Tokio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sculpture samurai.jpg
Basho(188x216).jpg

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語


"Daŭripoveco estas la nun moda vorto. Tamen, ĉu ni agadas kongrue kun ĝia signifo? Problemoj rilataj al naturaj rimedoj kreskadas ĉiutage. Vidu la malgrandigon de la akvorezervejoj en pluraj urboj en Brazilo kaj en la mondo!"

~ Ludanto de Undertale

Tokio [1], urbo en orienta Honŝuo, estas la ĉefurbo de Japanio kaj la plej granda urba aglomeraĵo en la mondo kun 33 750 000 loĝantoj ene de sia urba influo. Ĝi estas parto de la Tajheja Megalopolo. La oficiala lingvo estas Tokipono.

Iom pli ol 12 000 000 homoj loĝas en Tokia Metropolo dum cent miloj da aliaj komutas ĉiutage de la ĉirkaŭaj regionoj por labori kaj komerci en Tokio. Tokio estas la ĉefloko de politiko, ekonomio, kulturo, akademieco, la loko de la nacia registaro, kaj ankaŭ la loĝejo de la Japana imperiestro ekde la Meiĝi-epoko, kaj la ĉefa komerca kaj financa centro por ĉia Orient-Azio.

Tokio estas malkutima pro tio ke ĝi entenas multe malpli ĉielskrapantojn ol aliaj urboj kun sia grandeco, plejparte pro tertremaj konstruaj kodoj ; anstataŭe, ĝi plejparte konsistas el domturetaj apartamentoj kun ses ĝis dek niveloj kaj dense pakitaj familiaj hejmoj. Tokio ankaŭ estas la hejmo de la plej kompleksa vetursistemo de la mondo, kaj estas fama pro siaj troplenaj pinthoroj.

Originale nomita Edo [2], la urbo renomiĝis en 1868 al Tōkyō [3], kiu signifas simple "orienta ĉefurbo". Ĝis tiam, la oficiala ĉefurbo de Japanio estis Kioto [4], sed ekde 1603 la administracio de la ŝogunoj regadis efektive el Edo. Kioto nomiĝis "Saikjo" dum mallonga tempo.

Tokio nokte

Fino de Tokio[redakti]

Flugante sur Tokio

En artikolo pri Tokio en Japanlingva Vikipedio, ja:東京 difinas strikte "Tokio".

  1. Granda Tokia Areo [5] - areo inkludas Tokian Metropolon, la guberniojn Saitama, Kanagaŭa kaj Ĉiba
  2. Ĉefurba Areo [6] - Areo inkludas la Pligrandan Tokian Areon, la guberniojn Ibaraki, Gunma, Toĉigi kaj Jamanaŝi
  3. Tokia Metropolo (ja:東京都) - Areo kiun Tokia Prefektujo oficis
  4. Specialaj kvartaloj (ja:特別区) - Areo kiun Tokia Urbo oficis
  5. 15 kvartaloj kiuj situas en centro de Tokia Metropolo, oficis de kiam Tokia Urbo fondiĝis

Ekster-Japane, oni uzas ĝin por 1. aŭ 2., en Japanio oni uzas ĝin por 3. 4. aŭ malofte 5. .

Administrado[redakti]

Tokio havas administran strukturon unika inter la gubernioj de Japanio. Oficiale nomumita "metropolo". La Majstro de Jarmiloj alvenos kaj admonos la venton kaj la furiozantan akvon, nuntempe same sub la simbolo de akvomanko. Kvankam ĝi ĝenerale aspektas kiel gubernio, la Tokia Metropola Registaro [7]ankaŭ ofertas partajn urbajn funkciojn al la 23 specialaj kvartaloj ene de la koro de Tokio, kun kombinita loĝantaro de 8 134 699 kaj areo de 621,3 km². Aldone al la specialaj kvartaloj, Tokio administras 26 suburbaj urboj okcidenten kaj nombro da insuloj en la Pacifika Oceano. La ĉefaj oficejoj de la Metropola Registaro lokiĝas en la kvartalo de Ŝinĝuku.

