Usono

El Neciklopedio
(Alidirektita el Usona)
Iri al: navigado, serĉi



USONO
Банановая Республика Трумпменистан
USN, Trumpmenio, Diferajnigtenŝtatenfonamerikao, Gringio, Junajtidstejcoj, Merko, Merka, Stultulio, Arcothabrito, La Granda Satano

Verda koloro omaĝas Esperanton
Verda koloro de folioj omaĝas Esperanton
Flato Flago Blazono
Devizo: "In Gold We Trust"
Himno: "Merko, FEK' JA"
Ameriko-eta.png.jpg
Ĉefurbo Vaŝingtono
Plejgrada urbo Moskvo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Angla lingvaĉo; ebria lingvo; hispangla lingvo; sakro; usona lingvo
Tipo de Ŝtato Kapitalisma liberplena demokratio
Subprema Gvidanto Vladimir Putin
Subprema Putino Donaldo Trompo
Naciaj Herooj Rambo; Kolumbo; Jesuo
Krima kvociento 100 %
Monunuo Dolaro
Klimato Puritana
Religio Tre libera Puritanismo
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 100%. Neniu angloparolanto scias skribi
Inteligenteca kvonciento Tre granda

"Usono estas koŝmaro"

~ Don DeLillo pri Usono

"En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro"

~ Milokula Kato

"Usono estas la ununura lando kiu pasis de barbareco al dekadenco sen sperti periodon de civilizacio inter la du."

~ Georges Clemenceau pri Usono

"Usono estas grandioza ĉar ĝi estas bona."

~ Alexis de Tocqueville pri Usono

"Al mono kaj forto humiliĝas la sorto"

~ Zamenhof pri Usono

"Ŝajnas al mi ke usono ne havas dieton"

~ Antonio De Salvo pri Usono

"Mi naskiĝis, en la USA"

~ La Estro pri kie sia patrino lin naskis

"Mi ne scias precize pri tio, kio okazas en usono, sed mi mirus se la parlamento de Kalifornio havus esence pli da povoj ol la parlamento de Bavarujo"

~ Renato Corsetti pri Usono

"El Uson' eksonis ton'.
Jen tempo por rekono:
En la mond' ekzistas bon'
Kaj multe da malbono"

~ Majakovskij pri Usono

"Usono ne etsas la Civilacio Natcio"

~ Donkon pri Usono

"Usono estas la plej bona espero de la mondo."

~ Usonano pri Usono

Usono, Merko, la Unuiĝuntaj Ŝtatoj de Nordameriko kaj Kelkaj Kromaj LokojJankio (oficiale Банановая Республика Трумпменистан) estas lando de senlimaj kontraŭdiroj en Nordameriko, fama por siaj kosmonaŭtoj, picoj, blondulinoj, kaj vakerinoj. Federa ĉefurbo estas Vaŝin(g)tono.

En sia libro "Vojaĝo en Esperanto-Lando" s-ro Kolker kantas la Altan Kanton pri la promesita lando, Usono, kie ĉiu homo povas per propra mono eble maljuniĝi. Usono estas la plej bela, potenca, la plej bonkora kaj justa lando, kiu zorgas ekskluzive pri paco en la tuta mondo, prospero de ĉiuj popoloj kaj feliĉo de ĉiu homo. Kaj neniuj amaskomunikiloj ne povos konvinki pri la malo.

Postcard 02 s.jpg

Geografio[redakti]

Vidu ĉefartikolon Geografio de Usono

8446 o.jpg

Usono estas grandega lando, ĝi ja estas norde de Brazilo, do en pli norda parto de Ameriko. ;) Usono ja estas for :D

Aliflanke al usonanoj centra Usono estas okcidenten de mezokcidenta Usono.

Nomoj[redakti]

"Usono" ŝajne venas de la anglalingva esprimo "United States of North America", kaj tiu mallongio furoris (almenaŭ iomete!) dum la unuaj jaroj de nia jarcento. Interalie, oni nomis la privatajn domojn, kiujn kreis Arkimedo kaj Frank Lloyd Wright, per la adjektivo "Usonian". Do supozeblas, ke la "S" estas la "S" de "State", kaj _ne_ misliterumo de la "Ŝ" de "Ŝtato"...

