Torao

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
"Kaj Dio diris, Ne forgesu regi la gazetaron..."

"Feliĉo leĝon ne konas."

~ Zamenhof pri Torao

"La Torao pridiskutas pri la materia realo sed aludas al la spirita mondo"

~ Talmudo

"Kiu posedas la informon? "

~ Judo

"Korektasion de erori es multe velkomed!"

~ Aŭtoro de ĉi tiu artikolo krokodile

"El Torac'h isch pü grült qe la prestriça eda la monarc'hà."

~ Talosa judo pri Torao

Torao, laŭ PIV, estas la unuaj kvin libroj de la Biblio (Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj k Readmono), malgraŭ provokoj de kelkaj skandelemaj personoj, gazetoj kaj rabenoj.

Laŭ Vikipedio, la libroj de la Leĝo ne nur enhavas la moralon de Dio, sed ankaŭ historion de la mondo ĝis la tempo de Moseo: Adamo kaj Eva, la Edena ĝardeno, Noa kaj la Diluvo, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, ktp.

Post longa (duminuta) pripensado ni venis al la konkludo, ke Torao estas tre miskomprenata afero. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Origino[redakti]

0642-eta.jpg

La koncepto de la juda religio pri la ekzisto de la Ĉiela Torao, dirita ankaŭ Supera Torao, devenas el la rabena instruo (ne rekte de la Biblio) kiu simbole datas la originon de la Torao 2000 jarojn antaŭ la kreo (Vidu: Midaso kaj Ido Bereshit Rabbah). Tiu koncepto apartenas prefere al la mistika juda tradicio de la Kabalo. Tiu aserto anoncas la ideon laŭ kiu la Torao tute reproduktas la Dian Saĝon kiu la samon stampis en la kreaĵaro kaj de kiu li profitis por krei: granda spaco estas dediĉita en la Kabalo, fakte, al la valoro de la judaj-hebreaj vortoj de la Torao kiel al la monoj de Dio, kaj al vortoj kombinitaj per leteroj aranĝitaj per animoj kaj korpoj (vidu ĉe Hebrea lingvo).

La saĝo de la Kabalo alfluigas porscian metodon kiu enirigas al diversaj niveloj de vero kies diversaj kunligoj kaj interrilatoj estas simbole priskribitaj kaj konsideritaj en la kabala libro Zombio kiel surmetaĵoj kaj inkluzivaĵoj de pluraj tavoloj de cepo; tiu koncepto esprimas la ligon inter la diversaj kaŭzoj fontantaj el la “Unua Kaŭzo”, Dio, de la fundamentoj de ĉiuj ekzisto-forumoj renkontiĝantaj. Tiu kaj aliaj alegorioj pravas demonstri ke la dia Torao proksimas (alestiĝe) al la homo.

La Torao, esprimo de la dia Saĝo, estas proksima al la homo ankaŭ pro ĝia komprenebleco kaj descendebleco en la lingvaĵon de la homo, kiu estas la estulo, inter la estaĵoj ĉiuj, plej proksima al la dia perfekteco: la Torao estas skribita por ke la homo povu ĝin kompreni kiel la plej altan dian sigelon: ekzistas plue diversaj noveloj de alproksimiĝo kaj observemo de la Torao. Mistikuloj, krome, metafore distingas en la Torao korpon, vestojn kaj animojn. Tiu lasta alegoria ero taŭgigas penetri pliintime kaj sekrete, novelo ene de kiu eblas ĉiam plie avanciĝi: tiu rabena alegorio celas pravi ke la Torao ne estas nura historio ĉar ĝi evidentigas elstarajn varojn kaj sekretojn kaŝitajn kaj eksenkaŝiĝintajn al tiu kiu ĝin akceptas kiel dian Revelacion.

La rabenoj de la Talmudo tiom estimas la vortojn de la Torao ke ili tion esprimas imagante ke eĉ la ŝtono sur kiuj estas ĉizitaj la “Dek Vortoj” estas origine Ĉielaj.