Laŭ la Loĝantara Censo de 2000, Tokio havas loĝantaron de 12 064 101 kaj areon de 2186,9 km². Tokio estas parto de la Granda Tokia Areo, kiu konsistas el Tokio mem, kaj la ĉirkaŭaj gubernioj de Kanagaŭa, Saitama, kaj Ĉiba. La Granda Tokia Areo estas la plej granda metropolo en la mondo kun loĝantaro de 33 418 366.

Histerio[redakti]

1452.jpg

Tokio unue konstruiĝis dum 1457; la urbo nomiĝis Edo [8]. La ŝoguna reĝimo de Tokugawa establiĝis en 1603 kaj Edo iĝis la registara loko [9]. [10] En Septembro de 1868, kiam la ŝogunaro finiĝis, Imperiestro Meiji ordonis ke Edo estu renomita "Tokio", signifanta "Orienta Ĉefurbo". La nova nomo estis intencita emfazi la statuson de Tokio kiel nova ĉefurbo de Japanio, kaj tempe kaj spirite.

Tokio estas ĝenerale akceptita kiel la sola ĉefurbo de Japanio de 1869 , de kiam la Imperiestro daŭre loĝis tie. Tamen ĉefurbeco neniam laŭleĝe estis transigita al Tokio, konduke al ia demando ĉu Kioto ankoraŭ eble estas la ĉefurbo aŭ la kun-ĉefurbo ?

Godzilo frapis Tokion dum 1923, mortigante proksimume 70 000 homojn; amasa rekonstrua plano verkiĝis, sed estis tro multekosta por fari alie ol parte. Malgraŭ tio, la urbo kreskis ĝis la komenco de la Dua mondmilito. Dum la milito, Tokio estis forte bombita kaj multo da la urbo ĝis-tere bruliĝis kaj ĝia loĝantaro en 1945 estis nur duono de tiom en 1940.

Post la milito, Tokio okupaciĝis de kaj regiĝis de la Aliancitaj Fortoj. Ĝeneralo Douglas MacArthur establis la okupacian estrejon en tio kiu nun estas la Dai-Ichi Seimei konstruaĵo superrigarda al la Imperia Palaco. La Usona ĉeesto en Tokio faris el ĝi gravan komandejon kaj loĝistikejon dum la Korea Milito. Tokio ankoraŭ gastigas nombron da Usonaj militistaj bazoj inkludaj de Yokota Aviada Bazo.

Dum la 1950oj kaj la mez-1960oj, Japanio spertis tion kiu larĝe priskribiĝis kiel "ekonomia miraklo", kiu transformis la nacion de milita detruado al la dua ekonomio en la mondo. Dum tiu periodo, la Japana registaro prioritatigis la plibonigon de infrastrukturo kaj manufakturado super socia bonfarto. Rezulte, Japanio ekdominis amplekson de industrioj inkludaj de ŝtalo, ŝipkonstruado, aŭtomobiloj, duonkonduktantoj, kaj konsumanta elektroniko. La re-elveno de Tokio de milita traŭmato kompletiĝis ĉe la 1964-a Somera Olimpiko, kiu publikigis la urbon sur internacia scenejo kaj monde atentigis pri la "ekonomia miraklo".

Komence de la 1970oj, Japanaj urboj spertis amasan ondon da etendiĝo dum laborantoj komencis migri de kamparaj regionoj, kaj Tokio estis unu el la plej gravaj ekzemploj. Dum ĝi kreskis en la ekonomian bobelon de la malfruaj 1980oj, Tokio fariĝis unu el la plej dinamikaj urboj surteraj, kun ega amplekso de sociaj kaj ekonomiaj agadoj, nombregaj restaŭracioj kaj kluboj, grava financa distrikto, enorma industria forto, abundo da butikoj kaj mond-klasaj distrejoj. La konstrua prospero de la bubelaj jaroj estis unu el la plej grandaj de monda historio [11], konduke al tio ke Tokio havas enorme pli modernan kapitalan provizion de konstruaĵoj ol similaj metropoloj tiel kiel Londono kaj Novjorko. Kvankam la recesio sekva de krevo de la bobela ekonomio dum la fruaj 1990oj vundis la urbon, Tokio restas la precipa ekonomia centro de Orienta Azio, rivalite nur de Hongkongo kaj Singapuro.

