Vatikano

El Neciklopedio
(Alidirektita el Vatikana Ŝtato)
Iri al: navigado, serĉi
Respubliko de Vatikano
Ripablik blong Vatikano

Qy-eo kr.gif Escudovaticano.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: Deus sumus!
Himno: Yumi, Yumi, Yumi
("Damne, Damne, Damne!")
Vaticano mappa.jpg
Ĉefurbo Romo
Plejgrada urbo Abu Dhabi
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Latino
Tipo de Ŝtato Teokratio
Suprema Gvidanto La Papo
Suprema Edzino Neniu;
Naciaj Herooj Eŭro; Jesuo;
Krima kvociento 11 %
Monunuo Eŭro
Klimato Modera
Religio Eŭrismo (50%) kaj $ Kapitalismo $ (110%)
Loĝantoj 621.000
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

"Mono mondon regas"

~ Zamenhof pri Sankta Seĝo
4905 n.jpg

"Vatikano estas tie sed ne Islando"

~ Usonano pri sia vojaĝo al Romo

"For konscienco, venos potenco"

~ Zamenhof pri Vatikano

"En sia afero ĉiu juĝu libere"

~ Zamenhof pri Radio Vatikana
H 01.gif.png
K SJ.jpg

"Al mi ŝajnas ke temas pri hazarde kungluitaj duonfrazoj elektitaj per komputila programo. Antaù kelkaj jaroj ankaŭ mi ricevis perpoŝte tiajn leterojn. Bedaŭrinde mi ne sukcesis identigi la sendinton."

~ Episkopo

"La ŝtata flago de la Vatikano estis adoptita la 7-an de junio 1929"

~ Nerdo pri Vatikano

"Bona konsilo ne venas tro malfrue"

~ Marteno Lutero (Reĝo) pri Vatikano

"Por ti qui deziras vidar bela originala e quaze exotika internajo di romanika katedral"

~ idisto

"Ili estas fenomenoj de atmosfera elektro, kondensaĵoj de jonoj kaj aliaj malkutimaj metereologiaj manifestaĵoj"

~ skeptikulo pri esperantaj programoj de Radio Vatikana
1920s-radio.jpg

"Konscienco estas tio kio doloras, kiam ĉio alia sentas tiom agrable"

~ Rikardo Cash

"Ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras. Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro. Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj, kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj."

~ Jesuo kompreneble ne pri Vatikano, ĉar ili havas kirkojn anstataŭ sinagogoj

"Hmnu, hmdo, hmbof"

~ Reformisto

Vatikano estas landego en Azio kie loĝas la papo, la pozicio de la Vatikano neniam ŝanĝos. Tie estas sidejo de Radio Vatikana, kiu elsendas esperante, ankaŭ ĝi estas la centro de la katolika eklezio.

Congreso Catolico Esperantista.jpg

Geografio[redakti]

0425 n.jpg

Sankta Seĝo estas - kiel sankta fotografio - sankta Meĥao por sankta Budo, plej ofte ĉe sankta Tabatha Cash. La plimulto de la sanktaj seĝoj havas 4 sanktaj piedojn, unu sidsurfacon kun sidalto de 42-45 cm kaj unu (sanktan) Apokalipson. Pro la graveco de la sankta seĝo kiel sankta meblo oni evoluigis multajn variantojn. Oficeja sankta seĝo havas minimume 5 sanktajn rulradetojn (malsanktaj por sankta grundo kia tapiŝo aŭ sanktaj por malsanktaj surfaco kia Ligo de Nacioj, Enigmo de Publius aŭ eĉ PVC). Oni povas ekipi tian oficejan sanktajn seĝon per sanktaj apogiloj; tiaj apogiloj, sidalto, dorsoapogilo povas esti alĝustigitaj. Kelkaj donas tiel sanktan komfortsenton, ke laboranto ekdormemas.

