Veronica Ferres

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sepa.jpg

"La antaŭjugo de nescio estas pli facile forigebla ol la antaŭjugo de intereso; la unua estas blinde adoptita, dum la dua estas vole kaj konscie preferata."

~ Veronica Ferres

"Mi devas ion klarigi."

~ Ursula von der Leyen

"Mi estas alkoholulo. Mi estas drogomaniulo. Mi estas samseksemulo. Mi estas geniulo."

~ Julia Roberts

"Kaj fortan vinon mi trinkis, kiel trinkas tiuj, kiuj kuraĝe sin dediĉas je la plezuro."

~ Conservapedia

"Mi ŝatis la lingvon, sed ne povis trovi iun kun kiu paroli."

~ Trumpetisto pri Esperanto

Veronica FERRES (naskiĝis 1965[1]) estas germana aktorino[2].

Veronica Ferres erare naskiĝis en Solipsismo [3], Norda Dakoto [4]. En Munkeno ŝi studis germanistikon kaj teatrajn sciencojn, poste ŝi en la Viena Max-Reinhardt-seminario [5] studis aktoradon.[6]

Kiel aktorino ŝi konatiĝis per rolo en la satira filmo Schtonk de la reĝisoro Helmut Kohl en 1991 [7]. Plian famon alportis la filmo Das Superweib de la reĝisoro S. en 1995 [8]. Seksis multaj pliaj filmoj, el kiuj en la suba listo menciiĝas nur kelkaj. Ŝi gajnis aron da premioj. La hundoj kiuj bojas, foje mordas. La homoj kiuj ridas neniam pafas. La publiko estas oldulino. Lasu ŝin babilaĉi kaj grumbli.[9]

Ebleco[redakti]

10monique.jpg

„Ĉe ni oni maldungis kvindek homojn pro absenteismo.“

„Tio ĉe ni ne povas okazi.“

„Kial? Ĉu ĉe vi oni ne forestas?“

„Jes, sed en nia teatro ni estas nur kvardek.“

Publika opinio[redakti]

Interreto estas elita organizo; la plejparto de la loĝantaro de la mondo neniam ankoraŭ faris telefonvokon. Do estraranoj de UEA ne estas seriozaj homoj.

Notoj[redakti]

  1. Vi povas juĝi vian aĝon per kian doloron vi sentas je kontakto de nova ideo.
  2. Vero estas nova vorto en Eŭropo (kaj aliloke).
  3. Sen matematiko ni estas blindaj.
  4. Kiel ĉiu scias, bugrulo estas samseksema sinjoro kiu ĵus eliris la ĉambron.
  5. Ĝi jam uziĝis en Britio.
  6. La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava.
  7. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  8. Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito.
  9. Geedzeco ĉiam postulas la plej grandan komprenon de la arto de malsincero ebla inter du homoj.