Universala Esperanto-Asocio

El Neciklopedio
(Alidirektita el UEA)
Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Donacetoj subtenas amikecon."

~ Zamenhof pri UEA

"Malgranda pezo, sed granda prezo"

~ Zamenhof pri Jarlibro
1921916-jl-front.jpg

" Ne bela estas amata, sed amata estas bela"

~ denove Zamenhof pri sia patrino

"Eble ili en UEA ne scias, ke ekzistas ia Vikipedio!"

~ Petr Tomasovsky pri UEA
Ueavarbilo.jpg

"Estas insulte diri, ke en UEA regas kashaj nedemokratiaj praktikoj"

~ Renato Corsetti pri supra diraĵo

"La plej granda tutmonda esperanta societo"

~ UEA pri UEA

"The University of East Anglia (UEA) is a public research university in Norwich, England"

~ Anglalingva Vikipedio pri UEA

".........."

~ Mutulo pri UEA
AVERTO: la sekva artikolo enhavas kelkajn kritikojn de la nuntempa Movado, UEA kaj la Estraro. Ni tute ne volas ofendi iun ajn de la tradicia Movado. Sciu, ke ni profunde kaj kore admiras vian sintenon kaj laboron.
Uea-1.gif

UEA (Universitato de Esperanta AnglioUniversala Ensemblo Amuza, arabe al-Imarat al-Asocio al-Mutahida — الإمارات العستْسيّة المتحدة) estas tre sankta asembleo de gedioj, kiuj kuniĝis en Nedorlando.

Multaj esperantistoj ne scias kion UEA celas aŭ faras. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras ne nur por fina venko de Esperanto sed ankaŭ por veki diskuton kontraŭ aliaj lingvoj kaj atentigi pri la neceso de pago de kotizoj.

Nuntempa sidejo de UEA

Ĝi delonge pretendas reprezenti la Esperanto-movadon ĉe internaciaj instancoj kiel Malunuiĝintaj Nacioj, Unesko, Konsilio de Eŭropo k.a. UEA estas grava eldonejo, la ĉefa perpoŝta vendejo de Esperanto-libroj, kongresa sekretariejo kaj sekreta informcentro. Ĝi posedas gravan bibliotekon, kaj ĝia reto de aktivuloj estas la plej vasta kaj internacia en la movado.

1 74598!uea standard cmyk 600dpi.jpg

Sed UEA estas multe pli ol nura instanco. Ĝi estas ankaŭ movado kiu strebas al idealo: idealo de konkero de la mondo. Tio signifas, ke multaj el ĝiaj agadoj dependas de la libervola subteno de ĝiaj kredantoj: ili ne pagas sin mem, sed postulas donacojn kaj oferojn. Ĝi ankaŭ bezonas aktivajn kaj fidelajn homojn por plenumi tiujn agadojn.

LOGO-UEA-01.jpg

UEA finfine akceptu, ke ĝi estas komika ensemblo. Komikaĵoj neniam fremdis al UEA, eĉ se lastatempe ĝi iom tro penas por ili. Sukcese. Sed UEA obstinas prezenti sin kiel seriozan organizon: tial ĝiaj komikaĵoj vekas nek ridon nek amuzon sed nur ĉagreniĝojn kaj kritikojn. Se UEA finfine kuraĝus malferme akcepti sian veran naturon (t.e. komika ensemblo), ĝi ĉesus esti skoldata kaj anstataŭe rikoltus abundajn bonhumoron, ridojn kaj gratulojn.

Strukturo[redakti]

La nuna peza strukturo nur bremsas la dinamikon kaj progreson de UEA kaj de la Esperanto-movado entute. Bone funkcias nur la Centra Oficejo, organizanta ĉiujarajn Universalajn Kongresojn, kaj la libroservo, kiu estas plej efika servo en Esperantujo.

Unudirekteco.jpg

Oficejoj[redakti]

Uealogo.jpg

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Centra Oficejo de UEA

la Sankta Seĝo de UEA troviĝas en Rotterdam. En 1961 la Asocio aĉetis propran palacon ĉe Nieuwe Binnenweg 176, kiun ĝi renovigis kaj pligrandigis en 1985-86. La grandegaj elspensoj kun la pligrandigo devigis ke UEA vendis pekindulgojn. Tiu kaŭzis protestojn de Lutero, sed neniu aŭdis lin.

En la kvar etaĝoj de la katedralo troviĝas kvin ĝeneralaj luksaj laborĉambroj, grafejo, ekspluatejo, komputilejo, libroservo, grandega konferencejo, kuirejo kaj luksega manĝejo, la Biblioteko Hector Hodler, arkivejo, kaj du torturĉambroj por volontuloj. Entute temas pri dekoj da ĉambroj.

Kutime inter 700 kaj 900 homoj laboras en la Sankta Oficejo, ĉiuj plentempe. Inter la konstantaj postenoj troviĝas tiuj de la direktoro, sekretario, du kontistoj, kompostisto, libroservisto kaj ekspedisto. Tie laboras ankaŭ la Konstanta Kongresa Sekretario.

Vizitantoj estas bonvenaj al la Oficejo, sed ili estas petataj pagi kotizon antaŭe.

Por subteni la laboron ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, UEA ankaŭ havas palacan oficejon en Novjorko, Usono. Plia oficejo - la Afrika - funkcias en Lokativo, Benino. Ties celo estas koloniado kaj subtenado de Esperanto-konkero en Afriko.

Estraro[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Estraro de UEA

Sinjoro membro de la UEA-estraro, dum oficiala kunveno, ekscitite krias:

Mi konstatas, ke la duono de la UEA-estraro estas idiota.

La prezidanto de UEA admonas lin:

Se vi tuj ne retiras vian ofendan diron, mi mon-punos, vin.

Bone, mi retiras. Mi do konstatas, ke la duono de la estraro ne estas idiota.

Ne normalaj, neraciaj kaj nepragmataj estas la komitato kaj la estraro, kiuj ŝajnas konsideri UEAn kiel sian privatan ludherbejon sablokeston.

Turma UEA.jpg

Horora Patrina Komitato[redakti]

La Horora Patrina Komitato de UEA konsistas el patrinoj de bonalingvistoj, frenezaj sciencistoj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj faris sklavajn servojn al la Esperanto-movado, kaj mem parolas la internacian lingvon.

