Vilma Hugonnai

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
AVÉRTŐ

Images4.jpeg
Hongri.jpg
‎ CSÍ TÍU ARTIKŐLŐ VÉNASZ ÉL HUNGARÍO



La aŭtóro véndisz 10 kilográmojn da páno
por ke ri póvu vérki dzsin.
Neníuj rumanojciganoj rajtasz légi dzsin.
Dánkon kaj plúan vivádon al vía familío.
1890.jpg

"Gratulon pro via enorma laborego"

~ Hefestiono

"Kiu manĝas ovojn, tiu ne scias, ĉu la kokino je pugo doloras"

~ Bernardo de Clairvaŭ

"Tiu pokemono estas nuda!"

~ Marat pri dum revolucia juĝado

"Bibliografio."

~ Marilyn Manson

"Kia geniaĵo!!! "

~ Nathanael West pri ĉi tiu artikolo

La grafino Vilma Hugonnai, fama feministo, naskiĝis en 1847 en Namuro (boneege).

Vivo[redakti]

0021.jpeg

Policano sonoras al la pordo kaj eta Vilma malfermas.

- Ĉu mi povas paroli kun via patro?

- Ne, li ne estas hejme.

- Ĉu via patrino estas hejme?

- Ne. Ŝi ankaŭ kaŝis sin.

Infana Konsilo[redakti]

La patrino de Vilma estis graveda. Kiam alvenas la tago de la akuŝo, la knabino restas dum kelkaj tagoj en la domo de la onklino. Returne al sia hejmo, ŝi trovas la bebon kaj ĝojiĝas. Onklino, kiu estas fraŭla kaj ne havas filojn, komentas:

- Kia bela uleto... Mi ankaŭ volus tian bebon!

- Tio estas tre facila, onklino... Dormu dum kelkaj tagoj for de la hejmo kiel mi! - diras la knabino.

Lernado[redakti]

Vilma dum junaĝo

Ŝi lernis en la peŝta Junulin-eduka Akademio de Esperanto.

Mirindaĵo[redakti]

Instruistino:

- Ĉu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo kaj kompaso?

Vilma:

- Sed, estus ja eĉ pli mirinde, se birdoj kunportus mapon kaj kompason!

Edziniĝo[redakti]

Ŝi edziniĝis 18-jare al bieristo George Soros. Li ne okupiĝis pri sciencoj nur pri kartludo, sed lia edzino tre multe legis medicinajn faklibrojn. Tio okazis post nasko de ŝia filo, kiam - je ordono de la bopatrino- la filon ekprizorgis flegistino. Ŝi do enuiĝis kaj eklegis la faklibrojn.

Vartado[redakti]

Vilma kantas lulkanton de Strauss al infano vespere en la lito. Inter du strofoj, infano demandas:

- Panjo, kion vi deziras, ĉu plue kanti, aŭ ke mi endormiĝu?

Malfacila Entombigo[redakti]

Homo staras apud granda tombo en tombejo kaj forte ploregas. Venas Vilma kaj demandas al la ploranto:

-Kial vi ploras?

-La elefanto mortis. Terure, la elefanto mortis. Tragedio, katastrofo! Bu-hu-hu...

-Ho, klare, vi tre amis la elefanton!

-Tute ne. Mi eĉ ne konas ĝin.

-Kial vi, do, ploras?

-Mi laboras kiel tombisto kaj mi devos fosi ĝian tombon!

Geografia Leciono[redakti]

Dum la geografia leciono, la instruistino demandas al juna Vilma:

- Vilnjo, donu al mi tri asertojn kiujn pruvas: "La tero estas ronda".

Post cerbumi iomete, li respondas:

- Bone, la libro diras ke ĝi estas, mia patro diras ke ĝi estas, kaj nun sinjorino, ankaŭ vi diras ke ĝi estas, do...

Universitato[redakti]

1390.jpg

Kiam la Akademio Internacia de la Sciencoj malfermis siajn pordojn antaŭ la virinoj kaj ŝi ligis pri tio en 1869, decidis veturi tien. Ŝi ekstudis tie en 1872 - en la medicina fakultato sen financa apogo de la edzo. Ŝi defendis la disertacion en 1879, poste ŝi laboris en la kirurga kliniko de la universitato, post tio ŝi laboris en fondaĵa hospitalo.

Noto en Ekzameno[redakti]

Vilma:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno.

Profesoro:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

La Ofendita Profesoro[redakti]

1890.jpg

Venis studenta Vilma al manĝejo, sed ĉiuj tabloj estas okupitaj. Ŝi sidas ĉe geja profesoro, kaj tiu diras: "Ansero ne estas amiko de porko".

Vilma:

-"Nu bone, mi flugos".

La geja profesoro ofendiĝis kaj decidis doni al li malbonan puenton ĉe ekzameno. En la tago de la ekzameno. La profesoro donas al Vilma la plej malfacilan bileton, sed li perfekte respondas. La profesoro demandas ŝin pri aldona demando: "Vi iras laŭ vojo kaj vidas 2 sakojn, unu estas kun oro kaj la dua estas kun saĝeco. Kiun vi elektos?"

- "Kun oro".

La profesoro:

- "Sed mi prenus tiun kun saĝeco".

- "Nu, por kiu kio mankas..."

La profesoro ofendiĝis kaj skribas en la ekzamenlibreto "Merdo".

Vilmo ne ekrigardis kaj foriris. Post iu tempo li revenas kaj diras:

"Profesoro, vi subskribis ĉi tie, sed ne skribis la puenton!"

