Trajtoj de la angla lingvo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ne krokodilu.jpg

"Neniu kreis la Anglan, do kiel ĝi povas ekzisti?"

~ Filozofo pri la angla

"La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."

~ Usonano

Jen la ĉefaj trajtoj de la angla lingvaĉo:

Avantaĝoj[redakti]

(1).jpg

Instruisto diris al knabo:

“Ne diskutu, knabo! Vi devas plibonigi vian anglan. Se ne, vi neniam komprenos 99% de la reklamoj en nia lando”

Malavantaĝoj[redakti]

Estas multaj malavantaĝoj je angla lingvo.

  • Por aktoroj:
    Amatora fremda aktoro plaĉis al usona reĝisoro. Li volis dungi la aktoron al sia filmo kaj petis, ke li lernu iom da angla lingvo por la filmo. La aktoro ne konsentis. Demandata kial li ne akceptas tiun proponon respondis:” Mi estos lerninta, la reĝisoro ŝanĝos planon, ne dungos min kaj mi restos kun tiu ĉi lingvo kiel stultulo..."
  • Por lernantoj:
    Instruisto riproĉas malsukcesan lernanton:

- Bonvolu diri al mi, kial vi ne deziras lerni anglan lingvon? Ja duono da mondo posedas ĝin.
- Ĉu tio ne sufiĉas?

  • Por denaskuloj:
    Unu malavantaĝon tamen havas la facileco de la angla –– por denaskaj parolantoj, lerni iun ajn alian lingvon tre malfacilas.


  • Por ĉiuj:
    La brita kaj usona popolo ofte afliktiĝas per malsanon de la koro. Ili suferas malsanon de la koro pli ofte ol la japana, franca, ĉina, kaj itala popoloj.
    La japana popolo ne multe manĝas grason kaj ofte ne suferas malsanon de la koro.
    Tamen, la franca popolo multe manĝas grason kaj ofte ne suferas malsanon de la koro.
    La ĉina pololo ne multe trinkas ruĝan vinon kaj ofte ne suferas malsanan de la koro.
    Tamen, la itala popolo ofte trinkas multe ruĝan vinon kaj ne multe suferas malsanon de la koro.
    Logika konkludo: Manĝu kaj trinku tiu, kiu vi ŝatas. La parolado de la angla lingvo verŝajne mortigos vin!

Miskomprenebleco[redakti]

09.jpg

'Retejo' estas en la angla web site. La vorto site parencas al la esperanta 'situo', kaj simple signifas 'ejo'. Hazarde okazas, ke site precize same elparolas kiel la vorto sight, kiu signifas 'vidaĵo'. Sekve, oftege nekleraj anglalingvanoj skribas, por 'retejo', web sight. (Oni kompreneble nur povas konstati la eraron, kiam oni skribas.)

Alia ofta ekzemplo: 'kolorkodita' (p.p. elektraj dratoj; ofte ruĝo signas pozitivon, nigro negativon) estas en la angla color-coded. Sed coded kaj coated en la usona havas la saman elparolon. Coated signifas 'tegita'. Sekve oftege oni skribe vidas, anstataŭ color-coded, color-coated, montrante la miskomprenon.

En tiuj du kazoj, la signifoj de la du konfuzataj vortoj sendube plifortigas la miskomprenon. 'Retejo' kaj 'retvidaĵo' signife similas; same 'kolor-kodita' kaj 'kolor-tegita.' Sed ekzistas multaj aliaj ekzemploj, kie la signifoj de la konfuzataj esprimoj tute ne akordiĝas kun la celataj signifoj; sed ne gravas, evidente, por la parolantoj. Ekzemploj:

blue jeans (ĝinzo) kompreniĝas (kaj skribiĝas) blue genes (bluaj genoj).
forced-air furnace (centra-hejtadforno) fariĝas four stair furnace (kvarŝtupa forno).
to pore over one's books (atente studadi siajn librojn) fariĝas to pour over one's books (verŝi super siaj libroj).

En Esperanto kompreneble tre mankas homofonoj, sed eĉ surbaze de similsonaj vortoj troviĝas nemultaj ekzemploj (kaj kutime intence kaj por humuro, ne pro miskompreno): "la Brika Imperio", "La Ruza Kruco" (por "La Brita Imperio", "La Ruĝa Kruco").

La Aŭstraliaj pilotoj kiuj deĵoris en Kanado dum la Dua Mondmilito ofte spertis lingvajn malfacilaĵojn. Unu vesperon aŭstralia oficisto ricevis telefonan vokon de la Kanada Departemento pri Eksterlandaj Aferoj. Oni demandis ĉu speciala nutraĵo estus necesa por la grupo da Ĉinoj venantaj el Aŭstralio. Li sciis ke estas kelkaj en Aŭstralio naskitaj Ĉinoj en la armfortoj, sed li ne aŭdis pri grupo venonta al Kanado kun la Aerarmeo. Kiam li enketis ĉe la Aerarmea Misio oni diris ke ili scias nenion pri Ĉinoj. La grupo kiu venas konsistas el normalaj “trainees” (trejnatoj). Laŭ la Aŭstralia parolmaniero tio estis “trajniz” kiu tre similas al “ĉajniz” (Ĉinoj)!

