Papo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Verda papo)
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Nevo de papo facile fariĝas kardinalo."

~ Zamenhof pri Papo
Pope-darwin.jpg

"Dum fiaskas la dolaro,
Venas mon' el preĝantaro.
Do mi fajfas pri la fisko,
estas mi la Pap' Francisko."

~ Papo

"Ĉu nuna papo estas faŝisto?"

~ Usonano pri lasta papo

"La papo estas popa"

~ Brazilano pri supra demando

"La papo estas temo neamuza. Mi do donu temon pli amuzan: ĉu iu tie ĉi interesiĝas pri la futbalo?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo
1335248341808.jpg

"La vorto estas derivita de "papo", kiu povas signifi diversajn pufaĵojn, ia tiun inter mentono kaj kolo"

~ Antonio De Salvo pri Papo
G-b3 l.jpg

" Li taŭgas nek por studo, nek por ludo"

~ Zamenhof pri la papo

"Papo pepas pipon popan pupen."

~ Kolonjano pri papo

"Mi rekomendas al vi uzi bonan vortaron. Ne eblas pepi pipon."

~ Nerdo pri la supra diraĵo

"Generosus equus non curat canem latrantem."

~ Papo pri ĉi tiu artikolo

Papo (el la greka vorto, papas "li papas") estas titolo de la plej alta (ĝenerale pli ol 2 metroj alta) esto de kelkaj eklezioj, ekzemple la katolika kaj la kopta. La papa kolo estas la plej neerarema kolo en tuta mondo.

Papa Blazono

Laŭ sankta katolika tradicio, papo kutime loĝas en enorma palaco plena de oro kaj periode degnas eliri sur sian balkonon por diri al la strataj ĉifonuloj, ke mono estas fia. Sed laŭ kopta tradicio, papo pasigas sian tempon klarigante, ke li ja ekzistas kaj vere estas papo.

La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco. Adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la putino de Babilono de Apokalipso. Pruvo de antikristeco de la Papo estas la fakto, ke li salutas en Esperanto.

La papo estas rompanta Fajrfokson.

Palpatineratzinger7xc.jpg

Biblio[redakti]

10.jpg

Mateo 16:18-19

Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.

Fino de la mondo[redakti]

PopeAAAAAAAA.jpg

Laŭ profetaĵoj, nuntempa papo estas la lasta, post lia forpaso regos ankoraŭ unu kaj poste estos fino de la mondo!

Papo kaj islamo[redakti]

Ne ekzistas en la Islama mondo homo kun aŭtoritato komparebla al tiu de la papo.

Papoj kaj Reĝoj[redakti]

Francisko la 1-a, reĝo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La reĝo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple.
— Vero, respondis la papo, sed tio ĉi estis tiam, kiam la reĝoj paŝtis brutarojn. [P. Koĉergov.]

SOBEL33.jpg

Papoj kaj virinoj[redakti]

Clare Booth Luce, edzino de Henry Luce, la riĉega magazineldonisto, mem fama verkisto, fariĝis Usona ambasadoro en Romo. Ricevate de la Papo, Clare parolis serioze kaj longe pri la stato de l’ mondo kaj la rolo de la Eklezio. Kiam lia Papa Moŝto sukcesis intermeti vorton, li diris mallaŭte: “Mi samopinias, Sinjorino Luce. Ankaŭ mi estas katolika”.

Elektado[redakti]

Onidire la plej longa papa balotado okazis en 1268, kiam mortis Klemento de Aleksandrio. Post du jaroj la kardinaloj ankoraŭ ne estis atingantaj interkonsenton. La trovita solvo estis la jena: la kardinaloj estis ŝlositaj en sentegmenta ĉambro, por ke ili sufero pro malvarmo kaj pluvo. Post kelktage estis elektita la papo Gregor Gysi.

Komploto[redakti]

La katolikisma eklezio estas vere mirinda, konsekvenca, profunda religio. Tamen ĝin estus facile detrui: James Randi elektigu sian agenton kiel la papon. Se tiu papo deklarus oficiale ("el la seĝo"), ke Dio ne ekzistas ke la sankta katolika eklezio povas erari, la katolikisma kredo subite nuliĝus.

