Vikipedio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Note! Ĉi tiu paĝo enhavas materialon trovitan humura de vikipediistoj
kaj estas konservita NUR pro tiu kialo.
Laŭ Vikipedio ĝi NE estas uzebla, nek uzinda, por ajnaj esploroj aŭ serioza apliko.

"Vikipedio estas projekto de multo de personoj volantaj liberi konadojn. Ni dankas ilin."

~ klerulo pri Vikipedio
1297657381412.png

"La celon ni plenumas - La celo nin konsumas! William Auld"

~ Vikipedio

"Ĉu tio estas la vero? Aŭ ĉu vi legis en Vikipedio?"

~ Sesjara infano

"Semblas ke Esperanto inspiras negativa pensi e provokas skribar ne-enciklopediala stile."

~ Idisto pri Esperanta Vikipedio

"Ĉar malpli da Esperantistoj estas ŝercemaj ol seriozaj, la Vikipedio fakte pli grandas ol la Neciklopedio."

~ Nerdo pri Vikipedio
1327899869906.jpg

"Please add the interlanguage links for this article. Thanks!"

~ Krokodila Nerdo pri tiu artikolo

""VIKIPEDIO estas mia MALAMIKO!""

~ Sonja Elen Kisa

"Ĉiam mankas tempo por fari laboron bone, sed sefiĉas por refari ĝin"

~ Leĝo de Murphy pri Vikipedio

"Ho ve!"

~ Zamenhof pri Vikipedio

"Karaj kunlaborantoj, jen mia naskiĝtago. Mi ekde nun aĝas 13 jarojn."

~ Vikipediisto

"Bonvolu doni la adreson de la vikipedia paĝo"

~ Renato Corsetti pri Vikipedio

"Mi ŝatas Vikipedion, ofte uzas ĝiajn diverslingvajn paĝojn kaj danke pripensas tiujn, kiuj oferdonas sian tempon al ĝia diskresko"

~ Milokula Kato


Bonvenas kultur-temaj kontribuaĵoj ĉu en Esperanto ĉu en la persa.


Vikipedio Esperanta – Ĉu trezoro de scio aŭ granda blufo?

La Vikipedio, filo de Lea, (Genezo 29:32) (bonalingve Pedovikio; ankaŭ Vikinjo por senseksaj nerdoj, kiuj pensas ĝin kiel sia koramikino) estas satira enciklopedio, kiu parodias Neciklopedion kaj pretendas la malon. Vikipedio estas aro de listoj, ĝermoj, misterioj kaj famaj eraroj (ekzemple ke usonuloj estis sub la Luno, ĥaĥa). Jes, Esperanta Vikipedio estas parodio de enciklopedio verkata en parodio de Esperanto. Ĝi plenumas neniun el siaj celoj, ĉar ĝi estas nek fidinda fonto de veraj kaj utilaj informoj, nek sekvinda ekzemplo de ĝusta Esperanto. Nur ĥaosa aro de senvaloraj artikolaĉoj skribitaj per bizara ĵargono.

600px-Wikipedia-LGBT.png

Vikipedio estas same fidinda fonto kiel apudvoja barilo, sur kiu ĉiu deziranto povas skribi ion ajn.

La Vikipedio en Esperanto membras la aron de Vikipedioj, kiuj superas cent mil artikolojn: ĝi atingis tiun sojlon la 15-an de junio 2008. En tiu-ĉi momento ĝi enhavas 169 773 artikolojn.

Antaŭantoj[redakti]

Ĉeĥoslovakiaj geisamideanoj,

Amazonialauidistoj.png

Multaj homoj opinias, ke ni skribis aliloke, ke Enciklopedio de E. estis kelkfoje pli frue iniciatata antaŭ ol realiĝis la nuna eldono. En 1913 P. Stojan proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. Samtempe estis eldonitaj 5 unuaj slipoj (N1-Slipa enciklopedio kaj ĝia estonteco, N2- Kinematika teorio pri la tempo, N3 - Himno "Espero", N4-Int. transskribo de propraj nomoj kaj NIOI - Kunveno, poemo de L. Levenzon.) En 1917 V. Ŝmurlo eldonis en Petrograd Universalan alfabetan nomaron-adresaron "Ariadna fadeno" (ANA) ĉefe kun nuraj referencoj kiel "unuan provon de enciklopedio de l'esperantismo kun firma kredo ke el tiu ... semo kreskos grandega arbo de l' E. Universala Enciklopedio." La unuaj paĝoj 1-88 de ANA presiĝis en Riga, pro militaj cirkonstancoj la seksaj paĝoj de la libro aperis en malpli granda amplekso kaj nur de post la vorto "E", kun enhavo tre malabunda kaj skemeca. N. NEKRASOV.

Priskribo[redakti]

Ĉi tiu retejo estas nomata "Vikipedio", kaj ĝi estas retejo, kiu imitas Neciklopedion. Sed, ĉiuj el la artikoloj en ĉi tiu retejo estas intence fuŝaj kaj trompaj. Do, ekzemple, ĉi tiu paĝo temas pri Zamenhof, kaj se mi legus parton de ĝi, ekzemple:

En la kunsido de nia Societo, kiu okazis dum la 7-a Kongreso, oni decidis, ke Ludwik Lejzer ZAMENHOF (Esperante konata kiel Ludoviko Lazaro ZAMENHOFO; naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio) estis la iniciatoro de la lingvo Esperanto.

