Vino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Al kiu ne plaĉas kanto kaj vino,
Tiu tre stultas, ĉu viro ĉu ino."

~ Julia Bagio
415417903 n.jpg

"Biero estas homfarita,
sed vino de Dio!"

~ Lutero

"Scion akiru, sed ne ĉion eldiru"

~ Zamenhof pri vina trinkado

"Rideto de ino
nin ŝancelas kiel vino"

~ Hans-Georg Kaiser
Nomi vino.gif

"Via vino estas nur ia abomena acidaĵo"

~ Fundamento de Esperanto pri via vino

"Vinon mi neniam trinkas."

~ Grafo Drakulo

"Kvankam la linuksversio ja haltiĝis dum ŝarĝado, la vindozversio funkciis bone kun Wine."

~ Nerdo pri vino

"Dankon pro la interesa teksto!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Vino estas la fonto de la vero (in vino veritas, t.e., en la vino estas la vero), pro tio, ĝi estas tre grava al multaj religioj, ĉefe al Katolika eklezio, kiu tre amas la veron. Neciklopediistoj ankaŭ uzas la vinon kiel ilo por trovi la veron. Jesuo ankaŭ tre ŝatis vinon, kaj fakte transformigis akvon en vino, kaj, en lasta vespermanĝo antaŭ morti, li konsilis la trinkadon da vino.

Deveno[redakti]

376a.jpg

Post Diluvo, Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberojn kaj faris vinon. Li trinkis la vinon kaj ebriiĝis kaj nudiĝis en sia tendo. Ĥam vidis tion, kaj alvokis siajn fratojn por trinki ankaŭ, pro tio, Noa malbenis lin.

Ineco[redakti]

Vino estas ina VO.

Religio[redakti]

Verdastelo.jpg

Malnova sveda proverbo diras: Kie vino eniras saĝo eliras. Pripensu ke vino estas disdonata dum komunio.

Gustumisto[redakti]

Gustumisto gustumas diversajn vinojn, kun certeco difinas specojn kaj vinjaron. Ĉe la lasta glaseto li ektiminte ekkrias: „Ja tio estas petrolo!“

„Sed kiu jaro?“

Sekura konsilo[redakti]

Se oni lasas vinon en malfermita botelo, la alkoholo iĝas aceta acido. Aceta acido gustas aĉe, kaj povas difekti la stomakon kaj korodi la dentojn. Do ne lasu vinon, sed trinku nun.

Fotigilo[redakti]

Oni diras ke la vino plifortikigas - grumblas drinkulo. Mi trinkis jam de ĝi tri litrojn, kaj mi ne povas stari.

Utilo[redakti]

„Kelnero, kiun vinon vi povas oferti al ni por deka datreveno de nia edziĝofesto?“

„Ĉu vi deziras festi aŭ forgesi?“

Stultaĵo[redakti]

Kion diris la servisto, prezentante trinkaĵon al la vinbero-reĝo?

Via Moŝta mosto, via mosta Moŝto!

4f0.jpg

Enboteligo[redakti]

—Kial vi donis libertempon al la lakeo dum la tuta daûro de l’antaûtagmezo?

—Ni verŝos post tagmezo vinon en botelojn; li trinku je siaj propraj elspezoj.

Moralo[redakti]

Zorgema patro edukas sian idon:

— Estu çiam sobra, mia kara filo. Aûdu, mi atingis jam grandan aghon, — kaj, en mia tuta vivo, mi konis nur kvar okazojn por trinki vinon; nome: 1) en malsano, — 2) estante gasto, 3) havante gaston, — kaj 4) se ia alia kaûzo sin prezentis.

Bona vino[redakti]

-- Kelnero! Kiun vinon vi proponas al nia geedziĝa jubileo? – demandas la gasto.
-- Tio dependas, ĉu vi volas festi aŭ forgesi?
4420.jpg

Vinamanto[redakti]

— Julino, — diras sinjoro Pufliçek al la servistino, — alportu kruçon da vino; sed antaûe lavu ĝin per vino, çar alie mi sentus, ke iu trinkis akvon el ̧ĝi.

Medicina uzo[redakti]

Renkontiĝis du amikoj kaj unu komencis plendi pri sendormeco, sed li diris, ke li trovis bonan rimedon kontraŭ ĝi.

- Kaj kio estas tiu rimedo? — ekinteresiĝis la amiko.

- Mi ĉiun duan horon trinkas glason da vino.

- Kaj post tio vi ekdormas?

- Ne, sed tiam la sendormeco estas pli agrabla.

Vino kaj sango[redakti]

9990 n.jpg

Alkoholisto el la diboĉejo estas ironta hejmen, sed kiel porvojan provizon li metas ankoraǔ botelon da ruĝa vino en la mantelpoŝon. Li stumbladas sur la vojo, li falas en fosaĵon grave batante sin. Li sensas, ke io ekfluas sur la brusto. Li ekkrias afliktite:

-- Ho! Estu nur sango!

Vino kaj biero[redakti]

—Mi timas, ke mi ne estos kapabla eltrinki la trian litron da vino; kvankam mi nepre devas eltrinki ̧ĝin hodiaû.

Kial do?

— Çar mia kuracisto ordonis, ke mi trinku pli malmul-te da biero ol da vino, — kaj mi jam trinkis hodiaû du litrojn da biero.

Konscienco[redakti]

416 n.jpg

Komercisto je vinoj eniras en trinkejon, por trinki glason da vino.

— Diru al mi, sinjor’ trinkejmastro, de kiu vi açetas la vinojn.

He, çu vi ne povas plu memori? Miaj vinoj venas ja el via kelo ...

— Efektive; donu do al mi botelon da biero.