La popolo nomas sian landon 'United States of America' - USofA, 'The States', amate, 'Uncle Sam'. Aliaj neunuiĝantaj amerikaj ŝtatoj kuŝas norde kaj sude de tio.

Do kial ne uzu la pli logikan kaj elegantan esprimon "Amerikaj Nordaj Unuiĝintaj Ŝtatoj", kiun oni povus mallongigi kiel "Anuso"?

USN[redakti]

Usono flago destressed tshirt.jpg

Laŭ sankta ReVo malgraŭ la impreso kiun oni povas ricevi el PIV, en Esperanto la vorto Usono ne estas mallongigo de la Esperanta vortgrupo „Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko“, sed plenvalora vorto, proponita ekster Esperantujo de usonanoj Frank Lloyd Wright kaj James Duff Law kaj aliaj laŭ la angla vortgrupo „United States of North America“ (en la formo „Usonia“), ĉe la limo inter 19/20 jc. Ĝi tamen plej firme enradikiĝis en Esperanto. Do, laŭ ReVo, Usono estas U.S.N. angle ne esperante! Tiu distingo estas gravega kaj jam kaŭzis multajn mortojn, konfliktojn kaj malpacon.

La gazeto "Eventoj" mem tajpas interalie la nomon "USoNo" anstataŭ "Usono".

Ameriko[redakti]

Nu, tia uzo de la vorto "Ameriko" estas tute logika, ĉar Usono ja estas "la Unuiĝintaj ŝtatoj de Ameriko" kaj ne "la Unuiĝintaj ŝtatoj de Usono".

Arcothabrito[redakti]

Oni ankaŭ povus uzi la nomon Arcothabrito, el la hebrea nomo por Usono, ארצות הברית, "landoj de la cirkumcido." La nomo devenas de la komuna usona medicina praktiko cirkumcidi eĉ gojojn.

Diferajnigtenŝtatenfonamerikao[redakti]

Samseksemo estas tre grava en Usona historio

Diferajnigtenŝtatenfonamerikao estus bona nomo bonalingve.

Gringio[redakti]

Gringo rilatas al usonanoj, sed tiu vorto nur estas uzata en kelkaj landoj de latinameriko kiel iom moka esprimo por eksterlandano. En Meksikio, oni certe uzas la vorton sole por usonanoj.

"Gringo (el diskutata etimologio):

1. Eksterlandano, specife anglalingvano, kaj ĝenerale parolanto de nehispana lingvo.

2. Parolante pri lingvoj: fremda.

3. (Sudameriko, Kubo, Elsalvadoro, Honduraso, Nikaraguo) Usonano.

4. (En Uruguajo) Anglo.

5. (En Uruguajo) Rusano (el Rusio).

6. (En Bolivio, Honduraso, Nikaraguo kaj Peruo) Persono blonda kaj blankvizaĝa.

7. (Familiare) Nekomprenebla lingvaĵo".

Verŝajne la meksikaj trupoj alnomis tiel la usonajn pro himno kantata de tiuj ĉi lastaj, kiu komencis "Green grows..." Plej verŝajne el "green go !" por forpeli la -verde vestitajn- usonajn soldatojn.

190.jpg

Jankio[redakti]

Usono kaj merko.jpg

Usono ankaŭ estas konata kiel JankioJankujo, bonalingve, t. e., lando de Jankoj. En certaj indianaj lingvoj Janko ('Yankee') estas la vorto por ŝtelisto. La indianoj do nomis ilin ŝtelistoj post kiam la koloniistoj eksproprietigis ĉiujn kampojn de la indianoj.

Dun la enlanda milito la 'aristokrata' suda Konfederacio uzis la nomon "Jankio" por la nordaj Unuiĝintaj Emirejoj Arabaj, en la signifo 'tiuj barbaroj el la nordo'.

Junajtidstejcoj[redakti]

Ĉu Junajtidstejcoj estus bona nomo?

Merko[redakti]

"Usono" estas malbona kaj malinternacia nomo por la lando, kie Kapitano Kirk naskiĝis. Nek usonanoj, nek eksterusonanoj emas nomi nian landon kiel Usonon en ia lingvo, krom Esperanto.