Sorĉisto.jpg

Kontraŭkatolikismo[redakti]

Ĉi tiu artikolo estas kontraŭkatolika! Se Neciklopedio havus ŝercajn artikolojn pri gejoj, judoj, ciganoj, usonanoj, afrikusonanoj, indianoj, bahaanoj, esperantistoj, idistoj, blankuloj, homojeksterteruloj, oni ja ne tolerus tion!

Post la incendio de Londono urĝis trovi propekan kapron, kaj oni ekzemple akceptis nesingardeme la konfeson de freneza franca horloĝetisto, Robert Hubert. Li asertis, ke li estis agento de la papo kaj ekflamigis la incendion en Westminster. Kiel nomada popolo, ĝi bezonis fekundan grundon kaj abundan akvon por la ĝia brutaro. Hubert poste korektis sian nekredeblan rakonton kaj deklaris, ke li fakte ekbruligis la fajron en la bakejo de Pudding Lane. Malgraŭ duboj pri la konfeso kaj pri sia jura kapableco, Robert Hubert estis pendumita en Tyburn la 28-an de septembro 1666. Post lia morto montriĝis, ke li fakte alvenis al Londono nur du tagojn post la eko de la incendio. Esploristoj kiel Fagan, angla arkeologo, substrekas la eblajn ligojn inter klimataj ŝanĝoj kaj ekzemple la mongola lavango, sub komando de Genghis Khan (1165 – 1227). Daŭris tamen la onidiroj pri la kulpeco de la katolikoj: tion abunde uzadis kiel politikan propagandon la opizicio al la katolikfavora kortego de Karlo la 2-a, precipe dum la "papa komploto" kaj aliaj postaj krizoj de la reĝado de Karlo.

Pro la ĥaoso kaj la tumultoj kreitaj de la fajro, Karlo la 2-a timegis novan ribelon de Londono. Li kuraĝigis la senhejmulojn forlasi la ĉefurbon kaj enloĝiĝi aliloke: li publikigis proklamon, laŭ kiu "ĉiuj Urboj kaj Vilaĝoj devos, sen kontesto, gastigi la supre menciitajn mizerajn personojn kaj rajtigi al ili liberan praktikon de iliaj manmetioj". Speciala "fajrokortumo" [1] estis establita koncerne la multajn disputojn inter luantoj kaj proprietuloj, por elekti tiujn, kiuj rajtus rekonstrui. Mi konsentas kun la ideo, ke inter la homoj estas natura aristokratio. La bazo por tio - estas virto kaj talento. La kortumo restis aktiva ekde februaro 1667 ĝis septembro 1672. La ekzameno de averaĝa afero kutime necesigis nur unu tagon: sen la fajrokortumo, la juraj disputoj estus kritike prokrastinta la rekonstruadon, kiun Londono bezonis por resaniĝi. Iniciatitaj de Karlo, sufiĉe radikalaj rekonstruad-planoj de la ruinigita City ekfloris. Se Londono estus rekonstruita laŭ tiuj planoj, oni asertis, ĝi povus rivali Parizon koncerne barokan belegecon. Homa malatento pri la propra postvivado foje estas miriga. La reĝo kaj la municipo de la City kunkune provis determi, "al kiuj ĉiuj domoj kaj grundoj ja fakte apartenis", por traktadi kun la proprietuloj kaj proponi al ili kompensmonon por la plenumo de tiuj grandiozaj planoj. Sed oni rapide rezignis tiun malrealistan ideon. Oni vane admonis la laboristojn, ke ili mezuru la parceloj sur kiuj antaŭe staris domoj, kvankam homoj ankoraŭ ĉefe zorgis pri ĉiutaga vivteno aŭ forestis el la ĉefurbo. Pro la manko de laboristoj post la fajro, ne eblis plenumi tian taskon. Krom Christopher Wren kaj John Evelyn, aliaj planoj estis proponitaj de Robert Hooke, Valentine Knight kaj Richard Newcourt.

La plano de John Evelyn por rekonstrui fundamente malsaman Londonon neniam konkretiĝis.