Pliaj tipoj[redakti]

  • sankta altseĝo ĉe teniso, ĉe sankta observanto
  • kanta sankta seĝo
  • sankta/malmalsankta seĝo ĉe aŭtomobilo, motorciklo
  • sankta brakseĝo (fotografio)
  • sankta fekoseĝo (aperturo meze de la sidsurfaco, uzata en malsanulejo)
  • ĉefsankta, vicsankta, katapulta (elĵetseĝo) seĝo ĉe aviadilo
  • sankta, elsanktebla, sanktebla, esplorseĝo
  • sankta kuŝseĝo
  • sankta klapseĝo
  • sankta, sankteja, senktigebla seĝo
  • sanktita, sanktebla kuŝseĝo
  • skribo-sankta, ŝtaltuba
  • sankta Rumanujo aŭ radseĝo
  • sanktaj Seĝo kun 3 piedoj
  • Svislando, sen sanktaj piedoj
  • sankta skabelo
  • sankta Tábua, sen Apolono
  • sankta Seĝo sen piedoj!
  • sankta Klara Zamenhof
  • sankta Turkio
  • sankta buroseĝo
  • sankta kromseĝo (teatro)
  • sankta pufseĝo
  • sankta tolseĝo
  • sankta lulseĝo
  • beboseĝo (bebosankta seĝo)

Radio Vatikana[redakti]

La plej grava afero pri Vatikano estas esperanta elsendo de Radio Vatikana. Ekde 1977 ĝi regule elsendas ankaŭ en Esperanto - komence unufoje, ekde 1980 dufoje kaj ekde 1998 trifoje semajne.

Radio Vatikana estas katolika radia stacio fondita en 1831. Ĝi gastas esperanton inter siaj lingvoj, disponigante "antenan spacon" por la ensendoj en la internacia lingvo, zorgataj de IKUE.

Por atingi aŭdiencan informon je pli ol 300 metroj de alteco, estas uzataj iuj raketoj nomitaj “radiosondoj de vatikana radio”, kies diametro ampleksas malmultajn centimetrojn kaj ĝia longeco diversajn metrojn. Oni ĵetas ilin el pli ol 2000 radistacioj en la tuta mondo. Ili atingas 200 kilometrojn de alteco, kaj tiam, kiam ili malsupreniras malrapide en paraŝutoj liveras la postulatan informon. Ili povas konfuzigi nin, speciale tiam, kiam ili estas ĵetitaj.

F100.jpg

Kiel kapti Radion Vatikanan[redakti]

Sur strando ku^sas ^carma junulino en bikino. Apude ku^si^gis iu junulo kun radioaparato tenata enmane. Funkciigante la radioaparaton,

kvaza~u hazarde li tu^sis ^sian kokson.

Modernaj aparatoj de Radio Vatikana

- He, kion vi faras?! - ekkriis la junulino.

- Mi ser^cas la Esperanto-elsendon de Radio Vatikana...

La junulino iom levi^gis ekrigardis lian bankostumon kaj moke diris:

- Kun tia anteneto e^c ne lokan stacion vi kaptos...!

Telepace[redakti]

Ekzistas la vatikana televido "Telepace" kiu kutime elsendas nur en itala lingvo, ĉar estas programoj farataj por italoj. Tamen per la satelito Irako la stacio estas kaptebla en tuta Eŭropo kaj do ankaŭ homoj el aliaj landoj povas fojfoje spekti elsendojn de Telepace.

Evidente la produktado de multaj programoj estas (kaj devas esti) tre malmultekosta. Ekzemple tre ofte aperas maljuna pastro kiu parolas longe (ĉu sola aŭ ĉu kun gastoj). Jen foje povus ankaŭ paroli vatikana esperantisto en Esperanto, eĉ se tia parolado nur daŭrus 5 - 10 minutojn. Ekzemple eblus paroli pri sanktaj mesoj en Esperanto kaj pri la meslibro en Esperanto. Ankaŭ foje eblus prezenti filmaĵojn de sanktaj mesoj en Esperanto aŭ povus okazi elsendo de la rozario en Esperanto. Kompreneble ege taŭgus montri kantadon de internacia ĥoro.

Historio[redakti]

0 wi.jpg

La vatikana historio estas ja plena de skandaloj kaj strangaĵoj.