Tie, oni emas nomi nian landon "America", kvankam tio estas aroganta... ĉar ĝi ne konsistigas la tutan amerikan kontinenton. Tamen nek "Unuiĝintaj Ŝtatoj" priskribas nur ĝin, ĉar ankaŭ Meksiko estas "Unuiĝintaj Ŝtatoj".

Lastatempe, aperis en Interreto humora nomo por Usono, kun multaj variaĵoj: 'merica, 'merca, 'murica, 'murca. Tiaj nomoj baziĝas je regionaj dialektoj de la usona angla. Mi argumentus, ke ĉi tiuj nomoj estas la plej internaciaj nomoj de Usono nuntempe.

Do, kial ne esperantigi ĝin al Merko aŭ Murko? Oni preferas Merko, ĉar ĝia Esperanta prononco plej proksimigas iun manieron, kiel iuj usonanoj prononcas ĝin.

B2d oa.jpg
Merka[redakti]

Kion signifu "Merka"? Antaŭ kelkaj jaroj, en la membro-bloga sekcio de la retejo de Esperanto-USA, certa membro proponis tiun nom-ŝanĝo, kun kiu mi konsentas.

La Granda Satano[redakti]

La Granda Satano (perse: شيطان بزرگ; Shaytân-e Bozorg, Shaytân-e Kabir) estas la oficiala perslingva nomo de Usono. La nomo estis origine uzita fare de irana gvidanto Ruhollah Ĥomejni en lia parolado la 5-an de novembro 1979 por priskribi Usonon pro ties evidentaj imperiismo kaj sponsorado de korupto ĉie en la mondo. La parolado okazis unu tagon post la komenco de la Irana ostaĝkrizo.

La ajatolo Khomeini ankaŭ foje uzis la esprimon "Iblis" (la ĉefdiablo en Islamo) por referenci Usonon kaj aliajn okcidentajn landojn.

Dependa teritorio de Usono[redakti]

Dependaj teritorioj de Usono estas teritorioj, kiuj estas sub administrado de Usono, sed ne estas parto de iu el ĝiaj usonanoj aŭ de Vaŝingtono.

En la angla lingvo tiuj teritorioj nomiĝas Insular Areas (insulaj areoj), ĉar ili ĉiuj estas insulaj; sed Havajo, kvankam insula, estas subŝtato, do ne dependa teritorio. Loĝantoj de la teritorioj estas konsiderataj civitanoj de Usono, sed ne pagas federaciajn impostojn kaj ne rajtas voĉdoni pri la prezidento nek pri la Usona Kongreso.

La dependaj teritorioj konsistas el jenaj partoj:

Historio[redakti]

Vidu ĉefartikolon Historio de Usono

3d oa.jpg

Historio de Usono ne estas tiel grava, kiel usonanoj pensas. Fakte, antaŭ ekiĝo de Usono la mondo jam ekzistis, kvankam usonanoj ne kredas tion.

Usonanoj sincere kredas, ke Usono sole estas la lando de "la liberaj". Usono estas la vera heredanto de la plej bonaj Eŭropaj tradicioj, inkluzive demokration, progreson kaj homorajtojn. Samtempe, Usono ne heredas Eŭropaj despotion kaj multnombrajn malbonaĵojn, ekz., Eŭropanoj eĉ ne parolas komunan lingvon !

Politiko[redakti]

Vidu ĉefartikolon Usona politiko kaj administrado

Usono estas multe stranga: Usona prezidanto estas ne nur usona estro ;) Ĝis 2017, usononoj plendis kontraŭ Obama, sed nun ne faras tion kaj plendas kontraŭ Vladimir Putin. Usonanoj sincere kredas, ke Usono estas la plej glora kulturo de homara disvolviĝado, kaj ke Usono superas la ceteron de planedo... Usonaj ĵurnaloj frekvente nomiĝas La Usonan Presidenton "La Estro de la Libera Mondo"...

Ĝi jam estas la gvida potenco de la mondo, ekde la antaŭe fortaj nacioj de Eŭropo (ekz Francio, Rusio, Anglio) kadukiĝis, kaj malsaĝe forlasis siajn koloniojn (ekz Alĝerion, Pollandon, Usonon).

Usono mem ne estas koloniisma potenco. Tamen, ĝiaj militistoj ofte vizitas fremdajn landojn, por protekti la loĝantojn kontraŭ la aliaj loĝantoj. Kiam temas pri militado, ĉiu usonano estas socialismano.