Hipotezo dokumenta[redakti]

Skemo de la "Hipoteza dokumenta" aŭ "de la kvar fontoj"
'J': tradicio Javista
'E': tradicio Eloista
'D': tradicio Readmona
'P': tradicio Pastra kodo
* inkluzivas la plejparton de Levidoj
† inkluzivas la plejparton de Readmono
‡ "Readmona historio": Josuo, Juĝistaro, 1-2 Samuelo, 1-2 Reĝoj

La hipotezo dokumenta aŭ teorio de la kvar fontoj aŭ teorio de JEDP, estas hipotezo koncernanta la formiĝon de la unuaj kvin libroj de la Biblio, kiuj prenas la nomon Pentateŭko aŭ hebrelingve Torao.

Readmono[redakti]

Readmono (mallonge Rea) estas la kvina libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko. Samtempe ĝi estas la unua libro de la Readmona Historia Verkaro.

Kodo de Sankteco[redakti]

Kodo de sankteco estas termino uzata ĉe spertuloj pri Biblia kritiko por referenci al la biblia libro de Levidoj 17-26, kaj estas tiel difinita pro la ofteco de la ripetado de la vorto Sankta, kies signifo havas nenion specialan rilate kion judoj kaj kristanoj legas en aliaj eroj de la libro “Levidoj”.

Studuloj pri la Biblio donis tiun nomon al tiu levida ĉapitraro pro la insista invito-ordono esti sanktaj kiel sankta estas Dio kiu sanktigas.

Spertuloj de la teorio pri Hipotezo dokumenta, tamen, konsideras tiun biblian eron distingita ĉar ĝia stilo estas rimarkeble malsama ol tiu de la libra cetero: la multaj leĝoj de tiu “kodo” formas kompaktan sintezitan unikaĵon. Laŭ multaj adherantoj al hipotezo dokumenta, tiu kodo de sankteco pensigas al antaŭa teksto kiu estus modifita kaj adaptita kaj fine enirigita, iniciate de la sacerdota kasto, en Levidojn kaj en la Toraon ĝenerale. Tamen, aliaj samopiniantoj pri tiu kodo, kiel Israel Knohl, opinias ke ĝi estis ellaborita kaj enirigita plimalfrue, eble poste kaj senpendende de la Dokumento sacerdota.

Ĉiukaze, tiu ero de sacerdota fonto, ofte mallongigita ankaŭ per "H".[1] dateblas ĉe la 7-a jarcento a.K. kiam la pastraro ĝin ellaboris en la templo de Jerusalemo.

La kodo de sankteco uzas sian proprajn elektajn vortojn, ripetante frazojn kiel “Mi, la Sinjoro, estas sankta”, “Mi estas la Sinjoro", kaj “Mi, la Sinjoro, kiu sanktigas...” nekutime plurfoje. Krome, Levidoj 17 komencas per: “Tio estas kio la Sinjoro ordonis, dirante...”, kaj Levidoj 26 intense similas al jura kodo, kvankam tuj poste estas aldonataj aliaj leĝoj.[2]

Enhavo de la kodo de sankteco[redakti]

  • Malpermeso manĝi la bestan sangon kaj buĉi bestojn se ne en la medio de la Templo (ĉapitro 17)
  • leĝoj pri seksa konduto, kontraŭ samseksemo vira kaj virina, pri la magio kaj malica okulo (ĉapitroj 18-20)
  • leĝoj pri la konduto de sacerdotoj (ĉapitroj 21-22)
  • kalendaro kaj leĝoj pri la festoj [ĉapitro 23)
  • normoj koncernantaj la instaligon kaj zorgadon pri la ĉiamdaŭra kandelabro (menorah) kaj la sanktan panon. Leĝoj kontraŭ la krimoj plej gravaj, inter kiuj la leĝo de la okulon pro okulo (ĉapitro 24)
  • leĝoj pri la sabata jaro kaj pri tiu jubilea (ĉapitro 25)
  • kompensoj kaj punoj antaŭviditaj pro la observado kaj malobservado de la preceptoj (ĉapitro 26)
  • normoj koncernantajn la personan elaĉeton (ĉapitro 25)