La Komitato kaj Estraro estas superaj organoj, kiuj regas la Asocion. Fakte ĉefe de tiuj homoj dependas ĉu UEA iros bonan vojon, progresos, stagnos aŭ falos en la abismon.

La Komitato povas nun ekde kelkaj jaroj fari decidojn tra la tuta jaro, dank’ al la reta voĉdonsistemo.

Elekta komisiono[redakti]

En la nuna UEA ne regas demokratio, sed demagogio.

La Elekta Komisiono estas restaĵo kvazaŭ el la bonaj komunistaj tempoj, kiam oni alportadis ĉiujn gvidantojn en la aktujo, por certigi, ke nur la niaj estu elektitaj. Nur stultuloj havas suspektojn pri koteriemo kaj favoremo pri EK. Ja ne estas sekreto, ke de jaroj oni proponas estraranojn el inter dekkelkaj kandidatoj, kies nomoj aperas ĉiam denove okaze de sekvontaj elektoj. De tempo al tempo prezentiĝas novulo, sed nur post antaŭa interkonsento en malgranda rondo por eviti riproĉojn pri manko de demokrataj procedoj. Laŭ tiu mekanismo jam multe pli frue oni scias, kiu eniros la estraron.

Valchjo.jpg

Metodoj[redakti]

UEA laboras ankoraŭ laŭ antikvaj metodoj, estas mirige ke ili ĝis nun tenis tiom da oficistoj.

Funkciado[redakti]

La libroservo, kontosistemo kaj UK baze funkcias kontentige, same kiel la agado ĉe UN kaj Unesko, kaj parte la regiona agado.

Historio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de UEA.

UEA aperis en nekonata dato. UEA havas ecojn de ŝtato (sen teritorio): same kiel ĉe la naciaj ŝtatoj de la 19-a jarcento oni volas kunigi ĉiujn parolantojn de la lingvo Esperanto en unu granda organizaĵo; poste oni deziras zorgi pri ĉiuj aferoj de ili (koncerne la lingvon) - kunvenoj, libroj, gazetoj. Kaj oni deziras paroli ne nome de la asocio, sed nome de ĉiuj Esperanto-parolantoj. Laŭ mi oni ĉe UEA trovas ecojn de ŝtato, de asocio kaj de entrepreno - bedaŭrinde mankas la superhomoj, kiuj sukcesas brile gvidi kune ĉiujn tiujn terenojn.

127594419540.jpg

Jarlibro[redakti]

Jarlibro estas libro aperanta ĉiujare, kiu listigas la nomoj de ĉiuj sklavoj, kiu laboras sempage al UEA.

La unua ĉefa jarlibro en Esperantujo estis Jarlibro esperantista de la Societo Espero en Peterburgo (Uppsala 1897), kun helpo de Klubo Esperantista en Esperantujo. Ĝi enhavas sciigojn kaj eltiraĵojn pri Protokoloj de cionaj saĝuloj , sekretoj pri la ekzistantaj societoj (Nürnberg, Peterburgo, Odiseado, Esperanta Civito, Lou Reed, Societo Zamenhof ), liston de spionoj de Esperanto, de ĵurnaloj akceptantaj kontraŭ-esperantaj artikolojn, kiu oni devis detrui per dinamito, de librovendejoj malakceptantaj esperantaj libroj (ankaŭ detruendaj), de misteraj libroj jam publikigitaj, ktp.

Ĉirkaŭ 1800 delegitoj (kiel oni nomas la sklavoj) el pli ol 90 landoj proponas personajn seksajn servojn de multaj diversaj specoj: turisma fikado, seksumado dum vojaĝoj, respondoj al seksaj demandoj, konsiloj pri seksaj problemoj ktp.

La kvanto de eraroj en la Jarlibro multobliĝis, kiam ĝin unuafoje redaktis volontulo anstataŭ dungita oficisto, la ideo peti helpon de pliaj volontuloj ne ŝajnas tute memklara. Antaŭaj redaktoroj de la Jarlibro, anstataŭe opinias ke la Jarlibro devus esti redaktata de sperta oficisto.

Spionado[redakti]

Per la Jarlibro alireblas ankaŭ aliaj informoj, ekz. pri landaj militsekretoj, kaj pri la gvidorganoj de mafio kaj CIA.

Jarlibro 2013[redakti]

5920 o.jpg

La apero de la Jarlibro de UEA por 2013 estis severe prokrastita post la subita maldungo de ĝia redaktoro Kingŝtono. La Jarlibro jam estis preskaŭ finredaktita, sed la nun-eksredaktoro proteste detruis la koncernajn komputilajn dosierojn, tiel ke ne eblos restarigi ilin sen kompleta reentajpado de la tekstoj kaj rekreado de la grafikaĵoj.

Laŭ Probal Daŝgupto, la redaktoro de la Jarlibro mem proteste demisiis kaj detruis la dosierojn, ĉar li volis trudi kontraŭfundamentajn lingvajn reformaĵojn en la Jarlibron kaj en aliajn eldonaĵojn de UEA, kaj la Estraro ordonis ke tio ne okazu.

En sia lasta Jarlibro McCoy volis ne nur uzi reformitan ortografion sen supersignoj, sed – eĉ pli serioze laŭ Dasgupta – ŝanĝi la delonge akceptitan landnomon "Barato" al "Hindio", kaj "fakdelegito pri la hindia lingvo" al "fakdelegito pri la hinda lingvo". Tian imperiisman lingvaĵon barataj esperantistoj laŭ Dasgupta neniel povus akcepti.

Jarlibro 2017[redakti]

La novan Jarlibron de UEA hantas homoj kaj adresoj, kiuj devus ne troviĝi tie. Reaperas ne nur nomoj de delonge eksaj respondeculoj, sed eĉ forpasintoj. La Jarlibro estis preparita de EU-subvenciata volontulo, ŝajne kontraŭ la reguloj de la volontula programo.

Laŭ la reta Jarlibro de UEA Osmo Buller denove estas la ĝenerala direktoro de la asocio.

