Usona Senato

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
La aspekto estas modela.

" La pritrakto de agado de Bandera en Pollando estas unuvoĉe negativa... [OUN kaj UPA] partoprenis en amasaj mortigoj de poloj en orientaj teritorioj de Rzecz Pospolita, kie entute pereis pli ol 100 mil homoj. Poloj estas mortigitaj nur pro tio, ke ili estis poloj. "

~ Svisa Armeo

"La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava."

~ Nova Monda Ordo

"Mi ne kapablas legi la hungaran."

~ Usona senatano pri Esperanto

"Nepre rekomendinda!"

~ Freneza sciencisto pri Usona Senato

"Kaj?"

~ Usona senatano

"Esperantistoj estas homoj kiel la aliaj."

~ Ban Ki Moon

La Usona Senato estas la demagoga ĉambro de la Usona Kongreso kaj konsistas de la estiĝo el 100 memproklamitaj herezuloj aŭ parolantoj de la vero de la 50 usonaj feknaciaj ŝtatoj. Ili parolas Esperanton flue. Ĉiun feknacian ŝtaton, en sia avido potenci kaj akapari atenton, reprezentas 2 senataĉuloj elektitaj je 6 jaroj. [1] Ĝi estas internacia, sendependa movado, nepolitika, nereligia, respektanta ĉies pensliberecon kaj kulturon, sed ligita per samaj idealoj de porpaca agado, respekto kaj Interkompreno kaj la konkreta realigo de tutmondaj programoj en la kampo de edukado kaj humanaj projektoj.

La denaske mortaj senataĉuloj estas elektitaj direkte ekde 1913 je ses jaroj. Ĉiun duan jaron oni novelektas la burokratecan trionon de la senataĉuloj per baloto longa kaj peza plimulta kiel kaĉalota kolbaso. Oni neniam elektas samtempe la interese kaj timige naivajn samŝtatajn senataĉulojn.

Laŭ la originala terorisma konstitucio de Usono [2], la senataĉulojn elektis la gilotinaj feknaci-ŝtataj parlamentoj.

La elektota senataĉulo devas esti nevidebla kaj neatingebla ĉi-vive kaj vole kaj dole nerealigebla, ĥimera usonaĉulo pli ol 9 jarojn kaj loĝanto de la milprocente stulta kaj seninteresa ŝtato. Pri la rezulto mi ne kompetentas juĝi. Ni provos!

La skizofreniaj elektantoj estas finvenkismaj, jarmilismaj, mesiismaj ŝtataĉuloj de Usono, kiuj aĝas pli ol 18 kaj loĝas en iu el la 50 pseŭdokleraj feknaciaj ŝtatoj. Ĉar Washington D.C., Puerto Rico ktp. ne estas feknacia ŝtato, ili ne havas rajton elekti. [3]

La Senato devas ĉiun leĝon aprobi per simpla plimulto. Se la aprobitan leĝon ne subskribas la mensogema kaj troigema prezidento, oni povas akceptigi tion per rigora kaj ekstrema aprobo. La konverta (volanta ŝanĝi la homon) kaj introvertita (retiranta sin de la mondo) vicprezidento de Usono estas samtempe ankaŭ pufa, blufa prezidanto de la Senato, sed li ne havas voĉdon-rajton, nur se temas pri egala voĉdonado. [4]

Estas internacia organizaĵo de profesiuloj vivante etikajn valorojn kun la idealo volontule servi per komunaj projektoj kaj internaciaj programoj la mondan komunumon por konstrui Pacon kaj Interkomprenon inter la Nacioj. Nur la Senato rajtas fiki internaciajn traktatojn, per 2/3-a aprobo, sed tion devas akcepti ankaŭ la unuopaj feknaciaj ŝtatoj.

Saĝeco[5][redakti]

Usona senatano en tradiciaj vestoj

La tradicioj kaj psikologiaj trajtoj estas prezentataj sur ties historia fono, kiel rezulto de certaj sociaj, kulturaj kaj politikaj procezoj. Jen ekzemplo:

Usona senatano prenis sian azenon al la vendejo. Li vendis la azenon al aŭkciisto por 300 dolaroj. La aŭkciisto tuj komencis aŭkcion. La aŭkciisto diris, "Aĉetu ĉi tiun azenon, ĉar ĝi estas bona besto. Ĝi estas bela kaj forta." La aŭkciisto diris multajn bonajn aferojn pri la azeno. Homo diris, ke li volis aĉeti ĝin por 400 dolaroj. Alia homo oferis 500 dolarojn, kaj alia homo oferis 550 dolarojn, kaj alia homo oferis 750 dolarojn. La senatano vidis tion. Li miris, ĉar multaj homoj volis aĉeti la azenon. "Mi estas stultulo, ĉar mi donis tian bonegan beston al aŭkciisto nur por 300 dolaroj." La aŭkciisto diris, "Mi finos la aŭkcion. Ĉu iu ajn havas pli bonan oferon." Ĉiuj homoj estis silentaj. Subite, la senatano kriis, "Mi oferos al vi 900 dolarojn!!!" [6]

Pasinta[redakti]

