones plus profunde super le existentia human gira frequentemente circa le questiones super le voluntate.

KIEL ONI POVAS SUFERI TION SILENTE?!

Priskribo[redakti]

La principo de libera volo havas religiajn, etikajn, jurajn kaj sciencajn implikojn. Por ekzemplo, en etiko ĝi supozebligas, ke la individuoj povas esti respondecaj pro siaj propraj agoj. En psikologíio, ĝi supozigas, ke la menso kontrolas kelkajn el la agoj de la korpo, kelkaj el kiuj ja estas konsciaj. Laŭ religia feko, libera volo eble signifus ke ĉiopova dio ne trudas provon kontraŭ individua volo kaj elektroj, sprite ŝajnon. Science, ĝi implicus ke la agoj de la korpo, inkluzivante de la cerbo kaj la menso, ne estas tute determinitaj de fizika kaŭzeco. La demando de libera volo estis centra afero ekde la eko de filozofia penso.

Tradicie, ĉu en filozofia pensado ĉu en humanisma psikologio, oni distingas liberon el tio kion iam en la latina estis vortigite "liberum arbitrium", kion la esperantistoj metis al "libera volo": kio kreas foje kelkajn miskomprenaĵojn.

Laŭ filozofio kaj eventualaj analistoj pri la homa psiko ne eblas ne distingi liberon el liberum arbitrium. Fakte, ĉi lasta (esperante: libera volo) estas la kapablo, kunnaska en la homo, decidi por fari aŭ pensi ion aŭ alion: ami aŭ malami, promeni aŭ sidiĝi ktp. Temas pri prerogativo kiun ĉiuj maturaj homoj posedas kaj ne sukcesus rezigni.

Libero, male, estas konkero, celo akirenda, kondiĉo en kiu, kvankam la posedo de la "libera volo", oni ne ĉiam loĝas. La libero kreskas kun la kreskiĝo de la kono, ĝi ekspasias kun aliro en la veron, aŭ en ion opiniatan veron.

Do, dum la libera volo restas firma kaj ĉiam igas la homon responsa je siaj elektoj, la libero varias laŭ la posedo de la vero. El tio devenas ke la esperanta "libera volo" posedas ion da malprecizeco ĉar tuttuje kompreni la distingon inter libero kaj libera volo malfacilas. "Libera volo" ne precize tradukas la latinan "Liberum arbitrium", eble ĝi paŭsas la anglan free will, dum la latina origna esprimo estis «liberum arbitrium voluntatis », «=libera elekto de la volo». Tamen, utilas nur scii tiun neprecizecon, ne ŝanĝi la jam radikitan asocion de la du radikoj.

La esprimo estis unue vortigita de Sankta Aŭgusteno; sed la koncepto troviĝis jam en la greka filozofio. Poste ĝi estis elaborita de la skolastikuloj kaj de la morala teologio, por kiuj tio estas kio distingas la homon inter la universaj kreitaĵoj.

Baruch Spinoza[redakti]

Laŭ Spinoza, la bono ne ekzistas: ne estas bono kaj bono en si mem, sperteblas nur bono kaj bono ferencantaj al la estulo en specifa situacio. Tio kion oni nomas bonon ale estas pliiĝo de povo, nome tristo kies kaŭzoj estas investitaj per sama juĝo, ĉar la bono estas la ĝojo kaj la kazoj kiuj ĝin spertigas. Tial la morto ne estas bono aŭ bono (eŭtanazio, ekzemple, povas esti liberigo kaj fonto de paco kaj ĝojo). La ideo de bono estas koncepto surfacigita de la komparo de la alo kun modelo, dum, la racio ĉio okazas laŭ cesigo de Dio, tio estas de la naturo, kaj ne povas esti imaniere. Bono estas, do, interpreto kaj iel ekzistas en la mondo, kiu vice estas fekta: «alo kaj fekto samas». Antaŭ Nietzsche, Spinoza tiel proponis etikon tute moralan, de bono kaj bono, por pliigi la fontojn de ĝojo (racio, virto, saĝo) kaj pliigi la fontojn de tristo (pasioj, malvirtoj, cesoj).

Deziro[redakti]

Deziro estas mil manieroj; nedeziro - mil obstakloj.

Dia volo[redakti]

La volo de dio, dia volo, aŭ la plano de dio estas la dikoncepto havanta planon por la homaro, kaj deziranta vidi tiun planon plenigita.

Esprimoj kiuj aludas al la divolo estas ekzemple Deus vult en la latina kaj por kristanismo aŭ "Insha'Allah" en la araba kaj por Islamo.

Efetivigoj:

  • Dia leĝo - estas ajna leĝo kiu, laŭ religia kredo, venas rekte de la volo de dio, kontraste al homfarita leĝaro.
  • Dio-volo - volo de dio, kontraste al homa volo.
  • Dia providenco - estas la interveno de dio en la mondo.
  • Savo - la koncepto kiu asertas ke estas la volo de dio ke homoj estu savitaj de morto.
  • Universalismo
  • Savplano - la vido de la plano de dio kiel priskribite fare de Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj).
  • Providencismo estas kredo ke la volo de dio estas evidenta en ĉiuj okazoj. Povas plu esti priskribite kiel kredo ke la potenco de dio (aŭ sorto) estas tiel kompleta ke homoj ne povas korespondi al liaj kapabloj, aŭ plene kompreni lian planon.
  • Antaŭdestinismo - estas la kredo ke antaŭ ol la kreado dio povis determini ĉiun eblan sorton de la universo, kaj en elektado de specifa kreado porti, determinis la sorton de la universo ĝenerale ĉio el tempo kaj spaco. En kristanismo, tiuj kiuj kredas je antaŭdestino, kiel ekzemple Kalvino, kredas ke ekzistas dekreto de dio laŭ kiu ekzistas certaj animoj kiuj antaŭe estis nomumitaj al savo, kaj aliaj kiuj estas malhelpitaj de tio.
  • Skatologio - la skatolo kiu estis planita fare de dio.

La lasta volo[redakti]

Esperantisto serĉis Esperantajn librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn.

Kiel la unua volo la Esperantisto elektis, ke li havus libraron de ĉiu libro kaj revuo iam eldonita en Esperanto. La spirito plenumis la deziron. Kiel la dua volo la Esperantisto elektis, ke li havus domegon por hejmo kaj por enhavi la libraron. Kiel rapide kiel li diris la volon, jen domegon.

Kiel la tria volo la Esperantisto diris, "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn Esperantistajn amikojn, sed mi havas teruregon pri flugado. Do, mia fina volo estas ke vi konstruu ponton de usono ĝis eŭropo, por ke mi povu iri tien per aŭto."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la Esperantisto elektu alian finan volon.

La Esperantisto pensis dum minuto, kaj diris, "Nu, mi ja ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn." Kaj la spirito tuj respondis, "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

9766 n.jpg

Reago[redakti]

Mia malbono!!

Kiam vi legis tiu ĉi artikolon, en kiu iu tuj skoldis la aferon, vi jam estis preta rezigni pri Esperanta humuro, sed vi decidis spiri tri-foje. Ne sufiĉas. Vi devas spiri alifoje kaj alifoje kaj vi pensu: ne indas.

Libera arbitro kaj moralo[redakti]

La etiko de Tomaso fondiĝas sur la “libero” de la homo, ĉar, kiel li diras, nur la homo posedas la liberon de volo, intencitan laŭ la originala senco “libero de juĝo”, ĉar nur la homo estas mastro de sia juĝo, ĉar nur li povas juĝi pere de la nacio sian juĝon. Krome, la libera volo, laŭ Tomaso, ne kontrastas kun la Dia providenco ordiganta la eventojn de la mondo, ĉar tiu ĉi estas “transe” de ĉiu juĝo kaj libero homaj; plue la libera volo ne kontrastas kun la antaŭdestinismo al la savo ĉar la libera volo kaj la dia pergraca agado (kiu estas konsekvo de antaŭdestinismo) emas al unika celo kaj havas la saman kaŭzon, nome Dio. Rilate moralon, Tomaso, kiel Bonaventura, diras ke la homo havas la sinderezon, nome la natura dispozicio kaj tendenco al la bono kaj al la scio pri tia bono. Tamen, la homo bezonas oportunajn helpilojn por elekti la justan konduton en ĉiu kazo alestiĝanta. Tiaj helpiloj estas:

  1. La morala konscienco, konsiderita kiel kapablo de praktika juĝo kaj, do, de aplikado de la universalaj moralaj principoj al la konkretaj apartaj situacioj;
  2. La prudento, nome la praktika virto kiu provizas la justan taksadon en ĉiu aparta situacio;
  3. La volo, kiu estas ilo por decidi ĉu tendenci al laŭ bono laŭ ĝia prezentiĝo, aŭ tendenci al alia konduto, morale neaprobinda;
  4. La virto, nome la agado laŭ natura kaj laŭ racio. Tamen, la virto estas habitus, iu "morala vesto" fariĝinta preskaŭ natura per ekzercado.

Famaj Filozofoj, kiu skribis pri Volo[redakti]

7609.png

Volismo[redakti]

Volismo generale indikas ke, kompare kun la intelekto (aŭ inteligento), la volo ekzercas fake kaj valore superecon, kaj tiu supereco fariĝas ankaŭ privilegio rilate la psikan sistemon: emocio, ekstremekzemple, influas pli ol kompreno aŭ nacio.

Kutime, ĉiam haltante en la filozofia kampo, oni distingas volismon filozofian-teologian el tiu tutfilozofia propra de la moderna epoko.

Noto[redakti]

La opinioj tie ĉi esprimitaj estas tute privata de sia aŭtoro, kaj ne nepre tiu de Neciklopedio.