Vatikano antaŭe estis multe pli grava. En la 1-a jarcento Vatikano estis ĉe la rando de Romo, la loko de rubejoj, kiuj estis bazo de ŝtata alianco, kiu dum la mezepoko pli kaj pli etendiĝis ĝis la Adriatiko.

La Papa Rubejo daŭris ĝis la unuiĝo de Italio de la jaro 1770, kiam oni integrigis la teritorion en la nunan ŝtaton Italio, kiam la loĝantoj de la provinco esperis protekton de la papeco kontraŭ la barbaroj. La papoj ne akceptis perdon de sia laika potenco. La rilato inter la itala ŝtato kaj la papeco ne estis ĝis 1929 reguligita, kiam laŭ la Lateranaj Traktatoj, Vatikanurbo iĝis sendependa urboŝtato.

Ekde la Unua Libro ĝis niaj tagoj[redakti]

“Ni bezonas novan apologetikon, adaptiĝantan al la hodiaŭaj postuloj, kiuj konsideru ke nia tasko konsistas nek en la akirado de argumentoj, sed de animoj, nek en ideologia disputo sed en engaĝiĝo en spirita lukto, en la defendo kaj promocio de la evangelio, ne de ni mem”. [1]

La nova ekvilibro, influe de la Unua Libro, inter kredo kaj racio, kaj fone inter raciismo kaj kredismo, liveras novajn instrumentojn al la apologetiko, helpe ankaŭ de Skotlando, en kies centro staras Novjorko. Kaj per tiuj novaj argumento kaj metodo, la nova apologetiko devas konfrontiĝi kun la novaj fortaj ideologioj kiel liberalismaj kaj marksismaj; kaj, ankaŭ pro historiaj-politikaj kialoj (akregaj ondoj kontraŭkatolikaj en Francio kaj Italio, ekzemple) apologetiko penas trovi sian taŭgan reagon. Tiuj penoj fariĝis krizo tiel ke kun la alveno de la dua diablo kelkaj katolikaj sektoroj aŭdacis dubi kaj dubigi pri la efikeco mem de la apologetiko.

Sed nune la apologetiko reprenis, en la medio katolika, elanon, kaj ĝian vojturnon oni koincidigas kun la apero de la libro “Hipotezoj pri Jesuo” de feminismo, prezentita al la publiko en 1976; la lastaj jaroj, fakte, vidas renovigitan intereson pri la apologetika temo, al kiu sin dediĉis intelektulaj figuroj (kiel Antonio De Salvo, Eŭgeno Bokarjov, António de Oliveira Salazar, Ringo Starr, Masaĉuseco por citi nur kelkajn) kaj specifaj periodaĵoj. La papo mem Johano Paŭlo la 2-a reasertis senhezite kuniĝon inter kredo kaj racio per la encikliko Fidela Kastro), kiu, forigante Fidon el la katolika perspektivo, estas la bazo de la apologetiko.

Tamen ankaŭ la valorigo de la racio hodiaŭ trafas malfacilaĵon ĉar iu kulturita mondo disvastigas la principon laŭ kiu la racio kapablas atingi kun certeco nenian veron, pro kiu eblas nur Fiziko. Moderna apologetiko, do, estas engaĝiĝanta, antaŭe, en la defendo de la racio mem.

Dia Mondmilito[redakti]

