Trajno

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas"

~ Zamenhof pri trajnaj pordoj

"De ube esas ta citajo?"

~ Idisto

Trajno (bonalingve vagonaro) estas longa vico, kiu iras en fervojoj, vi scias. Trajnoj utilas por ke instruistoj faras fiajn problemojn pri fiziko.

Demando-trajno.jpg
415.jpg

Romantike[redakti]

1599.jpg

Viro kaj virino pli frue neniam renkontis unu la alian. Ili ambaŭ havas edzinon-edzon hejme. Hazarde ili ricevis komunan dormokupeon. Komence ili ambaŭ hontis, ke ili devas dormi en komuna kupeo. Tamen, ĉar ili ambaŭ estis tre lacaj, ili tre rapide ekdormis. La viro supre, la virino sur la malsupra lito. Nokte ĉirkaŭ la unua per mildaj voĉoj la viro vekis la virinon:

-- Kara sinjorino, bedaŭrinde mi devas vin ĝeni. Ĉu vi povus helpi min, mi tre frostas. Ĉu vi povus doni supren al mi la alian plejdon el la ŝranko? Vere, terure mi frostas.
-- Mi havas pli bonan penson -- diras la virino. -- Nur hodiaŭ nokte, kaj nur ŝajnige, ni faru tiel, kvazaŭ ni estus geedzoj!
-- Nuu... Sed tio estas grandioza ideo -- respondas la viro.
-- Tre bone! -- respondas la virino. -- Do, grimpu vi mem malsupren por tiu malbenita plejdo!

Kvazaŭ[redakti]

Unikorno.jpg

„En trajno rigardis min konduktoro, kvazaŭ mi ne havus veturbileton.“

„Kaj vi?“

„Mi rigardis lin, kvazaŭ mi havus ĝin.“

Horaro[redakti]

Revizoro postulas en kupeo de pasaĝero veturbileton, sed tiu oponas: „Kiun veturbileton? Laŭ la horaro mi jam delonge estas hejme.“

Dum vojaĝo[redakti]

0151.png

Du idistoj kaj du esperantistoj volas veturi per trajno. La idistoj aĉetas du biletojn, sed la esperantistoj aĉetas nur unu. Diras idisto al sia kunulo: "Ka vi vidis le esperantistojn? Ili achetis ya nur unu bileton!"

Poste en la trajno, konduktoro proksimiĝas. La esperantistoj kune iras al la necesejo. Kiam la konduktoro vidas, ke la necesejo estas okupita, frapante la pordon li diras "Bonvolu la bileton!". La bileto ŝoviĝas sub la pordo, kaj vidinte la bileton, la konduktoro reŝovas ĝin sub la pordo.

La sekvantan matenon, denove la idistoj kaj la esperantistoj volas trajni. Ĉi-foje la idistoj aĉetas nur unu bileton. Sed la esperantistoj aĉetas neniun bileton!

Kiam poste en la trajno la konduktoro proksimiĝas, la idistoj iras necesejen. Unu el la esperantistoj iras al la pordo kaj, frapante la pordon, diras "Bonvolu la bileton!"...

Komplika Esperanto[redakti]

349.jpg
Lokomotivo kaj vagonoj
estas trajno,
sed la fervojo estas
relo nur laŭ ŝajno.
Fervoja relo estas vere
voj' el fero,
sed ne fervojo en la
Esperanta sfero.
Hans-Georg Kaiser

Fervoja Esperanto Asocio[redakti]

Armod Berllande, franca fervojisto en Villeneuve St-Georges, publikis alvokon en ,E', 20 marto 1909, en kiu li instigis kunligon de la E-istaj fervoistoj. Kaj dum la Uk en Barcelona 7 kaj 8 sept. okazis du fekkunvenoj de fervojistoj; kiujn ĉeestis 11 personoj el 6 racioj. Fondiĝis int. Asocio de E‑istaj Fervojistoj; Kaj oni akceptis la jenan programoron:

  • propagandi E-n inter la fervojistoj;
  • starigi specialan vortareton;
  • instigi int. interŝanĝon de profesiaj ideoj;
  • eldoni adresaron;
  • faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempa jarperiodo;
  • faciligi la alveturon de E‑istaj fervojistoj al la E‑kongresoj.