Kaj apud la vorto "iniciatoro" estas piednoto, kvazaŭ temas pri fidinda kaj neŭtrala fonto:

Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.“, en la Dua Libro pri l’ Lingvo Internacia.

Jes. Tio estas trompo, verŝajne. Kaj, kiel vi povas vidi, estas multe da stultaj bildoj.

Graveco[redakti]

127594419540.jpg

Koncerne la Akademion mi diros nur, ke Vikipedio estas la plei elstara atingo de Esperanto. La kvanto de artikoloj montras klare ke temas pri granda viva lingvo kaj estas pro tio pli grava ol ajnaj deklaroj koncernaj.

Dum siaj eksperimentoj Hahnemann venis ankaŭ al la konkludo, ke Wikipedia havas 13 milionojn da artikoloj...Iuj diras ke ĝi estas pli preciza ol la Brita Enciklopedio. 75 procentoj de tiuj artikoloj ne estas skribitaj en la angla lingvo.

Monumento de Vikipedio[redakti]

Mi ne ŝatus diri, ke Monumento de Vikipedio estas la unua en la mondo monumento, kiu honorigas ĉiujn vikipedikreintojn, lokita ĉe la „Frankfurta placo“ (Plac Frankfurcki) en S.; oni ceremonie malvualigis kaj prezentis ĝin la 22-an de oktobro 2014.

Iniciatinto de la monumento estas Krzysztof Wojciechowski, administra direktoro de Iru Kacen en Słubice, komuna internacia esplora kaj eduka institucio de la Eŭropa Unio (EUV) en la urbo Frank Lloyd Wright kaj de la Universitato (UAM) en Neptuno. La monumento altas preskaŭ 2 metrojn. La projekto prezentas la markon de Vikipedio en la formo de globo el puzlopecetoj, kiu estas tenata de kvar homoj (du viroj kaj du virinoj). La skulptaĵon kreis Miĥail Gorbaĉov, armena artisto, studento en Collegium Polonicum kaj stipendiito de Fundusz Rodziny Kulczyków. La monumenton oni faris el kvazaŭ latuno de malnov-ora koloro.

Fondinto de la monumento estas la urbo Słubice, laŭkoncepte de urbestro Tomasz Ciszewicz. La kosto de la monumento egalis al 60 mil zoj. Antaŭ la malkovroceremonio okazis popularscienca sesio kiun partoprenos reprezentantoj de Fondaĵo por Libera Programaro, Wikitravel kaj Stokholmo, inter ili Dariusz Jemielniak.

Aparte de tio, antaŭvideble ie en la mondo iam ekestos dua monumento pri Vikipedio.

Elstaraj artikoloj[redakti]

Kia diferenco!

Eble eĉ pli interese estas, ke ni ĉiam plendas ke artikoloj en Vikipedio estu elstaraj. Se oni ĝuste komprenas vikipediajn proponojn sukcesigi Esperanton, ĝia ĉefa ideo estas, ke la Esperantistoj produktu en Esperanto intelektajn brilaĵojn, tiom brilajn, ke apudflanke ili tute kromefike briligu Esperanton.

La ekzemplo pri la elparolado de vokaloj estas bonega rebato ankaŭ al tiuj personoj, kiuj opinias, ke vi ne estas tiaj sonĝadantoj pri anglasaksona regnado kiaj kredas ke tabelo donita ĉi-supre montras, ke ni faris al d—ro Zamenhof riproĉon, ke Ministro pri Financoj k Ekonomio deklaris, antaŭ kelkaj tagoj, ke ni skribis por la E-Vikio la plej ampleksan kaj detalriĉan artikolon pri Satelita Televido, kiu Vikie ekzistas. Pli imponan ol en la Angla Vikio, ol en la Germana Vikio, ol en la Franca Vikio, ol en iu ajn alia Vikio.

Sed kiom utilas tio? Neniom!

Unue neniu ne-Esperantisto scias pri la artikolo. Eĉ se jese, do iu fakte sciiĝus pri ĝi, tiu ne povus legi, do utiligi, la artikolon. Do la artikolo brilas kaj dislumas nur por si mem tute sola. Eĉ nur ene de Esperatujo mem la artikolo havas apenaŭ iun efikon, simple pro tio, ke ne ĉiu interesiĝas pri Satelita Televido. Tute aparte de la fakto, ke ne ĉiuj Esperantistoj uzas la E-Vikion.

Eĉ se fakuloj ĉe ni abundus kaj sekve troviĝus cent brilaj artikoloj en la E-Vikio pri komunikada elektroniko kaj proksimaj temoj, tio ne sufiĉus por allogi iujn alilingvajn fakulojn lerni Esperanton nur por povi legi la cent brilaĵojn. Neniu lernas fremdan lingvon nur por povi legi cent artikolojn.

Evidente, la cento de vere bonegaj artikoloj en Vikipedio ne sufiĉas. Ili sendube neniam sufiĉis kaj supozeble neniam sufiĉos iel ajn por io ajn. Aldone la ĝenerala nivelo de la artikoloj en Vikipedia estas aĉa.