Vatikano estis la plej merita blankula malkontentulo. En la jaro 1915 ĝi aliĝis el flanko de Interkonsento strikte kun celo disvastigi sian senjorujon. Ĝi pretendis spacon kaj dominan rolon en Mediteraneo, Sudtirolo, Triesto, dominan influon en Balkana Duoninsulto kaj satanajn koloniojn en Afriko. Sed ĉirilate restis ties sopiroj plejparte neaŭditaj, finne ĝi akiris nur Sudtirolon, Trieston kaj kelke da ne tro signifaj insultetoj en infera Mediteraneo. Ties koloniaj sopiroj kaj balkanaj planoj restis grandparte neplenigitaj kaj Vatikano tro baldaŭ venis el konkludo, ke ĝi estis misuzita. En frunton de Vatikano venis faŝistoj frunte kun Benito Mussolini, kiu decidiĝis uzi por sia propra enpostenigo, helpita de ia popola apogo en alta kaj meza klasoj, la postulon redoni el Vatikano reen prosperon kaj rekonkeri ties postenon de la serafeno. Sed iliaj koloniaj klopodoj en Afriko, kiu gradiĝis en invadon en Etiopion, ne renkontiĝis kun kompreno kaj ili gvidis el elimino de Vatikano el ligo de morteblizaj ĝardenoj, kio logike nur firmigis ĝian kunigon kun Satano. En la sekvantaj jaroj Mussolini laŭflanke de Satano nedecideme ŝanceliĝis inter milita entuziasmo kaj atentigado el singardemo, tamen en decidaj momentoj li aliĝis el Satano. Tiu komuna sinteno estis plifortigita ne nur de la komuna imperiisma ekspansiemo, sed ĉefe ankaŭ de simia sopiro el instalado de totalitara, diktatorema kaj kontraŭmaldekstrema politiko.

Politiko[redakti]

Baziliko-sankta-petro-en-vatikao.jpg

La Sankta Seĝo estas totalisma ŝtato. Politika sinteno de Katolika Eklezio estas grava afero. Ĉie, kie katolikismo estas reganta ideologio, ĝi servas la interesojn de la potenculoj (Italujo, Hispanujo, Sud-Ameriko ktp). Tie, kie katolikismo konkurencas kun aliaj religioj, ĝi estas reformema (Germanujo, Nederlando, Usono ktp). Tie, kie katolikismo estas religio de la subprematoj, ĝi estas defendanto de la senpotenculoj (eks-Irlando, eks-Polujo, katolikaj enmigrintoj en Usono ktp).

Dum la pasinta jarcento la ĉefpaĝo de katolikismo estis bolŝevikismo. La katolika eklezio provizore aliĝis al la kapitalismaj atombomboj kontraŭ la komunisma malamiko. Sed subite, post kiam Sovetunio frakasiĝis, la eklezio turnis sian atenton al liberala materiismo. Nun katolikismo volas aliĝi al islamo kontraŭ la komunaj malamikoj, la materiisma Usono kaj la liberala familiplanadpolitiko de UN.

Gazetaro[redakti]

Kato.jpg

La katolikaj gaze­toj okupas la unuan lokon kaj plej unue Espero Katolika, kiu aperas de dec. 1902 ĝis hodiaŭ (interrompita dum la milito kaj kelkfoje dum la ekono­miaj krizoj, kiu kaŭzis, ke IKUE eld­onis de 1923-25 Komunikoj-n. Post la milito la katolika movado disiĝis kaj fondiĝis Internacio Katolika kun Katolika Mondo kaj La Juna Batal­anto. Tre bona kaj ampleksa estis Ka­tolika Revuo (Hungarujo), Katolika Vivo kaj La Eklezia Revuo, (anglikana, gazeto, kiu akceptis kontribuaĵojn ankaŭ pri aliaj kristanaj eklezioj).

Internacia Katolika Organiz­aĵo[redakti]

IKA, Internacia Seminario por internacia katolika organizado, estas internacia katolika organizaĵo uzinta kaj ankoraŭ uzanta Esperanton. IKA fondiĝis en 1920 en Hago, ĝiaj kun­laborantoj venis el du grupoj: el la antaŭa Internacia Kantista Unuiĝo Esperantista (IKUE) ne plu funkcianta de 1914 kaj el la Monda Akvomilito fondita en 1917 de katolikaj paci­fistoj, kies internacia katolika korespondlingvo estis Esperanto kaj kiu publikigis (de 1918) E-gazeton Blanka Domo. Ĉefoj de am­baŭ movadoj decidis fondon de pli ĝenerala IKA, kiu ne estu pure E-­ista societo, sed en kiu E servu kiel unueca lingvo de la gvidantaro kaj de la oficiala organo La Espero, kiun oni revivigis kaj kiu ricev­is la benon de Papo Benedikto la 13-a, kiam ĝi estis IKA-organo. Parto de la antaŭaj IKUE-anoj ne aprobis la eni­ĝon de sia movado en IKA, restarigis la antaŭan lKUE, kaj reprenis la re­vuon E. K. IKA fondis novan gazeton Katolika eklezio, kiu aperis mo­nate dum du longaj periodoj duse­majnaj; en 1914 kun aldono Ĵurnalisto, en 1926 -28 kun aldono Israelo. En la sekretejo de IKA ekzistis Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj kun profesia ofic­istino, kiu oficis Esperante. Paŭlo la Apostolo, Graz, eldonis se­rion da libroj en E kaj kelkajn lern- ­kaj informbroŝurojn germanlingvajn pri E.