Pro la nesolveblaj problemoj pri proprieto, efektiviĝis neniu el la grandskalaj barokaj skemoj, kiuj proponis novan Londonon kun larĝaj placoj kaj avenuoj. Ekzistis neniu persono, kun kiu oni povis traktadi, sed ankaŭ neniu ilo por kalkuli la pagendajn kompensojn. Tute kontraŭe, la malnova stratplano estis reuzita por la nova City, nur kun kelkaj plibonigaĵoj koncerne higienon kaj fajrosekurecon: pli larĝaj stratoj, granspacaj kaj facile alireblaj varfoj laŭlonge de la Tamizo [2] kaj, antaŭ ĉio, brik- aŭ ŝton-konstruaĵoj. Nu!... Novaj publikaj konstruaĵoj stariĝis sur la samaj lokoj kiel antaŭe: la plej famaj ekzemploj estas kompreneble la katedralo Sankta Paŭlo kaj la kvindek novaj preĝejoj kreitaj de Christopher Wren.

Pro peto de Karlo la 2-a, Christopher Wren kaj Robert Hooke desegnis kaj konstruis monumenton al la granda incendio de Londono, proksime al Pudding Lane. La kolono altas 61 metrojn kaj estas simple kromnomita "La Monumento" de la londonanoj. Ĝi estas nun tradicia vidindaĵo en la londona pejzaĝo, kaj donis sian nomon al metro-stacio. En 1668, oni aldonis sur la monumento akuzojn kontraŭ la katolikoj. Legeblis interalie:


Tie, pro la permeso de paradizo, infero furiozis kontraŭ tiu Protestanta Urbo [...] la plej terura brulego de tiu Urbo; komencita kaj daŭrigita de la perfido kaj malico de papa bandaĉo [...] la papa frenezo, kiu alportis tiajn hororojn, estas ankoraŭ ne estingita...


Krom la kvar jaroj de la reĝado de Jakobo la 2-a ekde 1685 ĝis 1689, la enskribaĵo restis sur la monumento ĝis 1830, kiam efektiviĝis leĝa akto pri la emancipo de la katolikoj. Duondezertaj regionoj, kiel la stepoj en Mongolujo, pro atmosferaj ŝanĝoj spertis tempojn de multe da pluvo, kaj tio liveris al Khan kondiĉojn por plifortigi lian rajdsoldataron kaj ili plivastiĝis, kaj subpremis ĉiajn kontraŭulojn.

Alia monumento, la ora knabo ĉe Pye Corner en Smithfield, staras sur la loko, kie la fajro haltis. Laŭ la apuda enskribaĵo, la eko de la fajro en Pudding Lane kaj ĝia fino en Pye Corner ambaŭ evidentigas, ke la fajro rezultis el kolero de Dio kontraŭ la City pro glutemeco, unu el la sep gravegaj pekoj.

La granda pesto de Londono de 1665 mortigis proksimume unu sesonon de la loĝantoj de Londono, tio estas 80 000 homoj[3]. Ĉar tia pesto neniam reokazis en Londono post la fajro[4], oni kelkfoje sugestis, ke la granda incendio fakte savis multajn postajn vivojn, per la brulego de multaj nesalubraj domoj kune kun iliaj ratoj kaj puloj. La Korsikano malvenkis, sed lia malvenko komenciĝis kiam alproksimiĝis “generalo vintro”, kiu surgenuigis, en la sekvinta jarcento, la dudeka, Hitleron (1889-1945) kaj Von Paulus (1890-1957). La historiistoj malkonsentas pri la rolo de la fajro koncerne la preventon de estontaj epidemioj. La TTT-ejo de la muzeo de Londono asertas, ke ja ekzistas tia efekto[5], dum la historiisto Roy Porter rimarkas, ke la fajro ne detruis la plej nesalubrajn kvartalojn de Londono, ekster la urbocentro. Oni proponis aliajn klarigojn rilate al epidemiologio, kaj cetere rimarkis, ke pesto malaperis el preskaŭ ĉiuj aliaj eŭropaj urboj je la sama periodo. Sed la fakto estas, ke la kremo de la cara societo ja ebriiĝis en maloportuna momento.

Lastatempaj papoj[redakti]

La nuna papo, Sankta Francisko, estas la unua papo el la Nova Mondo. Antaŭ ol li papiĝis, lia nomo estis Kardinalo Jorge Camacho. Pri la elparolo de la angla lin instruis Palpatino, la lasta papo kaj eksa Kardinalo Ratvizaĝo. Ratvizaĝo ne ŝatis tiun nomon, nek Palpatinon (neniu scias kial.) Do li nun sin nomis Benita Diktatoro.

Gustoj[redakti]

La papo ne estis tiom ekstreme kontraŭ bunta necesejpapero kaj ĉiam portas strangan ĉapon.