Vino kaj kafo[redakti]

— Mi açetis, laû la konsilo de kuracisto, gutojn, kiujn mi enmiksis en la kafporcion de mia edzo, por dekutimigi lin de la trinkado de vino.

— Kaj nun li ne trinkas plu?

— Ne, li ne trinkas plu — kafon.

Vino kaj tabako[redakti]

090120 alkoholuloj.jpg

La kuracisto malpermesis al malsanulo trinki vinon kaj fumi tabakon. Poste, kiam tiu ĉi resaniĝis iom, la sama permesis al li fumi, sed nur per longa tubo de pipo, por ke la varma fumo ne kaŭzu malbonon al li.

— Çu vi permesas al mi, sinjor’ doktoro, ke mi trinku same vinon per longa kolo de botelo?

Vino kaj sano[redakti]

Ruĝa vino estas bona por konservi idealan sanstaton. La sano estas bezonata por trinkadi vodkon.

Blanka aŭ ruĝa[redakti]

Esperanto-sekto.jpg

Kliento en malgranda manghajhvendejo: Mi shatus litron da vino.

La vendisto: Ruĝan au blankan?

Kliento: Mi prifajas -- mi estas blinda.

Alie[redakti]

Sinjoro elpelas vojaĝanton-vinmakleriston. Sed vane, çar post kelkaj momentoj li reaperas.

—Kia aroganteco estas tio çi? — ekkrias la sinjoro. — Mi vin elpelis antaû du minutoj, kaj vi denove prezentiĝas!

—Pardonu, sinjoro, vi elpelis min pro ruĝa vino, — sed nun mi intencas proponi al vi blankan vinon.

Vino kaj akvo[redakti]

Vi trinkas la vinon tiel, kiel la akvon.

Ho, vi ne estas prava. Mi ne tiel trinkas la akvon.

Poezie[redakti]

Kiam Goethe estis juna, li venis iutage en kamparan gastejon kaj mendis glason da vino.
La mastro alportis la vinon, kaj Goethe enverŝis iom da akvo en la glason, por fari la vinon malpli forta.
Kelkaj kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, moke priridis la junulon pro lia ago; sed la poeto trafe respondis al ili per jenaj versoj, kiujn li direktis al la gastejestro:

Akvo sola mutigas,
Tion pruvas la fiŝoj probable;
Vino sola stultigas,
Tion pruvas la viroj ĉetable;
Ne volas mi esti kiel tiuj ĉi,
Do akvon en la vinon enverŝas mi.

Kompreneble, aliaj viroj multe batis lin.

Transŝanĝo de la akvo al vino[redakti]

La La edziĝo de Kana Galilea, fresko de Giotto en la Kapelo Skrovegni de Padovo.

La transŝanĝo de la akvo al vino, konata ankaŭ kiel Miraklo de la Edziĝo de Kana Galilea, estas la unua miraklo de Jesuo, plenumita dum edziĝo en Kana Galilea. La epizodo estas priskribita en la Evangelio laŭ Johano (2,1-11).

La edziĝo en Kana Galilea, centra kvadrato de vitralo de la 2-a jarcento en la Katedralo de Chartres.

“1 La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie; 2 ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo. 3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon. 4 Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis. 5 Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru. 6 Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. 7 Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando. 8 Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. 9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, 10 kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun. 11 Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li (2, 1-11)”.

Tiu rakonto havis grandan enfluon en la fiksiĝo de la kristana doktrino. Diversaj teologoj, fakte, kaj Patroj de la Eklezio per tiu miraklo Jesuo, interalie, efike kontribuis al la determinado de la sakramenteco de la kristana geedziĝo kaj de ĝia publika ekstereco en liturgiaj ceremonioj.

En la teksto estas dirate ke temas pri la unua de la signoj: iuj ekzegezistoj el tio deduktis ke la teksto povus ĉeestinti en fonto eĉ pli antikva, nome Evangelio de la Signoj, utiligita de la evangeliisto.[1].

Interpretoj[redakti]

Iuj ekzegezistoj transaltas la rakontan signifon de la epizodo kaj opinias ke temas pri teksto pure teologia: la rakonto, sendepende de ĝia okazinteco[2], liveras al la evangeliisto la oportunon elstarigi la personajn prerogativojn de Jesuo: potenco sur la naturo, veran kapablon helpi la homaron laŭ ties bezonoj... Laŭ tiu interpreto, unuopa elemento signifas ion apartan: la akvo estas la kondiĉo de la homo, la vino la dia vivo donita de Kristo, la interveno de Maria la potenco de la komuneco de la la sanktuloj, fine Jesuo prezentiĝas kiel la vera Edzo de la homaro... Oni vidas ke tiu interpreto pri la miraklo kongruas kun la prerogativoj atribuitaj al Jesuo en la unua johana ĉapitro kie Jesuo estas identigita kun la Logos.[3]

Arta verkoj[redakti]

Krisgtanaj artistoj produktis multegajn pentraĵojn reproduktantajn la miraklon de Kana Galilea. Estu ekzemploj en Italio: Jacopo Torriti, Giotto, la Majstro de la kapelo de Sankta Nikolao, Andrea Boscoli, , Alessandro Allori, Paolo Veronese, Pietro Paolo Vasta kaj Luca Giordano. Sed samkvante kaj samfamaj troviĝas en Hispanio kaj Francio kaj Germanio (Hieronymus Bosch) kaj Pollando...

Preĝejo en la loko kie kristanoj opinias ke okazis la miraklo: nune celo de pilgrimoj.

Notoj[redakti]

  1. D. Moody Smith, "Abingdon New Testament Commentary - John", Abingdon Press, 1999, p. 83.
  2. [1] Itallingvaj precizigoj pri la rilato inter hsitorio kaj simbolismo.
  3. [2] itallingva komento pri la signifo de la akvo en l evangelio de Johano.