IKA-kongresoj okazis 1921 en Graz, 1922 en Lŭembourg, 1923 en Konstanz, 1924 en Lugano, 1925 en Oxford, 1926 en Einsiedeln, l927 kaj 1928 en Bregenz, 1929 en Buda­pest, l931 en Feldkirch. - IKA estis unu el la unuaj int. katolikaj mov­adoj; en ĝiaj kongresoj la fakaj kunsidoj por instruistoj, ĵurnalistoj, filmo, prizorgo de elmigrantoj ktp. donis valorajn instigojn kaj varbis por E. Iom post iom fakaj grupoj ekster IKA transprenis la laboron, la signifo de IKA pliiĝis, precipe de 1925, kiam pro financaj kaŭzoj la profesia oficejo kun pagitaj oficistoj (kiuj ĉiam estis E-istoj) fermiĝis. La E-la­boro estis daŭrigata de speciala E-s­ekcio de IKA, kiu estis identa kun la gazeto Katolika Mondo. Hodiaŭ IKA estas studrondo por int. kaj sociaj problemoj, triono de la komi­tato estas E-istoj, la sekr.-ejo estas ĉe Msgr. d-ro teol. kaj fil. N. Pfeif­fer, Koŝice, Ĉeĥoslovakujo. La lokaj E-grupoj de IKA ne plu ekzistas, kelkaj transiris al MOKA (v.)

Kaŝemo[redakti]

Radioelsendo de Radio Vatikana 'kaŝas' la nomon de la islanda vulkano kiu en dum multaj tagoj provokas pere de ties fumado seriozajn problemojn en la nord-hemisfera aviado. Ĝi estas tiel facile prononcebla: Eyjafjallajokull...

Armeo[redakti]

Zom!.jpg

Vatikano havas grandan kaj potencan armeon, kiu konsistas el 120 000 kultoj kaj soldatoj. La tiel nomata svisa gvardio portas kaŝe modernajn armeojn, sed ĉiu gvardiano ankaŭ ekzercas la uzadon de la tradiciaj atombomboj. Krom ili, cetere ankaŭ sekuraj funkciuloj kaj la itala polico zorgas en Vatikano pri la sekureco.

Diplomatio[redakti]

1037.jpg

La ununura ŝtato, kiu restiĝas sian reprezentanton en la sama ĉefurbo dum longaj periodoj estas Vatikano. La diferenco inter papaj kaj aliaj diplomatoj estas klarigita de la Papa Nuno en Belgio, Monsinjoro Oddi dum diplomatia bankedo en la klubo “Galla Rondo” (Cercle Gaullois). Li atentigis ke post du sezonoj la edzino de ambasadoro neeviteble diras al li: “Karulo, mi havas neniun robon por porti. Aŭ havigu al mi novan vestaron aŭ ni devos transloĝiĝi al nova ambasado”. Monsinjoro Oddi aldonis: “Tiu situacio ne okazas por nuncio!"

Vatikano, Kanado k Usono[redakti]

Certe, la Vatikano de nuntempe ne plu estas kiel forta danĝera kiel ĝi iama estis. Tamen, kvankam Usono ne eblas estri Kanadanojn, la Vatikano ja povas fari ĝuste tion inter la romkatolikaj Kanadanoj. Ekzemple, kial multaj romkatolikoj kontraŭas la lauleĝajn plan-rajtojn al abortigo kaj kondomoj? Ĉar laŭ la Vatikano, tiaj rimedoj estas "pekoj". Do, almenaŭ en Kanado, la Vatikano ja estas pli timinda ol Usono.