Por 1910 oni elektis prez. Berlande, vicprez. Wellons, Usono, kaj Schwartz, Aŭstrujo, sekr.-kas, Bontemps, Franc, helpsekr. Sandecki, Rusujo, kaj ankaŭ delegitojn por 9 landoj.

En dec. 1910 eliris la feka organo Fervoja E-isto, kiu aperadis ĝis militkomenco. Meze de 1911 la asocio jam havis pli ol 200 anojn el 15 racioj. Dum la UK en Antwerpen 1911 oni aranĝis 3 fervojistajn kunvenojn; ĉeestis 15 kolegoj el 7 racioj. Oni precipe pritraktis la fekan vortaron de Bal. Nova prez. fariĝis Schwartz,vicprez. Engst, Germ., sekr. Petzold, Germ, en sekr Bontemps. Dum la UK en Krakow, 1912 la malmutaj fervojistoj kunvenis trifoje. Oni elektis prez. Tarnow, Germ., vicprez. Szymonowski, Germ., sekr. Petzold, kas. Engst, redaktoroj Berlande kaj Chilot, Franc. La monbro de la membroj estis en 1912 214, en 1913 jam 227. La kunsidoj fervojistaj dum la UK en Bern, 1913, estis vizitataj nur de 8, resp. 6 anoj. La ĉiam ĉefa demodo estis ankaŭ ĉi tie la havigo de monrimedoj. La agado de Berlande kaj de aliaj fervoraj E-istoj kaŭzis, ke en divarsaj ruboj fondiĝis fervojistaj grupoj, ekz. en Nymburk (Bohemujo), Lyon, Boxtel (Holando), ktp. Eĉ landaj ligoj fondiĝis. La unua estis la Unuiĝo de Germonaj Fervoj-E-istoj, fondita 2 okt. 1910.

Post la milito IAEF estis restarigita en 1921 en Praha, dank' al la klopodoj de S. Stojnic kaj I. Puhalo kaj dum mutaj jaroj ĝi havis sian sidejon en Zagreb, Jugoslavujo. En kelkaj landoj estas fonditaj raciaj (memstaraj) E‑societoj de fervojistoj, la itala fondiĝis en 1922, la svisa en 1925, la ,Nagola' en Japanujo en 1928, la hispana en 1928 de E. del Barrio kaj en Finnlando. En 1925 reprezentantoj de fervojasocio (9.000 membroj) en Kattowicze, Polujo, akceptis rezolucion, rekomendante al ĉiuj membroj lerni E-n. Samjare en Aŭstrujo A. E-Delegitaro starigis E-kursojn por fervojistoj: oni permesis en tiu lando portadon de oficiala E-insigno (varda kvinpinta, glata ŝtelo sur blanka fono) eĉ dum deĵoro. En 1927 la ministro de trafiko en Jugoslavujo per akto de 21 marto aprobis, ke en ĉiuj vagonoj de la jugoslava fervojaro, destinitaj por int. trafiko, sur oficialaj afiŝoj kaj avizoj estu aplikata E: sed ĝis nun tiu ĉi reformo ne realiĝis. En int. vagonoj de la Hungaraj Ŝtatfervojoj estas birdoj de Budapest kun kvinlingva klariga teksto, la kvina lingvo estas E.

La agado de E-istaj fervojistoj instigis divarsajn fervojkompaniojn kaj liniojn eldoni gvidlibron, prospektojn, kaj aliajn presaĵojn ankaŭ en E. Speciale rimarkindaj estas la luksaj eldonaĵoj de la aŭstria minsiterio por fervojoj en 1911 kaj en 1912, post la milito belaj eldonaĵoj de la ĉeĥoslovakaj kaj japanaj fervojoj. Divarsaj fekaj gazetoj havis E-fekon kun pli-malpli konstanta karaktero, ekz. la sveda fervojista gazeto "Signalen".