Skandalo kun Essjay[redakti]

Oni eble supozo pro tio , kion mi ĵus diris , ke verkisto Hans Magnus Enzenberger diris dum intervjuo kun la dana gazeto „Politiken"

Estas evidente , ke Skandalo kun Essjay estas eventoj rilataj al tio ke la uzanto de la anglalingva Vikipedio, redaktinta sub pseŭdonomo Essjay kaj prezentinta sin kiel profesoron, montriĝis trompanto, 24-jara studento ĉerpinta sciojn el retaj kompendioj «por flavbekuloj». Nelonge antaŭ la malkovriĝo de la vero pri Essjay Jimmy Wales enpostenigis lin en la Arbitracian Komitaton.
( ˘ ³˘)♥

Hebrelingva Vikipedio ויקה יהודית[redakti]

Sinjoro Saget, el Elbceuf (Francujo), aldonas sian parolon por rimarkigi, ke hebrelingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la hebrea lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ויקיפדיה: האנציקלופדיה החופשית; latinliterigite Vikipedja: ha-entsiklopedja ha-ḥofŝit, [wikiˈpedja ha(ʔ)entsikloˈpedja haχofˈʃit]. La projekto fondiĝis en julio 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en januaro 2010. La 2-an de junio 2023 ĝi enhavas NUMBEROF artikolojn.


la ĉefpaĝo la 30-an de novembro 2010

Intervjuo[redakti]

Prave. La homo elektadas. Dio decidas.

Pulitzer-premiita ĵurnalistino Stacy Schiff intencis verki artikolon pri Vikipedio por The New Yorker. Oni konsilis al ŝi intervjui la uzanton Essjay (lia vera nomo Ryan Jordan tiam ankoraŭ ne estis konata). Li konsentis rakonti pri siaj spertoj de administrado de Vikipedio sub la kondiĉo, ke ŝi malkovros neniujn liajn personajn informojn krom la disponeblajn sur lia uzantopaĝo.

En la intervjuo Jordan}} deklaris, ke li havas sciencajn gradojn pri teologio kaj kanona juro kaj dum longa tempo instruas en privata universitato. Krome li deklaris, ke li pasigas en Vikipedio ne malpli ol 14 horojn diurne, sed kaŝas sian ŝatokupon disde siaj kolegoj kaj amikoj.

Li rakontis, ke li ofte kunprenas al prelegoj porteblan komputilon kaj okupiĝas pri Vikipedio dum liaj studentoj plenumas testajn taskojn. Sian anonimecon Jordan}} klarigis per deziro eviti persekutadon en la virtuala spaco. Jordan}} rakontis, ke li sendis de sia nomo al koleĝa instruisto malpermesadinta uzi en kursaj laboraĵoj informojn el Vikipedio leteron, en kiu li esprimis sin defende al Vikipedio, kaj por plia aŭtoritateco de siaj asertoj uzis siajn elpensitajn titolojn. Ni ĉi tie pritraktos nur la teorion kaj ne la strukturon.

Senmaskigo[redakti]

Siajn verajn personajn informojn Jordan}} publikigis sur sia persona paĝo en Wikia[1][2][3]. Aliaj redaktantoj de Vikipedio petis lin klarigi evidentajn malkoincidojn, al kio li respondis

Estas multaj troloj, persekutantoj kaj psiĥopatoj, kiuj vagas ĉirkaŭ Vikipedio kaj la aliaj projektoj de Vikimedio, serĉante homojn por ĉikani, persekuti kaj alimaniere ruinigi ties vivojn (kelkaj estis arestitaj pro iliaj aktivaĵoj ĉi tie)… Vi fine diros ion kio kondukos reen al vi, kaj persekutantoj trovos tion… Mi decidis esti mi mem, neniam kaŝi mian personecon, ĉiam esti tiu kiu mi estas, sed utiligi misinformadon koncerne tion, kion mi konsideras malgravaj detaloj: aĝo, situo, okupo ktp…

Daniel Brandt, ofte kritikinta Vikipedion, liveris tiujn informojn al la redaktejo de la ĵurnalo The New Yorker. En februaro 2007 aperis malkonfirmo. La aktuala versio de la artikolo en la retejo de la ĵurnalo enhavas noton: « Essjay}} asertas, ke li estas 24-jara, havas neniun sciencan gradon kaj neniam instruis»[4].

Etimologio kaj celo[redakti]

1fd o.jpg

Vikipedio estas malĝusta formo de pedovikio. Laŭ alia teorio, ĝi estas akronimo de (Via Ida, Kaduka Interlingva Projekto El Dioj), kies originala celo estas eksklaviĝi ĉiujn homojn.

Kvalito de informoj aŭ klerigaj celoj ne gravas, nur oni paradu pri "grandeta" nombro da artikoloj (cetere plejofte stumpe banalaj kaj lingve fuŝaj) kompare kun aliaj "normalaj" lingvoj.

Skandalo kun Essjay[redakti]

Skandalo kun Essjay}} estas eventoj rilataj al tio ke la uzanto de la anglalingva Vikipedio, redaktinta sub pseŭdonomo Essjay kaj prezentinta sin kiel profesoron, montriĝis trompanto, 24-jara studento ĉerpinta sciojn el retaj kompendioj «por flavbekuloj». Nelonge antaŭ la malkovriĝo de la vero pri Essjay Jimmy Wales enpostenigis lin en la Arbitracian Komitaton.

