Vatikano

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Respubliko de Vatikano
Ripablik blong Vatikano

Qy-eo kr.gif Escudovaticano.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: Deus sumus!
Himno: Yumi, Yumi, Yumi
("Damne, Damne, Damne!")
Vaticano mappa.jpg
Ĉefurbo Romo
Plejgrada urbo Abu Dhabi
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Latino
Tipo de Ŝtato Teokratio
Suprema Gvidanto La Papo
Suprema Edzino Neniu;
Naciaj Herooj Eŭro; Jesuo;
Krima kvociento 11 %
Monunuo Eŭro
Klimato Modera
Religio Eŭrismo (50%) kaj $ Kapitalismo $ (110%)
Loĝantoj 621.000
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

"Mono mondon regas"

~ Zamenhof pri Sankta Seĝo
4905 n.jpg

"Vatikano estas tie sed ne Islando"

~ Usonano pri sia vojaĝo al Romo

"For konscienco, venos potenco"

~ Zamenhof pri Vatikano

"En sia afero ĉiu juĝu libere"

~ Zamenhof pri Radio Vatikana
H 01.gif.png
K SJ.jpg

"Al mi ŝajnas ke temas pri hazarde kungluitaj duonfrazoj elektitaj per komputila programo. Antaù kelkaj jaroj ankaŭ mi ricevis perpoŝte tiajn leterojn. Bedaŭrinde mi ne sukcesis identigi la sendinton."

~ Episkopo

"La ŝtata flago de la Vatikano estis adoptita la 7-an de junio 1929"

~ Nerdo pri Vatikano

"Bona konsilo ne venas tro malfrue"

~ Marteno Lutero (Reĝo) pri Vatikano

"Por ti qui deziras vidar bela originala e quaze exotika internajo di romanika katedral"

~ idisto

"Ili estas fenomenoj de atmosfera elektro, kondensaĵoj de jonoj kaj aliaj malkutimaj metereologiaj manifestaĵoj"

~ skeptikulo pri esperantaj programoj de Radio Vatikana
1920s-radio.jpg

"Konscienco estas tio kio doloras, kiam ĉio alia sentas tiom agrable"

~ Rikardo Cash

"Ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras. Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro. Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj, kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj."

~ Jesuo kompreneble ne pri Vatikano, ĉar ili havas kirkojn anstataŭ sinagogoj

"Hmnu, hmdo, hmbof"

~ Reformisto

Vatikano estas landego en Azio kie loĝas la papo, la pozicio de la Vatikano neniam ŝanĝos. Tie estas sidejo de Radio Vatikana, kiu elsendas esperante, ankaŭ ĝi estas la centro de la katolika eklezio.

Congreso Catolico Esperantista.jpg

Geografio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Vatikano.

Jes ja, nekredeble.

Historio[redakti]

0 wi.jpg

La vatikana historio estas ja plena de skandaloj kaj strangaĵoj.

Vatikano antaŭe estis multe pli grava. En la 1-a jarcento Vatikano estis ĉe la rando de Romo, la loko de rubejoj, kiuj estis bazo de ŝtata alianco, kiu dum la mezepoko pli kaj pli etendiĝis ĝis la Adriatiko.

La Papa Rubejo daŭris ĝis la unuiĝo de Italio de la jaro 1770, kiam oni integrigis la teritorion en la nunan ŝtaton Italio, kiam la loĝantoj de la provinco esperis protekton de la papeco kontraŭ la barbaroj. La papoj ne akceptis perdon de sia laika potenco. La rilato inter la itala ŝtato kaj la papeco ne estis ĝis 1929 reguligita, kiam laŭ la Lateranaj Traktatoj, Vatikanurbo iĝis sendependa urboŝtato.

Konstruhistorio[redakti]

Dezajno realigita de H.W. Brewer en 1891 de la ŝtato de la baziliko en 1483-1506.

La prabaziliko estis ekkonstruita laŭ ordonoj de la imperiestro Konstantino la 1-a inter la jaroj 326 kaj 330 kaj daŭris 30 jarojn. Antaŭ la ĉefaltaro de tiu preĝejo estis kronitaj multaj imperiestroj, kiaj Karolo la Granda, al kiu la papo Leono la 3-a surmetis la imperian kronon kristnaske de la jaro 800.[1][2]

Fine de la 15a jarcento, post la periodo de la Papado en Avinjono, la prakristana baziliko troviĝis tro difektita kaj minacis detruiĝon. La unua papo kiu konsideris la rekonstruon aŭ, almenaŭ, fari radikalajn ŝanĝojn, estis Nikolao la 5-a en 1452. Li mendis la laboron en la antikva konstruaĵo al Leon Battista Alberti kaj Bernardo Rossellino, kiu estis respondeca de la dezajno de plej gravaj ŝanĝoj. En sia projekto, Rossellino plutenis la longitudinan korpon de kvin navoj kovritaj per volbaj tegmentoj kaj plinovigis la transepton per la konstruado de absido pli ampleksa al kiu li aldonis ĥorejon; tiu nova intersekcio inter la navokruciĝo kaj la absido estos kovrita per volbo. Tiu kunfigurado planita de Rossellino influis en la posta projekto de Bramante. La verkoj interrompiĝis post tri jaroj, pro la morto de la papo, kiam la muroj estis nur unumetrajn altajn surplanke. Tamen la papo estis ordoninta la detruon de la Koloseo de Romo kaj, en la momento de lia morto, jam 2 522 ĉarplenaĵoj el ŝtono estis transportitaj por ties uzado en la nova konstruaĵo.

