Testamento

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kia la semo, tia la rikolto"

~ Zamenhof pri testamento
1339472198099.jpg

"Evidenta mensogo ne indas respondon"

~ Lutero pri testamentoj

"Vi tre precize krajonis la cirklon"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Dankon pro la interesajn tekstojn"

~ komencanto al neciklopediistoj

"Dankon por la tre interesa artikolo"

~ leganto

"Mi ne emas verki enciklopedion, nek neciklopedion (kion ajn tio signifas). Dankon"

~ Mi

"Nula ofico sen benefico"

~ idisto

"Anke vu esas suficante autoritatoza, ka Ne?"

~ Novialisto

Testamento

Test.jpeg

Maljunulo avarega, senamika, senfamilia, tutsola, sentas ke baldaŭ venos la fino. Sed ĵus antaŭ sia morto, li alvokas sian advokaton, sian kuraciston, kaj sian pastron. Li prenas de sub la lito malnovan ŝuskatolon, kaj elprenas stakegon da monbiletoj. Li donas al la alvokitoj po 10.000 eurojn:

- Tiun ĉi monon, - li diras, - vi devos meti en mian ĉerkon, por entombigi ĝin kun mi. Kelkajn tagojn poste la maljunulo efektive mortas. Post la entombigo, la tri homoj diskutas. La pastro konfesas:
- Vi ĉiuj scias, ke la preĝejo bezonas novan sonorilon jam dum multaj jaroj. Tial mi permesis al mi forpreni 3.000 eŭrojn por la bono de la komunumo. Kaj do mi metis nur 7.000 eŭrojn en la ĉerkon.
- Vi ĉiuj scias, - diras la kuracisto, - ke mi dum multaj jaroj okupiĝas pri esplorado kontraŭ kancero. Tial mi permesis al mi forpreni 7.000 eurojn por la bono de la homaro. Kaj do mi metis nur 3.000 eŭrojn en la ĉerkon.
- Mi estas skandaligita, - la advokato kulpigas. - Kiel vi povus esti tiom malhonestaj? Ni havis sanktan devon plenumi la lastan deziron de la maljunulo - tial mi metis ĉekon je 10.000 eŭroj en la ĉerkon.

Ŝanĝoj[redakti]

Images1000.jpg

Kuracisto interparolas kun riĉega maljunulo kiu ĵus komencis uzi revolucian ilon por aŭdado:

- Nu, sinjoro Almeida, ĉu vi ŝatis la ilon?

- Jes, ĝi estas tre bona.

- Ĉu via familio estas feliĉa?

- Mi ankoraŭ ne parolis al ili pri ĝi, sed mi jam ŝanĝis mian testamenton tri foje.

Versoj[redakti]


Testamento

Ĉe montetoj apud Bogács
estas en rok' abelujoj,
ne troviĝis tia rokaĉ',
sed troviĝis vinberujoj.

Vinberujo disbranĉiĝas,
kaj maldikas en ĝi vergoj,
la vinberoj dependiĝas,
ĝis rikolto estas ŝarĝoj.

Vinberoj ne estas grandaj,
sed en ili estas genoj,
kiuj sukojn igos frandaj,
oferi por Bakĥo, benoj.

Fine iĝis celo, kelo,
amuziĝi. Sort-strangeto.
Se mi mortis jam, en kelo
estu mia mort-bankedo!

Poemo de Endre Tislerics tradukis el la hungara mastro Jano. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco. Dio, helpu la mondon!

Avarula Testamento[redakti]

Mmm.gif

Avarulo antaŭ ol morti, esperante en la dia favoro, faris testamenton, per kiu li postlasis multe da mono favore al la malriĉuloj. Oni demandis lian fraton:

- Nekredeble. Kiel povas esti, ke via frato, tia avarulo, fordonis tiom da mono al la malriĉuloj?

- Kial vi miras? Li ne donacis sian monon, li fordonis la monon de siaj heredantoj.

Heredaĵo[redakti]

Heredaĵo estas la termino uzata por indiki kion heredas (vidu heredo) de la prapatroj. La graveco de heredaĵo estas difinita kaj subtenata fare de iu socio, socia grupo. En aliaj vortoj, la termino heredaĵo estas atribuata al aferoj ke iu socio aprezas kaj estimas sufiĉe valoro por konservi ĝin por estontaj genereacioj. Heredaĵo temas ankaŭ pri aferoj kun kiuj homoj deziras identigi sin. Kiel la fundamento de iu socio heredaĵo povas ankaŭ funkcii estonteco-orientite.