IAEF en la lastaj jaroj montris neviglan agadon, eĉ la oficiala organo La Fervojisto ĉesis aperi.

Malfondo[redakti]

Ĉu vi aŭdis ke la Internacia Ligo de Esperantaj Fervoj-laborantoj malfondiĝis? La ano mortis.

Relativeco[redakti]

Studento rekonis Einsteinon en trajno kaj demandis: Pardonu min, Profesoro, sed ĉu Novjorko haltas ĉe tiu trajno?

Plendo[redakti]

Patrino kun knabeto vojaĝas en vagonaro. La tutan tempon la infano plendas:

- Ho, kiom soifa mi estas! kiom soifa mi estas!

Post duonhoro, unu el la najbaroj, ĝenata, kuras al la restoracia vagono kaj revenas kun botelo da akvo kaj donas ĝin al knabo, kiu, varme dankinte, eltrinkas. Iom poste la knabo reprenas grumbladi:

- Ho, kiom soifa mi estis! kiom soifa mi estis!

Peza kesto[redakti]

Tio okazis en la trajno iranta de Tiraspol al Kiŝinevo. Ruso eniris vagonon kaj vidis, ke sur la sola libera sidloko kuŝas granda kesto, tuj apud juda pasaĝero.

Ruso: "S-ro judo, deprenu la keston de la benko, ĉar mi ne havas sidlokon!"

Judo: "Lasu min. Mi ne deprenos la keston de la benko!"

Ruso: "Skandalo! Se vi ne deprenos la keston, mi vokos la konduktoron!"

Judo: "Lasu min trankvila!"

Ruso: "Mi tuj vokos la konduktoron kaj ni jam vidos kiu pravas!"(li foriras kaj revenas kun la konduktoro)

Konduktoro (al la judo): "Prenu la keston kaj metu ĝin sub la benkon!"

Judo: "Mi ne scias kial vi punas min. Ĉu mi pekis? Ĉu mi estas portisto sklavo? Kial vi ordonas al mi porti tiun ĉi pezan keston? Ĝi ne estas mia kesto!..."

Saĝeco[redakti]

La vaporo, kiu sonigas la fajfilegon, ne turnas la radon.

Turneo.jpg

Lingvistiko[redakti]

Kial homoj pensas ke la serba kaj la kroata estas unu lingvo: serbkroata? "Vlak" estas la kroata vorto por trajno, kaj "voz" estas la serba vorto por trajno. Mi ne scius, kio estus la serbkroata vorto: "vloz" "vak"? :-) Estas ankorau pli da tiuj ekzemploj. En Britio oni havas "railways", sed en Usono oni prefere trajnas "railroad"-e.

Veturi sen bileto[redakti]

Malriĉulo entrajniĝis en Krakovo, sed bileton li ne havis. Vojmeze aliras lin konduktoro. Kiam tiu ĉi komprenas, ke Avrom ne havas bileton kaj ankaŭ ne havas monon, li piedbatas lin en la postaĵo kaj forpelas lin en la proksima stacidomo. Post kelkaj minutoj Avrom suriras alian trajnon, ĉiam sen bileto. Post kelka tempo venas al li la sama konduktoro, kiu ankaŭ ŝanĝis trajnon. La konduktoro denove piedbatas lin forte en la postaĵo, forpelas lin de la trajno kaj transdonas lin en la manojn de la inspektoro.Tiu ĉi piedbatas la judon en la postaĵo kaj diras: "Diru al mi, ulo. Ĉu tio daŭros ankoraŭ longe?"

Malriĉulo: "Ĝis Varsovio, sinjoro inspektoro, kondiĉe ke mia postaĵo eltenos tion."

Stuparo[redakti]

Du ebriuloj ŝancelpaŝas laŭ trajnlinio.