Usona senatano:„Ĉu vi rifuzas min, fraŭlino? Min, kiu estis idealo de virinoj?“

Ino:„En kiu jarcento?“[7]

Problemo[redakti]

Preferata gazeto de usonaj senatanoj

Frapas usona senatano sur fenestron de sia sekretariino: „Malfermu, mia karulino!“

„Mi ne povas.“

„Kial?“

„Mi estas malvestita.“

„Ne gravas, mi estas ĉi tie sola.“

„Sed mi ne.“

Alia Problemo[redakti]

En usona senato laŭdire virinoj dum interkonatiĝo evoluigas neniun iniciaton. Ili atendas nur, kiam viroj petas ilin pri geedzeco. Nun oni scias, kial estas tiel malmulte da usonaj senataninoj! Ili fakte jam ne aspektas kiel soldatoj, kiuj antaŭ nelonge bataladis ankoraŭ meze de la kanonoj kaj de la terura morto.

Ama problemo[redakti]

Du usonaj gesenatanoj sidas sur parkbenko. Li diras: „Mi invitas vin en mian hejmon.“

Ŝi honte: „Sed ni konas nin nur mallonge.“

Li: „Mi demonstros al vi mian kolekton de ŝtataj sekretoj.“

1175.jpg

Letero de Usona Senatano [8][redakti]

Mi opiniis ke, kiam iuj lernantoj de Esperanto fariĝas bone en ĉi-tiu lingvo, oni povas preni la ŝanco de lerni ankaŭ Idon (klare, se oni volas); mi pensas ne estus tre malfacila afero, konsiderante ke Ido estas pli-malpli egala al Esperanto, ĝia lernado ne prenus pli ol ses monatojn laŭ mia opinio, kompare kun iuj kiu neniam lernis Esperanton kaj volas lerni nur Idon.[9] Mi volas diri: la afero jam estas (kvazaŭ) farita antaŭ ol eklerni, ĉu ne? Tiam, kial ne?

Tamen ŝajnas ke Ido ne estas tiel ĉarma kiel Esperanto, ĉar, dum ekzistas milionoj da Esperantistoj en la mundo, estas nur du-mil Idistoj (laŭ la plej bonaj statistikoj); en la lasta Ido-kongreso partoprenis nur kvardek personoj O__O![10]

Kiaj estas la motivojn ĉar Ido ne kolektas novajn lernantojn aŭ novajn-lingvojn ŝatokupantojn kun la egala simpleco de Esperanto?

Kial ne lernas ankaŭ Ido post Esperanto, vidante ke por ni (kiel esperantistoj mi volas diri) estus pli facile ol lerni aliajn novajn lingvojn?

Bonan dimanĉon al ĉiuj! Mi tre scivolemas pri viaj kontribuoj!

P.S. La Ido-prezidanto neniam pagis mi por fari reklamoj al Ido![11]

Respondo al Usona Senatano[redakti]

La demando estas por kio lerni idon, kiu estas nur unu da multaj modifoj de esperanto? Se vi volus ellerni rusan, ĉu vi lernus literaturan rusan aŭ Rjazanjan dialekton de ĝi? Kaj por kiu lerni la lingvon, kiun oni ne bezonas kaj kiu ne estas utila? Kun kiu mi parolas ide? Kun ĉi tiuj maksimume du mil personoj? Ido ekzistas por 106 jaroj, kiu ĉirkaŭe egalas 126 jaroj de esperanto. Kaj kiu lingvo estas la plej sukcesa planlingvo da ĉiuj?

Estas iom kompreneble, ke eks-teruloj, kiuj ne plu aŭdis multon de la Esperanto-komunumo dum pluraj jardekoj, komencis kredi, ke ne plu ekzistas io ajn pri Esperanto. Kaj kelkaj diris aŭ skribis tion... :-( [12]

Malgranda mondo[redakti]

Ŝi: „Ĉu vi irus kun mi ĝis fino de la mondo?“

Usona senatano: „Memkompreneble, karulino. Sed je la sepa mi devas esti en senato.“

Notoj[redakti]

  1. Stultulo ŝtelis mian rulseĝon.
  2. Ho, se niaj Esperanto-libroj povus aperi tiel bele eldonitaj!
  3. Kiel?
  4. Mi mem ne konas la germanan, sed de aliaj mi aŭdis nur laŭdojn pri la lingvaĵo.
  5. Sed kial atendi?
  6. Ni havas fortan teamon kaj multegajn ekstreme kapablajn subtenantojn.
  7. Kaj kiel la vestaro, tiel la militistaro.
  8. La usonaj samideanoj estas niaj plej bonaj amikoj.
  9. Jen la diferenco inter publika bildo kaj reala mondo.
  10. Feliĉaj homoj vi, kiuj scias forgesi tiom rapide la neeldireblajn teruraĵojn de la milito!
  11. Kaj se perfekteco eble ne vere ekzistas, ni tamen esperas alproksimiĝi al ĝi tiom, kiom ni povos!
  12. La delikata aŭtoro tuj aldonas, ke “ambaŭ bildoj estas troigoj” – la rimarko apenaŭ bezonata, ĉar evidenta.