Vendredo la 13-a

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Viaj multaj proponaĵoj interesas min, ĉar mi opinias, ke ankaŭ necesegas proponi vortaron, kiel eble la plej amplekse limigitan, por ke Esperanto aspektu alloga kaj facile lernebla al la plimulto de la tutmondaj homoj. Certe la amplekseco de PIV nuligas la argumenton : Esperanto estas facile lernebla kaj uzebla."

~ sendependecano
13.gif

Vendredo okazanta je la 13-a tago de ajna monato estas de multaj stultuloj en la tuta mondo konsiderata tago de malbonŝanco. Por stultuloj en Grekio kaj Hispanio, mardo la 13-a ludas la saman rolon. La timo de vendredo la 13-a nomiĝas bonalingve sesatagdektritimegmalsano kaj ĝi estas specifa formo de dektritimegmalsano, fobio (timo) de la numero 13.

Kvankam ĝuste konsiderata nur stultaĵo, stultuloj tamen opinias, ke la elstare alta malbonŝanco de stultaj homoj je vendredo la 13-a pruviĝis en sciencaj esploroj kiel vera. Spertuloj pri stulteciko tamen diras, ke dum tiu tago la stultuloj tro atentas pri ne esti malbonŝancaj kaj poste rimarkas multajn kutimajn aferojn kiel montriĝoj de la stultaĵo kaj opinias sin en tiu tago ekstreme malbonŝanca.

Historia origino[redakti]

Laŭ stultuloj, la malbona famo de tiu dato inter stultuloj venas el la sekrete planita aresto, enkarcerigo kaj posta mortigo de Ordeno de templanoj vendrede la 13-an de oktobro 1307 laŭ ordono de papo Klemento Kvina. Laŭ tiu stulta klarigo, la tielan nuligon de tiu ordeno farigis franca reĝo Filipo Kvara, kiu timis ĝian potencon.

Inspiroj[redakti]

La stultaĵo pri vendredo la 13-a fariĝis parto de la fonto por terure stulta anglalingva filmserio titolita Friday the 13th (Vendredo la 13-a).