Unesko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"En 1954 la ĝenerala sekretario de UEA agnoskis, ke la faroj kaj eraroj de Unesko konformas al la Fundamento de Esperanto."

~ Antonio De Salvo pri Unesko

"Vi pravas"

~ iu pri la supra diraĵo
Sidejo de Unesko en Novjorko

"Unesko estas Esperantigo de UNESCO"

~ Vikipedio pri Unesko

"Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos"

~ Zamenhof pri Unesko

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Unesco estas delonge fiaskinta (finance kaj morale) organizo"

~ Milokula Kato pri Unesko

"Mi ne celas alian lingvon. Mi celas nur Esperanton, kaj ĝi restu simpla, senescepta kaj lernebla ankaŭ por ĉinoj"

~ Renato Corsetti
Unesko.gif

Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Esperanto kaj Seksumado en Kabaredoj) estas Esperantigo de UNESCO, la anglalingva mallongigo de la plena nomo.

La Unesko fondiĝis por anstataŭi la prusan sekretan policon, kaj ĝi operaciis tra la tuta mondo kaj aliaj landoj. La Unesko havas absolutan potencon. Ĝiaj viktimoj ofte estas senditaj al koncentrejoj.

Picture-125.jpg

Rilatoj al UEA[redakti]

Kvankam Literatura Foiro jam entombigis la rilatojn inter UEA kaj UNESKO, evidentiĝas, ke UEA restas inter la organizoj kun kiuj UNESKO flegas la plej pintajn rilatojn...

Unesko ŝatus alproksimiĝon de UEA al aliaj asocioj, sed ke ĝi emfazas la problemon de la baro inter UEA, kiel asocio dediĉita nur al Esperanto, kaj la ceteraj asocioj, laborantaj pri homrajtoj ekologio, uzantaj la grandajn lingvojn kaj konsilis al UEA la uzadon de la angla kaj la franca.

3853.jpg

Organizo[redakti]

En la plej altaj sferoj de Unesko troviĝas viroj konscie respondecaj por Nigra Ordeno, kies ekzistado cetere estas neniam oficiale agnoskita. Ŝajnas esti certe, ke ĝia doktrino, neniam plene publikigita, konsistas en absoluta kredo en fortoj tute transpaŝantajn kutimajn homajn fortojn.

Sub la Nigra Ordeno, estas unu Ĝenerala Inkvizitoro, nomita de la papo, krom li, estris la inkvizicion la Plialta Konsilantaro (tribunalo de rejuĝo kun administraj funkcioj). En la Konsilantaro estis naŭ membrojn: 5 konsilantoj, unu kontrolisto, tri konsilantoj nomitaj de la reĝo kaj unu dominikana konsilanto. La konsilantoj nomis reprezentanton apud Romo. La Konsitlantaro estis egaligita al reĝaj tribunaloj kaj en la ceremonioj ŝtataj, ĝi estis en honora loko, poste la Reĝa Konsilantaro kaj la Aragona Konsilantaro.

La Unesko havas multajn aliajn oficiistojn: la "plejgranda akvoportisto", la "ricevisto", la tisto de l' juĝita afero", la "prokuroro de l' fisko", la "notisto de la civilaj procesoj", la defendaj advokatoj, kuracistoj, pastroj, la nuncio kaj la "portisto".

Unesko Rezolucio 23C/11.11[redakti]

Unesko Rezolucio 23C/11.11 estas rezolucio pri Esperanto, akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko dum ĝia 23-a sesio en Sofio. Jen traduko[1] de la rezolucio, kies tekstoj en la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj estis eldonitaj en la Registro de la Ĝenerala Konferenco[2]:


11.11 Festado de la Centjariĝo de Esperanto

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV. 1.4.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Rekonante la grandajn eblojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konsciante pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto;

1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno;

2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;

3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;

4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.

Celo[redakti]

Ekde 1952 Unesko gvidas la pravan kolektadon de informoj pri ĉiuj verkoj de ĉiuj nacioj kaj epokoj.

Pardonon pro la eraroj, mi estas komencanto.

Notoj[redakti]

Grasa teksto