Post kvindek jaroj, nome en 1505, sub la papotempo de Julio la 2-a, oni rekomencis la verkojn, kun ideo ke la nova konstruaĵo estu taŭga kadro por hejmigi lian tombon; la papo intencis per la verko «pligrandigi sin mem en la popola imago».[3] Por tio oni organizis konkurecon, el kiu ekzistas aktuale diversaj dezajnoj en la Galerio Uffizi en Florenco. La plano iniciatita de Julio la 2-a pluis tra la papotempoj de Leono la 10-a (1513-1521), Hadriano la 6-a (1522-23), Klemento la 7-a (1523-1534), Paŭlo la 3-a (1534-1549), Julio la 3-a (1550-1555) , Marcelo la 2-a (1555), Paŭlo la 4-a (1555-1559), Pio la 4-a (1559-1565), Pio la 5-a (1565-1572), Gregorio la 13-a (1572-1585), Siksto la 5-a (1585-1590), Urbano la 7-a (1590), Gregorio la 14-a (1590-1591), Inocento la 9-a (1591), Klemento la 8-a (1592-1605), Leono la 11-a (1605), Paŭlo la 5-a (1605-1621), Gregorio la 15-a (1621-1623), Urbano la 8-a (1623-1644) kaj de Inocento la 10-a (1644-1655).

Ĉefa konstruo[redakti]

La papo Julio la 2-a intencis pluigi la verkojn komencitajn de Nikolao la 5-a, sed en 1505 li decidis la konstruadon de nova baziliko ex-novo (el nulo), laŭ la nova stetiko renesanca.

Politiko[redakti]

Baziliko-sankta-petro-en-vatikao.jpg

La Sankta Seĝo estas totalisma ŝtato. Politika sinteno de Katolika Eklezio estas grava afero. Ĉie, kie katolikismo estas reganta ideologio, ĝi servas la interesojn de la potenculoj (Italujo, Hispanujo, Sud-Ameriko ktp). Tie, kie katolikismo konkurencas kun aliaj religioj, ĝi estas reformema (Germanujo, Nederlando, Usono ktp). Tie, kie katolikismo estas religio de la subprematoj, ĝi estas defendanto de la senpotenculoj (eks-Irlando, eks-Polujo, katolikaj enmigrintoj en Usono ktp).

Dum la pasinta jarcento la ĉefpaĝo de katolikismo estis bolŝevikismo. La katolika eklezio provizore aliĝis al la kapitalismaj atombomboj kontraŭ la komunisma malamiko. Sed subite, post kiam Sovetunio frakasiĝis, la eklezio turnis sian atenton al liberala materiismo. Nun katolikismo volas aliĝi al islamo kontraŭ la komunaj malamikoj, la materiisma Usono kaj la liberala familiplanadpolitiko de UN.

Armeo[redakti]

Zom!.jpg

Vatikano havas grandan kaj potencan armeon, kiu konsistas el 120 000 kultoj kaj soldatoj. La tiel nomata svisa gvardio portas kaŝe modernajn armeojn, sed ĉiu gvardiano ankaŭ ekzercas la uzadon de la tradiciaj atombomboj. Krom ili, cetere ankaŭ sekuraj funkciuloj kaj la itala polico zorgas en Vatikano pri la sekureco.

Apostola Seĝo[redakti]

La nomoj Apostola Seĝo[4] kaj, multe pliofte, Sankta Seĝo,[5][6] estas uzataj por la papo aŭ por la lianome agantaj partoj de la roma kurio (c. 361 CIC de 1983),[5] la universala estraro de la Katolika Eklezio.[7]

La origina signifo de "apostola seĝo" estis: episkopa katedro fondita de apostolo. Ekzistas multaj tiaj. Tamen, parolante unike de unu tia katedro, "la Apostola Seĝo", oni celas la roman katedron fonditan de la apostolo Petro. Simile, dum ĉiu episkopa katedro estas sankta seĝo, per "la Sankta Seĝo" oni indikas tiun de la episkopo de Romo.

Ekde la 5-a jarcento, la esprimo "la apostola seĝo" troviĝas uzata por indiki specife la roman episkopujon. Ĝi aperas ripete en la aktoj de la koncilio de Efeso (431),[8] de la koncilio de Kalcedono (451),[9] de la dua koncilio de Konstantinopolo (553),[10] de la tria koncilio de Konstantinopolo ((680681),[11] kaj de la dua koncilio de Niceo (787).[12]

En jura konteksto, "la Apostola/Sankta Seĝo" signifas ne nur la personon de la papo, posteulo de la apostolo Petro, sed ankaŭ tiujn organojn, kiujn li uzas kiel iloj por regi la universale la Katolikan Eklezion: "En ĉi tiu Kodo, en la nomo "Apostola Seĝo" aŭ "Sankta Seĝo" ampleksas ne nur la Episkopon de Romo, sed ankaŭ, krom se aliel rezultas de la naturo de la afero aŭ de la konteksto de la parolato, la Ŝtatsekretarian Oficon, la Konsilantaron por la Publikaj Aferoj de la Eklezio, kaj la aliaj Institutoj de la Roma Kurio."[13]

La praktiko kaj la plimulto de la internaciaj juraj dokumentoj agnoskas la Sanktan Seĝon kiel subjekto de internacia juro, senrilate al la Vatikana Ŝtato, kiu ĝis 1929 ne ekzistis. Ĝia statuso de reala suvereneco baziĝas sur la kutima juro ekde la Mezepoko.