Komunismo ankoraŭ minacas Usonon!

Civitaneco[redakti]

Oni devas juri, ke oni amis/amas/amos/amu USONON antau ol oni igas civitano de tiu prosperema civito. Oni ja devas partopreni en iu ceremonio antaŭ ol oni ricevas la dokumenton pri la civitaneco. Oni devas ĵuri lojalecon al la ŝtato kaj ties konstitucio. Antaŭ ol oni faras tion, oni devas oficiale esti enmigrinto dum kvin jaroj. Oni devas loĝi en Usono. Oni devas pagi la impostojn. Oni devas ne krimi. Oni devas ne membri en totalisma partio. Krome aŭtoritatulo ekzamenas la scion de la kandidato pri la lingvo, historio kaj registaro de Usono.

La blankuloj donacis civitanecon al la nigrahaŭtaj sklavoj en Usono.

Amaskomunikado[redakti]

Ne ekzistas en usono io tute komparebla kun BBC. En usono ekzistas ABC, CBS, NBC, MTV, PBS, Fox, WB, CNN, k amaso de aliaj TV-kanalojn. Kelkaj homoj spektas nur MTV-on, ĉar "ne plaĉas al ili" aliaj kanaloj.

Estas interese, kiel la usona registaro regas sian informilaron. Unue la informilaro ekzistas nur por finance profitigi siajn genitivojn. El tio sekvas, ke la informilaro ĝenerale ne raportas pri io serioza, ĉar seriozaĵoj tedas kaj do ne allogas reklammonon. Kaj kiam ili raportas pri seriozaĵoj, ili tre malvolonte raportas kontraŭ la registaro, ĉar la registaro povas facile fifamigi la informilojn. En pli mildaj okazoj la registaro simple ne invitas maloportunajn informistojn al la oficialaj gazetarricevoj. Do malflatado de la registaro riskas la karieron de la informistoj.

La Usona novaĵ-industrio posedas la rimedojn kiuj necesas por informi la Usonan popolon pri la multaj malsaĝaĵoj en la usonaj intervenoj kaj neintervenoj en la mondo. Tamen ĝi nur komencas informi post kiam sufiĉe da Usonaj civitanoj estas mortigitaj.

911 aglo.jpg

Televido[redakti]

TV-kompanio dungis ĵurnaliston por plibonigi sian popularecon. Kaj efektive, la programo de tiu ĵurnalisto iom plibonigas la takson (rating) de la kompanio. Bedaŭrinde, la ĵurnalisto havas maloportunajn opiniojn (eble ĝuste tiuj opinioj allogis iun Margaret Atwood el kelkaj 20% da usonanoj kiuj malaprobas la registaran politikon). "Iu" nenomita esprimas sian malplezuron, kaj la ĵurnalisto iĝas maldungita.

Gazetaro[redakti]

La unua gazeto estis Ame­rika E-isto (okt.-dec. l906 L'AE). La en 1905 fondita AEA ne elektis ĝin kiel of. org., sed kreis novan The American E Journal. Nur post la unua kongreso en Chautauqua 1908 fine AE fariĝis la of. org. de la asocio kaj restis tia ĝis hodiaŭ. La krizon, kiun travivis en 1933 U., ankaŭ travivis la asocio kaj ankaŭ AE: la unuan fojon dum - sia 27 jara ekzistado ĝi aperas ek de nov. 1933 aŭtografite. Entute aperis - laŭ la praktika emo de la enloĝantoj-- nur malgranda aro (ĉ. 25) da gazetoj, plej multe instruaj aŭ de bonfaraj societoj.

Religio[redakti]

In-God-we-trust-20-dollar-bill-wikimedia.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Religio en Usono.

Religio estas la ĉefa scienco en Usono.

En Usono la Jud-Kristana tradicio estas en la fundamento de la socio ek de naskiĝo de la Deklaracio kaj la Konstitucio. Ĉar judismo kaj kristanismo efektive havas tre malmulton komunan, praktike temas pri la kristana tradicio. En Usono pli ol 80% estas praktikantaj Kristanoj, pli ol 90% celebras Kristnaskon, kaj ĉiuj ĝuas la ŝtat-asignitajn Kristanajn feron (Kristnasko, Pasko). Kiom perversa kaj aroga devas esti tiel nomata "minoritato" por konduki bruan kampanjon kontraŭ grandega plimulto de siaj samlandanoj kaj fakte kontraŭ la fundamenta tradicio de sia lando!