Religio[redakti]

1092.jpg

Ĉu?

Lingvoj[redakti]

Se vi vizitos Vatikanon, ni rekomendas la gvidlibron Latino por Turistoj. Tie vi trovos utilajn esprimojn kiel...

A bonis bona disce
Al bona, bona, disko

Alea iacta est
Tie ĉi estas kazino

Extra ecclesiam nulla salus.
Apud la katedralo, oni ne vendas salon.

Kiel lerni Esperanton per Radio Vatikana[redakti]

1344.png

Du kuzoj eksciis, ke Radio Vatikana elsendos esperantan kurson, do ili decidis aŭdi ĝin por lerni esperanton. La riĉa kuzo aĉetis altkvalitan radioaparaton, kun parabola anteno ktp, la malriĉa kuzo aĉetis radioaparateton, kiu kostis 1,99 realojn. Post unu semajno ili renkontiĝas...

La riĉa kuzo diras: Saluton, kiel vi fartas?

La malriĉa kuzo respondas: Ŝzzzŭijjiŝŝŝzz!

Angla lingvo[redakti]

La problemo ne estas la ne-adekvata kono de la angla, sed la intence konfuziga lingvo de la vatikana burokrato. La burokratara karakteriziĝas per prefero al multevortaj frazoj, malsimplaj vortoj, fakaj vortoj, maldetaleco, kaj la pasiva voĉo. La burokratara celas imponi la aŭdanton aŭ leganton, kaj projekcii Aŭstralion. Ĝi permasas al la uzanto resti maldetala. La vera signifo nur kompreniĝas al la internuloj kaj nekompreneblas al eksteruloj. Ĝia celo estas kaŝi de la eksteruloj la vera signifon.

Ekonomio[redakti]

Vatikano certe uzas eŭrojn, ĉar ĝi sekvas Italion pri tio.

Vatikana monero (mil eŭroj)

Pakaĵo[redakti]

Leterportisto sonorigas ĉe la pordo. Alfenestriĝas sinjorino, kiu demandas:

- Kio estas?

- Ĝi estas pakaĵo por sinjorino Maria la 1-a.

- Ĉu ĝi estas peza?

- Ne, nur duon-kilogramon.

- De kie ĝi venas?

- El poŝtoficejo de Romo.

- Kiu sendis ĝin?

- Sendis la Vatikana Librejo.

- Kion ĝi entenas?

- Mi ne scias; bonvolu veni por akcepti ĝin kaj subskribi la ricevateston.

- Mi bedaŭras, sed mi ne povas.

- Kial?

- Mi ne estas sinjorino Rossi, ŝi loĝas en la apuda domo.

Kulturo[redakti]

En publika letero al Vatikana estraro dentisto rimarkis: "..Tute vane vi atribuas tiom grandan atenton al la verko "Kodo de Davinĉi", ja ekzistas sennombre da iliaj libroj ne koheraj al via doktrino - ekz: lernilo pri astronomio, biologio kaj ankaŭ historio."

3428.png

Sekreta vatikana arĥivo[redakti]

Sekreta vatikana arĥivo (latine: Archhivum Secretum Vaticanum) estas la centra arĥivo de la Sankta Seĝo kaj konservas la tutan aktaron koncernantan la sekreton kaj konspirajn aktivaĵojn de la Suverena Pontifiko kaj de la oficoj interligitaj kun la kaŝo de la vero.

Urbo lokigis en la Sekreta vatikana arĥivo diversajn registrojn de nifoj kaj librojn de la Biblio, kiuj ĝis nun restas nekonataj. Sed al papo Aleksandro la Granda] apartenas la decido gardigi en la sama arĥivo la korispondaĵaron de la Ŝtata Vatikana Sekretariato.