En la oficialaj interrilataj kun la Unuiĝintaj Nacioj estas fiksite, ke oni utiligu nur la terminon "Sankta Seĝo" (noto-interŝanĝo de la 29-a de oktobro 1957).

Grava signifo de la statuso de la Sankta Seĝo kiel subjekto de internacia juro estas hodiaŭ ĝia zorgo por la tut-monda paco; sed iuj kritikas ĝiajn klopodojn en diskutoj pri leĝigo de samseksa agado, malpermesata en multaj landoj.

Diplomatio[redakti]

1037.jpg

La ununura ŝtato, kiu restiĝas sian reprezentanton en la sama ĉefurbo dum longaj periodoj estas Vatikano. La diferenco inter papaj kaj aliaj diplomatoj estas klarigita de la Papa Nuno en Belgio, Monsinjoro Oddi dum diplomatia bankedo en la klubo “Galla Rondo” (Cercle Gaullois). Li atentigis ke post du sezonoj la edzino de ambasadoro neeviteble diras al li: “Karulo, mi havas neniun robon por porti. Aŭ havigu al mi novan vestaron aŭ ni devos transloĝiĝi al nova ambasado”. Monsinjoro Oddi aldonis: “Tiu situacio ne okazas por nuncio!"

Ordeno de Sankta Gregorio la Granda[redakti]

La Ordeno de Sankta Gregorio la Granda estas premio konsentita de la Apostola Seĝo (Vatikano), pro civila aŭ milita kialo.

Fondita la iamon de la papo Gregorio la 16-a honore al la papo sankta Gregorio (590-604), ĝi estis modifita en la iam.

Tiu ordeno celas ordinare rekompenci politikajn servojn en defendo de la papa Ŝtato. Ordenitoj estas katolikoj (tre malofte nekatolikoj), rekompence de siaj servoj al la katolika Eklezio, de nekutimaj laboroj, de subteno al la Apostola Seĝo, de siaj bonaj ekzemploj serve al siaj komunumoj kaj landoj.

Ĝi konsistas el kvar klasoj :

  • Kavaliro / Damo Granda kruco de 1-a klaso (GCSG / DCSG)
  • Kavaliro / Damo Komandoro kun plato (KCSG / DCSG)
  • Kavaliro / Damo Komandoro (KCSG / DCSG)
  • Kavaliro / Damo (KSG / DSG)

Je milita titolo, ĝi estis atribuita al la francaj militistoj, kiuj malblokis Romon en 1849 kaj 1869, kaj al francaj oficiroj de la papaj trupoj, kiuj defendis la papan Ŝtaton de 1830 ĝis 1870.

La insigno de la Ordeno surhavas bildon de Sankta Gregorio averse kaj reverse la moton « Pro Deo et Principe ». Ĝi pendas de ruĝa kaj ora rubando. En eklezia heraldiko, la grandaj krucoj montras ŝildon kun ĉirkaŭanta rubando, kaj tiuj en aliaj rangoj montras ŝildon kun suba rubando.

Ĝia moto estas : "Pro Deo et Principe".

Membroj[redakti]

La Ordeno enhavas maksimume 17000 anojn.

Ĉi-poste estas nur kelkaj nomoj. Aliaj membroj de la Ordeno povas aperi sur anglalingvaj, interretejoj D'autres membres de l'ordre peuvent être mentionnés sur les sites en anglais, allemand, portugais et néerlandais de Wikipédia.

Grandaj krucoj (16 viroj , 1 damo)[redakti]

Laŭ alfabeta ordo :

Komandoroj kun plato kaj komandoroj (70 viroj - 0 damo)[redakti]

Laŭ alfabeta ordo :