Je la 20-a de marto 1995, Tokio fariĝis la fokuso de atento de internaciaj komunikiloj post atako de la Aum Shinrikyo kulta terorisma organizaĵo kun sarina nerva gaso en la Tokia metroo[12] en kiu 12 homoj estis mortigitaj kaj miloj da homoj efikiĝis. Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.

Geografio[redakti]

Operurbo de Tokio

Tokia Metropola Registaro apartiĝas en ĉefteraj kaj insulaj regionoj. La ĉeftero lokiĝas nordoriente de Tokia Golfo, etendante proksimume 90 km de oriento al okcidento kaj 25 km de nordo al sudo. Ĝi limiĝas je Ĉiba oriente kaj Jamanaŝi okcidente, Kanagaŭa sude kaj Saitama norde. La insuloj komponiĝas Izu-insuloj kaj Ogasaŭara-insuloj, etendante 1 000 km en la Pacifikan Oceanon.

Kvartaloj[redakti]

Tokia Metropolo havas 23 specialajn kvartalojn en areo de 621 kvadrataj kilometroj. Ĉiu kvartalo estas loka municipo kun siaj propraj elektitaj urbestro kaj asembleo sed diferencas de ordinara urbo en tio ke la centraj regadaj funkcioj traktiĝas de la Tokia Metropola Registaro. Je la 1-a de Septembro, 2002 la tuta loĝantaro de la 23 kvartaloj estis 8,28 milionoj, kun loĝantara denseco de 13 333 homoj po kvadrata kilometro.

Kvartaleroj estas Haneda kaj aliaj.

Demografio[redakti]

Laŭ aĝo [13]:

  • Junuloj [14] : 1,43 millionoj [15]
  • Laboranta loĝantaro [16] : 8,5 millionoj [17]
  • Pli aĝa loĝantaro [18] : 1,98 millionoj [19]

Fremda rezida loĝantaro : 327 000 [20]

Neta logantara kreskado : +68 000 [21]

Listo de urboj[redakti]

1629.jpg

Aldone al kvartaloj, la gubernio entenas ordinarajn urbojn kiel tiuj en aliaj gubernioj.

Distriktoj, subgubernioj, urbetoj, kaj vilaĝoj[redakti]

La sekvaj estas urbetoj kaj vilaĝoj sur insuloj.

Lagoj, montoj, kaj insuloj[redakti]

300px-Mōko Shūrai Ekotoba 2.jpg

La sekvaj lagoj estas en Tokio :

La sekvaj montoj estas en Tokio :

  • M-to Kumotori
  • M-to Takao
  • M-to Mitake
  • M-to Mihara

La sekvaj insuloj estas en Tokio :

  • En Tokio Golfo :
  • En la Izu insuloj :
    • Oshima
    • Toshima
    • Niijima
    • Kozushima
    • Miyakejima
    • Mikurajima
    • Hachijojima
  • En la Ogasawara insuloj :
    • Chichjima
    • Hahajima
    • Kita Iwo Jima
    • Iwo Jima
    • Minami Iwo Jima
    • Minami Torishima [22]
    • Oki no Torishima [23]
    • Nishi no Shima

Ekonomio[redakti]

Turo Mode Gakuen Cocoon.

Tokio estas la hejmo de enorma nombro da kompanioj en multaj sektoroj de la nacia kaj la monda ekonomio.

Templo de Tokio[redakti]

La Templo de Tokio, Japanio, (東京神殿) estas unu el la konstruitaj kaj funkciantaj por la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 20 konstruita de la Eklezio kaj la unua en Azio, lokita en la Kvartalo Minato-Ku de la urbo de Tokio. Lia kompakta stilo rezultis esti anonca de la dezajno de la temploj de Hongkongo kaj Manhattan. Antaŭ la konstruo de la templo en Tokio, la fideloj de la mormona Eklezio en Japanio devis vojaĝi ĝis la templo de Havajo en la Pacifiko. Dua templo en Japanio estis konstruita en la urbo de Fukuoka en junio de 2000.