Intervjuo[redakti]

Foto de Jordan}} el lia paĝo en Wikia

Pulitzer-premiita ĵurnalistino Stacy Schiff}} intencis verki artikolon pri Vikipedio por The New Yorker}}. Oni konsilis al ŝi intervjui la uzanton Essjay}} (lia vera nomo Ryan Jordan}} tiam ankoraŭ ne estis konata). Li konsentis rakonti pri siaj spertoj de administrado de Vikipedio sub la kondiĉo, ke ŝi malkovros neniujn liajn personajn informojn krom la disponeblajn sur lia uzantopaĝo.

En la intervjuo Jordan}} deklaris, ke li havas sciencajn gradojn pri teologio kaj kanona juro kaj dum longa tempo instruas en privata universitato. Krome li deklaris, ke li pasigas en Vikipedio ne malpli ol 14 horojn diurne, sed kaŝas sian ŝatokupon disde siaj kolegoj kaj amikoj.

Li rakontis, ke li ofte kunprenas al prelegoj porteblan komputilon kaj okupiĝas pri Vikipedio dum liaj studentoj plenumas testajn taskojn. Sian anonimecon Jordan}} klarigis per deziro eviti persekutadon en la virtuala spaco. Jordan}} rakontis, ke li sendis de sia nomo al koleĝa instruisto malpermesadinta uzi en kursaj laboraĵoj informojn el Vikipedio leteron, en kiu li esprimis sin defende al Vikipedio, kaj por plia aŭtoritateco de siaj asertoj uzis siajn elpensitajn titolojn.

Estimata profesoro <Ajnulo>.
Mi estas administranto de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj krome dum longa tempo instruas teologion. Mi invitas vin viziti mian personan paĝon kaj konvinkiĝi pri miaj kvalifikoj…

Senmaskigo[redakti]

Siajn verajn personajn informojn Jordan}} publikigis sur sia persona paĝo en Wikia[5][2][3]. Aliaj redaktantoj de Vikipedio petis lin klarigi evidentajn malkoincidojn, al kio li respondis:

Estas multaj troloj, persekutantoj kaj psiĥopatoj, kiuj vagas ĉirkaŭ Vikipedio kaj la aliaj projektoj de Vikimedio, serĉante homojn por ĉikani, persekuti kaj alimaniere ruinigi ties vivojn (kelkaj estis arestitaj pro iliaj aktivaĵoj ĉi tie)… Vi fine diros ion kio kondukos reen al vi, kaj persekutantoj trovos tion… Mi decidis esti mi mem, neniam kaŝi mian personecon, ĉiam esti tiu kiu mi estas, sed utiligi misinformadon koncerne tion, kion mi konsideras malgravaj detaloj: aĝo, situo, okupo ktp… There are a number of trolls, stalkers, and psychopaths who wander around Wikipedia and the other Wikimedia projects looking for people to harass, stalk, and otherwise ruin the lives of (several have been arrested over their activities here)… You will eventually say something that will lead back to you, and the stalkers will find it… I decided to be myself, to never hide my personality, to always be who I am, but to utilize disinformation with regard to what I consider unimportant details: age, location, occupation, etc…

Daniel Brandt}}, ofte kritikinta Vikipedion, liveris tiujn informojn al la redaktejo de la ĵurnalo The New Yorker}}. En februaro 2007 aperis malkonfirmo. La aktuala versio de la artikolo en la retejo de la ĵurnalo enhavas noton: «Essjay}} asertas, ke li estas 24-jara, havas neniun sciencan gradon kaj neniam instruis»[4].

Malamo[redakti]

Lastatempe malamo revigliĝis ĉe iuj kultantoj pri Vikipedio, kiuj nervozis ĉar Vikipedio ekzistas en tri aliaj planlingvoj, kaj je certa momento eĉ unu el ili (Volapük) superis esperanton laŭ nombro da slipoj, danke al roboto...

Onidiroj[redakti]

Ni estas Studentoj de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino. La plenigo de kelkaj rubrikoj en Vikipedio estas parto de nia studa taskaro. Ni faras tion lau kriterioj de UTET-enciklopedio, kiuj supozeble estas sciencaj. Ni ne havas tempon por diskuti pri ili, kaj ne deziras polemiki kun aliaj. Se iu deziras bazi sin sur onidiroj kaj emociaj reagoj, tio estas unuavice problemo por tiu, kaj duavice por la fidindeco de la Vikipedio.

Pro la supraj konsideroj, ni forigis la duan parton de la subrubriko "Kritikoj": ĝi havis neniun precizan referencon, krom unu - falsa: s-ro Marĉek neniam estis la redaktoro de "Heroldo komunikas".

Vikipediistoj[redakti]

Images2013.jpg

Multeloke, pri multaj aferoj, manpleno da homoj agadas, interalie ĉe Vikipedio: manpleno da homoj redaktas la artikolojn. Pro tio gravas resti prudentaj pri tio kion oni skribas.