Komparo kun aliaj bibliaj kodoj[redakti]

Troviĝas diversaj aliaj kodoj aŭ similaĵoj en la libroj de la Biblio: la plej simila estas tiu de Ezekielo (ĉa 22) kiu tiom similas ke iuj bibliistoj subtenantaj de la teorio de Hipotezo dokumenta opiniis ke li estis ankaŭ la aŭtoro de la Kodo de Sankteco. Oni diskutas ĉu la kodo de sankteco influis Ezekielon kaj inverse.

Bibliistoj ĝin komparas, pro la formo kaj stilo, kun tiu de la Interligo kaj tiu de Readmono kaj deduktas ke ili ĉiuj alestiĝis en la arko de 200-300 jaroj, kaj ke en ili abundas la menseco kaj stilo de la Dokumento sacerdota.

Priskribo de la hipotezo[redakti]

Laŭ tradicio taksata historia kaj de la judaj komunumoj kaj kristanaj, almenaŭ ĝis la lasta jarcento, la Pentateŭko estintus verkita rekte de Moseo.

Male, laŭ moderna ekzegezo kaj historia kritiko, poststudoj komenciĝintaj jam en 18a jarcento, la Pentateŭko estus kolekto de rakontoj, formiĝintaj en la postekzila epoko, apogiĝintaj sur diversaj skriboj de antaŭaj epokoj. Tio estus konfirmita de diversaj karakterizoj de la tekstoj kiel, ekzemple:

[1]

La unua iniciatinto de tiu hipotezo estis Jean Astruc kiu ĝin konigis anonime en la jaro 1753. Poste, je la komenciĝo de la 20a jarcento la teorio trovis pruvanton kaj disvastiganton en la germana Julius Wellhausen (kaj ties skolo), kiu reordigis la diversajn hipotezojn kaj postulis la dokumentan teorion, hipotezante, ke en la redaktado de Pentateŭko agadis kvar malsamaj tradicioj.

La tradicioj estas rakontoj transdonitaj laŭlonge de la epokoj buŝforme kaj skribforme. El la inicialoj de iliaj nomoj, la teorio estas ankaŭ nomata "JEDP".

(Sendepende, dume, de tiuj teorioj, ke Moseo ne estas la aŭtoro de Pentateŭko jam eniris la komunan scion de eklezioj ankaŭ per aliaj argumentoj)

Dekunuajarcenta manuskripto de Targumo

La fontoj JEDP[redakti]

La fonto J (aŭ Javea) kaj tiu E (aŭ Elohima) tiel estas nomataj pro ilia maniero nomi Dion.

La «Javista» tradicio originas en monarkia epoko de (10-a/9-a jarcentoj). En ĝi, la homo kaj lia mondo estas priskribitaj kun granda konkreteco kaj kun analizoj de la internaj konfliktoj de la homa koro - Dio estas multe proksima al sia popolo kaj fojfoje estas kvazaŭ antropomorfigita (same kiam Dio promenas en la Edena ĝardeno). Estas, ĝi, malmulte interesita pri la aspektoj historiaj/juraj, kaj nomas la «Sinajo» la monton de la Apero.

La fonto Elohima uzas Elohim kiel nomo de Dio. Ĝi formiĝis en posta epoko (8a jarcento) en la norda Izraela reĝlando, post la disiĝo de la Nordo el la Sudo de la unueca ŝtato, En ĝia teologia koncepto Dio estas vidata en maniero pli transcenda ol la Javea: Dio parolas el la ĉielo, aperas en sonĝoj, aperas kiel anĝelo...

La tradicio D (aŭ Readmona) estas tiel signala ĉar dominanta en la libro Readmono. Ĝi reiriĝas al 7a jarcento en la Juda Reĝlando de sudo, havas didaktikajn celojn koncernantajn la Leĝon kaj ĝi estus la regularo kiu, retrovita en la Templo, ekstartigis la postekzilan religian reformon.