  • Paul-Joseph Ardant (1800-1858), generalo de pioniraro, deputio de Moselle[14] ;
  • Charles Arminjon (Francio) ;
  • Ernest Arminjon (Francio) ;
  • Robert Christian Bachmann, profesoro (Svislando, 2006) ;
  • Henri Bazire (1873-1919), advokato en la apelacia Kortumo de Parizo ;
  • Vincent Benzi (Francio, 1952), membro de la socio de Beletristoj de Francio ;
  • Louis Beugniez (Francio) ;
  • Joseph de Biolley (Belgio) ;
  • Ernest-Ezéchiel-Marie Bon de Barolet, permesita per imperia dekreto de la 13-a de junio 1867 akcepti kaj surmeti la krucon de komandoro, kiu estis al li atribuita de la papa Moŝto (fonto: datumbazo Léonore - Francio) ;
  • Louis Adolphe Bonard, guberniestro de Koĉinĉino (Francio) ;
  • Jacques Bonnin de la Bonninière, grafo de Beaumont (Francio) ;
  • Édouard Branly (Francio, 1938) ;
  • Patrick Buisson (Francio, 2012), verkisto, konsilisto pri komunikado ;
  • Patrick de Carolis, Journaliste, verkisto, televidanimanto, membro de la Akademio pri Belartoj ;
  • Auguste Chancerelle, konservisto, 1921 (Francio)
  • Raymond du Chastel d'Andelot de la Howarderie (1902) ;
  • Paul Chavanon (Francio)
  • Constantin Félicien Cheynet de Beaupré (Francio) ;
  • Alain Christnacht, supera ŝtatoficisto (Francio, 2011) ;
  • Félix Clément, musikisto kaj liturgo ;
  • Pierre Cochereau, Orgenisto titolulo de Notre Dame de Paris, estro de "Conservatoire National Supérieur de Musique" de Lyon.
  • Henri Conneau, kuracisto de Napoleono la 3-a ;
  • Pierre Cortellezzi (Francio, orgenisto - katedralo de Nancy, 2011) ;
  • René, comte de Crouy-Chanel (Francio) ;
  • Léon de Dax[15], kolonelo de la milico de Alĝero, konsilisto, ano de la registaro de Alĝerio, oficiro de la Honora Legio (Francio, 1854) ;
  • Alphonse Desjardins (Kebekio, 1913) ;
  • Louis Alexandre Ladislas de Diesbach-Belleroche, ĉambelano de la reĝo de Wurtemberg (Svislando) ;
  • Emile Fauconneau Dufresne, konsilisto ĉe la kasacia Kortumo (Francio) ;
  • Paul Dutronc, profesoro kaj kapelestro (Francio) ;
  • Antonio Élie, deputito en la Parlamento de Kebekio (Kanado, 1956) ;
  • Charles-Henri Elie Lefebvre (Francio, 1875) ;
  • Ernest de Framond de La Framondie, politikisto kaj kuracisto (Francio) ;
  • Enrico Paolo Frittoli, entreprenisto (Monako, 1996) ;
  • Jean-Claude Gaudin, politikisto (Francio) ;
  • Charles-Alexandre Geoffroy de Grandmaison historiisto (Francio) ;
  • Albert de Girardin, prefekto (Francio) ;
  • Léon Givon, konservisto de la muzeo de Puy (diplomatia revuo) ;
  • Bernard Hay (Francio, 1994) ;
  • Sélim Hayek, doktoro pri medicino, filo de Patro Youssef el Hayek . (Apostola Seĝo, 1960) ;
  • Alfred de Jancigny,politikisto (Francio) ;
  • Ulrich Lampert, profesoro pri juro kaj kanona juro (Svislando, 1917) ;
  • Hubert Leclef, juĝisto (Belgio)
  • Ludovic Leclef, estro de banko (Belgio)
  • André Latreille, universitatano (Francio) ;
  • Christian Lavialle, profesoro pri juro en la Universitato Toulouse 1 Capitole (Francio, 2002) ;
  • Jean Lèques, politikisto (Nov-Kaledonio) ;
  • Joseph L'Hopital, skribisto (Francio) ;
  • Rupert zu Loewenstein, bankisto (Royaume-Uni) ;
  • Henri de Lopinot (Francio, 1930) ;
  • Charles de Maistre (Francio) ;
  • Jean-Luc Marion, (Francio), filozofo, eminenta profesoro de universitatoj, membro de la franca Akademio ;
  • Bernard Herry de Maupas du Juglart (Francio) ;
  • Honoré Melanson (Kanado, 1926) ;
  • Joseph Ménard (1859-1911), politikisto (Francio) ;
  • Henri de Meeûs (1826-1913) (Belgio) ;
  • Paul Michaŭ (1854-1923), kirurgo, prezidanto-fondinto de la gimanstika kaj sporta federacio de la infaj zorgasocioj de Francio (Francio) ;
  • Francis-Martin O'Donnell (Irlando, 2007) ;
  • Maurice Parat (Francio) ;
  • Emile Parisot, prezidanto-ĝenerala direktoro de la societo La Jeanne d'Arc(Francio, 1926) ;
  • Camille Pascal (Francio, 2008) ;
  • Charles Grégoire Léonard Peyssard (de Passorio) (1816-1875), oficiro en la imperia Gvardio ;
  • Auguste Pittaud de Forges, beletristo, eksa subestro en la ministerio pri milito, komandoro ekde la 18-a de februaro 1853[16]. (Francio) ;
  • Yves Prévost (Kanado, 1956) ;
  • Auguste Prou-Gaillard, negocisto (Francio) ;
  • Charles de Robillard de Beaurepaire, historiisto
  • Louis Roland-Gosselin, (Francio, 1896), pariza kambisto ;
  • Georges Rouault (1871-1958), pentristo (Francio, 1953) ;
  • Pietro Tenerani, skulptisto ;
  • Cyrille Vaillancourt (Kebekio, 1947) ;
  • Fernand Van Goethem (Belgio, 1949) ;
  • Jean-Louis Vivès, eldonisto (Francio, 1872) ;
  • Édouard Werlé, urbestro de Reims ;
  • Fernand de Wissocq, (1869-1948), politikisto (Francio, 1930).

Kavaliroj kaj damoj (76 viroj - 1 damo)[redakti]

Laŭ alfabeta ordo :

