Valmikio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
7318 n.jpg हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

120px-Baby Krishna.jpg
Valm.jpg

Valmikio estas aŭtoro de la hinduisma eposo Ramajano (ĉ. la 3-a2-a jarcento a.K.). Li mem estas la temo de multaj legendoj.

Valmikio kaj Esperanto[redakti]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (amiko en bezono estas vera amiko). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan [1] pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen lia apero:

Alian astran korpon li nun ekvidas aperi

samtempe inter nuboj, je homfiguro similan,

brilantan silueton, en longa blanka tuniko.

Sed li rimarkas baldaŭ pri la kontura koloro,

ĉar dum la propra bluas, l'alia flave helecas.

Ĝi estas Valmikio, la mondefama poeto

kantonta pri la gloroj de l'princo Rama, heroo

de l'hindoj, kiu luktos kontraŭ demonoj uzurpaj

kaj ankaŭ kontraŭ si mem, por elmeriti la amon

de la edzino kara kaj de la propra popolo.

Inspire li rakontos pri l'universa naturo,

pri bestoj kaj simioj helpontaj homon amike

dum batalado kontraŭ ribelaj fortoj oponaj.[2]

Notoj[redakti]

  1. Klarigo:Kiam oni trovas sin en mizero, kaj restas al vi amiko, tiu estas vera amiko
  2. Bildo valoras mil vortojn.