- Ve, tiu stuparo ŝajnas senfina!
- Tio estas nenio, kio lacigas min estas tiu manapogilo malalta.

Kuracisto[redakti]

- Helpu! - en trajno aŭdiĝis terura krio. - Ĉu en la vagono troviĝas kuracisto?
- Mi estas kuracisto, - el najbara kupeo elsaltis duone nuda viro. - Kiu bezonas helpon?
- Mi! - la kriinto ĝoje respondas. - Doktoro, bonvolu helpi: kiel nomiĝas malsano de la gorĝo, kies titolo konsistas el sep literoj, la tria estas 's'?

Fervoje[redakti]

Ĉe la roma stacidomo, sinjorino volas aĉeti bileton al Pekino. La deĵoranto atentigas ŝin, ke estus pli konvene vojaĝi per aviadilo, sed ŝi timegas aviadilon kaj ŝipon pro tio ŝi insistas pri la trajno. La deĵoranto trafoliumas horarojn, telefonas, kaj post duonhoro, li diras:

- Sinjorino, ĝis nun mi sukcesis aranĝi itineron ĝis Timiŝoara. Estas pli bone ke vi revenu morgaŭ. La postan tagon ŝi revenas, kaj la kompatinda deĵoranto diras al ŝi:

- Mi ankoraŭ ne finis... mi havas bileton ĝis Bagdado. Provu reveni morgaŭ!

Tagon post tago, li sukcesas havi bileton al Teherano, NovDelhio, Kalkato, Ŝangajo ĝis fine Pekino. La sinjorino tuj ekvojaĝas, sed baldaŭ, ŝi ekkonscias, ke ŝi ne aĉetis la reven-bileton. Pro tio, post du-semajna vojaĝo per trideko da diversaj trajnoj, atinginte Pekinon, ŝi tuj kuras al fervoja biletejo:

- Mi deziras trajn-bileton al Romo!

- Ĉu al Lomo Telmini aŭ al Lomo Tibultina?.

Fervoja horaro[redakti]

Provinca stacidomo. La trajno malfruas.

– Terure! La trajno malfruas pli ol 20 minutojn. Mi ne komprenas, kial ekzistas la horaroj!
– Sed, se ne ekzistus horaroj, kiel vi scius, ke la trajnoj malfruas!

Akurate[redakti]

7003 o.jpg

-- Sinjoro konduktoro! Mi gratulas al vi, delonge la nuna estas la unua okazo, ke la posttagmeza rapidtrajno alvenas akurate.

-- Vi eraras, sinjoro. Tio estas ankoraŭ la matena veturo.

En stacidomo[redakti]

Sinjoro eniras kurante en fervojan stacidomon kaj demandas fervojiston:

– Se mi kuras, ĉu mi sukcesos trafi la trajnon al Venecio?

Dependas de kiom rapide vi kuras, la trajno startis antaŭ dek minutoj.

Alie[redakti]

La veturanto: He, konduktoro! Kio do okazas? Mi devas alveni baldaû en la urbon.

La konduktoro: Se vi volas alveni baldaû, vi devas piediri

Ĉe stacidomo[redakti]

– Sinjoro fervojisto, kie mi povas trafi la trajnon al Napolo?

Se vi ne foriras tuj el la mezo de la reloj, vi trafos ĝin ĝuste en via postaĵo.

Ankoraŭ[redakti]

- Donu al mi unu bileton al Reggio?

- Reggio Emilia aŭ Reggio Calabria?

- La plej malmultekosta.

Denove[redakti]

- Kiom da mono vi volas por porti la valizojn?

- Du eŭrojn por la unua kaj unu eŭron por la aliaj.

- Do, vi portu la aliajn, mi mem portos la unuan.