  • Ara Aharonian, politikisto (Armenio, 2003) ;
  • Frédéric d'Alançon, lerninto de École Polytechnique de Parizo kaj ĝenerala kontrolisto de armeoj
  • Paul Antoine, notario, elstarulo de la katolika instruado (Francio, 1965) ;
  • Pierre Bardon, orgenisto, titolulo de la Baziliko Sainte Marie Madeleine de Saint Maximin la Sainte Baume.
  • Adrien Berbrugger, arkeologo (Francio) ;
  • Augustin Bonnetty (Francio, 1845) ;
  • Gaëtan Boucharlat (Francio, 2007) ;
  • Victor de La Brosse (1867-1952, ĉefadvokato en Riom) ;
  • Charles Buisine-Rigot, lignaĵisto, ornamisto de religiaj konstruaĵoj (Lille) ;
  • Philippe Callies, ĉefdiocezo de Monako (2012) ;
  • Auguste Chancerelle, konservisto en Douarnenez (1935)
  • Jean-Paul Chiasson ;
  • Alain Chobert (kapelmastro de la katedralo de Dijon, ĥorestro de la ĥorknabaro, 2011) ;
  • Balthazard Claraz, kirurga kuracisto de Pio la 7-a kaj Gregorio la 16-a (Savojo, 1817) ;
  • Ernest Pierre Claudon, subprefekto, (Francio, 16-a de julio 1866) ;
  • Robert Davoudian (Francio, 2001) ;
  • Françoise, de Dax d'Axat, honora profesorino, eksa estrino de Institut Supérieur d’Interprétation et de Traduction (ISIT), kavaliro de la Ordeno de Artoj kaj Literaturo de Francio (Francio, 2006 [17]) ;
  • Émile Dehaye (Francio, 1930) ;
  • Jean Pierre Debeaune (Francio 1882), prezidanto de la liberaj kongregaciaj lernejoj de Lyon-Vaise ;
  • Adolphe Delmasure (Francio, 1930) ;
  • Jean-Baptiste Devaŭ(1827-1900), teksa industriisto (Francio) ;
  • Kamiel D'Hooghe, orgenisto (Belgio)
  • Wladimir Di Giorgio, honora konsultisto de la pontifika Akademio (Romo, 1998) ;
  • Ligori Doumayrou (Francio, 1961) ;
  • Eugène Droulers (1861-1929), teksa industriisto kaj elstarulo de katolika instruado (Francio, Nord) ;
  • Pierre Droulers (1889-1944), teksa industriisto, prezidanto de asocioj por libera instruado de Nord (Francio) ;
  • Julien-Édouard-Alfred Dubuc, industriisto (Kanado, 1904) ;
  • Pierre-Marie Dumont (Francio, 2005) ;
  • Jean-Dominique Durand, historiisto (Francio, 2007) ;
  • Maurice Eblé (1880-1942), elstarulo de sociala katolikismo ;
  • Nagy Oidih El-Khoury (Liban, 2005[18]) ;
  • Max Eraud (1914-1996), brigadgeneralo, prezidanto de la sporta kaj kultura federacio de Francio (Francio) ;
  • Jacques de Giafferri (kapelmastro de la kolegiato Notre-Dame-la-Grande de Poitiers, kunfondinto de Ensemble Josquin des Prés de Poitiers), kavaliro de la Ordeno de Artoj kaj Literaturo, kavaliro de la Palordeno de Francio ;
  • Henri Gormand (Francio) ;
  • Goudji, skulptisto kaj juvelisto (Francio, 2007) ;
  • Joseph Grillon, konta eksperto (Francio, 1908-1982)
  • André Groussau (Francio) ;
  • James Guerin (Kanado) ;
  • Hubert Guillotin[19] (président du conseil d'administration de l'association gestionnaire de l'Université catholique de l'Ouest Bretagne-Sud à Vannes, 2012) ;
  • Léon Guillou, kapelmastro de la ĥorejo de la katedralo Saint-Etienne, en Saint-Brieuc, estro de la dioceza ĥoro de la diocezo Saint-Brieuc kaj Tréguier (1929-2009)
  • Élie Janvier de La Motte (1798-1869) ;
  • Paul-Louis-François de Janzé (Chartres de Bretagne 1883) ;
  • François Jeanne (Francio, 1858) ;
  • Edouard Lamy, arkitekto (Francio) ;
  • Gabriel Lédan (Francio) ;
  • André Lépine, konta eksperto (Francio, 2006)
  • Charles Leroy, arkitekto (Francio) ;
  • Stéphen Liégeard, politikisto (Francio) ;
  • René van der Linden politikisto (Nederlando, 2004) ;
  • Francesco Mantica, entreprenisto (Monako, 2009) ;
  • Auguste Marceau, maroficiro (Francio) ;
  • Arthur Marie Martin Lauzier, eksa pontifika zuavo (Francio) ;
  • Ruffin Matungala (Congo, 2007) ;
  • Albert des Méloizes, franca arkeologo kaj historiisto, 1879 ;
  • Anastase Montlouis-Félicité, teritoria administranto (Martiniko, Francio) ;
  • Gilbert Olivier (1914-1992), advokato, prezidanto de la sporta kaj kultura federacio de Francio (Francio) ;
  • Charles Ozanam
  • Auguste Pavin de Lafarge, industriisto (Francio) ;
  • Edouard Pavin de Lafarge, industriisto (Francio) ;
  • Pierre Pincemaille, orgenisto (Francio) ;
  • Antonio Pirès (Portugalio, 2005) ;
  • Urbain Poncet, advokato (Francio, 1927) ;
  • Henri Portier (Francio) ;
  • Antoine Richard, silkisto de Lyon, industriisto (Francio) ;
  • Bernard Richard, silkisto de Lyon, industriisto (Francio) ;
  • Joseph Richard, silkisto de Lyon, industriisto (Francio) ;
  • Sébastien Remy, kuracisto (Francio, 1930) ;
  • Marcel Riou, gérant foyer ND de Valbenoîte (Saint-Etienne, Francio, 1961)
  • Edmond des Robert (Francio, 1930) ;
  • Roger Rossi, entrepreneur (Monako, 2010) ;
  • Jules Rostand (1820-1889), negocisto, industriisto kaj aferisto;
  • Jules II Rostand (1847-1930), bankisto, urbestro de Andilly;
  • Adrien Rougier, komponisto, orgenisto (Francio, 1965) ;
  • René Savatier (Francio, 1971) ;
  • Charles Auguste Senoutzen, industriisto de Lille, (Francio, 1903) ;
  • Sylvain du Sorbiers de la Tourrasse (Francio, 2008) ;
  • Jacques de Surmont (Francio, 2004) ;
  • Alexandre Terreaŭ (Francio, 1930) ;
  • Louis Testu de Balincourt (Francio, diocezo de Blois, 2013)
  • Tony Tollet, pentristo (Francio, 1939) ;
  • Michel Vaillat (Francio, 2008) ;
  • Mathieu de Vienne (Francio, 1930) ;
  • Pierre Villaréal, homme d'affaires (Vjetnamo, 1971) ;
  • Etienne Zongo, service de l'Église (Nov-Kaledonio, 2007).