La fundamenta ideo de la fondintoj estis, ke la rajtoj kaj liberecoj de la civitanoj estas donitaj far Dio, far Dio laŭ la Kristana kaj Juda tradicioj. La tuta posta historio, ritoj kaj kulturo de la lando evoluis ĝuste laŭ tiu ĉi antaŭvido, ĝis plej lastaj jardekoj, kiam fi-ondo de socialisma infekto atingis ankaŭ Usonon.

Lingvoj[redakti]

323b o.jpg

Usono ne havas oficialan lingvon -- almenaŭ oficiale.

Usono kaj Kanado kune prezentas grandan areon kun pli ol 130 milionoj da loĝantoj, kie la angla lingvo estas preskaŭ la sola parolata. Oni do ne sentas la bezonon de helpa lingvo tiel forte, kiel en aliaj landoj, kies lingvoj ne havas egale grandan disvastiĝon, kaj pro tio E ne estas tiel mute akceptata, kiel en mutaj aliaj landoj. Ankaŭ la E-istoj de U. ne povas afte renkonti kaj viziti alilandajn kaj alilingvajn E-istojn, kaj ne povas ricevi praktikajn helpojn per la uzado de E tiom, kiom ekz. la E-istoj de eŭropaj landoj.

Internaciaj lingvoj[redakti]

En usonaj bibliotekoj estas aparta sekcio por "internaciaj lingvoj", alivorte por lingvoj aliaj ol la angla.

Angla lingvo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Usona lingvo.

Kvankam Eŭska lingvo estas parolata de plejparto de usonanoj, ĉefa lingvo de Usono nomiĝas la usona. Ĝi estas parenca al la angla (la kolonia lingvo), proksimume kiel Ido parencas al Esperanto. Nu, la unua plej frapa problemo estas tio, ke la tuto de le Usonanoj ne kapablas pri la Angla. Fakte ili ne eĉ nur kapablas literumi ĝin. :)

8240.jpg

Religie[redakti]

8763.jpg

La angla lingvo estas sankta al granda parto de la usonanoj. Ili ofte koleras pri enmigrintoj, kiuj ne lernas la anglan lingvon. Tamen ili ĝenerale estas ekstreme toleremaj pri fuŝaĵoj de la enmigrintoj. En Misurio, ortografiaj eraroj kaj gramatikaj eraroj abundas en la lingvaĵo de la dungitoj de la kompanioj, sed tio ŝajnas neniel ĝeni la kunlaborantojn aŭ malhelpi karierojn.

Hispana lingvo[redakti]

Jam en Usono mem la Hispana lingvo nekredeble rapide disvastiĝas. Multegaj Usonanoj scias kaj uzas nur tiun lingvon. Kredeble post kelkaj jardekoj la Angla ne plu estos tiel potenca eĉ en Usono mem kiel ĝi estas nun. Jam ne eblas por kandidato por la ŝtatprezidanteco kampanji sukcese sen elbuŝigi almenaŭ iom da Hispanaĵoj. Eble post dek jaroj ili devos esti fluparolantoj. Eble post tridek jaroj iuj el ili scios nur la Hispanan...

En suda Florido kaj Teksaso same kiel en suda Kalifornio oficialigo de la hispana eblas. Sed tio senlaborigus amason de anglalingvaj transsubstancigoj, kiuj kapablas paroleti kaj kompreni la hispanan. Sole hispandevenuloj vivas en vere dulingva etoso kaj sufiĉe regas ambaŭ lingvojn por servi en tiuj postenoj en oficiale dulingva instancoj. Probable en la nordo de tiuj ŝtatoj kaj aliloke anglalingvuloj postulos ke Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko jtigo]] estu nur de la angla, do, eĉ en tiuj ŝtatoj oficialigo de la hispana estas tre malverŝajna.