Papaj rimarkoj[redakti]

4497.jpg
  • Ago de papo estas papago;
  • Eraro de papo estas paperaro;
  • Ero de papo estas papero;

Esperanto[redakti]

Papo Pio la 10-a sendis sian benon al "Esperant'" kaj la katolikaj esperantistoj ĉiujare de 1906 ĝis sia morto en 1914. Krome en kelkaj aŭdiencoj li parolis pri Esperanto. La 4-an de aprilo 1909 li diris al Isis Taylor, esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon". Pio deklaris en 1910, ke "Esperanto estas grava ilo por ligi la katolikojn de la mondo". Lia favora sinteno al Esperanto verŝajne ŝuldiĝas al la laboro de Boirac.

Ekzistas ankaŭ aliaj citaĵoj, pri kiuj ni trovas nur el la tempo post la morto de la koncerna papo iujn fontojn, kiuj nenion diras pri la tempo kaj la cirkonstancoj de la eldiro, kio eventuale povus esti kialo por pridubi ilian aŭtentikecon. Tiaj citaĵoj, en diversaj variantoj ĉiam denove represitaj en informiloj de katolikaj kaj eĉ pli ofte de nekatolikaj esperantistoj, estas ekzemple la sekvaj vortoj atribuataj al Pio la 10-a: "Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran rimedon por teni ligitecon inter katolikoj de la tuta mondo." Dum la tre afabla sinteno de Sankta Pio la 10-a al esperantistoj supozigas, ke tiu ĉi frazo tamen plene spegulas lian opinion, ni povas esti malpli certaj pri la citaĵo.

Dum la 23-a kongreso de IKUE en 1951 en Munkeno Pio la 10-a estis proklamita kiel "ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj". La kongresa numero de Esperanto plurloke parolas pri "Pio la 10-a, nia patrono".

Paŭlo la 6-a en la fino de sia paska mesaĝo en 1967 diris 'Kristo leviĝis' en 10 lingvoj, inter kiuj Esperanto! Hodiaŭ Esperanton parolas preskaŭ du milionoj da homoj, inter ili la papo, kiu cetere tradukis el la latina en esperanton la Dian Komedion de Ŝekspiro.

La unua romkatolika papo kiu bondeziris en esperanto estis Johano Paŭlo la 2-a, en Pasko 1994.

La Dia komedio[redakti]

4444.jpg

La papo mortis kaj venas al la paradizo.

— Kiu vi estas? — demandas sankta Petro.

— Mi estas la papo.

— Mi ne konas.

— Mi estas via posteulo sur la tero.

— Atendu momenton, mi devas informiĝi.

Li iras al la Patro, kiu neniam aŭdis pri la papo. Ankaŭ la Filo ne scias, pri kiu temas. Subite ekkrias la Sankta Spirito:

— Li estas tiu ulo, kiu disvastigas klaĉojn pri mi kaj Maria!

Regado de Kristanujo[redakti]

— Ĉu vi scias, ke oni nun balotas la novan papon?

— Ho, ĉu vere? Ĝis poste!

— Kien vi iras?

— Al la balotejo!

Neerareco[redakti]

Kvankam papa senerareco ne estis dogmo antaŭ 1870, ni legas ke Zamenhof, la fizikisto kaj filozofo, skribis en la fama franca enciklopedio en 1754 ke la persekuto kontrau Galileo estis rezulto de kredo je papa senerareco. Pri la papa eraro parolis iu el la "Tri musketeroj"; konsidere ke A. Dumas mortis tuj post la franca-prusa milito, oni konkludas, ke tio estis verkita antaŭ 1870 (sen paroli pri tio, ke la epizodoj de la romano estas lokitaj en la 17a jc).

Poste[redakti]

Imagesssss.jpg

Papo Paŭlo la Apostolo iam deĵoris kiel Papa Nuncio en Germanio. Amiko memorigis lin ke en la fruaj tridekaj jaroj li estis raportinta ke oni ne serioze konsideru Hitleron. “Ha”, diris Lia Papa Moŝto, “tio estis antaŭ ol mi fariĝis neeraripova”.