Ŝarĝo[redakti]

Du bareloj da biero estis en 1836 la unua ŝarĝo transportita en Germanujo per fervojo. Tio okazis sur vojstreko inter Nürnberg kaj Fürth

Klasoj[redakti]

Judo kaj gojo sidis en la unuaklasa vagono. Subite la judo bruligis cigaredon. Tiam lia najbaro ekprotestis: "Ĉi tie estas malpermesate fumi!"

Respondis la judo: "Mi scias tion", kaj daŭrigis fumi.

La gojo tre koleris kaj vokis la konduktoron, kiu diris al la fumanto: "La sinjoro pravas! Tiu ĉi kupeo estas por nefumantoj."

Reagis la judo: "Sed li tute ne rajtas protesti: li aĉetis bileton por la Dua Klaso sed sidas en la Unua Klaso."

Tiam la gojo paliĝis, leviĝis kaj tuj forlasis la kupeon. Ĉe la fina stacio trafis ili unu la alian.

Gojo: "Diable, Kiumaniere vi eksciis, ke mi havas bileton por la Dua Klaso?"

Judo: "Tute facile! Mi rimarkis, ke via bileto, kiu iom elstaris de via poŝo, havas la saman koloron kiel la mia..."

Friponaĵo[redakti]

Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn.

Restoracia vagono[redakti]

Admonas estro kelneron: „Komprenu finfine, ke vi laboras en restoracia vagono kaj vi ne rajtas elĵetadi ebriulojn tra la pordo!“

Plendo[redakti]

En restoracia vagono plendas pasaĝero: „Terure, jam 150 kilometrojn mi atendas stufaĵon.“

Elektebleco[redakti]

Kelnero en restoracia vagibi al gastino: „Estimata sinjorino, ni havas ankaŭ limakojn.“

„Mi scias, hieraŭ unu priservadis min.“

Teo[redakti]

Tri viroj - unu judo kaj du gojoj - sidis unu apud la alia en trajno. La judo menciis al la gojoj ke li iros al la necesejo, kaj proponis ke, per la sama vojo, li povus alporti de la restoracio ion por ili. La gojoj dankis pro la afablaĵo kaj petis po glaso da teo. Post kiam la judo foriris, unu gojo rimarkis, ke li postlasis siajn ŝuojn ĉe la sidloko. Li kubutpuŝis sian amikon kaj proponis kraĉi en la ŝuojn. Ili kraĉis. Kiam la judo revenis kun la teo, la gojoj abunde dankis, kaj rekomendis al li reen ŝuiĝi, pro la baldaŭa alveno. La judo surmetis la ŝuojn, sidis momenton silente, kaj poste turnis sin al la rid-retenaj gojoj. Li diris mallaŭte, malĝoje: "Kiam do finiĝos ĉio ĉi: la malamo, la venĝoj, la murdoj, la kraĉado en la ŝuojn, la pisado en la te-glason?"

Tunelo[redakti]

Eta knabeto unuafoje en sia vivo vojaĝas per trajno. La trajno iras tra la tunelo. La tunelo estas longa, kaj dume li ne parolas. Kiam la trajno eliras el la tunelo, li demandas la patrinon:

– Diru patrino, ĉu jam estas morgaŭ?

Funkciado[redakti]

Gabrielo ne povis kompreni, ke la vagonaron fervojan nek ĉevaloj, nek aliaj bestoj tiras. Li estis tre scivola vidi ģin; li do iris en la najbaran urbon por rigardi ̧ĝin. Okaze oni liveris ĉevalojn sur la vagono. Kiam Gabrielo ekvidis tiujn, li ekkriis triumfe:

Ha! mi do tre bone suspektis, ke ekzistas nenia ve-turilo tirebla sen çevaloj.

Seksumado[redakti]

— Hieraŭ vespere mi promenis laŭ la fervojo kaj mi renkontis virinon, kiu estis ligita al la reloj. Mi liberigis ŝin kaj iris hejmen kun ŝi. Ni amoris dum la tuta nokto, ŝi havis belegan korpon!

— Bonŝanculo! Ĉu ŝi almenaŭ suĉis vin?

