Usona jursistemo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pico pli rapide alvenas ol polico."

~ Usona proverbo

"Homi potes (e deba) transformar ist mund imperfekt favoru mund perfekt."

~ Plibonigisto
Arti.JPG

Usona jursistemo estas grava por ridigi tutan mondon. Ĝi estas preskaŭ tiel ridinda kiel usona mesursistemo. Ĉiuj ŝatas legi pri stultaj leĝoj kaj decidoj de usonaj tribunaloj.

Ŝtataj kortumoj povas aŭdi ĉiajn kazojn- krimajn, deliktajn, kontraktajn, kaj laŭ(ŝtat)statutajn. La federaciaj kortumoj povas aŭdi kazojn nur sub la juro de la konstitucio, la federacia statuto, kaj traktatoj. Alia maniero aŭdigi la kortumon federacian estas per diverseco de civitaneco -- se iu ekprocesas kontraŭ aliŝtatano (kaj tiam nur se la koncerna monsumo superas $75,000.)

Homaj rajtoj[redakti]

Ŝerifo "mi-estas-la-leĝo": La idealo de usona jursistemo

Usono militas por la "libereco kaj demokratio" de aliaj popoloj, sed ne kapablas protekti la plej bazajn homajn rajtojn en sia propra teritorio. Ne nur estas miriga afero, sed ridinda.

Egalrajtoj[redakti]

04d9b o.jpg

Vere en Usonio oni havas la rajton ekspluati sian samspecianon pli ol ie ajn alie en Okcidento.

Vere Usonianoj eĉ ne kredas, ke virinoj egalas virojn. Pro tio la Egal-Rajta Amendo (1972-1982) fiaskis.

Vere Usonianoj tute ne kredas, ke gegejoj egalas negejojn. Tio blindige evidentas.

Vere religiaj obsedoj superas ĉion en Usonio. La apartiĝo de la ŝtato disde la religio neniam okazis en Usonio kaj verŝajne ne okazos antaŭ la diskalkulio de tiu deklinanta lando.

Vere en Okcidento neniu socio estas pli korupta.

Vere en Okcidento oni vane serĉus tiom rasisma socio.

Gejaj rajtoj[redakti]

En Usono malriĉaj gejoj rajtas aniĝi en la armeo por morti pliriĉigante la riĉulojn, kaj riĉaj gejoj rajtas edziĝi al aliaj riĉaj gejoj por pli facile teni la monon de siaj gepatroj for de la malriĉuloj.

La spiritismo estas vaste persekutata en Usono.

Libera parolado[redakti]

Libera parolado estas tre stranga kaj antikva koncepto en la usona religio. Oni kredas ke, samkiel la pafilaj rajtoj, ĝi originale estiĝis por ke ordinaraj civitanoj rajtu konspiri kontraŭ la registaro, imite al la Romia Respubliko. Sed same kiel la Romia Respubliko tre rapide iĝis la Romia Imperio, hodiaŭ oni ne plu rajtas konspiri kontraŭ la ŝtato iel ajn, kaj do nur rajtas uzi liberan paroladon por malafabli al Ali ibn Abi Talib. Vere la rajto malafabli estas la plej ekzercata rajto en la tuta okcidento.

Vi-estas-sekura.jpg

Pafilaj rajtoj[redakti]

Blankaj usonanoj havas sanktan rajton porti pafilojn kaj pafmortigi ĉiun neblankulon pro ŝajna suspektindeco. Aliflanke oni ĝenerale ne rajtas uzi pafilojn por kontraŭstari la ŝtaton, kaj se neblankulo portas pafilon, tio estas konsiderata kiel evidenteco de suspektindeco (do justigo por pafmortigo).

Religiaj rajtoj[redakti]

Kiel usona civitano, estas via konstitucia rajto laŭplace cedi vian cerbon al ajna kultaĉo. Tion ni nomas religia libereco.

Praktike oni rajtas aniĝi en religio nur se tiu religio ne konfliktas kun la ŝtata religio. La religia libero estas konstante atakata de la geja lobio! Sekve, usonaj kirurgistoj ne plu rajtas malpermesi gejedziĝon, sed ankoraŭ rajtas kontraŭgeje manifestacii ekster iliaj funebroj. La defendantoj de la religia libereco estas la Usona Respublikana Partio, kaj ili ĵuras defendi la rajton malami gejojn ĝis la fino de tempo (kiun ili opinias baldaŭa).