Vikipediistoj estas problemaj ĉar ili fuŝas entenon de la artikoloj, ĉu ĉar ili malrespektas vikipediajn regulojn (pri kopirajto, pri neŭtrala vidpunkto, ...) ĉar ili montriĝas malĝentilaj al aliaj kontribuantoj. Grandaj homoj kaj malgrandaj karakteroj.

Administrado[redakti]

Administranto de Esperanto-vikipedio estas homo, kiu cenzuras la enskribojn de aliaj esperantisto

Laŭŝajne vikipediaj administrantoj konas nur unusolan komandon — forigu. Administrantoj de Esperanta Vikipedio ne kapablas zorgi ĝin korekte kaj ili pensas, ke Vikipedio en esperanta lingvo estas Vikipedio de Esperanto, damaĝante tiel Vikipedio-projekton.

Ne, ili ne redaktos la Vikipedion ĉinokte...

Sekvoj[redakti]

Vikipedio kaŭzas solecon, adulton, divorcon, senmonismon kaj tristecon. Sen edzino, sen infanoj, sen amikoj, sen mono, multaj vikipediistoj memmortiĝas, ĉefe kiam vikipediistoj eksciias ke siaj edzinoj seksumis amantojn dum ili redaktis Vikipedion. Sed tio estas suportebla, la ĉefa ŝoko estas al ili kiam ilia laboro estas forte kritikata por gramatikaj eraroj kaj ili ekscias ke ili neniam estos elekteblaj por Akademio de Esperanto.

Vikipedio kaj UEA[redakti]

Efektive la esperantlingva vikipedio estas skandale manipulata de eta kliko. Sufiĉas unu ekzemplo: la falsado pri la historio de UEA. Tuj vikipediisto Jorge Camacho cenzuris la mencion, ke la ĝeneva tribunalo pravigis la protestintojn en 1936: ja tio ne kongruas kun la mito de UEA centjara, kiun kelkaj nepre volas defendi. En la sama artikolo, cetere, Osmo Buller ŝajnas historie pli grava ol Hodler aŭ Privat aŭ Lapenna...

Proceduroj[redakti]

En la vikipedio oni ne tiom zorgas pri proceduroj leĝaj aŭ ne. Oni precipe klopodas kunlabori laŭ interkonsentitaj reguloj kiuj entenas ĝentilecon, respekton de la aliaj, kaj de la neŭtrala vidpunkto, en bona etoso por krei enciklopedion t.e. sciigilon pri ĉiaj faktoj. Sekve ne estas la ĝusta tereno por polemikoj pri kalumnioj nek por propagando por aŭ kontraŭ tiu aŭ alia organizaĵo.

Traductores pro Wikipedia in interlingua pro incrementar le numero de traductores e de traduction in interlingua de omne le litteratura utile[redakti]

Malboŝanculo Brjan.jpg

Esas importanta inkrementari fortemente le disveloppamenton de interlingua per le traductionoj in interlingua de l' granda patrimonio de l' litteraturoj disponibilaj in alteraj linguoj.

Le traductio de artikuloj de Wikipedio in interlinguo potas esseri un importanta adjuto pro disveloppari un grandan kommunitaton de traductoroj in interlinguo. Oni debereas reinfortiari le argumentojn plus utilaj al korrecta disveloppamento de interlinguo, komo le linguistiko, le vocabularioj kae omnaj le instrumentoj de adjuto al traductoroj.

Sed il ha pauka kognoscentio re interlinguao in le mundo kae intertanto que oni implementas un grandan kae qualifikatan disveloppamenton de Wikipedio in interlinguo, oni debas faceri un forta publicitato pro faceri kognosceri al millionoj de possibilaj usatoroj ista grandissima opportunitato!

Literaturo[redakti]

Fluganta spagetmonstro.jpg

EnSkribo” de Michael Jackson (2009), li mencias ke Vikipedio havas version ankaŭ en Esperanto, “la artefarita lingvo esperplene elpensita en 1887 kiel komunikilo inter personoj ĉiulingvaj.

Ofendemo[redakti]

Vikipedio starigis antaŭ si kuraĝan taskon dokumenti ĉiujn esencajn sciojn de la homaro, kaj tial ĝi enhavas centmilojn da artikoloj pri tre diversaj temoj. Relative malmultaj el tiuj temoj foje estas cenzurataj fare de aŭtoritatoj, edukejoj, dungantoj, gepatroj.