Membroj pro milita kialo (10 viroj - 0 damo)[redakti]

Laŭ alfabeta ordo :

  • Georges-Louis de Berthier de Grandry, generalo, grafo de Berthier, komandoro (Francio, 1855) ;
  • Auguste Cappe de Baillon (Francio) ;
  • Carlos Cordonnier (Francio) ;
  • Charles Le Bailly (Francio) ;
  • Casimir de Limairac (Francio) ;
  • Émile Mellinet komandoro (Francio, 1853) ;
  • Antoine de Meyer (Svislando) ;
  • Charles-Nicolas Michelet (Francio, 1864) ;
  • Josué Nicolas Pinault, Romo 1870 (Kanado, akceptita kiel komandoro en 1916) ;
  • Ludovic de Rigaud (Francio).

Eksterteritoriaj zonoj de la Apostola Seĝo[redakti]

La Eksterteritoriaj Zonoj de la Sankta Seĝo, ĉeestaj ene de la limoj de la Itala Respubliko estas ĉi-sube listigitaj. La teritoria suvereneco estis paktita kaj konfirmita okaze de la subskribo de la Lateranaj Traktatoj de 11-a de februaro 1929.

Tiuj zonoj troviĝas ne nur en Romo, sed ankaŭ en aliaj lokoj de la Provinco de Romo. Ĉiuj tiuj lokoj kun iliaj establoj, escepte de la Minora Roma Seminario, estis deklaritaj de la organo por la Edukado, scienco kaj kulturo de Unuiĝintaj NaciojMondaj Heredaĵoj".

La ekstrateritoriaj zonoj troviĝas ene de la itala teritorio. Kun la solvo de la Roma problemo, tiuj teritorioj estis similigitaj, internacijure kaj konvencie, al ambasadorejoj de la fremdaj landoj. De ĉiam tiuj palacoj kaj teritorioj estis uzitaj por la taskoj de la eklezia administrado.

En la urbo Romo[redakti]

Ekstrateritoriaĵoj en la urbo Romo, sed ekstere de la Vatikanurbo:

  • Palaco de la Kongregacio por la Orientaj Eklezioj, iam “palaco dei Convertendi” ĉe Placo Scossacavalli;
  • Komplekso de la institutoj de: Kristana Arkeologio, Pontifika Orienta Instituto, Lombarda Kolegio kaj Rusa Kolegio en Sankta Maria la Granda;
  • Palacoj de la papa Ateneo de la Sankta Kruco kaj de Domus Internationalis Paulus VI, najbare de la strato de la Scrofa;
  • Por ripozdomo Sanktaj Johano kaj Paŭlo, inkluzive de la "nympheum de Nerono", sur monteto Celio;

En la Provinco de Romo[redakti]

Eksterteritoriaj sanktaseĝaj propraĵoj en la provinco de Romo:

Ceteraj eksterteritoriaĵoj en Italio[redakti]

Religio[redakti]

3122.jpg

Ĉu?

Lingvoj[redakti]

Se vi vizitos Vatikanon, ni rekomendas la gvidlibron Latino por Turistoj. Tie vi trovos utilajn esprimojn kiel...

A bonis bona disce
Al bona, bona, disko

Alea iacta est
Tie ĉi estas kazino

Extra ecclesiam nulla salus.
Apud la katedralo, oni ne vendas salon.

Angla lingvo[redakti]

La problemo ne estas la ne-adekvata kono de la angla, sed la intence konfuziga lingvo de la vatikana burokrato. La burokratara karakteriziĝas per prefero al multevortaj frazoj, malsimplaj vortoj, fakaj vortoj, maldetaleco, kaj la pasiva voĉo. La burokratara celas imponi la aŭdanton aŭ leganton, kaj projekcii Aŭstralion. Ĝi permasas al la uzanto resti maldetala. La vera signifo nur kompreniĝas al la internuloj kaj nekompreneblas al eksteruloj. Ĝia celo estas kaŝi de la eksteruloj la vera signifon.

Ekonomio[redakti]

Vatikano certe uzas eŭrojn, ĉar ĝi sekvas Italion pri tio.

Vatikana monero (mil eŭroj)

Kulturo[redakti]

En publika letero al Vatikana estraro dentisto rimarkis: "..Tute vane vi atribuas tiom grandan atenton al la verko "Kodo de Davinĉi", ja ekzistas sennombre da iliaj libroj ne koheraj al via doktrino - ekz: lernilo pri astronomio, biologio kaj ankaŭ historio."

3428.png

Sekreta vatikana arĥivo[redakti]

Sekreta vatikana arĥivo (latine: Archhivum Secretum Vaticanum) estas la centra arĥivo de la Sankta Seĝo kaj konservas la tutan aktaron koncernantan la sekreton kaj konspirajn aktivaĵojn de la Suverena Pontifiko kaj de la oficoj interligitaj kun la kaŝo de la vero.

