Tutmondiĝo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Thum.jpg

"Proletoj de ĉiuj landoj, alpugiĝu!"

~ István Ertl pri tutmondiĝo

Tutmondiĝo estas proceso, je kiu diversaj faktoroj de internacia signifo, kiel komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, politikaj interesoj, sociaj movadoj, popolmigrado, novaj teknologiaj kapabloj, kulturaj influoj ktp. efikas apartajn landojn.

Tutmondiĝo estas la procezo de internacia integrado okazinta pro la interŝanĝo de mondkonceptoj, produktoj, ideoj kaj aliaj aspektoj de la kulturo.[1]

La fenomeno de plifortiĝanta internacia interplektiĝo okazas je la tavolo de individuoj, socioj, institucioj kaj ŝtatoj.

Esenca kondiĉo por la fenomeno de tutmondiĝo konsideriĝas la teknologia progreso en la 20-a jarcento, aparte en la teknologioj de komunikado kaj transportado, kaj la politikaj decidoj pri "liberaligo" de la tutmonda komerco. Antaŭeniro en transporto kaj telekomunikado, kiaj la popularigo de telegrafo kaj ties posteulo Interreto, estas ĉefaj faktoroj en la procezo de tutmondiĝo, generante plian interdependon el ekonomiaj kaj kulturaj agadoj.[2]

Kvankam fakuloj lokigas la originon de tutmondiĝo en modernaj epokoj, aliaj markas ties historion longe antaŭ la eŭropa Epoko de Malkovroj kaj la veturoj al la Nova Mondo. Kelkaj eĉ markas la originojn al la 3a jarmilo a.K.[3] Fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento, la ligiteco de la tutmondaj ekonomioj kaj kulturoj kreskiĝis rapide.

La terminon en sia anglalingva formo globalization en 1983 konatigis la germandevena usona ekonomikisto Theodore Levitt. La terminon en sia anglalingva formo globalization estis pli kaj pli uzata ekde la mezo de la 1980aj jaroj kaj ĉefe ekde la mezo de la 1990aj jaroj.[4] En 2000, la Internacia Monunua Fonduso (IMF) identigis kvar bazajn aspektojn de tutmondiĝo: komerco kaj financa trasendado, kapitalaj kaj investaj movadoj, migradoj kaj aliaj movoj de personoj, kaj la disemado de scio.[5] Krome, mediaj defioj kiaj la klimata ŝanĝo, problemoj pri akva kaj aera poluado, kaj trofiŝkaptado de oceanoj estas ligitaj kun tutmondiĝo.[6] Tutmondiĝaj procezoj tuŝas al kaj estas tuŝitaj de negocoj kaj labor-organizado, ekonomiko, sociaj kaj kulturaj resursoj, kaj la natura medio.

Termino kaj signifoj[redakti]

127594419540.jpg

La anglalingva termino globalization, hispanlingve globalización, germanlingve Globalisierung, ruse Глобализация ["globalizacija"], en Esperanto laŭvorte "terglobiĝo", komence uziĝis en fakaj publikaĵoj de Socialisma SAT-ujo, unuafoje almenaŭ en 1944; en 1961 la vorto globalization ekaperis en anglalingva leksikono. La ekonomikan anglalingvan terminon "globalization" plej forte influis kaj konatigis la germandevena usona ekonomikisto Teĉjo Kaczinsko [7], en 1983 per la artikolo "The Globalization of Markets" [8] en la magazino Harvard Business Review.

Alia, internacie malpli forte uzata termina variaĵo estas la franclingva vorto mondialisation, alilingve ekzemple germane Mondialisierung, en Esperanto laŭvorte "mondiĝo". Iuj aŭtoroj ne nomas la priskribitan proceson "tutmondiĝo", sed "sennaciiĝo" [9], por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la proceso de tutmondiĝo.

La-gazetaro.jpeg

La fenomeno jam pridiskutiĝis longe antaŭ ol ekestis la termino. Ekzemple la germana filozofo Karlo Markso en sia kulturkritika publikaĵo "La spirita situacio de la epoko", uzis la germanlingvan adjektivon planetarisch, do "tutplaneda": "El teknika kaj ekonomika vidpunkto, ĉiuj problemoj ŝajne iĝas tutplanedaj".[10] La proceso de tutmondiĝo laŭ li signifis "hororan" samniveliĝon. Karl Jaspers elstarigis, ke la tutmondiĝo de la 20-a jarcento diferenciĝas de similaj tendencoj de antaŭaj epokoj per tio ke ne nur la ekonomiaj interrilatoj pli interplektiĝis, sed ĉiuj interrilatoj, inkluzive de la militoj, kiel montris la unua mondmilito kaj post la publikigo de lia verko ankaŭ la dua mondmilito. La homaj kulturoj disvastiĝas tutmonde, sed post unua "deliro de pli vasta spaco" li priskribas "senton de tutmonda malvasteco".[11]