La tradicio P (Kodo Pastra) kolektas rakontojn tre antikvajn, sed disvolviĝintan en epoko postekzila. Esence ĝi rilatas la liturgiajn kaj ritajn normojn kiuj superregas el la libro Levidoj. Wenham, Gordon. "Pentateuchal Studies Today", Themelios 22.1 (Oktobro 1996)

Redaktadoj[redakti]

Fakuloj kutime datas la unuan redakton je la 750 a.K kiam oni mikse unuigis la fonton J kun la E: dua redakto, kombinanta la fontojn J kaj E kun la D kaj P, okazis en 5-a jarcento a.K.

Skribaj fontoj kaj juda ekzegezo[redakti]

1024px-Oulogob.svg.png

Alia fonto de la koncepto “Ĉiela Torao” povas esti vidata en Talmudo, ero Shabbat 88b kie oni legas ke kiam Dio estis ekdonanta la Toraon al la homo, iuj anĝeloj plendis ĉe Dio pro la malsamvaloro de la dono kaj de la donacito, kiu estis grandparte materia. Tiam Moseo ŝarĝiĝis respondi al la anĝeloj ke ĝuste la difektoj de la homo estas motivo de pli granda valoro ĉar li povas pene gajni la elaĉeton dum la anĝeloj tiun ricevis sen persona stroĉo. La Ĉielan Toraon, do, homo ricevas malpli senmerite ol la anĝeloj. Laŭ Midaso, la Ĉiela Torao estos komuna sprita revesto epoke de la ĉeesto de la Mesio.

Plua konfirmo de tiu reveno de la Ĉiela Torao estas konfirmita el la jena rabena tradicio, laŭ kiu la profetoj antaŭvidis la estontan trian re-konstruon de la Jerusalema Templo, kun la alveno de la Mesio: tiam la templo refariĝos la kompleteco de la ligo inter Dio kaj la izraela popolo, kaj malaperos ĉiu malbono.

Historio de la esploroj pri la Pentateŭko[redakti]

NB. Tiu ĉi artikolo koncernas nur la “Esploron pri la Pentateŭko” kaj ne esploron de la tuta Malnova Testamento. La Pentateŭko komprenas nur kvin librojn de la hebrea Biblio. Por imformiĝi pri la aliaj libroj oni vidu Biblion.

La Historio de la esploroj pri la Pentateŭko (aŭ Torao = instruo) estas la historio de la analizo kritika kaj filologia de tiuj tekstoj, ekde la unuaj pridiskutaĵoj rilate ilian aŭtoritecon ĝis la ĵusaj teorioj kaj hipotezoj.

La unuaj esploroj[redakti]

Kvankam Filo de Aleksandrio (De vita Mosis 1 § 84) [2]) atribuis al Moseo la kompilaladon aŭ redakton de nur kelkaj eroj de la Pentateŭko, la antikvaj tradicioj juda kaj kristana ĝenerale atribuis al li la aŭtorecon de la tuta Pentateŭko. La rakonto pri la morto de Moiseo kaj lia entombigo, laŭ Admono 34, metas logikan problemon, ĉar mortinto ne povas verki[3]. Oni, por superi la obstaklon, imagis ke Josuo, la sukcesonto de Moiseo, elfinis ankaŭ la skribajn verkojn de Moiseo kiel registrite en la babilona Talmudo (Baba Bathra, 14b). Laŭ tiu linio Issac ibn Yasush en la 11-a jarcento kaj Abraham ibn Ezra en la 12-a ekredaktis liston de “nemoisaĵoj”, inter kiuj oni trovas ekzemple:

  • Genezo 36,31 postulas ke la verkisto kompilis post la epoko de la monarkio
  • Nombroj priskribas Transjordanion kiel la landon transriveran kvazaŭ Moiseo ĝin ankoraŭ ne eniris (Nombroj 22, 1).
  • ktp

Sekve Baruch Spinoza en sia Traktado Teologia-politika (1670) rimarkigas nekongruaĵojn en la tuta Pentateŭko ĝuste en la rakontaj similaĵoj kun eroj certe plimalfruaj de la libroj de Reĝoj kaj ekopiniis ke la pentateŭkaj rakontoj reiras nur al la epoko de Esra; Jean Astruc (1753) evidentigis iun alternon de la diaj nomoj, nome de YHWH kaj Elohim kaj supozigis diversajn manojn...