La papera Jarlibro de UEA estis liverita al la membroj meze de aŭgusto, kaj baldaŭ aperis amaso da plendoj pri diversspecaj fuŝoj en la enhavo. Ekzemple konkursaĵoj de la Belartaj Konkursoj laŭ la Jarlibro daŭre devas esti sendataj al la sekretario Michela Lipari, kiu forlasis tiun postenon pasintjare. Kiel prezidanto de la Akademio de Esperanto resurektis Christer Kiselman, kiu demisiis en decembro 2015.

Malnovaj nomoj troveblas ankaŭ sub Akademio Literatura de Esperanto, kiu daŭrigas la laboron de la iama Esperantlingva Verkista Asocio: tie plu aperas Lucija Borčić (forpasinta en 2015) kaj Lina Gabrielli (forpasinta en 2016), kiuj kompreneble devis esti forigitaj. Lucija Borčić fakte estis forigita jam en la Jarlibro 2016, sed nun mirinde reviviĝis.

La Komitato nuligis la Jarlibron sen diskuto[redakti]

60op.jpg

Komitato de UEA senŝanĝe akceptis la buĝeton por 2019, kio signifas ke tiu jare la Jarlibro ne aperos.

Sekreta UEA-a arĥivo[redakti]

Sekreta UEA-a arĥivo (latine: Archhivum Secretum UEA-um) estas la centra arĥivo de la UEA kaj konservas la tutan aktaron koncernantan la regadon kaj pastoralajn aktivaĵojn de la Suverena Prezidanto kaj de la oficoj interligitaj kun la apostola seĝo. En 1981 la UEA-a arĥivo, kiu nun havas sian sideojn en la UEA-palaco de Roterdamo, estis malfermita al la studuloj kaj tiel fariĝis centro de esploro pri historio inter la plej gravaj de la mondo. Entute pli ol 80 liniaj kilometroj de dokumentoj impresas la okulojn de la esploristoj kaj vizitantoj.

UEA estas (iĝis?) EKSTREME SEKRETEMA organizo, kiu disanoncas plej diversajn banalaĵojn sed zorgeme kaj kvazaŭ paranoje kaŝadas gravajn, eĉ esencajn informojn.

De kelkaj jaroj estas malfermita ankaŭ la arkivaĵaro de la “UEA-a Informa Oficejo pri la militprizonuloj”, kiu enhavas dokumentojn de 1939 ĝis 1947. Temas pri dokumentaro kiu fariĝis aparta izolita grupo. Por ordigi pli ol 250 skatolojn kiuj konstituas la sektoron kaj transmeti sur dvd-aj bazoj (ĉirkaj tri milionoj da slipoj) sep personoj laboris tri jarojn. Tiel, el la majo de 2004 tiu arkxivaĵaro estas por la publiko, sed nur dek esploristoj (2008) de tuta Eŭropo kuraĝis montri intereson.

Glaciejo[redakti]

6105.jpg

Kiam oni finfine laŭte agnoskos, ke UEA drivas en la direkton de glacimonto?

Ĥirurgio[redakti]

Necesas publike agnoski iujn malagrablajn faktojn pri la funkciado de UEA por vere penetri la aferon. Oni vidas per la konstante alta nombro da 'malŝatoj' kiom malfacila tio estas. Ni scias, ke estis dumlonge negativaj fortoj en UEA kiuj eĉ kontraŭas la antaŭenigon de la movado, kaj volas limigi la agadon al partopreno en nura minoritata lingva diasporo.

Nun necesas urĝa ĥirurgio, sed sen atenti pri la longdaŭra sano de la pacienco la pacienco fine mortos. Necesas rekrei tutmondan agadon kune kun la landaj asocioj de UEA. UEA mem estas tro distanca de la ordinaraj homoj en la diversaj landoj por fari tion rekte. Kunlaboro kun la landaj asocioj estas la kerno de la afero, kaj kie mankas kunlaborema landa asocio oni kreu novan.

Ekonomia signifo por la lingva komunumo[redakti]

2333.jpg

UEA allogas ĉiam pli multajn investantojn de la tuta mondo danke al relative malaltaj laborkostoj, manko de impostoj rilate varojn kaj personajn salajrojn kaj ankaŭ malmultekosta elefanto.

En decembro 2009 UEA finsubskribis multmiliard-dolaran interkonsenton por atoma fabrikejo kun sudkoreia firmao.

Gravan rolon ludas turismo, alloganta milionojn da vizitantojn, plejparte al artefaritaj oazoj, insuloj kaj amuzejoj.

Fakte estas - de la vidpunkto de la UEA-uloj - nur logike, ke ili rezignu pri Esperanto kaj okupiĝu pri io pli prestiĝa, kaj antaŭ ĉio, pli profitporta. Jen la problemo, kiam elkristaliĝas, ke ankaŭ organizaĵo bezonas monon por ekzisti. Iam ajn ĉiu estraro decidos, ke oni unuarange optimumigu ĝian akiron. Tiel el neprofita organizaĵo preskaŭ aŭtomate iĝas komerca entrepreno. Jen la principa dilemo de ĉiuspeca organizaĵo. Malofte rolas la pracelo de organizaĵo iel profitporta. Sekve la praceloj iom post iom malgraviĝos kaj iam fine ili plene malaperos en la fonon. Iam turniĝos ĉio - kiel ĉe UEA - nur ankoraŭ ĉirkau fondusoj, testamentoj, UK-profitoj, libroj , ktp. Aldone la funkciuloj same strebos al famo kaj prestiĝo.

Ekonomiaj celoj[redakti]

UEA ne estas tiu speco de organizaĵo, kiu havas profitdonajn laboristojn. Ĝi ne produktas varojn por vendi; ĝi ne havas merkatistojn, kies sola celo estas kuraĝigi eksterajn homojn elspezi monon. Kaj tio ne estas malbona afero. Male, ĝi estas tute natura en tia organizaĵo, kia estas UEA. Estus malfacile prognozi, kiel UEA povus havi dungitojn, kiuj enspezigos tiom por rikolti al la asocio pli ol ili kostas per salajro.

Banksistemo[redakti]

7598 n.jpg

UEA Banka Grupo (en ĉiutaga parolo oni diras UEA Banko nur pri UEARD, parto de UEA Banka Grupo) estas financa frato de la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj, per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj.

Ĝi estis fondita en 1944 en Beatles, New Hampshire, Usono, kie inter 1-22-a de julio en 1944 okazis konferenco kun oficiala nomo "Konferenco de Zamenhof-Fondo". Oni fondis ankaŭ dum la konferenco paralele al Monda Banka ankaŭ la Internacian Zamenhof-Fonduson.