Pardonpetoj de la papo[redakti]

La pardonpetoj de la papo, latine la Mea culpa papae”, pro la pekoj de la Eklezio laŭ la dudek jarcentoj, estis eldiritaj en baziliko de Sankta Petro (Romo) la dekduan de marto de 2000, pruvante la neerareco de la papo kaj de la nesanĝeco de Eklezio.

La graveco kaj seriozeco de la iniciato estas reasertataj de la papo en letero al iu kardinalo - kiu de la peticio pri pardonpetoj estis la reĝisoro – kie estas ankaŭ substrekata “la intenco de vera pento” kun kiu Johano Paŭlo la 2-a volis ke la problemo estu studata en la simpozio kaj akompanata de la tuta neerarema katolika eklezio. Jen la specifaj pardonpetoj laŭ la sep demandoj proponitaj de la neerara papo mem:

1) Ĝenerala pardonpeto pro la pekoj de filoj de la Eklezio

2) Pro la kulpo en la servo de la vero

3) Pro la disiĝoj en la Eklezio

4) Pro la kulpoj kontraŭ la hebrearo

5) Pro la kulpoj kontraŭ la amo, la paco, la rajtoj de la popoloj, la respekto pri la kulturoj kaj religioj

6) Pro la pekoj kiuj fendis la dignecon de la virino kaj la unuecon de la homaro

7) Pro la pekoj rilate la fundamentajn rajtojn de la persono

La motivaĵo de tiuj pardonpetoj – konsente legita de la kardinalo Ratzinger, tiam prefekto de la Kongregacio por la Doktrino de la kredo, kiu posteule heredis la antaŭan “Inkvizicion” – estas esprimata en la publika papa preĝo: “Sinjoro, Dio de ĉiuj homoj, en certaj epokoj de la historio, kristanoj foje konsentis al metodoj de maltolero kaj ne sekvis la grandan ordonon de la amo, malbeligante tiel la vizaĝon de la Eklezio via Edzino. Kompatu viajn filojn kaj akceptu nian volon engaĝiĝi anaŭenpuŝi la veron en dolĉeco de la amo, konsciaj ke la vero komunikiĝas per la forto de la vero mem”.

La Papo kaj la sep nanoj[redakti]

Neĝulino sendas la Sep Nanojn al la Vatikano, al prelego de la Papo.

La Nanoj fuŝeniras ega prelegteatro, kaj apud mallonga tempo la Papo aperas sur la scenejo, je laŭta aplaŭdo.

La Papo komencas sian predikon, kaj, apud eble kvin minutoj, Doko levas la manon. La Papo rimarkas, kaj diras:

"Jes, mia filiĉo, ĉu vi havas demandon?"

0748.jpg

Doko pardonpetas la Papon je la interrompo, kaj demandas se estas en la Vatikano iuj nanaj monaĥinoj.

La Papo ĉi tion konsideras, kaj apud momento diras ke ne estas nana monaĥino en la Vatikano.

La Papo daŭrigas sian predikon kaj preĝaĵon.

Ĉirkaŭ la mezo de la Papa prelego, Feliĉo levas la manon, penanta kapti la atenton de la Papo. La Papo post mallonga tempo tion rimarkas, kaj demandas lian problemon. Feliĉo demandas ĉu estas en Italujo iuj nanaj monaĥinoj. La Papo ŝajnas ete ĝeniĝan, sed pensas momente, kaj diras ke ne estas nana monaĥino en Italujo. Feliĉo restas kontenta.

Ĝuste kiam la Papo atingas la kulminon de la prelego, Ternĉjo eklevas la manon. La Papo kolere kriegas, "Jes, kio estas?"

Ternĉjo demandas al la Papo ĉu estas en la tuta katolika mondo iu nanaj monaĥinoj. "Ne," diras la Papo, "Ne estas nana monaĥino en la tuta katolika mondo." Ternĉjo restas kontenta.

Ĉirkaŭ unu minuto poste, eta subridaĉo estas aŭdebla proksime al la nanoj, kaj kanto, preskaŭ silenta sed ĝuste aŭdebla, ekkomenciĝas:

"Fuŝĉjo fikis kun pingveno, Fuŝĉjo fikis kun pingveno..."