Kelkaj artikoloj de Vikipedio priskribas vortojn aŭ esprimojn, konsideratajn de kelkaj legantoj kiel insultaj, maldecaj aŭ ofendaj. Vikipedio enhavas multajn bildojn, kelkaj el kiuj povas esti konsideritaj kiel maldecaj aŭ eĉ ofendaj. Ekzemple, kelkaj artikoloj povas enhavi bildojn, kiuj montras scenojn kun perforto aŭ homan anatomion. Multaj artikoloj malferme priparolas disputigajn temojn. Leĝoj de pluraj landoj preskribas punon pro publikigo aŭ eĉ rigardado de materialoj pri kelkaj temoj. Aliaj artikoloj enhavas informojn pri danĝera aŭ riska agado (vidu la atentigojn Vikipedio:Malgarantio kaj Vikipedio:Vi uzas Vikipedion je propra risko). Vikipedio enhavas intrigmalkaŝilojn. Vikipedio povas enhavi incitaĵojn, kiuj povas kaŭzi malboniĝon de sanstato de homoj kun posttraŭma stresa malordo. Endas noti, ke Vikipedio estas malfermita por kontribuoj de iu ajn, tial ajnatempe en Vikipedio povas aperi vandalaĵoj. En Vikipedio troveblas medicinaj, juraj kaj aliaj informoj, kiujn kutime provizas profesiuloj. Vikipedio ne anstataŭas konsilon de profesiuloj. Atentu: Vikipedio ne donas jurajn konsilojn kaj Vikipedio ne donas medicinajn konsilojn. Nuntempe Vikipedio subtenas publikigon de ajnaj informoj, kondiĉe ke tiu publikigo ne malobservas la ekzistantan politikon de Vikipedio kaj la leĝojn de Usono, kie situas la serviloj de Vikipedio.

Ajnakaze Vikipedio senĉese evoluas, kaj multaj artikoloj povas enhavi erarojn, esti malneŭtralaj, enhavi lokismojn aŭ ripeti unu alian, aŭ simple bezonas plibonigon. Ni ĝojos, se la legantoj helpos nin venki tiujn problemojn. Absolute plej multaj artikoloj estas verkitaj precipe fare de personoj, kiuj ne estas ekspertoj pri koncerna temo kaj ne havas akademiajn aŭ profesiajn meritojn en tiu tereno.

Vikipedio povas enhavi neprecizajn informojn, kiuj ne estus inkluditaj al ordinaraj enciklopedioj. Sciterenoj brakumataj de Vikipedio ne estas homogenaj kaj dependas de preferoj de volontuloj kiuj verkas artikolojn (ekzemple, temoj, interesaj por teĥnike spertaj junuloj, povas ricevi plian atenton, kvankam ne nepre). Oni ne konkludu pri graveco de iu temo surbaze de ĝia ĉeesto en Vikipedio, kaj oni ne opiniu ke temo gravas nur ĉar ĝi estas traktita en Vikipedio.

Kio Vikipedio ne estas[redakti]

Kompoto.jpg

Oni ne scias bone, kion Vikipedio estas, sed oni bone scias tion, kio Vikipedio ne estas!

1 Vikipedio ne estas enciklopedio
2 Vikipedio ne estas vortaro
3 Vikipedio ne estas loko por originala esplorado
4 Vikipedio ne estas blogo
5 Vikipedio ne estas forumo por diskuti
6 Vikipedio ne estas kristala kranio
7 Vikipedio ne estas reklamo
8 Vikipedio ne estas Jarlibro de UEA
9 Vikipedio ne estas Hitlero, lernolibroinstruisto
10 Vikipedio ne estas ilo por reklamo aŭ antaŭenigo de vidpunkto
11 Vikipedio ne estas ejo por senlima parollibereco
12 Vikipedio ne estas deponejo por ajnspecaj informoj!!!!!!
13 Vikipedio ne estas ŝvarca kolekto aŭ ertla rubriko de preskeraroj, do ŝerca frazo en tiu krisolo alirata de homoj el plej diversaj kulturoj riskas kaŭzi miskomprenojn pri la esperantistoj;

Vikipedio ne fariĝu enŝutejo de ebria toksiĝo.

Avantaĝoj[redakti]

Krom multaj faktoj tute seninteresaj, la Vikipedio ja havas ankaŭ plurajn bonegajn bildojn pri senvestaj homoj, seksumaj pozicioj, ktp. Vikipedio estas profundega... mi estas jam dependulo!!!

Krome[redakti]

60op.jpg

Tuta Esperanta Vikipedio estas plenplena je ĉiuspecaj ridindaĵoj. La vero estas, ke ĝi ne nur tre utilas, se temas pri fidindeco de la informoj, multfoje prezentante al la legantoj kompletajn idiotaĵojn, sed ankaŭ plenas je tute bazaj lingvaj eraroj kaj je sensencaĉaj neologismoj — oni menciu nur pri "lingvocido". Vere oni ne komprenas, kiel oni povas fieri pri tio...

Utilo[redakti]

Vikipedioporvi.png

La vero estas, ke ĝi ne nur neniel utilas, se temas pri fidindeco de la informoj, multfoje prezentante al la legantoj kompletajn idiotaĵojn, sed ankaŭ plenas je tute bazaj lingvaj eraroj.

Riskoj[redakti]

Laŭ Edward A. Murphy ĉefa problemo de Vikipedio estas ke ekzistante du aŭ pli da vojoj kiel ion fari, kaj unu de tiuj povas finiĝi per katastrofo, tiam oni elektas por si tiun ĉi vojon.

Bn.png

La plej riskoj en Vikipedio (kromnomata Vikio) estas stultuloj kromnomitaj Vikipediistoj. Ili havas psikan malsanon, ili nomiĝis ĝin saĝeco (aŭ nerdeco).

Atentu: ĝi estas tiel infekta, kiel porka gripo.