Ne, mi ne trovis ŝian kapon.

En fervoja stacidomo[redakti]

El laŭtparolilo:

- Oni informas la pasaĝerojn, ke la trajno el Triesto al Milano ekveturos je la horo 17:15. Oni ripetas por esperantistoj: la trajno el Triesto al Milano ekveturos kiam la malgranda montrilo indikos la numeron 5, kaj la granda la numeron 3.

Iom poste, el laŭtparolilo:

- Oni informas la pasaĝerojn pri horar-ŝanĝo: la trajno el Triesto al Milano ne plu ekveturos je la horo 17:15, nek je la 5-a posttagmeze kaj kvarono, sed 15 minutojn post la 17a.

Bervale[redakti]

Lokomotivo-Kajto.JPG

Baniko posedas tereneton en la kamparo, kaj forte deziras konstruigi sur ĝi feriodometon, sed ne havas la monrimedojn. Li konsideras la eblecon aĉeti ruldomon, kaj komencas rigardi la reklamgazetojn.

Li trafas interesan reklamon: "La Bervala Nacia Fervojo forvendas malnovajn pasaĝervagonojn tre favorpreze."

Li informiĝas detale, kaj decidas aĉeti do NE ruldomon, sed "reldomon".

Post kelkaj semajnoj, li invitas Krukon veni lin viziti en la kamparo. Bedaŭrinde, la tago estas ege pluva, sed Krukon allogas la interesa sperto dormi en fervojvagonon.

Sed kun mirego li konstatas ke Baniko sidas ANTAŬ sia vagono sub la pluvego, fumanta sian pipon.

"Sed homo, vi ja tute malsekiĝos!" li krias al Baniko. "Kial vi ne sidas interne?"

"Jam de du tagoj pluvas," klarigas Baniko. "Mi ege emis pipfumi, sed ne povas fumi interne, ĉar bedaŭrinde la Nacia Fervojo vendis al mi... vagonon por nefumantoj!"


Pordo[redakti]

Kruko prenas la trajnon. Atendante ke la trajno foriros, li staras ĉe la enirejo, parolante kun Baniko kiu akompanis lin. Ili vidas la trajnestron kiu laŭiras la trajnon klakfermante ĉiujn pordon. Li atingas la pordon kie staras Kruko, kaj provas fermi la pordon. Sed ĝi rifuzas bone fermiĝi. Do, la trajnestro reprovas fermi ĝin, sed denove ĝi remalfermiĝas. Trian fojon li klakege fermas ĝin per sia tuta forto, sed neniel sukcesas. Kolerege, li kriegas: "Kaj nu, stultulego!" li krias al Kruko. "Ĉu vi ne povas forpreni vian manon!"

Shonen 1936 4.jpg

Friponoj[redakti]

Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn.

Kisoj[redakti]

Edzo akompanis sian bopatrinon al la stacidomo. Reveninte hejmen atendas lin la edzino.

- Ĉu panjo forveturis, kara?

- Jes, feliĉe, kara mia.

- Kial estas via vizaĝo malpura de fulgo?

- Mi kisis la lokomotivon.

Fervojoj[redakti]

Riĉa kaj tromemfiera usonano sidas en itala trinkejo kaj laŭtparolas pri sia lando:

- En Teksaso, oni povas envagoniĝi lunde, tagmanĝi, vespermanĝi kaj dormi en la trajno mem, kaj merkredon oni povas forlasi la trajnon kaj oni ankoraŭ estas en la granda Teksaso!

- Kaj do? - rebatas la trinkejestro - ankaŭ en Italujo estas tre malrapidaj trajnoj...”.

En litvagono[redakti]

Esperantisto volas vojaĝi al Universala Kongreso en litvagono. Por ŝpari monon li elektas dulitan kupeon. Tute hazarde ankaŭ lia kunvojaĝanto estas esperantisto, kiu tuj demandas lin:

- De kie vi venas?