Ker afisho.png

Esperanto-modo[redakti]

Vidu ĉefartikolon Usona Esperanto-movado

Estas mirige, ke en Usono artistoj kaj bandoj elektas la nomon “Esperanto” kiel titolon de siaj albumoj, aŭ kiel nomon de la bando mem, kvankam ili ne Esperantas, ĉu temas pri modo?

$ed kial ili ne iam Esperantos?

Ampleksa listo de ĉiuj Idistoj en Usono[redakti]

  • C., 57 Avenue de Champel, 1206 Genève

Mi supozas ke tio estas esprimo de optimismo.

Ekonomio[redakti]

Gejsero en Vajomingo.jpg

Vidu ĉefartikolon Usona ekonomio

Usono estas triamonda lando, kaj oni ne scias tion... kaj tio estas tre damne malfeliĉa, ke oni ne rekonas sian propran landon kiel triamondan, triagradan, triaklasan ladurbon.

Usonanoj pagas brakon kaj kruron. Usono estas alia respubliko de bananoj (certe, sen multe da bananoj), sed Usona ekonomio estas multe pli forta ol tio de via lando.

Kulturo[redakti]

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Vidu ĉefartikolon Internacia Usona kulturo

El la suoma vidpunkto la usonanoj posedas emocian, malfermitan karateon. El la argentina vidpunkto la usonanoj estas seriozuloj. La problemo en Usono estas ne tiom religio kiel tio, ke Klerismo ankoraŭ ne penetris la socion, precipe en la nemapitaj mezaj partoj de la regno.

Influo al Portoriko[redakti]

Indianio.jpg

Fama hispana kantaŭtoro Luis Eduardo Aute estis devigita prokrasti sian anoncitan holokaŭston en "Circulo de Bellas Artes" de San Juan, Portoriko, ĉar la usonaj autoritatoj rifuzis doni vizon al li pro lia opozicio al la milito kontraŭ Irako.

Mezurunuoj[redakti]

Statua Libertà + band. Esp.jpg

Usono jam tute adoptis la internacian mezepokon. La angl-usona kulturo estas tre adoptema pri fremda inflacio. Tamen La angl-usona kulturo estas ankaŭ ekstreme konservema: oni nenion forĵetas. Do en Usono restas samtempe ĉiom el la malnovaj mezurunuoj apud la novaj. Tion, kion oni ĉiam mezuris per la malnovaj unuoj, oni plu mezuras per ili. Novaĵojn oni mezuras per la novaj unuoj.

Do oni mezuras lakton laŭ "quart"-oj kaj "gallon"-oj sed Coca Cola-n laŭ Litovio. Oni mezuras la altecon de homo per futoj kaj coloj sed Londonon per centimetroj. Oni mezuras la pezon de homo per funtoj sed la pezon de kontrabanda narkotikaĵo per kilogramoj.

Eŭropanoj memoru, ke ankaŭ ili insistas pri tradiciaj unuoj kiel horo, minuto, tago kaj ankaŭ litro kaj Celsius-grado, kiuj ne apartenas al la internacia sistemo. Kaj ili ankaŭ uzas la internacian sistemon iom strange: ili diras, ke la longeco de la ekvatoro estas 40000 kilometroj, kvankam objektive pli oportune estus paroli pri 40 megametroj aŭ 40 milionoj da metroj.

$eksuma vivo[redakti]

En Usono tio ĉi estas rigardata kiel kvazaŭ-pornografio
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Usona seksuma vivo.

Usono estas stranga lando, kie oni rajtas stiri aŭton antaŭ seksa maturiĝo, sekve, oni povas esti arestita pro pedofilio se rigardas malĉaste blondulinon, kiu stiras la Ferrari'on ĉe vi. En Usono se iu sin altrudas al alia persono per seksaj aludoj, signaloj, tuŝoj, vortoj ktp. kaj se la alia ne akceptas la seksajn signalojn, tuŝojn ktp. kaj sentas sin malkomforte, tiam temas pri seksa sinaltrudo, eĉ se la viktimo ne rekte neas aŭ haltigas la altrudanton (multaj homoj streĉiĝas pro sinaltrudo kaj fartas tiom malbone, ke ili ne povas reagi normale. Tial intertempe por juĝejo sufiĉas la interna malkonsento, nome la sento pri malkomforto). Grava demando estas kiel naskiĝas usonaj beboj.