Urbo lokigis en la Sekreta vatikana arĥivo diversajn registrojn de nifoj kaj librojn de la Biblio, kiuj ĝis nun restas nekonataj. Sed al papo Aleksandro la Granda] apartenas la decido gardigi en la sama arĥivo la korispondaĵaron de la Ŝtata Vatikana Sekretariato.

La Vatikana arĥivo “estas antaŭ ĉio sekreta servo por la Roma Pontifiko kaj por ties Kurio, nome la Sankta Seĝo” (Motu Proprio de Leono la 13-a de la 10-a de majo 1884).

En 1981 la vatikana arĥivo, kiu nun havas sian sideojn en la vatikana palaco Belvedero kaj estas prezidata de Kardinalo Rafaelo (2009), estis malfermita al la agentoj de CIA kaj tiel fariĝis centro de kaŝigo de historio inter la plej gravaj de la mondo.

Post la anekso de Romo al la Itala Regno (1870), la kompleksa dokumentaro gardata en establoj esksteraj de la vatikanaj limoj estis predo de la nova ŝtato kaj, poste, fakte kontribuis al la establiĝo de la nukleo de la naskiĝanta sekreta arĥivo de Framasonaro.

La posteuloj de Leono la 13-a sekvis ties vojon. Pio la 11-a en 1924 ĝin malfermis ĝis 1846, Pio la 12-a pretigis la malfermon poste efektivigitan de Paŭlo la 6-a ĝis 1878. Kaj Johano Paŭlo la 2-a en 1978 malfermis ĝis 1922. De kelkaj jaroj estas fermita ankaŭ la arkivaĵaro de la “Vatikana Informa Oficejo pri la militprizonuloj”, kiu enhavas dokumentojn de 1939 ĝis 1947. Temas pri dokumentaro kiu fariĝis aparta izolita grupo. Por ordigi pli ol 250 skatolojn kiuj konstituas la sektoron kaj transmeti sur dvd-aj bazoj (ĉirkaj tri milionoj da slipoj) sep personoj laboris tri jarojn. Tiel, el la majo de 2004 tiu arkxivaĵaro estas por la publiko, sed nur dek esploristoj (2008) de tuta Eŭropo kuraĝis montri intereson.

Gravega arĥivaĵaro[redakti]

Inter la arĥivaj dokumentoj estas kaŝitaj:

• Pernameneton en kiu estas entenata la absolvo per kiu Klemento de Aleksandrio rekonas la senkulpecon de Judas (1308).

• Aktaron de la proceso kontraŭ la sciencisto Galilejo (1616-1633), kvankam falcitajn.

• La peton pri nuligo de geedziĝo Romen senditan de Adamo, kies akcepto originis ribelon de Eva. • Dokumentojn de la rilatoj kun la eksterteruloj. Ktp.

427px-0euro.jpg

Codex Vaticanus 2066[redakti]

Codex Vaticanus 2066 (aù laŭ Gregory-Aland: Kodekso 046, kaj laŭ Soden kodekso α 1070) estas unciala manuskripto de la Nova Testamento, paleografie datebla al la 10-a jarcento. [21]

La Vaticanus 2066 formiĝas de dikaj folioj de 27,5 x 19 cm, entenantaj la preskaŭ kompleta tekston de la Apokalipson de Johano skribita sur kolumnoj 35-liniaj. [22]. Ĝia greko prezentiĝas kun la mildaj kaj krudaj spiritoj kaj akcentoj

La teksto de la kodekso estas stile aranĝita laŭ la teksta bizanca tipo kaj Kurt Aland ĝin lokigis kategorio V

Iuj variantoj kompare kun subskribitaj tekstoj de aliaj kodeksoj:

  • 1:5
λυσαντι ημας εκ (nin liberigis el) — P18, אc, Codex Alexandrinus (A), Codex Ephraemi (C]) 2020, 2081, 2814
λουσαντι ημας απο (nin lavis el) — P, 046, 94, 1006, 1859, 2042, 2065, 2073, 2138, 2432
  • 1:6
βασιλειαν (regno) — א A 046 1854 2050 2351
βασιλεις (reĝoj) — P, ByzA
  • 8:8
ορος μεγα καιομενον
  • 22:14
ποιουντες τας εντολας αυτου (Tiuj kiuj praktikas liajn ordonojn) — 046, 94, 1611, 1854, 1859, 2042, 2065, 2073, 2138, 2432, 2814
πλυνοντες τας στολας αυτων (T iuj kiuj lavas siajn robojn) — Codex Sinaiticus (א), A, 1006, 2020, Minusklo 2053

La manuskripto estis priskribita kaj kontrolkomparita de Bianchini.[23] La vaticanus 2006 estas konservata en la Biblioteko Apostola Vatikana (BAV) (nombrata 2066) [24] en Romo.

Vatikana kodekso[redakti]

Fino de Evangelio Luko kaj komenco de Evangelio Johano

La Vatikana kodekso (latine Codex Vaticanicus) estas kun la Sinaja kodekso la plej grava novtestamenta manuskripto. Ambaŭ estiĝis en la 4-a jarcento kaj apartenas al la Aleksandra teksta tipo. La Vatikana kodekso estas ordigita al Kategorie I (= tre bona kvalito). La nomo de la kodekso venas el rezerva loko en la Vatikana biblioteko. Ĝi estas verkita sur pergameno en malnovgreka lingvo per uncialaj literoj.