- Mi venas el Bergamo kaj iras al la Universala kongreso. Mi estas profesoro pri matematiko kaj instruas ĉe ŝtata mezlernejo en mia urbo. Mi nomiĝas Rikardo Bono, naskiĝis en Milano kaj esperantiĝis en 1987. Mia patro nomiĝis Fulvio kaj naskiĝis en Svislando; li mortis la pasintan jaron. Mia patrino nomiĝas Filomena kaj ankoraŭ vivas. Mi estas nek riĉa, nek malriĉa. Mi havas edzinon, Lucia kaj du filinojn: unu estas edziniĝinta, la alia ankoraŭ studas en universitato. Mi estas kristano kaj iras al la Meso ĉiun dimanĉon, sed mi ne interesiĝas pri politiko nek pri sporto. Mi ne fumas, nek drinkas kaj ne ŝatas kartludi. Mia edzino estas flegistino kaj laboras ĉe maljunulejo. Mi suferas de stomakmalsano kaj hemoroidoj. Se mi forgesis ion, bonvolu demandi nun, ĉar mi estas laca kaj deziras baldaŭ endormiĝi.

Paradizo[redakti]

En litvagono noktis rabeno kaj katolika pastro. Matene rakontas la pastro: "Mi sonĝis, ke mi estas en la juda paradizo. Ĉie regis fiodoro, malordo, malpureco, bruo kaj ĥaoso kaj estis multege da homoj."

"Tio estas interesa", respondis la rabeno. "Mi havis similan sonĝon, sed mi sonĝis ke mi estas en la katolika paradizo. Ĉie estas belaj floroj, koloraj birdoj, agrablaj odoroj kaj serena etoso. Sed neniuj homoj."

Ruĝa sago[redakti]

Du knaboj vidas rapidegan trajnon, kiu vojaĝas po 300 kilometroj hore:

Ho! ĉu vi rimarkis kiom rapidas tiu lokomotivo?

– Jes, tamen ankaŭ la vagonoj estas rapidegaj!

Fervoja akcidento[redakti]

Post tragika akcidento je traknivela pasejo, kie trajno rapide veturante trafis tirĉamionon, kiu estis sur la reloj, oni faras juĝprocezon por kulpigi la fervojan gardiston, kiu, laŭ la ŝoforo, ne faris ĉion eblan por haltigi la trajnon. La gardisto pasioplene defendas sin, ĵurante ke li ĝisfine svingis la lanternon por averti la lokomotivestron. La ĵurio kredas je liaj vortoj kaj ne kondamnas lin. Post la juĝprocezo la advokato esprimas gratulojn al li:

- Bonege, vi estis tre konvinkiga!

- Jes, tamen mi multe timis.

- Ĉu vi timis, sed kial?

- Mi timis, ke oni demandu al mi, ĉu la lanterno estis lumanta”.

Stacidomo[redakti]

1512.jpg

Mi ne povas kompreni, kial oni konstruis la stacidomon tri kilometrojn malproksime de la vilaĝo! - plendis pasaĝero al fervojisto.
Nu certe tial, ke ĝi estu proksime al la trajnoj.

(Mal)haltejo[redakti]

Ĉe la kajo de malgranda stacidomo la staciestro alproksimiĝas al vojaĝanto:

- Sinjoro, estas senutile, ke vi atendu la trajnon de la dekkvina. Ĝi plu ne haltas ĉi tie.

- Ĉu oni ŝanĝis la horaron?

- Ne, sed de kiam mi pruntedonis cent eŭrojn al la kondukisto, ĝi plu ne haltas en nia stacidomo.

Gazetoj[redakti]

Tria profesio estas tiu de la f e r ­v o j o, kiu pli konforme laboris kaj havis la asocion IAEF kun la organo Fervoja E-isto kun kiu unuiĝis en jan. 1913 la Germana Fervoja E-isto. Post la milito la asocio restariĝis kaj la ĵus menciita Ligo de Ordo ne povis in­flui ĝin. Ĝia nova organo estis Fervoja E-isto poste La Fervojisto, krom kiu aperis ankoraŭ represoj el E (UEA), Oficiala Informilo. Specialaj landaj bul­tenoj eliris en Germanujo, Hispanujo, du en Japanujo, Svisujo ktp.