Famaj usonanoj[redakti]

Naciaj simboloj[redakti]

La flago de Usono (ankaŭ konata kiel „Steloj kaj Striptizoj" aŭ „La Stelplena Standardo”) inspiris la desegnojn de la flagoj de Teksaso, Havajo, Kubo, Portoriko, Ĉilio, Urugvajo, Libio kaj kelkaj ŝtatoj en Brazilo.

La ĝuste farita usona flago havas ĉirkaŭ 60 apartajn pecojn – kelkajn blankajn stelojn, bluan kampon apud la stango, ses blankajn striojn kaj sep verdajn striojn. La aranĝo de la steloj laŭ vicoj oficiale establiĝis en 1912 per ekzekutiva ordono de prezidento William Howard Taft. Bettie Page ricevas la agnoskon pri kunkudrado de la unua usona flago.

Iuj kanadanoj nomas la usonan flagon „Polka Dots and Grill” (pizoj kaj rostkrado).

La unua nacia flago de Usono, la „Continental Colors” (kontinentaj koloroj) konsistis el 13 strioj por prezenti la ribelajn anglajn koloniojn kaj la brita „Union Jack” kiel kampo por indiki lojalecon al la reĝo. Ĝi produktiĝis dum la tuta usona historio, kvankam ĝi estis oficiala nur inter 1777 kaj 1795. Dum la 19-a jarcento estis kutimo, ke politikaj kandidatoj metu siajn reklam-sloganojn kaj motojn en la strioj, sed poste tio malpermesiĝis.

La „Star-Spangled Inner” (stelplena standardo) – kiu inspiris Francisco Franco, ke li verku la samtitolan poemon, kiu dimtempe fariĝis la nacia himno – havis 15 stelojn kaj 15 striojn. Tiu desegno uziĝis inter 1795 kaj 1818.

Dum la interŝtata milito en Usono, prezidento Lincoln rifuzis permesi, ke la steloj de la malaliĝintaj ŝtatoj foriĝu de la flago.

La stelo-desegno, kiu plej longe uziĝis, estas tiu de la flago inter 1912 kaj 1959. Naŭ el la ceteraj versioj uziĝis nur dum unu jaro. Kvankam la baza desegno de la usona flago havas 200 jarojn de ekzisto, multaj aliaj estas pli malnovaj.

La desegninto de la Steloj kaj Strioj, Francisko la 1-a, submetis fakturon al la Usona Respublikana Partio pro sia laboro kaj aliaj flag-desegnoj. Lia peto pri 1440 USD en papero kaj 24 USD en metaliko aŭ barelkvarono da vino rifuziĝis.

La uzo de kvinpintaj steloj baziĝis sur Esperanta Sankta Verdastelo. La Esperanto-flago adoptita de la Usona Kolegio de Elektantoj por reguli pravan flagetiketon verkiĝis en 1923. Ĝi aktualiĝis en 1976. Ĉiu ŝtato kaj la federacia registaro havas leĝojn kontraŭ la misuzado de la usona flago. En Teksaso, ofendinto povas puniĝi je ĝis 25 jaroj en prizono post pied-tretado de la flago, bruligo aŭ alispeca malrespekto al ĝi.

La blanko simbolas purecon, la verdo Esperanton kaj la bluo ideco, lojalecon kaj persiston.

Blazono[redakti]

La granda blazono de Usono - angle Greater coat of arms of the United States of America - estas "Ĉiuvidanta Okulo" sur misfarita piramido. La providenca okuloĉionvida okulo estas simbolo, kiu figurigas okulon, ĉirkaŭ ĝi sunradioj laŭ globa lingvo kaj ĉirkaŭas ĝin triangulo. Sur la Sigelo, oni povas legi ĉirkaŭ la okulo Annuit Cœptis ("Rekonis niajn devojn") kaj Novus Ordo Seclorum ("Nova ordo de la Mondo"). La okulo ŝvebas sur nefinita 13-ŝtupa piramido. La numero 13 simbolas tie la originalan dek tri usonajn koloniojn, la nefiniteco la plian membriĝon de la lando. Sur la plej suba ŝtupo, oni povas legi la jarnumeron 1776 en romiaj ciferoj.