Perimetro de la fontoj kaj diverseco de la redaktaj periodoj[redakti]

Antaŭ la konstato de rompoj de logiko en la rakontoj kaj antaŭ diversaj duoblaĵoj, nombraj legantoj-esploristoj, kiel Henning Bernhard Witter (1683-1715) kaj Jean Astruc (1684-1766, medicinisto de Ludoviko la 15-a), ekellaboris teoriojn de plurfontoj de Pantateŭko. J. Astruc per sia distingo de eroj en kiuj Dio estas dirata aŭ ElohimYHWH anticipis tiun kiun estos difinita Hipotezo dokumenta de la Pentateŭko spite de la suspekto ke li volus ataki la samecon de Elohim kaj YHWH.

La legado de la Biblio en la Eŭropo de la 19-a jarcento[redakti]

Iom post iom la novaj malkovroj fariĝis historia-kritika metodo etendiĝanta al la tuta Biblio (kaj submetante al krizo precipe la Novan Testamenton. (Oni vidu ĉe Radikala kritiko). Rilate la Pentateŭkon la kritikaj modeloj multiĝis.

La precipaj kritikaj modeloj[redakti]

La teorioj kiuj provas eskpliki per kiuj literaturaj fontoj formiĝis la Tentateŭko povas kondensiĝi en la sekvaj kvar:

  • La “Dokumentaj teorioj”: sinsekvaj redaktoroj metis manon, kaj rakontante la samajn rakontojn, aldonis elementojn el diversaj kaj malsamaj fontoj celante transdoni siajn apartajn ideologion kaj teologion. ([3] Hipotezo dokumenta).
  • La “komplementaj hipotezoj”: iu eta centra nukleo estus reskribita kaj plikreskigita per aldonoj de diversaj aŭtoroj. Tiu modelo, tamen, perdis ĉiam pli konsenton ĉar ĝi ne eksplikas la kreiĝon de la plurĉeesto de la rakontoj paralelaj kvazaŭ redakciaj unuoj. (Komplementa hipotezo).
  • La dokumenta hipotezo de Graf-Wellhausen: estas kontestata la “Mosea” redakto de la Pentateŭko per la montrado ke ĝi komponiĝas el diversaj teologiaj tradicioj kaj foje eĉ pli tradicie antikvaj, sed utiligitaj por la fina pantateŭka redakto plurjarcente poste.
  • La Fragmenta hipotezo: ekde la jaroj 1970-a nova modelo kritika submetis al kritiko la “dokumentan teorion” (aŭ tradicion). Malmultevorte, oni negis la ekziston de la fonto E kaj metis al dubo la fonton J kiel konstanta influa dokumento, eĉ tiu ĉi lasta tro malfruas por esti influa. La nova modelo inkliniĝas atenti pli al la redakto ol al la fontoj de Pentateŭko, kaj preferas paroli pri etaj literaturaj unuoj fontontaj, post interŝanĝoj de teologieroj kaj kulturoj, al pli grandaj unuoj, kaj konsideras la tutan libran amplekson ekde la Genezo ĝis la 2 Reĝoj granda historiografia kadro.