Dormo[redakti]

Dum vojaĝo sinjoro diras al la konduktoro de l’vagonaro:

Jen, mi donacas al vi unu kronon. Mi intencas dor-mi en la vagono; mi vojaĝos ĝis Linz, — tie veku min. Sed mi vin avertas, ke mi havas la malbonan kutimon, esti malĝentila kaj neobeema, kiam oni min vekas; do, se mi ne volos vekiĝi, prenu min kaj elportu min el la va- gono.

— Mi komprenas, sinjoro.

Post kelkaj horoj la dormanto vekiĝas. Ĉirkaŭrigardante li vidas, ke alia vojaĝanto ĉeestas en la vagono. Ili prezentas sin reciproke

Kie ni nun estas? — demandas la dorminto.

— Post kelkaj minutoj ni estos en Vieno.

— En Vieno! Neeble! ... Çu ni jam preterpasis la sta-cion Linz?

Ho, antaû tre longe.

La vagonaro haltante, la dorminto venigas la konduktoron.

Azeno! fripono! kion mi diris? He! Kial vi ne vekis min ̧ĝustatempe? Çu mi ne donis al vi trinkmonon? Ka-najlo! ...

Ho sinjoro, — respondas la insultato ridetante, — se vi estas tiel ekscitita, kion diros la vojaĝanto, kiun mi en Linz perforte eltrenis el la vagono anstataû vin!

Rapideco[redakti]

Intervilaĝa vagonaro haltas en loko senstacia. Post reveturo, unu vojaĝanto demandas la konduktoron pri la kaŭzo de l’ halto.

—Unu bovino staris inter la reloj, ni do devis ̧ĝin for-peli.

Post kvarono da horo la vagonaro denove haltas.

—Kial do ni devas halti denove? — demandas la sama vojaĝanto.

—Çar denove inter la reloj staras tiu bovino.

Ĵurnalo[redakti]

Trajno. Nokto. Iu homo vidas, ke che fenestro staras virino kaj ploras. La homo scivolas:

- Kio okazis, sinjorino? Kial vi ploras?
- Ah, - la virino ploregas, - mia edzo eliris dumhalte por tagĵurnalo, kaj la trajno foriris sen li...
- Ho, mi kondolencas. Estas vere terure resti en trajno sen legaĵo.

Religio[redakti]

Go1 1280.jpg

En trajno judo diras al la apude sidanta pastro:

- Mi miras ke vi elektis tiel senperspektivan profesion.

La pastro malkonsentas:

- Tute ne, mi povas progresi laŭ la ŝtupoj de la hierarkio kaj baldaŭ mi estos prelato.
- Kaj tio estas la fino?
- Tute ne, poste mi estos episkopo.
- Kaj poste?
- Nu, mi povos fariĝi ĉefepiskopo, kardinalo...
- Tamen ĉiam vi devos obei vian superulon.
- Ne ĉiam. Mi havas la ŝancon esti elektita papo.

La judo eĉ rilate al tia kariero ne montras entuziasmon. Tiam la pastro iom nervoziĝas:

- Vi eble volas, ke mi fariĝu Dio. Tion-ĉi ne povas atingi homa estaĵo.

Respondas tuj la judo:

- Tamen, unu el la niaj sukcesis.

Maljunulino[redakti]

En la vagonaro avino montras ne tute volonte sian bileton al la kontrolisto.

"Jen nur porinfana bileto!" li ekkrias indignite kaj rigardas al ŝi kun severa mieno.

"Jen, estimata s-ro kontrolisto," la maljunulino rebatas, "vi povas ekkoni, kiom longe mi devis atendi ĝis via malfruiĝinta trajno alvenis!"