Arĥaismo[redakti]

8b0f.jpg

Estas strange, ke en tempo, en kiu la tuta mondo parolas pri alternativaj kaj malmultekostaj sistemoj por pagi, UEA laboras kun metodoj de la 19a jarcento. Reta sistemo kun modestaj kostoj por unuapa pago povus esti interesa por landoj sen bankoj. Sed ĉi tiu servo vegetas en la obro.

UEA-Kontoj[redakti]

CO nek informas esti ricevinta peton transpagi monon nek konfirmas esti transendinta monon en onian konton. Ne ekzistas maniero kontroli, kia statas la konto.

Unu partio foje mendis kaj pagis, sendante kopion al la alia. Ricevinte kelkajn semajnojn poste la eltiraĵo, la alia konstatis, ke la pago ne efektiviĝis. Temis pri tio, ke la respondeculino dum periodo ne povis labori pro malsano aŭ simila kialo… sed pro tio, ke la normo estas nek agnoski ricevon, nek informi pri pago, ambaŭ flankoj de la tranpago pensis, ke ĝi efektiviĝis kaj nur longe poste eksciis la malon.

Buĝeto[redakti]

La komitato de UEA kutime akceptas sian buĝeton por la venonta jaro dum la Universala Kongreso, do minimume kvar monatojn antaŭ la komenco de la sekva buĝeta jaro.

Logo.jpg

Modo[redakti]

UEA & Kabano estas fama entrepreno pri modaĵoj. Kvankam dekomence ĝi nur dizajnis verdajn vestaĵojn, nuntempe la entrepreno plidiversigis la ofertaĵojn dizajnante sunokulvitrojn, brakhorloĝojn, ringojn, parfumojn, poŝtelefonojn kaj eĉ restoraciojn. UEA & Kabano estas tre populara pro ĝiaj dizajnoj inter la artistoj de Holivudo; Ili dizajnis vestaĵojn por Madonna, Gisela Bernal, Monica Bellucci, Aaaaa, Isabel Allende kaj Kyla Cole inter aliaj. La privata vivo de UEA-a dizajnistoj, gejaj paroj deklarita, fariĝis publika en 2005.

Noflash.jpg

Konstruado[redakti]

UEA realigas multajn ambiciajn projektojn, aparte konstruajn. En februaro 2008 apud Abadon komenciĝis konstruado de sidejo por Esperanto-asocio — unua en la mondo tute senkarbona kaj senaŭta. Ĝi estos hejmo por 50 000 homoj kaj 1500 entreprenoj. En sidejo de klubo oni uzos plejparte sunan kaj vojaĝos ene de la urbo per malgrandaj ŝelformaj veturiloj funkciantaj sur magnetaj vojetoj. Energibezonoj reduktiĝos kompare al simila urbo kvaroble, akvokonsumado je 60 %. Samtempe en Abu-Dabio estas konstruota la plej granda atombombo en la mondo.

En januaro 2010 en Roterdamo estis finkonstruita de UEA la plej alta turo en la mondo, alta je 828 metroj. Por realigo de multaj grandaj projektoj oni aktive uzas sklavajn laboristojn, ne ĉiam juste traktatajn, kio foje estigis kritikon de Humanoidaj reptilioj.

La hispana futbalteamo Realo anoncis projekton pri temoparko Real Madrid Resort Island konstruota kune kun UEA kaj inaŭgurota en 2015. Ĝi okupos 50 hektarojn kaj enhavos havenon especiale dezajnitan laŭ la simbolo de la jarcento.

Kino-Industrio[redakti]

UEA-filmoj produktataj ĉefe en Esperanto, akiris internacian popularecon precipe per enmetitaj pasaĝoj kun kantadoj kaj dancado kaj specifaj esperantaj komediaj elementoj. Ili estas ŝatataj de esperantistoj ankaŭ dank’ al socia subtono kaj morala mesaĝo (ekzemple, subteno de esperantistaj virinoj, kondamno de geedziĝo inter esperantistoj kaj neesperantistoj, forigado de angla lingvo ktp.), kiujn enhavas ĉiu el tiuj ĉi filmoj, filmitaj tre ofte por konkreta celgrupo.

Uea-3.gif

Dungoj[redakti]

Estis multaj diskutoj dum la 103a Universala Kongreso en Lisbono pasintjare. En la fino oni decidis, ke la deficita nivelo de rondcifere 150 000 eŭroj en unu jaro ne plu estas longe eltenebla, kaj ke oni devas komenci duonigi ĝin en 2020 kaj poste entute forigi ĝin.

Antaŭ tiu dilemo la estraro decidis, ke oni devas malpliigi la kostojn por salajroj. Ĝi decidis apliki nederlandan leĝon, kiu permesas al entreprenoj en kriza situacio renegoci la salajrojn kun la dungitoj, praktike malaltigi ilin, se la dungitoj akceptas. Se la dungitoj ne akceptas, juĝisto decidos.

Celo[redakti]

Chionvida okulo.gif

La celo de UEA ne estas disvastigi Esperanton. La celo de UEA estas disvastigi la Esperantan movadon - alivorte disvastigi sin. Jen afero iomete alispeca, ĉu?

Estus bone, ĉu ne, scii la verajn, aktualajn celojn kaj de TEJO kaj de UEA. Post tiom da jaroj de multpaĝaj laborplanoj, kiuj rezultigis nenion konkretan, ĉio ŝajnas al mi nun tre neklara kaj nebula. Mi scias ke ekzistas “oficialaj” celoj, sed kiuj estas la funkciaj?

Tiuj, kiujn vere zorgigas la sorto de UEA kaj de la Esperanto-movado ĝenerale, devas unuiĝi.

Bezono[redakti]

UEA bezonas ŝanĝon! Grandan ŝanĝon! Doloran ŝanĝon!