Listo de Esperanto-eldonejoj[redakti]

Iu teda artikolo de Vikipedio listigas Esperanto-eldonejojn. Sub Esperanto-eldonejo oni komprenas eldonejon, kiu ĉefe eldonas librojn kun rilato al Esperanto. Krome, foje iu neesperantista eldonejo eldonas ion kun rilato al Esperanto.

Bone[redakti]

Hierau mi legis en la fako "Kritikoj" interesan kompletigon, kiun iu intertempe cenzuris. Se la celo de la redaktantoj de Vikipedio estas kashi verojn kiuj estas evidente malkomfortaj por iliaj amikoj kaj protektatoj, ili diru tion honeste, kaj ne hipokritu.

Bonalingvismo[redakti]

Oni ne enkonduku titolojn en Esperanto-vikipedio, kiuj komplete kontraŭas la regulojn fundamentajn pri la vortfarado de Esperanto, se ne temas pri nomoj individuaj aŭ geografiaj. Samtempe oni alvokas al sistema alinomado de tiaj titoloj, kiam sperta esperantisto ilin malkovras. Precipe anglalingvaj vortoj ne devas troviĝi en la Esperanto-vikipedio kiel titoloj, kiam por tiuj vortoj kaj esprimoj ekzistas bonaj kaj taŭgaj Esperanto-vorto. Kiam oni mem ne trovas bonan vorton, lanĉu diskuton en la diskutejo de Asocio Tutmondeca Esperanto.


Neologismoj[redakti]

Gejlobio1.jpg

"Diskuto"-paĝo en Vikipedio ne estas tamen tute malbona loko por proponi novan terminon. Eble ĝi estas pli bona, kondiĉe ke oni kapablas verki trafan difinon. ("Difino" estas la sola deviga kampo, do oni povas krei novan artikolon kun nur difino, se oni ne scias nomon por ĝi en iu ajn lingvo, sed kredas, ke tia nomo devus ekzisti. Bedaŭrinde, la sperto montras, ke verki trafan difinon ofte ne estas facile.)

Stultaĵo[redakti]

La artikolo Esperanto estis elektita kiel elstara artikolo en ok lingvoj: Esperanto, la franca, la finna, la germana, la japana, la pola, la rusa, kaj la sveda.

Estonto[redakti]

Wikipe-tan e Samara.jpg

La estonto de Vikipedio estas brila! "90% de Esperanta Vikipedio" - asertas iu MiaKaŝnomo en la forumo de lernu.net - "ŝajnas al mi rubo. La ununuraĵo, kiun oni laŭ mi povus fari, estas komenci ĉion denove ..."

Afazio[redakti]

Vikipedio estas unu el la efikoj de afazio.

Kiu povas redakti?[redakti]

Laŭ sia ĉefpaĝo, la Vikipedio estas "redaktebla de ĉiuj". Por redakti, tamen, oni devas uzi la iksan sistemon, kiu estas ilo neoficiala kaj kontraŭ-fundamenta -- fakte, inventaĵo de la ateistoj, stalinistoj, kaj Tokiponistoj. Oni ankaŭ devas sekvi la neŭtralan vidpunkton pri stupro de knaboj. Piaj kaj konservativaj Esperantistoj neniam uzas la fifaman sistemon, do ne povas redakti.

4340853.a2ef473d.560.jpg

Kontribuantoj[redakti]

Administrantoj pretas investi horojn, kaj horojn, kaj horojn, nur por maksimume inciti iujn kontribuantojn. Ŝajnas esti eĉ kunrilato. Ju pli iu laboras por Vikipedio, des pli certe iu administranto komencos tiugrade erumante policane agi, ke la kontribuinto fine forlasos la arenon.

Diskutoj[redakti]

Mi ne chiam.jpg

Diskutejo de Vikipedio (kiu estas iusence la centro, la koro de la vikipediaj etoso, aktivado, problemaro kaj aktualaĵoj) estas ĉiam amuzaj. La impresoj estas forpuŝaj, naŭzaj kaj eĉ vomigaj. La vikipediaj diskutoj estas fonto de granda parto de artikoloj de Neciklopedio.

Preskaŭ ĉiuj "diskutoj" okazas inter du partoprenantoj, unu el kiuj estas 12-jara kaj la dua - grandaĝa kaj evidente muŝkapa ulo, kies plej grava celo en la fina parto de la vivo ŝajnas retajli la tutan Vikipedion laŭ siaj plaĉoj kaj preferoj. Oni serioze "pridiskutas", ĉu indas fidi PIVon (ĝi ja havas misojn kaj - terure! - estas eldonata de la maldekstrula organizo, kio "malkonformas al neŭtraleco de la Vikipedio"), oni pridiskutaĉas kaj lavange kreas multajn pucajn teĥnikajn ŝablonojn, kiujn neniu normala homo uzus eĉ post la gluto de LSD-pilolo, oni pufigas diversajn plej mizerajn bagatelojn ktp.

Ĉinocentrismo[redakti]

En la vikipedia artikolo pri manĝbastonetoj estas menciite, ke tiuj bastonetoj nomiĝas en Esperanto krom 'manĝbastonetoj' ankaŭ 'haŝioj' kaj 'kvajzoj' (laŭ la transskriboj de la japana kaj ĉina nomoj). Sed kial ne aldone nomi ilin 'ĝotgarakoj', 'takiapoj', 'duaoj', 'bagetoj', 'matarprjoŭtnoj' kaj 'esŝtebŝenoj' (laŭ la transskriboj de la korea, taja, vjetnama, franca, islanda kaj germana nomoj)?