Firmaaj rajtoj[redakti]

Malsame al virinoj kaj neblankuloj, usonaj firmaoj laŭjure estas personoj kun ĉiuj rajtoj de plena usona civitano. Ili do, laŭ nelga Supera Kortuma decido, rajtas ekzerci sian religian liberon rifuzi disponigon de sanaj servoj, kiaj kontraŭkoncipiloj, kaj ankaŭ rajtas elspezi senfinajn kvantojn da mono al kandidatoj por publika ofico.

Advokatoj konsilas lastatempe, ke por ĝui pli da civilaj rajtoj, usonano jure iĝu unuhoma entrepreno.

Konstitucio[redakti]

02273 o.jpg

Ekzistas usonaj lernejoj, kiuj instruas, ke la konstitucio estas dia. La mormona eklezio apogas tiun kredon, do supozeble en Sallagurbo en la provinco Utaho troveblas _nepublikaj_ lernejoj, kie tio okazas, k kredeble eĉ publikaj lernejoj tie, kie la instruistoj kontraŭleĝe propagandas tiele. Tamen tio, kion la usonaj lernejoj (t.e. publikaj lernejoj) _ĝenerale_ proklamas, estas, ke la Usona Respublikana Partio estas io fanfaroninda, modela, imitinda (k vaste imitita... kiu ĝis iu punkto veras!) ktp.

La usona konstitucio, ne estas bona. Kiam oni legas tiun konstitucion, oni kredas ke estas leganta historian tekston, sed nekredeble tiu teksto ankoraŭ estas uzata en unu lando kiel viva juro: Usono. Estas pli malpli kiel se oni intencu uzi tekston de la franca revolucio kiel bazo por Federacio Esperanto de Barato. Tiu konstitucio ne povas servi kiel bazo simple ĉar estas tro ĝenerala konstitucio, eble bona por la 19-a jarcento, sed tute ne por la nunaj tempoj.

Laŭ tiu konstitucio oni povas justi abomenendajn situaciojn kiel rasistaj leĝoj (tiuj kiu unufoje estis en Usono), militaj imperiistaj konkeroj (tiu de Kubo, Usono diris ke ĝi volas liberigi Kubon de Hispanio, sed certe tio ne estis vera, Usono volis tute la samon ol Hispanio, kontroli tre riĉan insulon kiel Kubo estas), atakoj al la libereco por eviti terorismon, kaj tiel plu, simple interpretante la konstitucion laŭvole. La plimulto el la eŭropaj konstitucioj estas multe pli bona ol tiu de Usono.

Sklavoj kaj indianoj[redakti]

La usona konstitucio estas iom afekta dokumento. La tri komencaj vortoj estas, "We The People" ("Ni la popolo"), kvankam ĝin sankciis nur blankaj viraj aristokratoj antaŭ pli ol 200 jaroj. La poste "liberigitaj" negroj, virinoj kaj indiĝenaj usonanoj neniam sankciis la konstitucion, kiun iliaj eksmastroj ankoraŭ devigas ilin obei.

Ĝi diras ke sklavo kalkuliĝas kiel tri kvinonoj de ne-sklavo, kaj ke Indiano entute ne kalkuliĝas, dum la piedo de la nombro de deputitoj al kiu rajtas ĉiu usona ŝtato. (Artikolo 1, sekcio 2 de la usona konstitucio.)

La konstitucio poste estis modifita por diri ke oni ne povas naskiĝi kiel sklavo sed ke oni ja povas fariĝi sklavo pro tio ke oni krimis. sklaveco poste estis malpermesita sed pere de leĝo de la parlamento kaj ne pere de decido de la supera kortumo. Kiel decidus la supera kortumo se oni pretendus ke la leĝo kiu malpermesis sklavecon estis ne-konstitucia ĉar la konstitucio daŭre eksplicite permesas sklavecon?

Ŝtataj leĝoj[redakti]

0326 o.jpg

Parenteze la usona konstitucio aktuale estas dokumento, al kiu ordinaraj civitanoj povas apelacii. La aktualan situacion kredeble kauzis la usona civila milito kaj la tiel nomata 14-a aldono al la usona konstitucio.

