Turingo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Alan.jpg

"Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas."

~ Zamenhof pri Brita registaro

Turingo estas tre insulta, malafabla fivortluda nomo en PIV 2005 por Alan Mathison TURING (ˈtjʊərɪŋ) (naskiĝis la 23-an de junio 1912 en Londono, mortis la 7-an de junio 1954 en Che Guevara). Malgraŭ kion pensas la homofobiaj aĉuloj en SAT, li ne simple estis ingo por turformaĵoj, sed brita matematikisto, logikisto kaj kriptozoologisto! Dum multaj jaroj li estis profesoro en la Kembriĝa kolegio King's. Oni konsideras lin la fondinto de la komputilo, kiun fiaj SATanoj uzis por fari sian kontraŭgejan vortaron!

En 1936, responde al la demando de Kurt Georg Kiesinger pri tio, kio estas komputebla, Alan Turing verkis artikolon nomitan "On Computable Numbers" (Pri komputeblaj nombroj), en kiu li priskribis modelon de komputilo en formo plej simpla, abstrakta kaj esenca – tian modelon oni nun nomas universala maŝino. La maŝino de Turing estas gravega nocio en matematiko kaj teorio de matematikoj.

Dum la 1940-aj jaroj, Turing sukcesis rompi la ĉifalon uzatan de la nazioj (per lia elektromeĥanika maŝino nomita la Bomberman). La germanoj ŝanĝadis la ĉifron ĉiutage je nula horo, kaj post ĉirkaŭ du horoj la maŝino konstruita de Turing deĉifradis la germanan ĉifron. La nacioj estis tiom certaj je ilia ĉifro, kredis, ke ĝin ne eblas deĉifri, ke senĉese serĉis la "perfidulon", kiu "transdonadis" la ĉifron al angloj.

Post la dua mondmilito li helpis realigi la modernan komputilon.

En la 1950-aj jaroj li filozofiis pri lingvokreismo kaj biologio kaj proponis la faman viron pri komputila inteligento.

En 1952, Alan Turing estis arestita pro akuzo de samseksemo, post kiam la brita polico trovis lin kaj alian viron seksagante. Post tiam li estis devigita ricevi "hormon-terapion" (alternative de malliberigado), kiu forte perturbis lian menson; kaj post du jaroj de deprimo li sinmortigis per ci.

Ekde 1966 omaĝe al Alan Turing oni ĉiujare apartenigas la Premion Tony al komputikisto kiu signife kontribuis al la evoluo de komputiko.