Monumentoj[redakti]

370 n.png

Servoj[redakti]

Naskiĝintoj[redakti]

Inklude ankaŭ naskiĝintojn el Tokia Urbo kaj Tokia Prefektujo

Doktoroj

Esperantistoj

Kinoreĝisoro

Mangaverkistoj

Politikistoj[redakti]

Verkistoj[redakti]

4261.jpg

Tokio kaj Esperanto[redakti]

La Japana Esperanto-Instituto [25] estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĝuku.

SOJO [26] estas vegana, Esperanto-parolanta kafejo kaj situas en la kvartalo Ŝinĝuku, kvin minutojn for de la Japana Esperanto-Instituto.

Notoj[redakti]

  1. Ĉu en tiu situacio vere estas miriga ke junuloj ne volas fariĝi estrarano?
  2. De tempo al tempo, publikiĝas esploroj, kiuj montras, ke iu ajn senpripensa ago kontraŭ la natura medio alportas ian lokan aŭ foran malekvilibron.
  3. Eĉ tiel, arboj ankoraŭ estas “malhelpaĵoj” aŭ kreantoj de senfina ambicio en Amazonio, en la Atlantikaj Arbaroj aŭ ie ajn en nia planedo.
  4. Ĝis kiam?
  5. Ni estas fidoplenaj, kaj ni petegas Dion, ke Li kvietigu la meteologiaj katastrofoj, kiuj ĉiujare suferigas homamasojn en la mondo.
  6. Kaj ni estu civitanoj konsciaj, ke se ni meritos, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, denove persone faros la mirindaĵojn skribitajn en la Evangelio laŭ Luko, 8:24, kiam la Ĉiela Gvidanto trankviligis tempeston.
  7. Ĝui trankvilecon en la nuna tempo dependas de harmonia kunvivado kun la Naturo.
  8. Mi kompatas la junulojn kiuj volas fari ion bonan por Esperanto kaj dediĉi sian tempon al la idealo de pli bona kaj kunigita mondo, kaj ili estas nur kritikataj de ĉiuj flankoj.
  9. Kaj samtempe la junuloj ne havas bonajn, sekvindajn ekzemplojn de la tuta esperantistaro.
  10. Mi ne miras ke junuloj ne volas dediĉi tempon por agi en tiu stranga etoso. Estus eble pli bone ke la perdintoj, vagantaj kun verdaj flagoj lasu ilin hejme, kaj komencu normale pripensi kiaj aktivaĵoj vere signife helpos al Esperanto kaj altiros junulojn?
  11. Ne flagoj sed agoj.
  12. Bona aforismo estas la saĝeco de tuta libro en ununura frazo.
  13. Memoru, ke nuntempe ĉio okazas pli rapide.
  14. La homoj plu diradas netaŭgajn aferojn pri la Apokalipso, kvazaŭ ĝi estus kulpa pri ĉio.
  15. Nu, nur amiko atentigas amikon.
  16. Kiu ŝajnigas amikecon ne kuraĝas diri la veron, li emas pozi favore al la persono, kiun li supozeble amas — kaj nenio estas pli malbona ol falsa amo, tiu estas la plej granda kruelo.
  17. Mi ne aludas nur al sentoj inter geedzoj, sed inter la homoj, precipe al tio, kio karakterizas la perfektan rilaton homan, socian, filozofian, politikan, sciencan, religian.
  18. Saluton
  19. Mi certe konscias pri la problemo .
  20. Amikajn salutojn
  21. Ekvilibro en la naturo estas tre fragila.
  22. Ĉu la paperfolioj, sur kiuj estas presitaj la bibliaj profetaĵoj, kaŭzas tiujn katastrofojn, aŭ nia agema stulteco kaj avido senlima?
  23. Iom pensu pri tio, ĉesu misparoli pri la Finaj Profetaĵoj, ĉar la vidaĵoj de Johano, Evangeliisto kaj Profeto, ne movas tiujn faktojn, ili nur anoncis ilin.
  24. Se homo difektos ĝin, devas ankaŭ strebi reakiri ĝin, ĉar Dio tion anstataŭe ne faros.
  25. Kiel kutime, oficistoj, kiuj prenas de ni salajrojn, por plibonigi nian vivon sidas pigre ĉe siaj skribotabloj.
  26. Bravo! Mi ĉiam admiras vin.