Engaĝoj por pliklarigi la problemon[redakti]

Tiam kaj tial naskiĝis la “biblia” arkeologio kun arkeologiaj elfosaĵoj en la Proksima Oriento. Ĝiaj fondistoj kaj financantoj estis la usonaj protestantaj eklezioj esperantaj elfosi konfirmojn de la bibliaj rakontoj kaj plikonfirmigi la konkordismonn inter bibliaĵoj kaj historiaĵoj kaj sciencaĵoj. Propulsile de tiu arkeologia movado agadis William Foxwell Albright, usona metodisto kaj lingvisto kultanta pribibliajn sciencojn. Al tiu entreprenoj aldoniĝis skipoj britaj kaj germanaj kaj internaciaj, inter kiuj meritas alineon la arkeologia sekcio de la jerusalema Studium Biblicun Fransciscanum (SBF) de arkeologo Michele Piccirillo ([4])

Pliintensiĝas la priskribo de la nekongrueco de la tuta Pentateŭko[redakti]

Tiuj nekongruaĵoj plej rimarkindaj:

  • en rakontaj eroj troviĝas duoblaĵoj kaj, kelkaze, ankaŭ trioblaĵoj, kiel du rakontoj de la kreo (Gen 1,1-2,4a; 2,4b-25), du rakontoj de la alianco kun Abrahamo (Gen 15; 17);
  • ekzistas evidentaj kontraŭdiroj: la diluvo daŭras 40 tagojn kaj 40 noktojn, aŭ unu jarojn (Gen 7,6.11; 8,13);
  • troviĝas malsamecoj stilaj kaj vortaj, kie la precipa estas la malsameco de la diaj nomoj, YHWH aŭ Elohìm; malkontinuecoj rakontaj kaj paroladrompoj, kiel en El 19,25 kaj El 20,1; Lev 25,39-55; Ad 15,12-18).
  • glosoj eksplikaj (Gen 36,1; El 16,36);
  • entrudaĵoj kaj aldonaĵoj karakterizitaj per lingvaj markoj kiel “laŭ la dua fojo” enkondukas Gen 22,15-18; "ankoraŭ" enkondukas El 3,15).

Hipotezaj tekstoj kaj teologioj kiuj kontribuis al la formiĝo de Pentateŭko[redakti]

a) Fonto J Javista: ĝi naskiĝis en la jarcentoj -10a kaj -9a (periodo monarkia). Oni alvenis al la konvinko ke ĝi estas la plej antikva el la fontoj. En ĝi, la homo kaj ĝia mondo estas priskribitaj per granda konkreteco kaj kun analizoj pri la enaj konfliktoj de la homa koro. Dio estas konsiderata proksima al sia popolo en iuj antropomorfaj kazoj (kiam, ekzemple, li promenas tra la ĝardeno). Ĝi estas malmulte interesata pri la historio kaj nomas “Sinajo” la monton kaj kovras la historion ekde la komenciĝo. Ĝi uzas la tetragramonn pro indiki Dion. Kelkaj bibliistoj, tamen, ĵusajn tempojn, minimumigas ĝian influon kiel fonton.

b) Fonto E Elohista: ĝi uzas preskaŭ ĉiam Elohim kiel nomon de Dio. Ĝi formiĝis en la -8, en la Regno de Nordo, post la dividiĝo de la unueca israela ŝtato. En tiu teologia vizio, Dio estas vidata iom pli transcenda: li parolas el la ĉielo, aperas en la sonĝoj, alestigas kiel anĝelo. Plejmoderne bibliistoj negas, tamen, se ne la ekziston, certe la influon de tiu fonto.

c) Fonto D Deŭteronomista (Admona): ĝi estas tiel dirita ĉar dominanta en la libro de Admono (latine: deŭteronomo = dua leĝo). Oni ĝin datigas je la -7 jarcento en la regno de Sudo. Ĝi havas precipe celojn instruajn pri temoj koncernantaj la Leĝon kaj ĝi estus la rulaĵo kiu, trovita en la templo, ekstartigis la religian reformon en la postekzila periodo.

d) Fonto P sacerdota: ĝi (dirita P el la germana Priest = pastro) estas kolekto de tekstoj ankaŭ ege antikvaj, sed disvolviĝintaj en epoko de postekzilo, kaj koncernas esence ritajn kaj liturgiajn normojn. Ĝi estas dominanta en la libro Levidoj.