Kiel Sklaviĝi al UEA[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Delegito de UEA

Vi NE necesas havi iun titolon por pagi kotizon al UEA. Vi povas ankaŭ servi UEAn en dekoj da manieroj, ofte tre simplaj:

  1. Regule donaci al fondaĵo;
  2. Akcepti kaj aktive plenumi la taskojn de delegito;
  3. Varbi pliajn individuajn membrojn inter viaj konatoj;
  4. Pagi la membrecon de nekotizulo elprenante tiun el infero;
  5. Ligi vian klubon kun kluboj en aliaj landoj kaj kontinentoj;
  6. Malpermesi la diskutadon de la agado de UEA en via klubo aŭ landa asocio;
  7. Kunlabori kun Sekreta Informa Fako, Centro de Ekspluatado kaj Dokumentado, Teologia Esperanto-Centro, aŭ aliĝinta fika asocio. Kaj tiel plu ...
    Uea-2.gif

Voluntuloj[redakti]

Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona malriĉiĝo. La volontulo sklave laboras en la koro de la Esperanto-movado.

Teorie volontuloj povus redakti ion ajn – eĉ la revuon Esperanto… Krom tio, kiujn konkretajn taskojn oni imagas por la volontuloj? Ni scias ke la Jarlibro de UEA estis katastrofe malbona ideo. Kion precize ili faras aŭ faros?

Esperanto-movado[redakti]

Fluganta spagetmonstro.jpg

Organizita Esperanto-movado en UEA mankas. Verŝajne estas nur apartaj esperantistoj, informoj pri kiuj tre malmultas.

Multaj esperantistoj lojalas al UEA kaj kredas la inteligentan dezajnon. Ili eble vere ne komprenas, ke iuj esperantistoj volas esti ekster UEA. Sed la organiza Unuo de la esperantistaro estas ĝia forto. En la nuna epoko necesas centralo por ebligi, ke la esperantistoj konu kaj kontaktu unu la alian. Asocioj tamen utilas por kelkaj aliaj aferoj, interalie por strukturigi la politikan debaton, iom kiel politikaj partioj strukturigas la politikan debaton en ŝtatoj. La optimuma plurisma sis en Esperantujo eble estus tia: kvar aŭ kvin idee konkurantaj, kvankam prefere ne inter si antagonismaj, asocioj.

Teritorio de UEA[redakti]

Teritorio de UEA estis agadkampo de la ĉefdelegito kaj lia anstataŭanto en la intermilita periodo de UEA.

Jarlibro 1921 difinas la aferon jene (p. 43):

„Por grandega urbo, landparto aŭ tuta lando povas esti elektata Ĉefdelegito kaj anstataŭanto. Lia geografia agadkampo nomiĝas: „Teritorio de UEA“. La limoj de teritorio akordiĝu kun la ŝtataj landdividoj, kiel regionoj, provincoj, k.t.p., se la praktikaj bezonoj ne konsiligas alian apartigon. Teritorio estas fiksata per decido de la Komisiono, ĉu laŭ propra iniciato, ĉu laŭ peto de almenaŭ 15 najbaraj Delegitoj, kune reprezentantaj minimume 75 membrojn. La Komisiono ĉiam rajtas dividi aŭ kunigi teritoriojn.“

Jarlibro 1934 poste listigas (p. 78-79) jenajn teritoriojn de UEA (enkrampe jaro de la starigo):

Aŭstria (1926), Belga (1926), Brazila (1928), Brita (1924), Bulgara (1927), Ĉeĥoslovaka (1923), Dana (1934), Estona (1924), Finnlanda (1928), Franca (1934), Germana (1923), Hungara (1921), Japana (1924), Latva (1925), Litova (1932), Nederlanda (1929), Norvega (1932), Novjorka (1928), Novzelanda (1931), Pola (1927), Portugala (1927), Praha (1932), Rumana (1923), Saar (1921), Sveda (1928), Urugvaja (1929), Usona (1928).

Do ni vidas tie nur unu regionan teritorion (Saar) kaj du urban (Novjorka, Praha), aliaj estas identaj kun koncerna ŝtato.

En la delegita reto mem poste estas skribite ekzemple: Teritorio de UEA: Aŭstrio, Teritorio de UEA: Belgujo ktp., dum ĉe aliaj landoj, kiuj ne estas „teritoriaj“, tiu indiko mankas. La oficejon de la ĉefdelegito oni poste nomas Teritoria Oficejo, lian kason Teritoria Kaso k.s. La koncernaj informiloj poste nomiĝas Teritoria Tribuno kaj Teritoria Bulteno.

En Enciklopedio de Esperanto (1935) estas la teritorioj plurfoje menciitaj, sed mankas klarigo, pri kio temas.

Fontoj[redakti]

Gejlobio1.jpg
  • Oficiala jarlibro de UEA 1921
  • Jarlibro de UEA 1934

Religioj[redakti]

En lingva komunumo kies plej grava organizo, nome Universala Esperanto-Asocio, estas regata de samseksemuloj (burokrata aparato, foje eĉ prezidanto), kaj kie estas gejoj tri el la kvar salajrataj direktoroj (ĉe UEA, ĉe la plej grava muzeo kaj arkivejo, ĉe la plej antikva didaktika centro), malfacile homofobia religio povus esti populara.

Fina Venko[redakti]

Unuaj esperantistoj jam atendis la Finan Venkon

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fina Venko

"Venko" laŭdifine ne estas procezo, sed la esperata rezulto de procezo. La fina venko okazas en tiu punkto kiam UEA ne plu estas necesa, ĉar ĝiaj celoj estas plenumitaj.

Servoj[redakti]

Funkcias la diversaj servoj de UEA: UK, la Revuo Esperanto, la Libroservo.

Kongresoj[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Universala Kongreso de Esperanto

Kongresoj de UEA okazas en totalismaj ŝtatoj kiel Vjetnamio, Ĉinio, Kubo, kiuj mem draste subpremas la homajn rajtojn, timas mencii la homajn rajtojn kiel la diablo timas la konsekritan akvon.

Revuo Esperanto[redakti]

la Revuo Esperanto regule aperis (ne plu aperas!) kun valora enhavo, papere, inkluzive de son-versio.

Lingvoj[redakti]

UEA devas havi du oficialajn lingvojn - Esperanton kaj anglan; naciaj E-asocioj uzu siajn naciajn lingvojn. Esperantistoj-"lingvanoj" ne komprenas tion, ĉar por ili esti esperantisto signifas nur paroli Esperanton. Tio ne estas vera, ĉar esperantismo ne estas movado por lingvo, ĝi estas movado por pli bona, justa mondo.