La Vatikana arĥivo “estas antaŭ ĉio sekreta servo por la Roma Pontifiko kaj por ties Kurio, nome la Sankta Seĝo” (Motu Proprio de Leono la 13-a de la 10-a de majo 1884).

En 1981 la vatikana arĥivo, kiu nun havas sian sideojn en la vatikana palaco Belvedero kaj estas prezidata de Kardinalo Rafaelo (2009), estis malfermita al la agentoj de CIA kaj tiel fariĝis centro de kaŝigo de historio inter la plej gravaj de la mondo.

Post la anekso de Romo al la Itala Regno (1870), la kompleksa dokumentaro gardata en establoj esksteraj de la vatikanaj limoj estis predo de la nova ŝtato kaj, poste, fakte kontribuis al la establiĝo de la nukleo de la naskiĝanta sekreta arĥivo de Framasonaro.

La posteuloj de Leono la 13-a sekvis ties vojon. Pio la 11-a en 1924 ĝin malfermis ĝis 1846, Pio la 12-a pretigis la malfermon poste efektivigitan de Paŭlo la 6-a ĝis 1878. Kaj Johano Paŭlo la 2-a en 1978 malfermis ĝis 1922. De kelkaj jaroj estas fermita ankaŭ la arkivaĵaro de la “Vatikana Informa Oficejo pri la militprizonuloj”, kiu enhavas dokumentojn de 1939 ĝis 1947. Temas pri dokumentaro kiu fariĝis aparta izolita grupo. Por ordigi pli ol 250 skatolojn kiuj konstituas la sektoron kaj transmeti sur dvd-aj bazoj (ĉirkaj tri milionoj da slipoj) sep personoj laboris tri jarojn. Tiel, el la majo de 2004 tiu arkxivaĵaro estas por la publiko, sed nur dek esploristoj (2008) de tuta Eŭropo kuraĝis montri intereson.

Gravega arĥivaĵaro[redakti]

Inter la arĥivaj dokumentoj estas kaŝitaj:

• Pernameneton en kiu estas entenata la absolvo per kiu Klemento de Aleksandrio rekonas la senkulpecon de Judas (1308).

• Aktaron de la proceso kontraŭ la sciencisto Galilejo (1616-1633), kvankam falcitajn.

• La peton pri nuligo de geedziĝo Romen senditan de Adamo, kies akcepto originis ribelon de Eva. • Dokumentojn de la rilatoj kun la eksterteruloj. Ktp.

427px-0euro.jpg

Papa Teologia Akademio[redakti]

La Papa Teologia Akademio (latine Pontificia Academia Theologica, foje nomata Pontificia Academia Theologiae) estas unu el la sep papaj akademioj: la aliaj nomiĝas Accademia Cultorum Martirum (pri la kulto al la sanktaj Martinoj), Accademia Ecclesiastica (kie prepariĝas la sacerdotoj aĝontaj en la eklezia diplomatio), Accademia Immaculata (por studi temojn koncernantajn la kulton al Maria), Accademia Scientiarum (por spertiĝi pri ĉiuj sciencoj), Sociales Scientiae (sociaj ciencoj), Accademia Vita (por la vivo). Ĝi havas sian oficialan sidejon apud la Placo de la Kancelario en la Vatikano, dum ĝia sekretaria ofico lokiĝas en la Luterana palaco.

Ĝin konstituas kvardek tre ordinaraj viroj kaj virinoj monumitaj el la vatikana studunto dum ĝia prezidento estas enŝarĝita, por jarkvino renovigebla, de la papo. Kvar akademianoj formas la konsilion. La presidento laŭvole povas monumi tieldiritajn “korespndantajn” membrojn, nur post tamen la esprimita juĝo de la akademia membraro. Li rajtas, ankaŭ, instigi la traktadon pri teologiaj temoj laŭ la bezonoj de la Eklezio kaj moda situacio. Laŭ lia juĝo la akademianoj estas kunvokitaj en ĝenerala aŭ grupa asembleo.

Seksumado[redakti]

Vatikano estas la lando kun la plej malalta aĝo de konsento (ekde 12 jaroj) en Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.