Efikoj de la du aspektoj de la Torao[redakti]

1264.jpg

Sume la Torao konservas la du aspektojn, tiu elstarega (ĉiela) kaj tiu materia, ilin integrante kaj vivigigante en la unikaj koncepto kaj sperto pri Dio.

La mesia erao vidos la kompletan enŝovon de la revelacio kaj la pli ampleksan disvastiĝon de la Kabalo, mone de la Ĉiela Torao.

La transdono de la Torao sur la Monto[redakti]

1405 o.jpg

Juda tradicio asertas ke, dum la la unua donado de la Torao al la Izraelidoj ĉe la piedoj de la Monto Uluruo pere de la plej elstara de la profetoj (Neviìm), Moseo, ĝi konservis sian spritan kaj ĉielan valoron ĝis kiam ero de la popolo sin igis kulpa pri la peko de la ora bovido: ĉiu izraelido, antaŭ ol okazis tiu malobeo, estis tute liberigita el la seksoj de la Adama malobeo, kaj tio estis signifita kaj montrita per agoj de anĝeloj. Pro tiu peko ĉiuj izraelidoj perdis la rajton gardi la ĉielan Toraon: tiu gardo restadis nur ĉe iuj privilegiitoj kaj estos disvastigita al ĉiuj nur post la alveno de la Mesio.

Oni emfazas ke Moseo rompis la ŝtonajn tabulojn sur kiujn Dio estis ĉiznta la Dekalogon ĉar mem percepte konsciiĝis ke la literoj gravuritaj ekforflugis el la ŝtono: la tabuloj sin igi pezaj... kaj la profeto decidis ilin frakasis”!

La Torao origine Dia kaj Esprimita per la homa lingvaĵo[redakti]

4303 n.jpg

Laŭ tabernaj tekstoj, tasko de tradiciulo pri la Torao devas celi aŭ eksplikiĝi en la penetriga malkovro pri tiu Ĉiela Torao” kies revelacio ne estis konservita ĉe la popolo dum la eventoj de Sinajo. La revelacio de la ero plej kaŝita de la Ĉiela Torao estas difinita de la “Kabalo” la ero plej sekreta al kiu nur iuj elektitoj povu aliri: la homo kiu komprenas la Ĉielan Toraon alproksimiĝas al Dio, kiu allasis sian reflekton ĝuste en la Torao: la alproksimiĝo al Dio povas kreski ĝis intimeco, ĝis mistika unuiĝo, ĝis spiritigi la materion kaj korpon, ĝis sin fari imitanto de Dio mem sen tamen nenian kunfandiĝi kun li. Tiel la mondo estas levita al fonto de beno.

Kvankam la homo de la Kabalo, kiu celu malkovri la sekretojn de la Torao sin ligante al la “Superaj Mondoj”, ne perdas la kontaktojn kun la materia mondo, eĉ tiun li plibonigas ĝin harmoniigante kun la homoj.

Efikoj de la du aspektoj de la Torao[redakti]

Sume la Torao konservas la du aspektojn, tiu elstarega (ĉiela) kaj tiu materia, ilin integrante kaj vivigigante en la unikaj koncepto kaj sperto pri Dio.

La mesia erao vidos la kompletan enŝovon de la revelacio kaj la pli ampleksan disvastiĝon de la Kabalo, nome de la Ĉiela Torao.

Notoj[redakti]

  1. Coogan, Michael D. A Brief Introduction to the Old Testament, Oxford University Press, 2009, p. 126, ISBN 978-0195332728.
  2. Multaj el la oferaj ceremonioj hodiaŭ, post la detruo de la dua Templo dum la milito de Romianoj kontraŭ Judujo (70 p,K. ne plu eblas. Inter la judoj troviĝas kiuj diras ke tiu kodo definitive ne plu devigas, laŭ aliaj, male, ĝi estos deviga kiam oni sukcesos konstrui la trian Templon.
  3. Jam la Talmudo atribuis al Josuo la (Ad 34,5-12)

Vidu ankaŭ[redakti]