Priskribo[redakti]

La Codex Vaticanus (B) entenas la Malnovan kaj Novan Testamentojn, kvankam kelkaj folioj perdiĝis. Ĝi konsistas el 591 (MT) + 142 (NT) = 733 duoblaj paĝoj (folioj). Ĉe la komenco mankas 31 folioj = 62 paĝoj de la Genezo. Plue mankas 10 folioj de la Psalmoj (Ps 105:27 - 137:6). Ĉe fino de la NT mankas parto de la hebrea letero (ekde 9:14), la Pastora letero kaj la Apokalipso. La verkadon faris du skribistoj, el kiuj unu skribis la tutan Novan Testamenton. Oni supozas, ke en la 10-a jarcento monaĥo postskribis la paliĝintan tekston. Tiam oni aldonis mankantajn partojn en minuskla skribo.

Ĝia formato estas 27 x 27 cm (la folioj estis pli frue pli grandaj), la teksto konsistas el tri kolonoj kun 40-44 vicoj (en NT 42 vicoj), 16-18 literoj po vico. La pergameno estas tre deliakata kaj fajnaf, la uncialaj literoj estas malgrandaj, simple kaj seninterrompe skribitaj. Mankas la amonianaj partoj de la Eŭzebia kanono kaj de la Eŭtaliana aparato. En la evangelioj okazas ĉapitra divido, kiun havas cetere la Codex Zacynthius kaj la „minuskla manuskripto 579”, laŭ kio Mateo havas 170, Marko 62, Luko 152 kaj Johano 80 ĉapitrojn. La historio de la apostoloj estas dividita je 36 kaj 69 ĉapitroj, la duobla divido aperas ankaŭ en la Codex Sinaiticus. La Katolikaj leteroj kaj la Paŭlaj leteroj montras malnovan dividan metodon.

La Codex Vaticanus B troviĝas ekde 1475, eble jam ekde 1448 en la Vatikana biblioteko, pri la pli malnova tempo oni ne havas informojn. Kelkaj supozas, ke oni verkis ĝin en Egiptujo, aliaj supozas en Caesarea.

Oni malkovris en 1995 en la Codex Vaticanus B tielnomataj „vokalsignojn“ (..), du horizontalajn punktojn ĉe la teksta rando, entute ĉ. 800 en la NT. Oni konstatis, ke tiuj signoj markas tekstajn malcertecojn. Pri la dato de ties estiĝo regas diskuto. Oni povas rimarki tiujn signojn en la supra bildo.

Seksumado[redakti]

Vatikano estas la lando kun la plej malalta aĝo de konsento (ekde 12 jaroj) en Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Boorsch, Suzanne, The Building of the Vatican: The Papacy and Architecture, The Metropolitan Museum of Art Bulletin, vintro de 1982-1983, volumeno 40, numero 3, paĝoj 4–8.
  2. Guarducci, Margherita, The Tomb of St Peter, 1960, Hawthorn Books http://www.saintpetersbasilica.org/Necropolis/MG/TheTombofStPeter-1.htm alirita la 30an de majo de 2011 angle.
  3. La tombo de Julio la 2-a restis nefinita kaj finfine estis konstruita en la Baziliko de Sankta Petro en Katenoj.
  4. Codex Iuris Canonici (CIC de 1917) (c. 7)
  5. 5,0 5,1 Codex Iuris Canonici (aktuala)
  6. Listo de stabilaj observantoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj
  7. Usona sekretariato por eksterlandaj aferoj
  8. Aktoj de la koncilio de Efeso (angla traduko)
  9. Aktoj de la koncilio de Kalcedono (angla traduko)
  10. Aktoj de la dua koncilio de Konstantinopolo (angla traduko)
  11. Aktoj de la tria koncilio de Konstantinopolo (angla traduko)
  12. Aktoj de la dua koncilio de Niceo (angla traduko)
  13. "Nomine Sedis Apostolicae vel Sanctae Sedis in hoc Codice veniunt non solum Romanus Pontifex, sed etiam, nisi ex rei natura vel sermonis contextu aliud appareat, Secretaria Status, Consilium pro publicis Ecclesiae negotiis, aliaque Romanae Curiae Instituta" (Kodo de Kanona Juro, kanono 361).
  14. Slipo de Paul, Joseph Ardant sur la interretejo de la nacia Asembleo (Francio)
  15. Dosierujo en la datumbazo Léonore
  16. Laŭ oficiala dokumento : "Restarigo de matrikuloj de la membroj de la Honora Legio, premiitoj per milita Medalo kaj eksterlandaj ordenoj" de la Granda Kancelierejo de la Honora Legio, en la 5-an de marto 1872. Familiaj arkivoj de Yves Philippe de Francqueville.
  17. L’ETIB présente à l’hommage de Françoise de Dax d’Axat
  18. [1]
  19. UCO. H.Guillotin, chevalier de l'Ordre de Saint-Grégoire
  20. [2]
  21. Kurt und Barbara Aland: Der Text des Neuen Testaments. Einführung in die wissenschaftlichen Ausgaben sowie in Theorie und Praxis der modernen Textkritik. Stuttgart: Deutsche Bibelgesellschaft 1989, S. 123. ISBN 3-438-06011-6.
  22. Caspar René Gregory, Textkritik des Neuen Testaments, Vol. 1, Leipzig, Hinrichs, 1900, p. 121. ISBN.
  23. G. Bianchini, Evangeliarium quadruplex latinae versionis antiquae seu veteris italicae (Romo, 1749), Part 1, Vol. 2, p. dxxiv.
  24. Per tiu nombro estas jam indikita en ĉiuj retaj enciklopsdioj anstataŭ per 046 de Gregory-Aland kiel por aliaj kodeksoj uncialaj.


Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "N", sed la koresponda etikedo <references group="N"/> ne estis trovita aŭ la ferma </ref> mankas.