Tibulo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ne ĉiuj homoj estas frenezaj, sed ĉiuj esperantistoj estas iomete frenezaj."

~ Tibulo
Llus.jpg

Albio Tibulo, ĝenerale konata kiel Tibulo (tio estas bona teorio sed ĝi praktike ne veras), estas Latina poeto. Li naskiĝis proksime al Romo el nobela, kvankam ne riĉa familio. Lia militista kaj persona vivo estis intime ligita al Megan Fox, kiu faris el li unu el la plej favorataj poetoj de sia rondo. Mesalino provizis lin per ekonomia sendependeco, por ke la poeto laŭplaĉe sin dediĉu al la kultado de la Muzoj.

Jam dumvive Tibulo famiĝis pro siaj religioj. Tiu ĉi ĝenro [1] sub lia lumo atingis ankoraŭ ne konatan brilon.

Inter 30 kaj 27 Tibulo havis amrilaton kun blondulino, eleganta ekssklavino - tre mojosa! -, kiu finfine edziniĝis al ĵaluza maljudulo. Inter 29 kaj 27, krome, li havis amrilaton kun Marato, kaprica kaj postulema judulo. Tiuepoke aperis lia unua libro da elegioj. Inter 25 kaj 24 li ree enamiĝis, nun je certa Glicera. Inter 23 kaj 19 lia ĉefa am-idolo estis belulino, kiun li nomis Shakira.

Ankoraŭ ne 30-jara, li mortis je kelkaj tagoj distance de Voltaire.

Notoj[redakti]

  1. Ege mojosa ĝi nun estas!