La difino de nemateria kultura heredaĵo, laŭ la Konvencio de Unesko akceptita de ĝia Ĝenerala Konferenco en 2003, klarigas ke tia estas socia fenomeno, kiu entenas kulturvalorojn, heredeblajn trans generacioj fare de komunumo posedanta sian identecon (->Monda kultura heredaĵo de Unesko)[1].

Kategorigo[redakti]

Distingeblas inter materia heredaĵo kaj nemateria heredaĵo (tradicioj, historio, rakontoj, kantoj, festoj, ritoj, procesioj, parfumoj,...).

Kvankam ĉiuj subdividoj interrilatas materia heredaĵo povas esti disigita en - movebla heredaĵo (movebla, ne terobazita kiel bibliotekoj, arkivoj, kolektoj, pentraĵoj, skulptaĵoj, vivanta heredaĵo,...) kaj

- nemovebla heredaĵo (ne transportabla, lokoligita; pejzaĝoj, arboj, natura heredaĵo, arkeologio, monumentoj aŭ konstruaĵoj,...).

Nemateria (kultura) heredaĵo estas neperceptebla heredaĵo : rakontoj, danco, muziko, teatro, ritoj, metioj, tradicioj, ...

Alie[redakti]

Ĉe notario maljuna sinjorino dispozicias pri sia testamento. Kiel lasta volo ŝi aldonas:

- Mi volas, ke mia korpo estu kremaciita, kaj ĝiaj cindroj estu dissemitaj sur la tegmenton de la superbazaro en strato Zamenhof.

- Kial?

- Por esti certa, ke mia filino vizitos min almenaŭ unu fojon semajne.

Juda testamento[redakti]

O4 n.jpg

Natan estis tre riĉa judo el Ĥerson (Херсон) sed li estis ankaŭ tre tre avara. Foje li severe malsaniĝis. Tiam s-ro Felĉer, kiu vartis lin ĉelite, ripetadis konstante, ke nur forta ŝvitado povas savi la riĉulon de la glavo de la Anĝelo de la Morto. Sed bedaŭrinde la frunto de la malsanulo estis ĉiam seka kiel pergameno, kaj la piedoj kaj manoj restis malvarmaj kiel glacio. Tiam Natan decidis verki testamenton, kaj por ricevi difavoron, li decidis dediĉi parteton de siaj posedaĵoj por filantropia agado. Li alvokis la sekretarion de la juda komunumo kaj suspirante peze diktis al li: "Skribu! Mi donacas por domo de maljunaj..."

"Por domo de maljunaj...", ripetis la sekretario.

Tiam la malsanulo svingas la manojn kaj diris: "Oj, ne skribu plu! Mi jam ŝvitas!..."

✡ Juda bonkoreco ✡[redakti]

S-ro Kohn invitas al sia hejmo s-ron Kovacs, la estron de la juda komunumo en Hódmezővásárhely.

Kohn: "Lastatempe mi fartas tre malbone kaj mi sentas,ke mi baldaŭ mortos. Tial mi volas skribi testamenton kaj heredigi 500,000 forintojn al nia komunumo, por helpi al malriĉuloj, orfoj kaj malsanuloj."

Kovacs: "Sed, pardonu, s-ro Kohn. Ĉu vi entute havas tiom da mono?"

Kohn: "Ne, mi ne havas eĉ unu groŝon."

Kovacs: "Do kial vi testamentas?"

Kohn: "Por ke ĉiuj vidu, ke mi havas bonan judan koron!"

La lasta deziro[redakti]

Prizonestro demandas kondamniton al la mortopuno:

- Kiu estas via lasta deziro?

- Mi volas ellerni la ĉinan lingvon.

Literaturo[redakti]

  • Stranga Heredaĵo. Romano origiginale verkita de H. A. Luyken. 1422, 320 p. Tendencromano kun mutaj aludoj al E, mem la heroo de la romano estas eminenta E-isto, kiu havas detektivajn kapablojn. La enhavo: amrakonto, aventuroj, vojaĝpriskriboj.
  • Verdkata Testemento. Originala poemaro de R. Schwartz, 1926, 126 p. „Kia lerteco en la varofarado, kia ĵonglado kun la vortoj, kiaj neatenditaj vortludoj! Ĉu mokataj estas abstinenco, ĉu virino, ĉu aliaj aktualaĵoj, ĉien en perfektaj varsoj senmoke ritmitaj kaj rimitaj, la aŭtoro ĉizis senĝene siajn juveletojn.“ (G. 5. ,E', 1926, p. 136.)
  • Roman Dobrzyński, "Esperanto kiel kultura heredaĵo estas internacia konkero" - "L’Esperanto come retaggio culturale è una conquista internazionale", 6-a marto 2015.