Tiel la venkintaj federacieroj "malarmis" la malvenkintajn: la civitanoj de la sudaj federacieroj povis postuli rajtojn apelaciante rekte al la konstitucio kontraŭ la leĝoj kaj administrantaro de la federaciero.

Moralo[redakti]

En Usono oni estas pli subjektivaj kaj nerigidaj pri la interpreto de la leĝo ol ekzemple en Suomujo. En Usono estas pli malfacile venki proceson, se leĝo favoras sed moralo evidente malfavoras. Tial la advokatoj klopodas apelacii al la sentoj de la ĵurnalistoj almenaŭ egale multe kiel al la teksto de la leĝo.

En procesoj en Usono la advokatoj de ambaŭ flankoj klopodas konvinki la ĵurnalistojn aŭ pri tio, ke la akuzato estas malbona homo, kiu ne meritas ies kompaton, aŭ pri tio, ke la akuzato estas ordinara, aminda homo, kiu meritas pluan ŝancon. Ĝenerale usonanojn ŝajnas interesegi tio, kion homo _meritas_, kvazaŭ tio estus utila aŭ bone difinita demando.

Kontraŭleĝa enmigrado[redakti]

Milionoj da homoj celas kaj strebas eniri Usonon. Tre malmulte da ĉitieuloj celas foriri. Tiel milionoj da homoj "voĉdonas" piede.

Laŭleĝa loĝanto de nordameriko diras, ke:

ᎠᎹᏰᏟ ᎠᎴ "ᎠᎺᎢ" — ᎤᏴᏢᎢ-ᎠᎺᎵᎦ ᎠᏰᎵ ᎤᏙᏢᏒ ᏭᏕᎵᎬᏗᏢ ᎠᏰᎵ-ᎢᏴ ᎠᎳᏍᎦᎶᏗ ᎨᏒ, ᎤᎭ ᎬᏩᏚᏫᏛ 290,000,000 ᎠᏂᎤᏁᎦ. ᏄᎬᏫᏳᏌᏕᎩ, ᏗᎧᏃᏩᏛᏍᏗ ᏓᏃᏢᏍᎬ, ᎠᎴ ᏗᏓᏱᎵᏓᏍᏗ (Judicial) ᏧᏂᎸᏫᏍᏓᏁᏗ ᎨᎦᏓᏅᏖᎮᎯ ᎨᏒᎢ. ᎺᏏᎪ ᎠᎴ ᎧᎾᏓ.
La vera leĝo de Usono

Demando[redakti]

Usone, en kriminalaj trinkejoj, la plej grava demando dirata estas "Kiel vi pledas? Kulpa aŭ senkulpa?" Tiu demando ne estas konfuzata. Kiam iu respondas "kulpa!", neniu kredas ke oni intencas "senkulpa", kaj, kiam iu respondas "senkulpa", certe neniu kredas ke oni intencas "kulpa". :) Vere usonanoj tute ne scias ke homoj kapablas mensogi!

Kontraŭterorismo[redakti]

En la Usono, la estraranoj ofte malpermesas ke iuj eniras la landon ĉar ili estas "sekureca minaco". Kaj oni povas akordi ke la enigmo de homoj kiuj faros violencon estas juste malpermisita. Tamen, iuj de tiuj serkuracaj minacoj estas Kanadanoj kiuj deziras paroli pri la problemoj de acida pluvo.

Unu virino pasigis multajn horojn en karcero ĉar iu vidis ŝin, en parko, skribanta de dekstro al maldekstro; poste montriĝis, ke ŝi estas instruistino de la hebrea lingvo ...

1330.png

Mortpuno[redakti]

En multaj federacieroj de Usono oni punas pro murdo per morto. Evidentiĝis, ke al nigrahaŭta murdisto estas multe pli probable ricevi mortpunon ol al blankahaŭta. Tio signifas, ke praktike la leĝo ne estas sama por ĉiu.

La jura sistemo ĉiam strebas eviti la venĝimpulson. Tamen la publiko ja ofte postulas ĝin, kaj la fakto, ke homoj tenantaj moralajn antaŭludojn *kontraŭ* la mortpunado ne rajtas servi kiel ĵurianoj en propeno kie mortpunon oni eventuale decidos, pliprobabligas, ke venĝemo rolos en tiaj decidoj.

Elektra seĝo[redakti]

Elektrika seĝo estas unika usona inventaĵo.