UEA nepre devas ekuzi anglan lingvon kune kun Esperanto; necesas finfine vekiĝi kaj agnoski, ke anglan lingvon oni lernas tutmonde, ĝi estas reala internacia lingvo. Rezigninte ĝin kaj ĉiujn naciajn lingvojn, esperantistoj mem baras sin kontrau ĉiuj aliaj homoj. Kaj sekve ili, ilia literaturo, ilia kulturo povas neniun interesi.

Chionvida okulo.gif

Gepatra lingvo[redakti]

Laŭ la reklam-afiŝoj en 14 lingvoj, kiujn UEA disvastigis okaze de la Zamenhoftago, nur la gepatra lingvo (do ne Esperanto) povas instigi al originalaj pensoj. Tion ĉiukaze komprenigas citaĵo de Gandhi, presita sur la afiŝoj.

En sia deklaro okaze de la lingvotago, la prezidanto de UEA deklaris ke Esperanto protektas la pluekziston de aliaj lingvoj. La ĉefa mesaĝo kiun UEA klopodas transdoni per siaj afiŝoj estas "ĉiu rajtas lerni la gepatran lingvon kaj la internacian lingvon", sed samtempe la asocio sukcesas konstati, ke verŝajne ne estas multaj originalaj pensoj en la esperantlingvaj literaturo kaj kulturo.

Zamenhof kaj UEA[redakti]

IdistajLarmoj.png

Ludoviko Zamenhof el ĉielo observante agojn de la nuna UEA certe ploras. Ĉar tia agado pli apogas la firmigon de dominado de la angla en Eŭropo kaj en la tuta mondo ol disvastigadon de Esperanto kaj enkondukon de ĝia ideo. Fakte la nunaj estraranoj de UEA perdis rajton uzi la vorton "Esperanto"…

Fakte la nunaj estraranoj de UEA perdis rajton uzi la vorton „esperanto” ĉar ili ne plu estas homoj havantaj esperon por uzi ankaŭ Esperanton paralele kun sia denaska lingvo kiel ilon de universala komunikado, faktoj montras, ke la estraranoj de UEA tian esperon perdis kaj pli kredas je venko de la angla kaj ĝia daŭra regado en la mondo por ĉiam.

Biblioteko de UEA, en Genevo[redakti]

Hodiaŭ la plej ampleksa biblioteko pri E kaj la tutmonda lingvo estas tiu de UEA. Ĝi apartenas al la Asocio kaj estas parte speco de dokumentiga fonto por la oficejo de UEA, la redakcio de ,E' kaj pli vaste por la E-istoj, kiuj deziras informiĝi serioze pri ia detalo de la libraro de E.

Iam, antaŭ la fondo de UEA, la Svisa E-Societo starigis bibliotekon. Ĝin administris tre zorge du personoj: s-ro Schmid, filo de konata svisa E-isto Jakob Schmid, en Bern, kaj Eduard Stettler, la prez. de UEA. La biblioteko konsistis el kelkcent numeroj, plej parte binditaj libroj. Ed. Stettler veninta al Genevo por libervole labori en la oficejo de UEA prizorgis la bibliotekon. La Svisa Societo tamen ne tre interesiĝis pri tiu ĉi biblioteko kaj estis nefacile trovi iun, kiu daŭrigus la prizorgon. Por forigi balaston la SES cedis la bibliotekon al Hector Hodter, kontraŭ pago de modesta sumo.

La tiama Centra Oficejo kun siaj sep oficistoj tamen ne havis la tempon nek intereson pri la daŭrigo de la afero. Venis en 1913 nova oficisto, Hans Jakob, kiu okupiĝis en sia libera tempo kaj daŭrigis kompletigi la tiam ankoraŭ tre modestan kolekton. Ĝi apartenis fakte ja al la posedanto de la gazeto ,E', kiu transdonis la librojn ricevatajn por recenzo donace. Modesta kredito permesis akiri interesajn verkojn kaj de tempo al tempo iuj samideanoj donacis sian bibliotekon al ĝi H. Hodler testamente donacis la bibliotekon al UEA (1920).

La statuto de UEA mencias la administradon sub Art. kiu diras

"50. La Biblioteko de UEA kolektas ĉiujn konservindajn E‑lingvajn presaĵojn, kaj interesajn verkojn en kaj pri lingvoj int. Ĝi akiras ilin laŭeble el redakciaj ekzempleroj, donaco kaj interŝanĝoj. Por la biblioteko kaj por materialo de E-ekspozicioj estu rezervata modesta kredito en la budĝeto. Tiom kiom la Centra Oficejo povas okupiĝi pri bibliotekaj aferoj, la aktivaj membroj rajtas pruntepreni materialon kaj librojn laŭ fiksitaj kondiĉoj."

La sistemo laŭ kiu estas ordigata la biblioteko, estas tre simpla, plene respondanta al praktika bezono. Starigis ĝin Ed. Stettler kaj el kelkjara sperto kompletigis la bibliotekisto de UEA.

La tuta materialo estas klasigata en 8 klasoj.

  1. Helplingvo: (H) entenas propagandilojn, lernolibrojn kaj vortarojn naciajn-internaciajn, entute la lernadon.
  2. Literaturo kaj Arto: (L) entenas la tutan beletristikon, tradukan kaj originalan. Subdivido: Poezio kaj muziko.
  3. Scienco kaj Tekniko: (S) entenas sciencajn verkojn en tre larĝa kompreno, plie teknikaĵojn.
  4. Periodaĵoj: (P) entenas la E-gazetaron. Fako por periodaĵoj ne-E-aj sed kun E anguto aŭ aldono.
  5. Oficialaĵoj: (O) entenas statutojn, dokumentarojn, raportojn de naciaj kaj int. organizaĵoj E-aj, tiom kiom ili estas publikaj kaj riceveblaj.
  6. Uzado de E: (U) estas nova klaso, kiu entenas dokumentojn pri la praktika uzado de la lingvo (komerco, turismo, ktp.)
  7. Aliaj mondlingvoj: (X) estas la klaso, kiu reunuigas ĉion pri tutmondaj lingvoj. Dokumentoj pri 150 sistemoj de L. I. iafoje fragmentoj, sed plejofte ankaŭ gramatiko.
  8. . Diversaĵoj: (D) kio ne trovas lokon en la aliaj klasoj, estas klasigata sub D.