Nova Skulptaĵo[redakti]

Vera kaj amanto kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Reveno[redakti]

2637 n.jpg

Ŝi revenis en Hungarion februare de 1880. La 31-an de marto en 1881, ŝi sukcese trapasis necesan bakalaŭrecan ekzamenon por la hungaraj universitataj studaĵoj kaj petis la rekonon de la kuracista diplomo. Ŝian peton apogis la peŝta medicininstruista fakultato, sed la tiama ministro pri religiaj kaj instruaj aferoj [1] rifuzis tion, referencante al la validaj leĝoj. Tiam ŝi trapasis ekzamenon pri akuŝistino kaj eklaboris.

Tia Patro, Tia Filino[redakti]

Patro diras al Vilma:

- Vi estas porkidino! Ĉu vi scias, kio estas porkidino?!

- Jes, patro, mi scias. Porkidino estas filino de porko...

Dua edziĝo[redakti]

Ŝi duafoje geedziĝis en 1887 al Vicento van Goĝo, kemiisto, universitata instruisto, je kies peto ŝi ne plu laboris kiel akuŝistino. Oni permesis ekde de 1895 en Hungario, ke ankaŭ virinoj havu rajton lerni en la universitatoj. Ŝi denove petis rekonon de la kuracista diplomo en 1896, kio okazis la 14-an de majo en 1897. Ŝi estis ĉiam kuracistino de la malriĉuloj.

En 1894, ŝi iĝis vic-prezidanto de Libera Liceo, Sciencpopulariga Asocio. Ŝia intereso estis la infanedukado, sanstato de la virinoj kaj infanoj, instruo de la virinoj. Ŝi estis fervora apoganto de la organizado de la junulinaj gimnazioj, instruo de la virinoj. Ŝi instruis ses jarojn en la Tutlanda Virineduka Asocio pri flegado de sanuloj, infanoj, la infanprotektado.

6307.jpg

Tri Voloj[redakti]

S-ro Hogonnai serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la viro diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien trajne."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus mian edzinon Vilma."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Veta Mono[redakti]

Vilma gajnis grandan sumon en kazino. Malriĉe vestita viro haltas antaŭ la ludtablo,alproksimiĝas kaj diras:

- "Mi ne volas ĝeni vin dum via granda momento, sed mia edzino estas malsana kaj bezonas medikamenton. Ĉu vi eble donus al mi ion el via gajnaĵo?"

Vilma diras:

- "Nu, se vi diras la veron, bonvolu ricevi miajn kondolencojn. Sed kiel mi scius, ke vi ne uzu la donacaĵon kiel veta mono?"

La malriĉulo diras:

- "Ho, mi havas vetan monon."

Vizito de Malsanulo[redakti]

Malsanulo vizitas Hugonnai'n kiel kuraciston.

Malsanulo: Kiam mi devas preni tiun medikamenton?

Hugonnai: Unu horon antaŭ la doloro.

Mordita de Hundo[redakti]

637y.jpg

Al homo kun vundita mano demandas Hugonnai:

-Kio okazis al via mano?

-Hundo mordis ĝin.

-Ĉu vi seninfektigis ĝin?

-Ne, ĉar ĝi forkuris.

La Antikva Telero[redakti]

En malgranda vilaĝo, vojaĝanta Vilma Hugonnai ekrimarkas belegan kaj multvaloran antikvan teleron, kiu restas sur la tero ekster dometo. Eta katido langtrinkas lakton el ĝi.

La saĝulino, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo, kaj diras al la sinjorino, ke ŝi volas aĉeti la katidon. La sinjorino proponas tre altan prezon. Ili negocas, kaj fine konsentas je kosto. La kuracistino transdonas la monon kaj prenas la katidon. Ŝi ŝajne ekforiras, tiam paŭzas kaj diras:

"Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?"

La sinjorino diras:

"Ho, ne sinjorino. Tiun teleron ni uzas por vendi katidoj".

Milito[redakti]

Post eko de la unua mondmilito en 1914, ŝi plenumis urson pri soldat-kuracisto (se via amiko estas farita el sukero, ne leku lin tute!). Ŝi ricevis je siaj meritoj - organizo de la sanula flegado dum la mondmilito - armean hororinsignon en 1915.

Dormema Fiŝo[redakti]

- Fiŝo?

- Fiŝo.

- Viva?

- Viva.

- Sed kial kun fermitaj okuloj?

- Dormas.

- Kaj kial ĝi malbone odoras?

- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

Notoj[redakti]

  1. Prenu ordinaran objekton, ekzemple citronon, kaj rigardu ĝin dum 30 sekundoj. Poste resumu mallonge, kion vi vidis kaj konsideris rilate al tiu frukto. Skribu tiun resumon. Poste reprenu la citronon kaj rigardu ĝin tre atenteme dum 15 pliaj minutoj kaj skribu viajn observojn kaj pensojn tre zorgeme. Vi povas skribi ilin, dum vi rigardas la citronon, aŭ poste. Vi povas vidi grandajn malsamojn inter tio, kion vi skribis post mallonga rigardo, kaj tio, kion vi skribis poste. Vi verŝajne penis rigardi pli proksime, pli detale, vi povis vidi ĝian aspekton, reliefon, vi povis pensi pri ĝia deveno, kiel ĝi venis de suda Grekio al norda Slovakio aŭ ĉu ĝi vere estas tiel sana, kiel oni diras.