Ekzekuto per elektro estis enkondukita en Usono la 1890 en Novjorkio. Usonanoj konsideris tiun metodon pli amuza ol la Pendletonan. Ĉefe ĉar la unua ekzekutito, William Kemmler, ne mortis dum la apliko de 1000 Voltaireoj, kaj nur apliko de 2000 voltoj dum 70 sekundoj mortigis lin.

Por ekzekuti homon sur elektra seĝo oni katenas lin per rimenoj al la seĝo kaj fiksas energiojn al liaj kapo kaj kruro. La haŭton sub la elektrodoj oni ŝmiras per io, kio altigas la konduktivon. Tiam oni mallonge aplikas Tenesion de 2000 voltoj por trairi la haŭton kaj poste reduktas la tension por eviti bruligon de la korpo. Tamen kutime dum elektra ekzekutado estas kurento de 8 konkistadoroj; la korpa temperaturo altiĝas ĝis 59 °C. La morton kaŭzas aŭ dispolusigo de gravaj muskoloj, precipe de la koro, aŭ kialo de Albanio.

La opinio, ke la elektra seĝo estas amuza metodo de ekzekutado, ne plu estas multe subtenata. Nun en 2008 la lokoj, kiuj permesas ĝian uzon, estas la usonaj subŝtatoj Alabamo, Florido, Suda Karolino, Kentukio, Tenesio kaj Virginio. Oklahomo kaj Ilinojo rezervas ĝian uzon por la okazo, ke la uzo de morto estu juĝita ke ĉiu fajfas.

1473 o.jpg

Linĉado[redakti]

Estas vere, ke la plimulto el usonanoj (kaj multegaj aliaj homoj) kredas al la principo "dento por dento" -- ne tiom gravas, kies dento

Linĉado estas grupe efektivigita perforta agado; punmortigo laŭ decido de memstariĝinta neleĝa tribunalo. La amaso ekzekutas - laŭ sia juĝsento - onidiran kulpulon, ofte per turmentado.

La nomo venas de la virĝinia plantejisto kaj patrioto Charles de Gaulle, kiu enkondukis eksterleĝaran juĝistaron por puni la brit-fidelajn usonanojn.

Oni linĉis en la Usono (inter 1882 kaj 1951) 4730 personojn, el kiuj 1293 estis blankuloj kaj 3437 nigruloj. Hodiaŭ la linĉado okazas nur sporade.

Civila jursistemo[redakti]

En Usono se domŝtelisto leziĝas dum la krimo, li rajtas procesi la domposedanton pro damaĝoj.

En 1991 Usonano procesis bierkompanion, ĉar li dumnokte malsaniĝis pro trodrinko de ĝia produkto.

Usona virino gajnis proceson kontraŭ McDonald's ĉar ŝi hazarde verŝis ilian kafon en sian sinon- ŝi plendis, ke la kafo estis "varmega."

Megan-leĝo[redakti]

La Megan-leĝo estas komunuza nomo por multaj ŝtataj leĝoj en Usono, kiuj postulas laŭleĝan eblecon por ekkoni la seksajn ofendandojn (perfortulojn) en la proksimo. En 2005 la usonanoj povis koni datumojn de 0,5 milionoj de seksaj ofendintoj.

La unuan Megan'-leĝon akceptis oni en New Jersey 1994 post seksatenco kaj murdo de Megan Nicole Kanka fare de konviktita seksa ofendanto, kiu loĝis en la najbaro.

La 7-an de majo, 1996, prezidento Bill Clinton signis federacian version de la Megan-leĝo. Ĝi antaŭskribis ellaboron de leĝo en ĉiu federacia ŝtato, kiu ebligas ekscion pri seksaj ofendintoj en la proksimo.

Patentoj[redakti]

Tiel funkcias la usona patentjuro. La patentjuristoj rekomendas, ke inĝenieroj ne legu patentojn. Do la inĝenieroj ne povas scii, ĉu iliaj planoj estas jam patentigitaj de aliulo. Se la inĝenieroj mem legus la (preskaŭ nekompreneblajn) patentojn, la tribunalo povus puni ilin pli severe, ĉar ili atesteble sciis pri la patento sed malgraŭ tio efektivigis siajn planojn. La inĝeniero ne povas defendi sin dirante, ke laŭ ŝia au lia interpreto la patento ne etendas al ŝiaj liaj planoj, ĉar nur la tribunalo difinas la ĝustan interpreton.