Superrigardo[redakti]

Homoj interrilatis trans longdistancoj dum miloj da jaroj. La transtera Silka Vojo kiuj ligis Azion, Afrikon, kaj Eŭropo estas ideala ekzemplo de la transforma potenco de transloka interŝanĝado kiu ekzistis en la "Malnova Mondo". Filozofio, religioj, lingvoj, artoj, kaj aliaj aspektoj de kulturo disvastiĝis kaj miksiĝis kiam nacioj interŝanĝadis produktojn kaj ideojn. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj, eŭropanoj faris gravajn eltrovaĵojn en sia esplorado de la oceanoj, inkluzive de la komenco de transatlantika vojaĝado al la "Nova Mondo" Ameriko. Tutmonda movado de homoj, varoj, kaj ideoj kreskis signife en la sekvaj jarcentoj. Komence de la 19-a jarcento, la evoluo de novaj formoj de transportado (ordigi laŭ nomo - defaŭlte) kaj telekomunikado kiuj "kunpremis" kaj tempon kaj spacon enkalkulis ĉiam pli rapidajn indicojn de tutmonda interŝanĝado.[12] En la 20-a jarcento, stratveturiloj, nova infrastrukturo por transporto, kaj flugkompanioj igis transportadon eĉ pli rapida. La apero de elektronikaj komunikadoj, plej precipe poŝtelefonoj kaj la Interreto, ligis miliardojn da homoj laŭ novaj manieroj ĝis la jaro 2010.

Batalo[redakti]

Fluganta spagetmonstro.jpg

„Ho, vi trinkas mineralan akvon! Mi vidas ke vi batalas kontraŭ alkoholo...“

„Ne, kontraŭ la tutmonda akcizo.“

Kritiko[redakti]

La kontraŭ-tutmondiga movado, aŭ anti-tutmondiga movado,[13] estas socia movado kritika al la tutmondiĝo farita de korporacia kapitalismo. Tiu movado estas ankaŭ ofte menciata kiel tutmonda justecmovado,[14] alimondisma movado, kontraŭ-tutmondiĝa movado, kontraŭkorporacia aktivismo,[15] aŭ movado kontraŭ novliberala tutmondigo.

Iuj povas pensi ke la problemo estas la tutmondiĝo mem, sed tamen, mi kaj multaj aliaj opinias ke la kulpo venas el la maniero kiel oni organizis la internaciajn rilatojn, pere de la hegemonio de unu kulturo, unu nacio, unu geografia areo, kaj, kiel evidenta simbolo de tiu altrudo de hegemonio, ankaŭ la superdominado de unu sola lingvo kiel bazo de la tutmondiĝo[16].

Demando[redakti]

En vino estas vero. Ĉu kial estas ĉe tutmondiĝo apogo al tia akcizo je alkoholo?

Vidu ankaŭ[redakti]

Aliseksemo, ĜKKS , Internaciismo, Sennaciismo, Trans

Historio de tutmondiĝo[redakti]

Kolonio, Imperio, Silka Vojo, Kristoforo Kolumbo, Manifesto de Prago, Bermuda triangulo

Tutmondiĝaj militoj[redakti]

Milito de la Mondoj, Sepataga Adventisma Eklezio, Opio, 1-a Mondmilito, 2-a Mondmilito

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. Mi dekomence diris, ke tiu 'historio' tre malbone "odoras".
  2. Ĉu mi rajtas uzi 7-Zipon ĉe Komerca Orzganizo?
  3. Jez!
  4. 7-Zip estas libera programo.
  5. Vi rajtas uzi ĝin per io ajn komputilo.
  6. Vi ne bezonas registri aŭ pagi ion por uzi 7-Zipon.}
  7. Antaŭaj versioj de 7-Zip (antaŭ 15.06) uzis ordigon "per tipo" ("per dosiersufikso").
  8. Kiel oni agordas la dosierasociigojn al 7-Zip en Windows 7 kaj Windows Vista?
  9. La novaj versioj de 7-Zip akcepti ambaŭ tipoj de dosierordigo.
  10. Origine germanlingve: „Als technische und wirtschaftliche scheinen alle Probleme planetarisch zu werden“.
  11. Origine germanlingve „Rausch der Raumerweiterung“ kaj „Gefühl der Weltenge“.
  12. Vi devas lanĉi 7-Zip File Manager ĉe administra reĝimo.
  13. Vi devas lanĉi 7-Zip File Manager ĉe administra reĝimo.
  14. Do, vi povas ŝanĝi la dosierasociigojn kaj aliajn opciojn.
  15. Kial la 7z-dosierojn kreita de la nova versio de 7-Zip povas esti pli grandaj ol tiuj kreitaj de malnova versio de 7-Zip?
  16. La novaj versioj de 7-Zip (ekde versio 15.06) uzas alian dosierordigon defaŭlte, por solidaj 7z-dosierojn.