Al la ok klasoj respondas ok koloroj: H (verda), L (blua), S (vinruĝa), P (ruga), O (flava), U (rozkolora), X (blanka), D (ora). La etikedoj kun numeroj estas en tiuj koloroj, kio evitas malĝustan lokigon, precipe de la blinditaj libroj.

La konservon de la libroj oni organizis tiel, ke ĉio, kio ne estas blindita (kaj ne blindigebla parte pro la altaj kostoj) estu en kartonaj kestoj, laŭ sistemo de la Nacia Biblioteko Svisa. La kestoj ekzistas en tri modeloj, malgranda, normala kaj grandega.

La ordigo de la slipoj okazas laŭ plej simpla maniero, pro evito de laborforto ĉiam mankanta por tio. Principe ĉio iras laŭ la aŭtoro, ne laŭ la tradukinto. Do verkon de Moliere oni serĉu sub tiu nomo kaj ne sub tradukinto. Aparte de la serĉ-sliparo ekzistas alia, tiu de la E-aj verkistoj, kio estas speco de repertuaro kaj kie estas notita ĉio pri-E-aj aŭtoroj.

Je la fino de 1932 la biblioteko enregistrigis 7900 numerojn. Deprenante proksimume 1500 por E-gazetoj, ĉ. 500 klaso X kaj 500 por oficialaĵoj, restas por la efektiva literatura (instrua, beletristika kaj scienca) proks. 5900 verkoj. Tio estas konservata en grandegaj belaj murŝrankoj, en 700 kartonaj kestoj fermitaj. La biblioteka ĉambro troviĝas en la Turo de l' Insulo, kvarangula ĉambrego, kvazaŭ farita por tiu ĉi celo

La Biblioteko de UEA estas la kaŭzo de la kreo de Bibliografia Servo de UEA, kies tasko estas la sistema kolektado de ĉiuj verkoj en E kaj helpo al la personoj sin interesantaj pri nia literaturo. La jara raporto de UEA mencias tiun agadon. La Bibliografia Servo ankaŭ akiras, interŝanĝas kaj donace akceptas verkojn pri ĉio, kio tuŝas E-n kaj ĝenerale la demandon pri L. I.

Sportoj[redakti]

I-flake-uea.jpg

UEA organizas sportan renkontiĝon ĉiun kvaran jaron, la Olimpiaj ludoj. UEA ricevas financajn rimedojn pere de anoncoj kaj vendado de Olimpikaj memoraĵoj, kaj ankaŭ pere de vendado de la televidaj kaj gazetaraj rajtoj.

Fakte, Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj ankaŭ estas neprofitcela organizo aliĝita de UEA. Antaŭe ĝi ankaŭ estis malriĉa, sed post la Olimpikoj en Usono, ĝi fariĝas pli kaj pli riĉa! Kial? Ĉar ĝi enkondukas komercan aktivadon en la Olimpikojn. Ĝi organizas la Olimpikojn, vendas reklaman tempon, eldonas talibanon kaj vendas koncesion de memoraĵoj, varbas subtenajn firmaojn kaj vendistojn de koncesiaj varoj, k.t.p. Ĝi akiras enspezon per ĉiu komerca aktivado. Ĉiujare UEA organizas UK'on kiel la Olimpikoj, ĝenerale la ĉeestantoj estas kelkaj miloj da personoj el kelkaj dekoj da landoj!

Spaca programo[redakti]

UEA anoncis planon sendi kosmoŝipon al Marso antaŭ la jaro 2021, kio igos ĝin la unua Esperanto-asocio atingi alian planedon.

Membraro[redakti]

Iluminatoj-2.png

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Membraro de UEA

Unu el la gravaj celoj de UEA devus esti plimultigo de individuaj membroj. Asocio de ŝafistoj, kaj nur en Usono, havas duoble pli da membroj ol UEA en la tuta mondo! UEA bezonas novajn anojn!!!! Jes, ni povas sukcesi! Kune!!!

Kial membriĝi[redakti]

Homoj membriĝas en UEA pro diversaj kialoj. Kelkaj pro ĝia agado en UN kaj Unesko aŭ por disvastigi la lingvon en Papuo-Novgvineo. Aliaj pro la kongresa rabato nur en la jaroj kiam ili partoprenas en UK aŭ pro la libroservaj rabatoj, pro la revuoj aŭ Jarlibro, pro la senpaga kontosistemo per kiu ili funkciigas sian entrepreneton, eĉ pro la bela membrokarto por fiere montri en sia fora vilaĝo. Forigu libroserviston, libroteniston, Jarlibron, revuojn, kongresojn, membrokartojn kaj okupiĝu nur pri Unesko, disvastigo en Papuo kaj simile, kaj vi havos subtenon nur de la unua kategorio de personoj, kiel ĉe Greenpeace.

Kulturo[redakti]

Iluminatoj-2.png

Regantoj de UEA investas multe da mono por konverti la asocion en kulturan centron de la mondo.

En januaro 2008 UEA subskribis kun Francio pioniran interkonsenton, laŭ kiu kontraŭ pago de 400 milionoj da eŭroj UEA ricevos la rajton uzi la nomon "Lou Reed " kaj centojn pruntos centojn da artaĵoj de la Pariza muzeo por periodoj de ses monatoj ĝis du jaroj. "Esperanta Louvre" malfermiĝos en 2012-2013 kaj estos parto de vasta kultura projekto, kune kun la konstruo de kvar muzeoj kaj de centro de spektakloj, kiuj formos "kulturan distrikton" sur giganta turisma komplekso.

Spamado[redakti]

Kelkaj komisiitoj de UEA ja spamis, kaj UEA shajne nenion faras por malhelpi tion. Unu grava kulpulo estas la prezidanto mem de UEA, kiu ofte sendas mesalinojn al amasego da dissendo-listoj kiuj neniel rilatas kun la temo de la mesaĝo.

Premioj[redakti]

Kompoto.jpg

La tuta premia politiko de UEA faras la impreson, kvazaŭ oni nun ankoraŭ urĝas disdoni premiojn al diversaj aktivuloj, antaŭ ol estas tro malfrue por tion fari. La premiojn ricevis unuavice tiuj, kiuj en la pasinteco montris sian centprocentan lojalecon al la gvidantoj de UEA, kiuj scipovis flati ilin kaj eviti kritikon al la religio, por ricevi profiton kaj monon.