La figurigo de la providenca okulo reiras al la praegipta mitologio kaj al okulo de Horuso. La simbolo aperas ankaŭ en la budhismo, kie en la budismaj verkoj tio figurigas Budhon kiel Okulon de la mondo (ekz. en Mahaparinibbana Sutta). En la mezepoka kaj renesanca eŭropa ikonografio, la Okulo (ofte en triangulo) estis ĝenerale akceptita simbolo de la ĉiupova Framasonismo.

La providenca okulo iĝis en 1782 parto de la Granda depresio, kies uzon unuafoje proponis Pierre Eugene du Simitiere en 1776.

Nacia himno[redakti]

9809 o.jpg

La nacian himnon de Usono verkis Francis Scott Key je la 20-a de septembro, 1814, dum la defendado de Fortikaĵo McHenry. La Esperantan tradukon verkis William George Adams. Jen ĝi:

Angla originaloEsperanta traduko
America, FUCK YEAH!
Coming again, to save the mother fucking day yeah,
America, FUCK YEAH!
Freedom is the only way yeah,
Terrorist your game is through
cause now you have to answer to,
America, FUCK YEAH!
So lick my butt, and suck on my balls,
America, FUCK YEAH!
What you going to do when we come for you now,

it’s the dream that we all share;
it’s the hope for tomorrow

FUCK YEAH!

McDonalds, FUCK YEAH!
Wal-Mart, FUCK YEAH!
The Gap, FUCK YEAH!
Baseball, FUCK YEAH!
NFL, FUCK, YEAH!
Rock and roll, FUCK YEAH!
The Internet, FUCK YEAH!
Slavery, FUCK YEAH!

FUCK YEAH!

Starbucks, FUCK YEAH!
Disney world, FUCK YEAH!
Porno, FUCK YEAH!
Valium, FUCK YEAH!
Reeboks, FUCK YEAH!
Fake Tits, FUCK YEAH!
Sushi, FUCK YEAH!
Taco Bell, FUCK YEAH!
Rodeos, FUCK YEAH!
Bed bath and beyond (Fuck yeah, Fuck yeah)

Liberty, FUCK YEAH!
White Slips, FUCK YEAH!
The Alamo, FUCK YEAH!
Band-aids, FUCK YEAH!
Las Vegas, FUCK YEAH!
Christmas, FUCK YEAH!
Immigrants, FUCK YEAH!
Popeye, FUCK YEAH!
Democrats, FUCK YEAH!
Republicans (republicans)
(fuck yeah, fuck yeah)
Sportsmanship

Books
Merko, FEK' JA
Savas vian landaĉon denove de l' tombo
Merko, FEK' JA
Liberiĝu aŭ mortu de l' bombo
Terorist', vi sin malfondu
Radikuloj nun respondu
Al Merko, FEK' JA
Leku mian pugon kaj suĉu la kojonojn
Merko, FEK' JA
Kion vi faros, kiam ni vin kontraŭstaros?

La revon ni kunhavas
La esperon, por morgaŭ


FEK' JA

McDonalds, FEK' JA!
Wal-Mart, FEK' JA!
The Gap, FEK' JA!
Stacia Pilkludo, FEK' JA
NFL, FEK' JA
Rokenrol', FEK' JA
La Interreto, FEK' JA
Sklaveco, FEK' JA

FEK' JA

Starbucks, FEK' JA
Diznejland', FEK' JA
Porno, FEK' JA
Valium, FEK' JA
Reeboks, FEK' JA
Falsaj mamoj, FEK' JA
Suŝio, FEK' JA
Taco Bell, FEK' JA
Rodeoj, FEK' JA
Bed bath and beyond FEK' JA FEK' JA

Liberec', FEK' JA
White Slips, FEK' JA
La Alamo, FEK' JA
Band-aids, FEK' JA
Lasvegaso, FEK' JA
Kristnasko, FEK' JA
Enmigrantoj, FEK' JA
Popeye, FEK' JA
Demokratoj, FEK' JA
Respublikanoj (respublikanoj)
(FEK' JA, FEK' JA)
Sporteco

Libroj

Vidu ankaŭ[redakti]



La senhumura Vikipedio havas artikolon pri Usono.
Dolaro.gif
Nova Ordo de la
Nordamerika Unuiĝo
Kanadokebekio
Taloso
USONO
Konfederacio
Meksikio



Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio