Virgeco

El Neciklopedio
(Alidirektita el Virgulino)
Iri al: navigado, serĉi
Augu.jpg

"Tiu problemo ekzistis en la fino de la pasinta jarcento."

~ seksedukisto pri virgeco

"Vi petis forigi tiun artikolon pro regularproblemo. Ĉu vi bonvolu klarigi al mi, pri kiu problemo temas? Koran dankon"

~ virgulo

Virgeco estas la eco de iu, kiu ankoraŭ ne amoris. Ĉe virinoj, la virgecon montras la ekzisto de himeno, kiu deŝiriĝas dum la unua amoro. Tamen, ĉi tiu signo ne estas perfekta. La himeno povas deŝiri alie.

En kelkaj kulturoj estas devige ke oni restu virgulo ĝi sia edziĝo aŭ edziniĝo. En multaj kulturoj estas tiel, ke virgeco estas konsiderata pli grava ĉe inoj ol ĉe viraj personoj.

Por virga ino oni kutime uzas la esprimon "virgulino" en Esperanto. La esprimo "virgulo" estas tial ĉefe uzata por viraj virguloj, kvankam teorie ĝi estas uzeble por ambaŭ seksoj. Tiu ĉi lingva seksemfazo verŝajne devenas de tio, ke oni konsideras la sekson de homo tre grava kiam oni parolas pri ties virgeco.

Ĉasteco[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo ĉasteco.
1230031574 n.jpg

La termino ĉasteco, laŭ la komuna percepto, referencas al la kondiĉo de tiu kiu elektas abstini de la seksaj rilatoj, ekzemple pro etikaj kaj religiaj motivoj kaj/aŭ filozofiaj. Pro senca kunlimeco, la vorto povas esti uzata por aludi al la kondiĉo de virgeco.

Televido[redakti]

E9 n.jpg

Flustras novedzino dum geedziĝnokto: „Ĉu vi scias, ke vi estas mia unua viro?“

La novedzo: „Ĉu vi volas diri, ke ĉion-ĉi vi ellernis per televidilo?“

Pastroj[redakti]

La virgeco, konsiderata kiel fizika stato estis ofte juĝata postulo por iuj religiaj ceremonioj, aparte por sacerdotoj kaj sacerdotinoj: vestaloj en Romio estis devigataj ĝis la aĝo de 40 jaroj virgece servi al Templo.

Vidu ankaŭ[redakti]