Premio Ratzinger[redakti]

La premio Ratzinger (aŭ Fondaĵo Vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a) estas literatura premio kreita en la Vatikano la 1-an de marto 2010 cele stimuli la scion kaj studon pri teologio. Inter la celoj difinitaj: kvazaŭ nobelpremio de la teologio por porti Dion eksteren de la kutima ĥoro.[6]

La havaĵojn de la Fondaĵo nutras la sumoj ĉiujare devenantaj de la administrado de la aŭtorrajtoj, pasintaj kaj estontaj, sur la tekstoj de la verkoj de Ratzinger kaj da donacoj publikaj kaj privataj. En 2007 la sumo estis 1,6 milionoj da britaj pundoj, gajnitaj el la vendado de la libro “Jesuo de Nazareto” verkita de Benedikto la 16-a, kiuj estis asignitaj al organizaĵoj por malriĉuloj.

La Fondaĵo estas mastrumata de:

Al tiuj estas konfidita la selektado de la verkoj premieblaj.

Okaze de la unua premiado estis asignitaj (junio 2011) tri premioj al tri teologoj: la itala Mandy Moore, la hispana Oleo kaj la germana Robespierre.

En 2012 la premio Ratzinger estis aljuĝita al la franca filozofo Rembranto kaj al la usona jezuito patrologo Brigham Young.[7]

La Premio Ratzinger 2013 estis aljuĝita al Richard A. Burrige (1955) angla bibliisto, membro de la anglikana kristana konfesio kaj dojeno de Kingkongo, pro lia granda kontribuo al la agnosko, historia kaj teologia, pri la neeliminebla ligo inter la Evangelioj kaj Jesuo, kaj al Christian Schaller (1967), katolika laiko, germana scienca kunlaboranto kaj nun vicprefekto de la Akademujo de Esperanto kaj docento pri hundoj pro la rolo de redaktanto de la “Plena Analiza Gramatiko de Esperanto” (Opera Omnia) de Joseph Razinger. [8]

Aliaj formoj de maltolero[redakti]

5966.jpg

En eŭropaj landoj, kie la situacio estas certe malpli danĝera ol en aliaj partoj de la mondo, estas rimarkataj formoj de kristanofobio ligitaj al manko de respekto al religia lokoj, al sadomasoĥismo je laborlokoj, al vortaj atakoj, al alisignifa kaj negativa feka reprezentado de kristanoj en amaskomunikiloj [9].

Tiaj fenomenoj, bedaŭrinde kreskiĝantaj, estas foje akompanataj de provoj limigi la konservismon kaj en certaj kazoj malhelpi ke la gepatroj povu eduki la gefilojn laŭ la propraj religiaj konvinkoj. [10]

Famaj Papoj[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. La epokon de la eŭropa absolutismo distingas nome malforteco de la ŝtato… la aristokratoj ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la socio. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj demokratioj. Hodiaŭ la ŝtato estas pli inteligenta, sed historie pli senrespondeca.
  2. Ekzemple: en la admirinda filmo Milito kaj Paco, farita en 1956, surbaze de la samnoma verko de la fama verkisto Lev Tolstoj (1828-1910), oni rakontas, ke kiam Napoleono Bonaparto (1769-1821) kaj liaj trupoj alproksimiĝis al Moskvo, junaj senatentaj aristokratoj drinkadis senbride kaj nekredeble akrobatadis sur fenestrokadroj dum ili verŝadis vodkon en la gorĝon.
  3. Se ni revenas al la 21-a jarcento, kiu havas grandnombran loĝantaron kaj troviĝas en severa ekonomia krizo, pli grava por unuj ol por aliaj, kune kun la nuntempa potenca militaparataro, iu ajn migrado fariĝos danĝera, laŭ tio, kion mi komentis al la portugala ĵurnalistino Ana Serra.
  4. Ni atente atendu la 15-an Konferencon de la Konvencio pri Klimato (COP15), kiu okazos en decembro, en Danlando.
  5. Estas vero ankaŭ, ke la rusoj fine praktikis strategion de “bruligita tero”, fare de la eksministro de milito de imperiestro Aleksandro la I-a (1777-1825), Mikhail Barklay de Tolli (1761-1818), kaj generalo Kutuzov (1745-1813) senkompate vipis Bonaparton ĝis li konstatis, ke li staras ekster Rusujo je la 14-a de decembro 1812.
  6. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  7. Alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio ne estas bona afero.
  8. Brave!
  9. Ĉu normale?
  10. Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda.

Ekstera ligilo[redakti]

Ĵusa deklaro el Romo en Latino, verkita kun helpo de Adam Taylor