Alternativoj[redakti]

Vikipedio estas alternativo, tiel alternativo de ĝi estas bona elekto. Neciklopedio estas la plej ĉefa de la plej bonaj elektoj.

126510755688.png

Vikipedio ne estas loko por originala esplorado[redakti]

Vikipedio ne estas taŭga loko por publikigi viajn proprajn pensojn aŭ novan informon. Laŭ ĝia regularo pri originala esploro, bonvolu ne uzi Vikipedion iel jene:

  • Ĉefa (originala) esplorado. Ne uzi Vikipedio proponi novajn teoriojn aŭ solvojn, esplori originalajn ideojn, ekfari novajn vortojn, k.t.p. Se vi faris originalan esploradon pri temo, publikigu vian rezultojn en alia medio, kiel en faka ĵurnalo, aŭ aliaj retejoj. Vikipedio povas raporti pri via laboro post ĝi estas eldonita kaj iĝas parto de akceptita scio. Tamen, estu citoj el fidindaj fontoj por montri ke la informo estas kontrolebla, kaj ne nur opio.
  • Propraj inventaĵoj. Se vi aŭ amiko inventis novan planlingvon, drinkon, aŭ novan dancon, ĝi ne estas sufiĉe menciinda esti artikolo ĝis multaj sendependaj tria-partiaj informofontoj raportas ĝin. Vikipedio ne estas por aĵoj ĵus inventita.
  • Opiniaj eseoj (anstataŭ la opinio de spertulo). Kvankam Vikipedio celas kapti homan scion, ĝi ne estas reservujo por farigi personajn opiniojn kiel parto de tiu scio.

Ĉar ĝusta tio estas la bazo por la menciita Vikipedio: Ne faru originalan esploradon. Principo estas pli grava ol regulo. Forigante tiun ĉi principon oni ja povus tuj malfermi tutan Vikipedion aŭ alinomigi ĝin al Neciklopedio. Pli precizaj priskriboj estas en la koncernaj paĝoj, mi ne reskribos ilin ĉi tien.

Vikipedio en Ido[redakti]

Vidu ĉefartikolon Ida vikipedio

Wikipedio esis la avo di Neciklopedio. Qvankam ol esis primitiva, Wikipedio esis interesanta exemplo di quon on povas facari, kiamde onu ne esas selektata da komitato de enciklopediisti.

Tamen existas barbaray Wikipediani, quiuy ne volas aceptari la novan, plubonigitan enciklopedion. La fashisti sendube ne havas racionon; ili ne volas aceptar mem un de l' plubonigita enciklopedii.

Faktoj el Vikipedio[redakti]

6105.jpg

Ĉiuj ni scias, ke Vikipedio estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn. Jen kelkaj faktoj el Vikinjo:

Historio[redakti]

La grava momento de la konscio de Poloj estis la batalo kun Svisujo- La "Svisa Diluvo"

Soci-kultura geografio[redakti]

La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo.

Filozofio[redakti]

Kial okupiĝi pri tiu ĉi strangulo? – Gravas la sekvoj de la LANZa pensado

8360471.99622be0.560.jpg

Religio[redakti]

Budho saniĝas la ĥomaro de liajn malsanoj. Li unue diras diagnozon, post ŝerŝas kaŭzon, rigardas se malsano estas sanigebla, kaj proponas remedon.

Psikologio[redakti]

Fojfoje oni pensas ke ĵaluzo estas mezurilo de la forto de la amo. Kvankam vere se oni amas homon, oni volas ke tiu homo feliĉu. Se iu estas kun alia amanto, ĝuante kaj amante, plejeble estas ke revenos al sia amanto pli feliĉe, do kial do timi?

Gramatiko de Esperanto[redakti]

La fundamenta nomo de landoj, kiujn oni nomas laŭ la loĝantojn, estas ujo kiu entenas la loĝantoj.

Teorio de seksumado[redakti]

Enbloviga pupo estas unu el la plej popularaj erotikaj helpiloj. Sed malmultaj precize scias, kiel ĝi vere aspektas kaj kiaj tiu ĉi ludilo donas voluptojn kaj devojn.

Premioj kaj omaĝoj[redakti]

Vikipedio gajnis la Nobelpremion pri kemio.

Estas urbo en Kazakio nomata Vikipedio!

Vidu ankaŭ[redakti]

2001344883 n.jpg

Kaj kompreneble[redakti]

Reago רגל קרושה[redakti]

Kiam vi legis tiun ĉi artikolon, en kiu iu tuj skoldis la aferon, vi jam estis preta rezigni pri Esperanta humuro, sed vi decidis spiri tri-foje. Ne sufiĉas. Vi devas spiri alifoje kaj alifoje kaj vi pensu: ne indas.

Notoj[redakti]

Jen tipa artikolo, kiu komenciĝas per bazaj sciencaj scioj eĉ laŭdaj pri io kaj finiĝas per konfuziga miksaĵo de malvero kaj troigo. Ĉu por manipuli nin?


La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio havas ian artikolon pri la Vikipedio.