Kompreneblecoŭ[redakti]

Denaskaj parolantoj de la angla konsistigas nur 10% de la homaro, sed ili atendas, ke ĉiuj aliaj same bone sin esprimu kiel ili.

La vortprovizo de la angla estas tre limigita kaj la frazaranĝo estas pli ol komika. Per vigla fantazio oni povas kompreni la lingvaĉon, sed tio ne sufiĉas. Je iuj okazoj, intersanĝi kelkajn frazojn, mendi trinkaĵon, aĉeti vestaĵon en vestvendejo aŭ paro da ŝuoj ĉe la ŝuisto, tion oni povas fari per gestoj, sekve, angla lingvaĉo estas tute senutila.

Kelkaj sin demandas, ĉu ili devas uzi la anglan kiel sian lingvon por pli vasta komunikado aŭ ĉu estas alia ebla solvo.

Maleksprimeblecoŭ[redakti]

Ĉefeĉ, Ŝlosilo angla 560.jpg

Kvankam la angla lingvo uzas la verbon "appreciate" multmaniere, ne estas vere, ke oni ne povas uzi la anglan lingvon por komuniki signojn.

Malfacilecoŭ[redakti]

La simpla vokalsistemo de la angla

Homoj kiuj studis la anglan dum naŭ jaroj en la gimnazio ofte apenaŭ estas kapablaj paroli en meznivela konversacio. La lerneja medio ne estas taŭga por vere lerni lingvon. La lernantoj ja ne komunikas inter si en la lingvo instruata. Nur tiuj lernantoj kiuj restadas dum sufiĉe longa tempo en anglalingva lando havas la ŝancon bone lerni la lingvon.

Ekzemploŭ[redakti]

- Kiel oni tradukas "I don't know?"

- Mi ne scias...

- Kial neniu scias?!

Aroganteco[redakti]

Vi estas aroganta uzante anglan esprimon, kiam vi ŝajne ne povis diri tion uzante Esperanton. Ĉu vi supozas, ke ĉiuj forumanoj komprenas, kiam vi skribas anglalingvaĵojn?

Facilecoŭ[redakti]

La angla lingvo estas pli facila ol la latina, tamen se oni studas ĝin kiel fremdan lingvon, la lerneja regnivelo, por averaĝa lernanto, tute ne sufiĉas por flue paroli ĝin. Oni devas vivi en angleparolanta lando aŭ esti eksterordinara talentulo en lingvolernado.

Kimerecoŭ[redakti]

2179939054 9f130a23e4.jpg

Se heterogeneco estus kondamna, la angla ne povus utili kontentige. Lingva analizo ja rivelas ĝin pli heterogena ol Esperanto:

When we come to a language like English, we find ourselves dealing with several languages rolled into one. (Lord, 1974, p.73).
[Kiam ni alvenas al lingvo kiel la angla, ni troviĝas antaŭ pluraj lingvoj kunrulitaj al unu.]

Ekkaptu birdon, cignon nialagan, ekzemple, komplete senplumigu ĝin, forŝiru de ĝi la okulojn, anstataŭ ĝia plata beko metu vulturan aŭ aglan, greftu al ĝiaj piedostumpoj cikoniajn irilojn, ŝovu en la orbitojn la pupilon de otuso; nun surskribu sur viaj standardoj, disvastigu kaj kriu frazon jene: "Jen estas la universala birdo", kaj vi ricevos etan ideon pri la frostiĝa sento, kiun estigis en ni tiu terura buĉado, tiu vivosekcado plej naŭza, kiun oni ne ĉesis advokati al ni kun la nomo la angla lingvo.

Lingvetoŭ aŭ lingvaĉoŭ?[redakti]

La angla lingvo tute ne havas norman elparolon, do ĝi glate inkluzivas preskaŭ ĉiujn dialektojn enen de normo. Nur kelkaj eksternormaj vortoj aŭ idiotismoj estas strikte dialektaj.

Kvankam la angla estas tute bona lingveto, en Esperanto ekzistis la kutimo nomi ĝin lingvaĉo. Antaŭ la morto de Esperanto, la esperantisto Kriĉjo provis forigi tiun kutimon, sed neniam sukcesis. Seniluziiĝinte, li instigis Kabe-on skribi la Lastan libron.

Herezecoŭ[redakti]

Anglalingvanoj ne konas nian Dion; ili adoras falsan dion, kiun ili nomas "God".