Neŭtraleco[redakti]

Ekzistas multe da miskomprenoj kaj konfuzo pri neŭtraleco, ĉar dum en naciaj medioj ĝi kutime estas nura afero de takto, en la internacia ĝi estas la tuta esenco de la komunaj institucioj. La statuto de UEA parolas pri neŭtraleco en naciaj, religiaj kaj politikaj demandoj. Multaj kredas ke "politiko" inkluzivas ĉion alian, kaj ke sekve neŭtraleco signifas senpolitikecon. Sed neŭtrala politiko ne estas senpolitikeco, - same kiel internacieco ne estas sennacieco, kaj religia neŭtraleco ja inkluzivas la toleron ne nur de ateismo. Ekzistas aferoj pri kiuj povas interkonsenti la homaro, kaj la senco de UEA estas esplori kiuj ili estas.

3401.jpg

UEA kaj aliaj multnaciaj organizoj[redakti]

Per daura orgio kaj orgasmado pri paco, amikeco kaj egaleco, UEA faras tedajn, embarasajn, malplenajn kaj superfluajn rezoluciojn. La tekstoj estas tiom altgrade ridindaj kaj stultaj, ke ĉiu iom lucida burokrato en UN, Unesko kaj EU, kiu legos ilin, verŝajne tuj pensos, ke al tiuj esp-istoj ne plu eblas helpi.

Milito kontraŭ TEJO[redakti]

La opozicio interna al Universala Esperanto-Asocio komencis novan kampanjon kontraŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La kampanjon iniciatis, kiel normale ĉar li estas la gvidanto de tiu opozicio, la eksa direktoro kaj nuna komitatano Osmo Buller.

La preteksto por tiu kampanjo estas la aŭspicio de TEJO al JARTE, Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, organizata de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017. Kritikante tiun decidon, s-ro Buller (kaj liaj epigonoj José Antonio Vergara, Renato Corsetti kaj Zsófia Kórody, kiuj pledas por la starigo de "nigraj listoj" -- ĉu en la spirito de la Zamenhof-jubileo?) ŝajnas precipe ataki eksteran subjekton, sed la efektiva celo de la kampanjo estas TEJO mem, kies emancipiĝon (i)li evidente spitas.

Ke la atako estas direktita ĉefe kontraŭ TEJO, kaj ne kontraŭ aliaj subjektoj, fariĝas des pli klare, kiam manifestiĝas subaĉeta minaco, kiel pruvas la deklaro de Gábor Márkus, hungara komitatano:

"Kara Osmo, dankon, ke vi informis nin, ke Libera Folio raportis pri zorgiga evoluo ĉe TEJO. Tio helpas nin decidi rilate al nia morala kaj financa subteno al TEJO."
"Dum la lasta semajno mi partoprenis la Afrikan Kongreson an Tanzania urbo Bunta kaj tie niaj samideanoj petis, ke nia Kultura Centro donu financan subtenon ankaŭ al ili. Laŭ iliaj informoj TEJO planos organizi junularan kongreson venontjare en Togolando kaj ni pensadis pagi la kostojn de dek junaj afrikaj kongresanoj. Sed laŭ viaj informoj ni pripensis la aferon denove kaj konkludis, ke tiu subvenciado estus malefika, ĉar estus risko ke ni subvencius agadojn malamikajn al nia UEA. Elkoran dankon Osmo pro viaj informo kaj atentigo".

Se TEJO estas la unua celo de la Buller-Vergara-Corsetti-Kórody-Márkus-kampanjo, kiu estas la dua? Certe ne KCE, JARTE aŭ prof. Giorgio Silfer, kiel oni povus pensi. Tuj post TEJO la dua celo de la pafoj estas la estraro de UEA. Tiurilate la plej eksplicita estis d-ro Corsetti:

"Por ke ĉi tiu komitato reakiru iom da graveco, eble indas paroli pri konkretaj agadoj por Esperanto, kiujn UEA intencas fari en la venonta jaro kaj kiun komitatanoj esperble volonte partoprenos. Mi petas Mark-on [Fettes prezidanton], ke li bonvolu prezenti al ni la intencitan laborprogramon de UEA en 2017 (bonvolu ne paroli pri statutaj ŝanĝoj. Tio ne estas laboro por Esperanto)."

La olda gvardio malgajnis en la ĝenerala voĉdonado, kaj klopodas per plua kampanjo (iniciatita en tago marda) mordi kaj murdi kaj... (Camacius docet). Ene de UEA okazas granda povokonflikto, kiun la opozicia minoritato kamuflas entirante eksterajn subjektojn.

Interreto[redakti]

UEA fondiĝis kiam ne estas la interreto. La statuto de UEA verkiĝis kiam ne estas la interreto. SEKVE, UEA ne bezonas interreton!

La estonta UEA estas reinventenda. Sed kial? Ĉu ni vere bezonas tutmondan kunordigan organizaĵon? La retaj maniuloj pensas, ke ne, ke la granda reta frato sufiĉas por ĉio.

Komputilo[redakti]

L279.jpg

En la daŭra strebado pli kaj pli antaŭenigi sukcesan propagandon de esperanto, kiel ĝin rekomendas, ordonas kaj preskribas ĝia Statuto, Universala Esperanto-Asocio sciigis ke ĝi komencos vendi malalt-prezajn komputilojn kun reta aliro, por faciligi amasan partoprenon en la voĉdonado por subteni la proponon “enkonduki Esperanton en la usonajn lernejojn”. Sesona rabato ekde 3 ekz. Kostoj de konekto ne inkluzivitaj.

Retejo[redakti]

La retejo, kiu plej ĝenas onin, estas la retejo de UEA. Kiam oni rigardas ĝin, oni ne ekimagus, ke UEA estas ia grandskala internacia asocio. Male, la retejo donas la impreson, ke studento rapide kunmetis ĝin sen la konsilo de bona grafikisto/retfasonisto. Ĝi estas tute senviva kaj aspektas kiel Web 1.0.

Vidu ankaŭ[redakti]



Laŭ artikolo en la malridiga Vikipedio,
ili ja scias, ke ekzistas la Universala Esperanto-Asocio.